Michael Collins

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
(2-.jpg

"Eksploda situacio..."

~ Iu

Tiu artikolo temas pri temas pri Michael Collins, pro tio, ĝia titolo estas Michael Collins kaj ne alia nomo.

Michael COLLINS (irlanda nomo: Micheál Eoin Ó Coileáin naskiĝis 1890, en Romo, en Italio) estasirlanda naciisto, usona kosmonaŭto kaj testopiloto.

Li estis ĉefo de Sinn Féin, fondinto kaj direktoro de spionado en la Irlanda Respublika Armeo (1919), ministro por financo en la provizora registaro de la Irlanda Liberŝtato (1922), komandanto de la liberŝtataj soldataroj dum la civila milito, kaj ĉefo de la ŝtato por la dek tagoj antaŭ lia mortigo, fare de irlandanoj oponataj al la terminoj de la traktato partiga kun Britio. Li partoprenis en la kosmaj usonaj programoj Mercury kaj Appolo. En 1969 li estis la tria viro de la misio Apollo 11, kiu permesis al nur du homoj iri sur Lunon.

Kariero[redakti]

Collins fariĝis aktiva membro de la Irlanda Respublika Frataro, kaj en 1916 partoprenis dum la Paska Ribelo. En 1918 oni elektis lin esti Ŝinfejna membro en la Dáil (la suba ĉambro de la irlanda parlamento), kaj li fariĝis ministro en la irlanda provizora registaro. En 1921 li kaj Arthur Griffith estis ĉefe respondecaj por la traktato, kiu establis la Irlandan Liberŝtaton.

Dum la sekva civila milito, Collins prenis kontrolon kaj ene de kelkaj semajnoj li frakasis la opozicion en Dublino kaj la grandaj urboj. Kiam Griffith mortis je la 12-a de aŭgusto 1922 Collins fariĝis ĉefo de la ŝtato kaj la armeo, sed je la 22-a de aŭgusto li estis embuskita de kun irlandanoj ĉe Béal na mBláth, Cork.

Li aniĝis en NASA en 1963 kaj faris sian unuan kosman flugon sur Gemini 10, en 1966. Li faris du eksterveturilajn agadojn dum ĉi-tiu misio.

Li esti antaŭvidata por partopreni la mision Apollo 8, sed devis rezigni, ĉar li ĵus esti suferinta kirurgian operacion ĉe la vertebraro. James Lovell anstataŭigis lin.

En 1969, li estis piloto de la regokupeo de la misio Apollo 11. Li restis en orbito ĉirkaŭ Luno, dum Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin atingis la lunan surfacon. Tiam oni diris lin « la plej soleca persono en kaj ekster de la planedo » : kiam la regokupeo superflugis la malantaŭan flankon de la Luno, li estis je 3 200 kilometroj for de siaj akompanantoj, kaj je 350 000 kilometroj de la cetera homaro.

Li emeritiĝis el NASA en januaro 1970 kaj fariĝis direktoro de la National Air and Space Museum de la Smithsonian Institution, en 1978 sub-sekretario de la Smithsonian Institution kaj, en 1980, vicprezidanto de Vought-Aviadila-Kompanio. Li forlasis tiun postenon en 1985 por lanĉi sian propran entreprenon.