Mezopotamio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Mezopotamio kaj la nuntempaj landlimoj.

"Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas."

~ partizano
Situo de la urboj de la antikva Mezopotamio.

Mezopotamio [1] signifas la landon "inter la du riveroj" kaj estas nomata ankaŭ la "Interrivera lando". Ĝi estas parto de sud-okcidenta AzioProksima Oriento, kaj situas en la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso kaj la fruktodonaj ebenaĵoj ĉirkaŭ ili, kiu korespondas al la moderna Irako kaj areoj de la nordorienta Sirio.

Ĝi estis la "lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de la antikva mondo dum 3.000 jaroj. La termino Mezopotamio aludas ĉefe al tiu zono en la Antikveco kiu dividiĝis en Asirio norde kaj Babilono sude. Babilono [2], siavice, dividiĝis en Akado [3] kaj Sumero . Socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn. Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio. Ties regantoj estis nomitaj patesi.

La nomoj de urboj kiaj UrNippur, de legendaj herooj kiaj Gilgameŝ, de la Kodekso de Hamurabi, de la mirindaj konstruaĵoj konataj kiel Ziguratoj, devenas el la Antikva Mezopotamio. Kaj eĉ mitaj epizodoj kiaj tiuj de la diluvo aŭ de la perdo de komuna lingvo pro la Babela Turo okazis laŭ tiuj mitoj en tiu zono.

Geografio[redakti]

Ina figureto devena el Samarra, ĉ. 6000 a.K.

Larĝsence, Mezopotamio etendiĝas inter la Zagros-Montaro kaj Anti-Taŭro en la nordo, kaj inter la Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en la sudo, kio korespondas al la moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio.

La fontoregionoj de la Eŭfrato kaj de la Tigriso geografie ne apartenas al Mezopotamio. Kaj certe senkulpa estas la rivero Potaskuj, kiu ĝis nun fluas tra Altaja regiono.

Kiŝ[redakti]

Kiŝ en Mezopotamio

Kiŝ (arabe nuntempe كيش, latinliterigite Tall al-Uhajmir) estis urbo en Mezopotamio en la inunda regiono de Eŭfrato (proksime al la Tigriso en la nuntempa centra Irako, 13 km oriente de Babilono kaj ĉirkaŭ 80 km sude de Bagdado. Ĝi ekzistis de ĉirkaŭ 3000 a.K. ĝis la jaro 650. Ĝi estas menciita en la Biblio rilate al difino de la situo de la Edena ĝardeno. Ĝi estis urboŝtato de Sumero kaj elirpunkto de la dinastio de Akado.

Kiŝ konsistas el entute pli ol 40 setlejoj en ĉirkaŭo de ĉirkaŭ 8 kilometroj, kies plej gravaj lokoj verŝajne estis Uĥaimir kaj Ingharra.

Elfosadoj evidentigis tombejon, ŝtupopiramidon (ziguraton), konstruita honore al la ŝtatdio Zababa (ĉ. 2500 a.K.) kaj templon el la 6-a jarcento a.K., kiu verŝajne estis dediĉita al la sumera diino de amo, Inanna, kaj konstruita de Nabu-kuduri-usur la 2-a. La plej valora monumento de la frua epoko estas la reĝa palaco.

Larsa[redakti]

Larsa

Larsa estis urboŝtato en la malnova Babilonio, ĉirkaŭ 25 km sudoriente de Uruk. En la Biblio Larsa estas menciita en la Genezo (14:1) kiel Ellasar sub reĝo Arjoch.

Larsa estis fondita de sumeroj kaj estis regita en la 2-a jarmilo a.K. de Akado.

De 1763 a.K. ĝis 1745 a.K. Larsa estis estrita de Babilono kaj iĝis parto de la babilona regno ĉirkaŭ 1740 a.K..

En la monteto de Senkere oni malkovris loĝlokon de okcidentsemita dinastio.

Historio[redakti]

La nomo Mezopotamio devenas de la greka kaj signifas inter riveroj. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas je tiuj du riveroj. Ili ebligis irigacion de la tero kaj evoluon de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj je fiŝoj kaj la riverbordoj je sovaĝaj birdoj kaj bestoj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro.

La unuaj urboj aperis en la suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj trovis surloke konstrumaterialojn, inter kiuj estis argilo, kiu estis uzata ne nur por la konstruado de domoj, sed ankaŭ por farado de tabuletoj por skribado.

La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiuj fremdlandanoj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcenton. Minaco de najbaroj estis plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortikado kaj defendo estis kompare pli facilaj.

Antikvaj civilizoj[redakti]

Fragmento de la Steleo de la gipoj, komenco de la periodo de la 3a dinastio, 2600–2350 a.K.

Pri frua historio de la regiono vidu ĉe:

Eventotabelo[redakti]

539 a.K. Mezopotamio estas en konsisto de Persa imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomia regreso de la regiono.
312 a.K. Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio.
250 a.K. Mezopotamion konkeras Partoj.
226 a.K. Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas.
635 p.K. Mezopotamion konkeras muzulmanaj Araboj.
763 p.K. Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj.
1258 Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomio suferas.
16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio.
17-a jc Otomanoj kontrolas Mezopotamion.
1840 Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
1932 Orienta, plejgranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako.
1945 Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.

Kulturo kaj socio[redakti]

Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon.

En la 3-a jarmilo regis la sacerdotoprincoj, kiuj tenis la potencojn kaj politikan kaj religian. Ili organizis la konstruadon de kanaloj kaj la agrikulturon. Necesis por tia administracio granda oficistaro. La sklavoj, kiuj laboris por la sacerdotoprincoj, ricevis naturaĵojn. Privataj posedaĵoj estiĝis nur en la epoko de Babilono. La taskoj de la ŝtato estis parte "privatigitaj" dum la epokoj, tio estas ke ekzemple luprenanto transprenis la laborojn kaj devis gajni ekzemple arĝenton por pagi la luprezon.

En la 2-a kaj ĝis la 1-a jarmilo a.K., kamparanoj daŭre ŝanĝis siajn produktojn kontraŭ necesaj nutraĵoj aŭ teksaĵoj. La temploj kaj iliaj sacerdotoj en Asirio multe malpli influis la ekonomion. La asira ŝtato akceptis privatajn posedaĵojn kaj financiĝis pere de tributoj kaj impostoj. La grundo estis posedaĵo de nobelaj familioj, kiuj pli kaj pli dependigis de si mem la terlaborantojn. Grandan avantaĝon havis la posedo de grundo - ĝi estis senimposta. Krom grundposedaĵoj la nobelaj familioj kutime posedis grandajn negocentreprenojn.

Ankaŭ en Babilono ekzistis influriĉaj negocistoj, kiuj starigis verajn familiajn dinastiojn. Ili pligrandigis siajn posedaĵojn ne nur per negoco, sed ankaŭ per financaj aferoj. Surprize en tiu epoko ŝajne ne ekzistis bazaroj, kiel oni atendis tion en orienta lando. Sed la trovitaj dokumentoj tute ne parolas pri tia negocformo.

Mezopotamio negocis kun la najbaraj landoj. Negocrilatoj atingis eĉ la Baltan Maron kaj la delton de la Induso. Varoj atingis la landon perŝipe aŭ perkaravane. Karavanoj transportis la varojn unue per azenoj, kaj ekde la 1-a jarmilo a.K. per kameloj. Malpli ofte estis uzataj ĉevaloj kaj ĉaroj. Konstruitaj vojoj estiĝis nur en la novasira imperio.

Lingvo, skribo, nombroj[redakti]

Antaŭ la 4-a jarmilo a.K. la loĝantoj de Mezopotamio uzis tiel nomatajn nombroŝtonojn por ĉiutaga kalkulado. Pro la disvastiĝanta negoco en la 3-a jarmilo evoluiĝis la kojnoskribo. Unue la skribo ekzistis ĉefe el bildosimboloj, poste ĝi iĝis pli abstrakta. Ĉar multaj homoj ne scipovis skribi, ili uzis la servon de skribistoj. Skribisto iĝis tiel respektata persono en la socio.

Por skribi, la signoj estis gravuritaj per grifelo sur argiltabuletojn. Unue oni kreis vertikalajn kaj horizontalajn liniojn. Sekve oni enmetis la simbolojn en tiujn kadretojn, puŝante triangulan finon de maldika bastoneto en la molan argiltabulon. Oni skribis kaj legis de maldekstre dekstren. La tiel nomata kojnoskribo plenumiĝis ĉirkaŭ 2.700 a.K. Ĝi estis uzata dum pli ol 2500 jaroj ne nur en Mezopotamio, sed ankaŭ en Sirio, ĉe la hititoj kaj en la diplomataj arkivoj de Egiptujo.

Ĉe la sumeranoj, simboloj reprezentis tutajn vortojn, kiuj foje havis plurajn signifojn. Oni kunmetis foje simbolojn, ekzemple por prezenti agojn. Tiel la termino manĝi estis skribita kunmetante la simbolojn buŝo kaj pano. Tia bildoskribo ebligis al la homoj pli bone organizi la aferojn de la ĉiutaga vivo.

Laŭepoke la skribo iĝis pli kompleksa, unuopaj simboloj tiam prezentis ankaŭ sonojn, pluraj simboloj reprezentis tutajn frazojn. Tiel estiĝis literaturo, kiel konstateblas ĉe la eposo pri Gilgameŝ konata en la tuta regiono.

Antaŭ la 2-a jarmilo neniu inter la uzataj lingvoj superregis la aliajn. Oni uzis egalrajte la sumeran kaj la akadan lingvojn. Pro la disvastiĝo laŭjarcenta de diversaj arameaj triboj en la tuta regiono, la aramea iĝis la plej parolata lingvo en la regiono.

La sumera lingvo restis ĝis la komenco de nia erao la lingvo de la kleruloj, tiel kiel la greka lingvo estis tiu de la kleruloj de la Romia Imperio kaj la latina en la mezepoko. La arameoj kunportis ankaŭ la silaban skribon transprenitan de la fenicoj. Oni skribis konsonantojn, sed ne ekzistis vokaloj, same kiel ĉe la praskribaĵoj de la Biblio kaj la hieroglifoj de la egiptoj. Tiuepoke oni skribis sur papirusopergameno.

Literaturo[redakti]

Sciencoj[redakti]

Mapo de Mezopotamio

Ĉu?

Religio[redakti]

La dio Marduk kaj sia drako Mušḫuššu

Sumera listo de dioj en kojnoskribo, ĉ. 24-a jarcento a.K.

Arto[redakti]

Mezopotamia arto estas kronologia kaj geografia dividaĵo de la historio de arto kiu temas pri Mezopotamio dum la Antikva Erao. Ĝi referencas al la artaj montroj de la kulturoj kiuj floris ĉe la bordoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato el la Neolitiko [4] ĝis la falo de Babilono antaŭ la persoj en la jaro 539 a.K.

Post jarmiloj oscile inter la hegemonio de la Supra kaj Malsupra Mezopotamio, la regiono, kiam formiĝis la persa imperio, aliĝis al spaca areo de pli supera ordo, kiun la imperio de Aleksandro la Granda kaj la helenismo konektis kun la Romia Imperio.

Ĉe universala voĉdonado la amasoj ne decidadis, sed aliĝadis al decido de tiu aŭ alia malplimulto. Tiuj lastaj proponis siajn “programojn” – bonega termino. Tiuj programoj — fakte programoj de kunvivo — invitadis la amason aprobi projekton de decido.

Eĉ en la epoko antaŭa al la persoj, la Mezopotamia arto havis kelkajn kontaktovojojn, pere de militoj, diplomatio kaj komerco longdistanca, kun la arto de la ceteraj civilizoj de la Antikva Proksima Oriento, arto de la civilizacio de hititoj kaj aliaj de Malgranda Azio; fenica arto, de la antikva Israelo kaj de aliaj civilizacioj de la mediteranea Levantenio; kaj la arto de la Antikva Egipto), eĉ kun la arto de Hindio kaj de Centra Azio.

Arkitekturo[redakti]

Inter la mezopotamiaj arkitekturaj atingoj estas la disvolvigo de urba planado, la domo kun centra korto, kaj la ziguratoj. Ne ekzistis arkitektura profesio en Mezopotamio; tamen, skribistoj skizis kaj administris konstruadon por la registaro, la nobelaro aŭ la monarkio.

Bildaro[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Geografia mapo de la nuna Irako.

Referencoj[redakti]

  1. La brazila instruisto kaj edukisto pri korpekzercoj Douglas Pereira Dias ricevis diferencigitan instruadon, kies fundamentojn plifortigis la Pedagogio de Amo, kiun ni elvolvis kun infanoj ĝis la 10-jara aĝo, kaj poste kompletiĝis — ekde la 11-jara aĝo — per Pedagogio de Ekumena Civitano.
  2. Bolŝevismo estas politika tendenco, naskiĝinta en la rusia socialdemokrata partio sub la influo de Lenino kaj konkerinta la ŝtatan potencon en Rusio dum la jaro 1917.
  3. kaj bolŝevismo kaj faŝismo, du politikaj “novaĵoj”, aperintaj en Eŭropo kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto.
  4. Baloto estas procedo dum kiu oni formale esprimas sian opinion pri diskitata demando.