Mensogo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Okaza komplimento ne iras al testamento"

~ Zamenhof pri mensogo

"Quando tu parla- parla como le vento."

~ Marcus Scriptor pri mensogado
Jen klarigo: "Plia provo por varbado sen ekspluatado de belaj virinoj." Ha!

"Mi ne mensogas."

~ Mensogisto

"E me, sendube, esas un fripono..."

~ Idisto


Ĉi tiu artikolo enhavas citaĵon el la originala Encikopedio de Esperanto. Ne ŝanĝu la tekston cititan, kies ĝusteco estas zorge kontrolita. Se vi volas ŝanĝi la informojn aŭ korekti ion, faru tion en aldona teksto.


Mensogo estas disvastigata informo, kiu instigu homojn fari ion, plej ofte aĉeti iujn varojnservojn. Sed ankaŭ ekzistas socia mensogo. Preskaŭ samsignifa estas varbado.

IKEV difinas mensogon jene: "mensogado estas influado sur la publiko aŭ difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/aŭ aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de definitaj varojservoj".[1]

Ĉiu diraĵo de Neciklopedio estas mensogo; sekve, ankaŭ tio estis.

Rimarko 骗[redakti]

Hentajo estas mensogo

- Kiel komenciĝas ĉiuj mensogoj?

- Per spiro.

Mensogegoj kaj Esperanto[redakti]

9952.jpg

La mensogego, ke Esperanto estas kreita kun la intenco uzi ĝin kiel ilon de la judoj por subpremi la nejudojn estas tipe antisemita mensogo, per kiu idisto brulstempis sin kiel konfirmitan senskrupulan antisemiton.

Esperanta mensogemo[redakti]

La problemo pri la Esperantistoj estas, ke, se oni montras al ili, ke la mitaj 2 milionoj neniam estis kaj simple ne povas esti, ili, obstine neaŭdemaj, daŭrigas la disvastigon de la sama senŝanĝa mensogo. Tute ne temas pri "nekonscia" rakontado de iuj malveraĵoj. Oni scias, ke la afero estas malvera kaj malgraŭ tio asertas ĝin.

Fundamente[redakti]

Laŭ Fundamento de Esperanto, mensogo korespondas al la franca mensonge, la germana Lüge, la pola kłamstwo, la rusa ложь, kaj la angla alternative fact.

Ebleco[redakti]

Mi estas 37-jara, mi ĉiumatene kuras 10 km, laboras 14 horojn tage, gvidas tri firmaojn kaj samtempe verkas du librojn. Kaj al mi sufiĉas tempo por la familio, amikoj kaj eĉ por korusa kantado.

Vidu, ĉio eblas, se homo scipovas mensogi!

Mensogado[redakti]

La patrino al Peĉjo:

- Kiam mi havis vian aĝon, mi ne diris mensogojn!

- Ĉu vere? Je kiu aĝo vi komencis?

Lighting bolt-arrow S.png

Fablo[redakti]

Fablo estas rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine. La fabloj estas unu el la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Iliajn ŝpurojn ni trovas jam en la Gilgameŝa epopeo aŭ ekzemple en la Biblio (Juĝistoj 9,7 - 16).

Konataj fablistoj estas: Ezopo, Fedro (fablisto), Johano de La Fonteno kaj Ivan Krilov

En Esperanto aperis inter alie jenaj kolektoj de fabloj:

Jen ekzemplo de Kálmán Kalocsay el Ezopa saĝo :

La vulpo kaj la vinbero

Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida
finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"

Alia Ekzemplo[redakti]

- Sinjorino! Vi estas tre simpatia, kaj inteligenta.
- Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas respondi al vi per la sama komplimento.
- Ĉu vi ne povas mensogi kiel mi?
146pirat.jpg

Vetero[redakti]

Mensogo similas al neĝbulo: ju pli oni ĝin rulas, des pli ĝi grandiĝas.

Teorio kaj praktiko[redakti]

Überraschung.jpg

La patro: Fileto, vi tre malgajigis min per via nova men-sogo; — çesigu tiun malbelegan kulpon, çar ̧ĝi estas la ĝermo de çiuj pekoj. Ne mensogu, eç se la diro de l’vero estus malutila al vi. Promesu, ke en la estonta tempo vi çiam parolos kun vereco.

La filo: Mi ̧ĝin promesas, kara patio.

La patro: Bone. Kaj nun rigardu al la pordego, kiu sonorigas; — kaj se tiu estas la tajloro venanta por mono, diru al li, ke mi ne estas hejme

Kadrigo[redakti]

Kadrigo (angle : framing) aŭ mensokadro estas termino kiu rilatas al konvikotekniko en komunikado, ŝatata por prezenti temon subjektive per uzado de lingvo, kiu elvokas iujn pozitivajn aŭ negativajn asociojn. La tekniko konsistas en la elekto de vortoj kaj bildoj tiele ke nombro de aspektoj de la priskribita objekto implicite estas reliefigata. Tiuj elstarigitaj aspektoj helpas propagi certan opinion pri tio priskribita. En politiko, kadrigo per ĵurnalismo kaj reklamo estas konscie (kaj nekonscie) uzata.

Tiuj kiuj uzas kadrigon provas influi la manieron en kiu aliaj vidas realaĵon pere de vortoj, bildoj kaj sentoj kiujn ili elvokas. La kadrigo fariĝas okulvitroj, per kiuj oni vidas iujn informojn kaj aliajn ne[2]. Ekzemplo de kadrigo rilate al klimata ŝanĝo estas ekzemple ke amaskomunikiloj tendencas kadrigi homojn kiel viktimoj kiuj restas senhelpaj kaj senvoĉaj anstataŭ imontri ilian reziston kaj esperigajn perspektivojn[3].

Ho, ve![redakti]

Cake+Cube.png

Ha, ĉiuj pensas ke mi estas mensogulo!

Mi tute ne kredas vin!

Paradokso de mensoganto[redakti]

Paradokso de mensoganto, ankaŭ paradokso de kretanoparadokso de Epimenides estas unu el la plej konataj logikaj paradoksoj. Ĝi apartenas inter la tiel nomatajn aŭtoreferencajn paradoksojn, t.e. paradoksoj elirantaj el eco de lingvoj ebliganta paroli per ĝi pri la lingvo - do pri si mem. Ĝi estis elparolita de kreta filozofo Epimenides iam ĉirkaŭ la jaro 600 a. K.

Versio[redakti]

Paradokso de mensoganto estadas indikata en multaj diversaj formuloj, kvankam ties principo estas en ĉiuj versioj la sama.

Jesusflipbird.jpg

Paradokso de Epimenides[redakti]

La origina versio de la paradokso elparolita de Epimenides estas la jena: "Ĉiuj kretanoj estas mensogantoj." Principe estas, ke la aŭtoro de tiu ĉi eldiraĵo estas Epimenides, kiu mem estas kretano. La maniero, pro kiu el tiu ĉi fakto rezultas logika disputo, estas kongrua por ĉiuj formuloj kaj ĝi estos indikita en memstara sekcio.

Paradokso de kretano[redakti]

La formulado de la paradokso de kretano diferenciĝas de la formulado de paradokso de Epimenides nur ete kaj nome per tio, ke la aŭtoro ne bezonas esti Epimenides mem, sed kiu ajn alia. La paradokso de kretano sonas jene: "Epimenides diras: ‚Ĉiuj kretanoj estas mensogantoj.‘ Epimenides estas kretano." La disputeco de tiu ĉi aserto estos klarigita en memstara sekcio.

Ment.jpg

Paradokso de mensoganto[redakti]

La paradokso de mensoganto estas evidente la plej moderna reformulado de la priskribata paradokso. Ĝi sonas jene: "Nun mi mensogas.""Tiu ĉi frazo estas malvera." La disputeco de tiuj ĉi asertoj estos klarigita en memstara sekcio.

Principo de la paradokso[redakti]

En la origina formulado de Epimenides kaj ankaŭ en la formulado de la paradokso de kretano necesas unue konscii, ke la vortoj "esti mensoganto" ĉi tie estas uzataj en senco "mensogi ĉiam". Poste jam eblas agadi al derivigo de la disputo per la sama maniero kiel ĉe la formulo de la paradokso de mensoganto, kiun unusolan ĉi tie ni analizos. El du indikataj variantoj de la paradokso ni denove analizos nur unu, la alia estas tute analogia.

Ni havu do frazon "Tiu ĉi frazo estas malvera." Certe tiu ĉi frazo estas aŭ vera aŭ malvera (ĉar tio estas ia sencoplena aserto). Se tiu ĉi frazo estas vera, tio signifas, ke estas vero tio, kion ĝi asertas, do estas vero, ke tiu ĉi frazo estas malvera, do tiu ĉi frazo estas malvera. Do certe tiu ĉi frazo estas malvera. Sed poste tio signifas, ke ne estas vero tio, kion ĝi asertas, do ne estas vero, ke tiu ĉi frazo estas malvera, do tiu ĉi frazo estas vera, kio estas denove disputo kun la supozo. Do en ambaŭ eblaj kazoj ("frazo estas vera" kaj "frazo estas malvera"), el kiuj almenaŭ unu ĉiam okazas, ni venis al disputo.

La solvo de la paradokso[redakti]

Nuntempe la paradokso de mensoganto estas solvata tiel, ke (ĝenerala) lingvo dismembriĝos en kelkajn nivelojn (lingvo, metalingvo, metametalingvo, ...) kaj oni difinos, ke en ĉiu el tiuj ĉi niveloj eblas paroli nur pri la niveloj (akre) pli malaltaj. Poste la frazo "Tiu ĉi frazo estas vera." estas frazo de ia nivelo de lingvo, kiu parolas mem pri si, do pri sia propra nivelo, kio estis malpermesita. Tial la frazo "Tiu ĉi frazo estas malvera." ne estas sencoplena aserto kaj demandi pri tio, ĉu ĝi estas vera aŭ ne tial ne havas entute sencon.

Mensogodetektilo[redakti]

Usona inventisto Leonarde Keeler (1903–1949) testanta sian plibonigitan mensogodetektilon kun Kohler, iama atestanto en la proceso de 1935 kontraŭ Bruno Hauptmann.

Poligrafo kiel neologisma termino, kaj populare Mensogodetektilo, estas aparato kaj proceduro kiu teorie mezuras kaj registras kelkajn fiziologiajn indikilojn kiel sangopremo, pulso, spirado kaj haŭta konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj.[4] La kredo sub la uzado de la Mensogodetektilo estas ke mensogaj respondoj produktas fiziologiajn respondojn kiuj povas esti diferencigitaj el tiuj asociaj kun nemensogaj respondoj. Estas, tamen, ne specifaj fiziologiaj reagoj asociaj kun mensogo, kio malfacilas identigi faktorojn kiuj apartigas mensogantojn el verdirantoj. Poligrafistoj preferas ĉiuokaze uzi sian propran individuan taksometodon, male al komputikaj teknikoj, ĉar ili povas pli facile defendi siajn proprajn pritaksojn. Kion vi pensas?

En kelkaj landoj, poligrafoj estas uzataj kiel ilo por pridemandado al krimaj suspektatoj aŭ kandidatoj por gravaj publikaj aŭ privataj postenoj. La Usona juro kaj federaciregistaraj agentejoj kiaj la FBI, NSA[5] kaj la CIA kaj multaj policdepartementoj kiaj tiuj de Los-Anĝeleso kaj de Virginio uzas poligrafan ekzamenojn por pridemandi suspektatojn kaj klasigi novajn dungatojn. Ene de la Usona federacia registaro, poligrafa ekzameno estas referencata ankaŭ kiel psikofiziologia detektilo de mensogo.[6] La averaĝa kosto por administri la mensogdetektilan ekzamenon en Usono estas de pli ol 700 dolaroj kaj estas parto de ekonomia sektoro de 2 mil milionoj da dolaroj.

Digresio[redakti]

Tamen, la pritaksado de la mensogodetektilo fare de sciencaj kaj registaraj instancoj ĝenerale sugestas, ke mensogodetektiloj estas neakurataj, povas esti trompitaj per kontraŭagado, kaj estas neperfekta aŭ nevalida rimedo trovi la tutan veron.[7][8][9] Spite postulojn de 90% da valideco fare de defendantoj de la mensogodetektilo, la National Research Council ne trovis pruvaron de efektiveco.[10] "Emisi-i" havas du malsamajn signifojn laŭ PIV: pri mono/ pri fizikaj fenomenoj.

La Usona Asocio pri Psikologio asertas, ke "Plej psikologoj konsentas, ke estas malmulta pruvaro ke mensogodetektilaj testoj povas akurate detekti mensogojn fuoresk-ajn."

La kontroldemandara testo, konata ankaŭ kiel testo de probabla mensogo, estis disvolvigita por superi aŭ minimumigi la problemojn de la testo-metodo grava-malgrava. Kvankam la gravaj demandoj en la testo de probabla mensogo estas uzataj por atingi reagon el mensoginto, la fiziologiaj reagoj kiuj "distingas" mensogintojn povas okazi ankaŭ ĉe senkulpaj individuoj kiuj timas falsan detekton aŭ sentas pasie, ke ili ne faris la krimon. Tiele, kvankam fiziologia reago povas okazi, la tialo malantaŭ tiu reago povas esti diferenca. Plua ekzamenado de la testo de probabla mensogo indikis, ke ĝi estas partie kontraŭ senkulpaj personoj. Tiuj kiuj malkapablas pensi pri mensogo rilata al la grava demando aŭtomate falos en la testo laŭ Vilhelmo.

Poligrafistoj estas rajtigitaj aŭ regulitaj en kelkaj jurisdikcioj.[11] La Usona Poligraf-Asocio eldonas normigojn por trejnkursoj de poligrafistoj, kvankam ĝi ne atestigas individuajn ekzamenistojn.[12]

Ĉu?[redakti]

- Panjo, panjo... en lernejo oni taksas min mensogisto.

- Silentiĝu, vi ankoraŭ ne studas en lernejo.

Referencoj[redakti]

  1. Esperantlingve en la originalo.
  2. kampanel-o
  3. Re : Insinu-i (la bona lingvo) insinu-i
  4. deontologi-o --> profesi-a etik-o.
  5. dompti
  6. dompti -> malsovaĝigi; dresi
  7. aside : krom; flanken; paranteza (au flanka) rimarko; _digresio_.
  8. eŭtrof-a --> tro-nutr-a (akv-o).
  9. Amike
  10. emisio
  11. hemiplegi-o --> du-on-paraliz-o
  12. Mi aldonus ankaŭ