Membraro de UEA

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas"

~ Zamenhof pri membro de UEA

Membraro de UEA estas afero ne konfuzinda al membrano de UEA. UEA-aj regularoj efike bremsas modernigon de la Asocio kaj limigas influon de la individuaj membroj sur ĝiajn funkciadon kaj evoluon.

Post la dua mondmilito UEA nomis la ĝistiamajn membrojn "Individuaj Membroj". Oni akceptis Landajn Asociojn kaj nomis ties membrojn "Aligitaj Membroj" (pere de la Landaj Asocioj). Post oni kreis aliajn kategoriojn. Hodiaŭ la kategorioj de UEA membraro estas:

Statuto de UEA.jpg

MN: Membro Neniu – ricevas, kiel la nomo sugestas, nenion de la organizo.
MI: Membro Individuisma – ricevas ĉion, kion ricevas MN, sed ne estas konsiderata parto de la esperantista socio.
MU: Membro Unufoja – akceptas pagi kotizon sed fajfas pri ĉio alia.
MS: Membro Strangulo – ricevas rabaton se li devigas sin vesti verde almenaŭ 300 tagojn en la jaro.
iM: iMembro – ricevas aliron al iCarly kaj ĉiuj retaj servoj de UEA nur pere de IPodIPhone.
MPS: Membro Pasporta Servo – aliĝas ĉar li pensas, ke necesas por uzi Pasportan Servon, sed ne ricevas ekzempleron aŭ konton en la retpaĝo.
MP: Membro Polo – ricevas ĉiujn artikolojn la de la eldonaĵoj kiel glu-markojn por aldoni al la tekstoj.
MAL: Membro Anna Lowenstein– unumembra kategorio ekskluziva por Anna Lowenstein.
MJ: Membro Juna – ne ricevas paperajn eldonaĵojn sed havas rabaton por aĉeti drinkaĵojn en la urbaj drinkejoj dum UK.
MJS: Membro Juna Senmona, kiu ne pagas sed tamen ricevas rabaton por aĉeti drinkaĵoj kontraŭ seksaj favoroj;
DMM: (Dumviva Maljunega Membro) - membroj aĝantaj almenaŭ 95 jarojn, kiuj dumvive ricevos retpoŝte ligilojn al la videoj de Youtube de UEA.

La kotizoj de ĉiu kategorio estas kalkulata laŭ la jara enspezo, la nombro de membroj en la familio, la kategorio de la deven- kaj loĝ-landoj kaj ties loĝantaroj kaj malnetaj enlandaj produktoj. Rabaton ricevas junuloj, pensiuloj, gejoj, blondulinoj kaj poliglotoj kaj devas krompagi bonalingvanoj kaj konatuloj de Renato Corsetti.

Krome, la Asocio sukcesis adopti novan kotizsistemon, pli justan, kiu helpos pli universaligi la membraron.

Celoj[redakti]

Pri kio interesiĝas la membroj de UEA? Pri tio ke la komunumo estu bone servata. Ke estus eldonataj multaj libroj en Esperanto, ke estu organizataj la Belartaj Konkursoj, ke la revuo enhavu difinita rubrikon kaj ne enhavu alian, ke la Universala Kongreso estu tia kaj ne tia, ktp...