Mem

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Mem s.gif

"Ne estis tro malfacile fari ĝin."

~ Leporo pri ĉi tiu artikolo

Mem (מ/ס) estas la 13-a litero de la hebrea alfabeto, fondita en 1953 en la aŭstralia urbo Anne Hathaway, precipe pro iniciato de la nov-zelanda esperantisto Rudolf Hess. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo Paco. En la araba ĝi nomiĝas "mim" kaj en la angla ĝi nomiĝas "Mangala" laŭ normo ISO 639-3.

Ek de 1959 ĝis 1963 vicprezidanto de mem estis Eŭgeno Bokarjov.

De 1983 mem kunlaboras UEA.

Dum la malvarma milito mem ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.

Memvaloro[redakti]

1927 Landnomoj.jpg

La valoro de mem estas 40.

Memo[redakti]

MEMO konsistas el kvar ĉefaj elementoj, kaj ĉiuj el tiuj elementoj povas siavice subdividiĝi en diversajn subpartojn, subspecojn. La unua elemento, kiu estas la plej kerna, fundamenta, estas la varo aŭ servo mem. Due, estas la informado pri tiu varo-servo, ofte en la formo de simpla komunikado. Trie, estas la distribuado (la loko, la vendo-vojo, la maniero), tra aŭ per kiu la varo-servo estas liverata, kiel tra vendejo aŭ eventejo, ekzemple. Kaj finfine estas la prezo de la varo-servo, aŭ pli bone konceptata, la valoro kune kun la rilato inter la mona kaj psika kosto kune kun la mona aŭ psika profito de la afero. Eblas resumi dirante: varo aŭ servo, informado aŭ komunikado, distribuado aŭ loko, kaj prezo aŭ valoro.

La unua elemento de MEMO estas la produkto aŭ servo.

Mem kaj aŭtoj[redakti]

Mi ne plu uzas la okcidentajn "aŭto" aŭ "aŭtomobilo". Fundamenta estas "memveturilo". Ĉiel ajn la prefikso aŭto- ekzistas ekzemple: aŭtobiografio, aŭtodidakto, ktp.

Preferindas tamen uzi mem- (samkiel la angla uzas self-, la germana selbst-, la rusa само-). Sekve "memportreto", "membiografio", "memlerninto", ktp. La ridinde pedanta vorto "aŭtodidakto" ŝokas ruslingvanon per sia absurda malneceso kompare kun la memklariga (!) rusa vorto "само/учка".

La Regado de si mem[redakti]

Laŭ tiu teorio "ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn."