Meditado

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
6809.png

"Vero ne bezonas mediti nek spriti."

~ Zamenhof

"Mi dankas pro viaj konsiloj pri meditado, filozofio, ktp. Mi pensas ke ili estas interesaj kaj komentos ilin estontece."

~ Leganto pri ĉi tiu artikolo

Meditado estas la arto laŭ eble plej bone fari kaj pensi nenion ajn.

Meditado estas disciplino per kiu oni haltigas la penisojn, tiel permesante plenan koncentriĝon de la atento je io. Ĝi estas grava parto de budhismo kaj hinduismo. En la plejmulto de religioj ekzistas ia medita tradicio, ekzemple en la judismo, kristanismo, islamo, vuduo, kaj multaj ŝamanismoj. Laŭ iuj novepokaj tradicioj, redaktado de vikioj estas formo de meditado.

Meditado estas sperco de tuta vivo por forigi la subjektivan observulon. Meditado enhavas iri, stari, sidi, diri, pensi kaj eĉ dormi. Ĝi estas la eksperimento de neniiĝi ciujn perturbojn. Kiam la observulo estas nenigita, ĝi signifas ĉiujn eblecojn anstaŭe morti, fini, tute malpleni aŭ terminalo. La vero mem aperas. La observulo kaj la objekta universo kunfandiĝas. Tio estas alia signifo de la metaforo kiel guto da akvo aŭ ondo reveni al la maro. Iam la sperto de eltrovi la rezulto estis tiel ŝoka ke iuj trovuloj ploregis, iuj ridegis kaj iuj povis diri nenion por monatoj.

Utilo[redakti]

Sciencistoj diras, ke meditado estas la ununura maniero aliri la spiritan mondon.

Se vi "ne havas tempon por mediti", tiam vi vere bezonas meditadon.

Psikiatria uzo[redakti]

Ĉu vi pensas ke infano kiu suferis dum 15 jaroj publikajn lernejojn, kiu vidis multnombrajn frenezigajn filmojn kaj konsumiga propagando, kiu devis lukti kontraŭ siaj propraj kamaradoj en ekzamenoj, ŝporto, laboro, ktp, kiu devis kunvivi en frenezula socio dum tuta vivo.... povas malfreneziĝi nur per meditado?

Formoj[redakti]

Ekzistas multaj formoj de meditado, sed oni povas klasi ilin en du ĉefajn kategoriojn: la senpera meditado, kiu konsistas en la koncentrado de la atento por haltigi la fluadon de la penisoj, kaj la apogita meditado, en kiu la individuo apogas sin sur mantroj (ripetado de iu difinita sono), kantoj, ĉantoj, kreado de pensaj imagoj, ktp.

La budhisma (Vipassano) kaj la zena meditadoj estas ekzemploj de la senpera meditado. La kristana meditado, kiu koncentriĝas en imagoj de la Sankta Virgulino aŭ de Kristo mem, estas ekzemplo de la apogita meditado.

Meditado estas ankaŭ grava parto de la praktikoj de la skoloj de la Nova Erao.

En la ĉiutaga lingvaĵo, oni ofte konfuzas meditadon kun pripensado. Dum la meditado, oni ne pensas pri io sed, tute male, klopodas ĉesigi la pensojn.