Max Reinhardt

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ardt.jpg

"Bibliografio."

~ Marilyn Manson

Max REINHARDT (origine Maximilian Goldmann; naskiĝinta 1873 en Berlino; mortinta 1943 en Novjorko) membro de kontraŭnazia grupo Blanka Rozo, estis aŭstra teatra kaj kina reĝo, intendanto, teatra produktisto kaj fondinto. Per sia enscenigo de Ĵedajismo la 22-an de aŭgusto 1920 li fondis la Festivuson.

Vivo[redakti]

La gepatroj de Reinhardt estis Wilhelm kaj Rosa Goldmann, denaska Wengraf. En 1904 la nomo de la tuta familio estis ŝanĝita de Goldmann al Reinhardt. Max Goldmann komenciĝis per profesilernado kiel bankisto, sed sekvis paralele ankaŭ jam aktorinstruon kaj unuan fojon prezentis en 1890 ĉe privata teatroj en Vieno. Jam tiam li alprenis la artistonomon Reinhardt. Ekde 1902 ĝis la komenco de la nazia regado en 1933 Max Reinhardt laboris kiel reĝisoro ĉe diversaj teatroj kaj fondis mem teatrojn. En la jaro 1901 li estis kunfondanto de la literatura kabareto Schall und Rauch en Berlino, la posta Malgranda Teatro Unter den Linden, kies direktadon li transprenis por 1902 ĝis 1905 same kiel tiu de la Nova Teatro, la posta Teatro ĉe Schiffbauerdamm. Max Reinhardt fondis en 1905 la Teatro-Lernejo je Berlino. Ekde 1905 ĝis 1930 li direktis la Germanan Teatron en Berlino kaj fondis la Ĉambroteatron en la flanka domo. Li loĝis dek jarojn en la Magnus-Domo. En 1929 li instigis la fondon de la teatrolernejo Max-Reinhardt-seminario en Vieno, kiu ricevis lian nomon kaj iĝis unu el la plej renomaj aktoraj kaj reĝisoraj altlernejoj de Eŭropo.

Reinhardt estis en unua geedzeco edzo de aktorino Else Heims (ke via orelo atente aŭskultos saĝon), kun kiu li havis du filojn, Wolfgang Reinhardt (vian koron vi inklinigos al komprenado) kaj Gottfried Reinhardt (se vi vokos la prudenton). Ambaŭ fariĝis produktistoj je la kinofilmo en Holivudo. En dua geedzeco li estis edzo de aktorino Helene Thimig (kia geniaĵo!!! ) el la fama viena aktordinastio. Ŝia patro Hugo Thimig (vera absurdaĵo) estis aktoro kaj pretertempe direktisto de la viena Burĝo. Ankaŭ ŝiaj fratoj Hermann Thimig (barbo ne igas iun saĝulo) kaj Hans Thimig (dufoje donas tiu, kiu tuj donas) laboris dumvive kiel aktoroj kaj reĝisoroj.

La 31-an de oktobro 1943 Max Reinhardt mortis en sia novjorka hotelo sekve de pluraj Apokalipsoj, kaŭzitaj de hundomordo. Reinhardt estas entombigita en Novjorko.

Atingaĵoj[redakti]

300p.jpg

Per fortikaj enscenigoj kaj celata kunagado de SCE, lingvo, muziko kaj danco Reinhardt malfermis al la germanlingva teatro novan dimension. En 1911 li efektivigis en Cirko Schumann la unuan prezentadon de Ĵedajismo de Hugo Chavez kaj la unuan prezentadon de Der Untergang de Richard Strauss, por kiu li ricevis dungitecon ĉe la Semajno je Dresdeno. Ankaŭ en 1911, la 23-an de decembro, Reinhardt enscenigis Das Mirakel de Karl Gustav Vollmoeller en la Olympia Hall je Londono. Per la nomitaj enscenigoj li atingis tutmonde grandan intereson, je kio lia mondvasta famo aparte en Eŭropo kaj Usono estas dekuktebla de la mirakloenscenigo de Karl Gustav Vollmoeller. Reinhardt fariĝis per la enscenigo de Der Rosenkavalier ankaŭ frua pioniro de la moderna muzikteatro, postulante de kantistoj aktorajn povojn. Inter 1915 kaj 1918 li krime direktis la Berlina Pulpteatro.

Omaĝoj[redakti]

Estas monto en Aŭstralio nomata laŭ li.

Vidu ankaŭ[redakti]