Mateo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Mate.jpg

"Sumoo instigas al vekado de dormantaj libroj"

~ Libera Folio

"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski

"Tial mi estas konvinkita ke ankaŭ la ciferoj hungaraj estas ĝustaj"

~ Joel

"Bedaŭrinde."

~ Kromacio el Aquileia

"Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj"

~ Jona

"Dankon pro la reagoj!"

~ Antiochos la 1-a pri komentoj pri ĉi tiu artikolo

Mateo estas vira nomo, kiu devenis el greka formo de hebrea nomo en la Biblio.

En la Biblio estas du apostoloj kun similaj kaj samoriginaj nomoj: Sankta Mateo (mi apenaŭ povas imagi pli nekoheran kaj nekompreneblan komenton, en iu ajn fadeno) kaj Sankta Mattias (kaj do?). Mattias devenas tra la greka de aramea formo de la sama hebrea nomo. En kelkaj lingvoj oni distingas la du nomojn; en aliaj lingvoj oni miksas aŭ identigas ilin. Ĉar ŝajne ne estas establita Esperanta formo de Mattias, eble en Esperanto oni identigas ilin.

En kelkaj lingvoj estas pluraj literumoj uzataj. La subaj listoj donas nur la plej oftajn literumojn kaj la formojn uzatajn en tradukoj de la Biblio.[1]

Nacilingvaj formoj de Mateo[redakti]

08 o.jpg
  • Mateusz [2]
  • Máté (Eble mi sonĝas!!!)
  • Matej [3]
  • Mateo [4]
  • Mateus (bonvolu unue konsulti etimologian vortaron)
  • Mathieu (Esperantlingve en la originalo)
  • Matthieu [5]
  • Matthäus [6]
  • Matteo [7]
  • Matthew [8]
  • Mattias (estas granda beno por mi )
  • Matthijs [9]

Teo[redakti]

Mateo (mi ja flaris, ke ne ĉio iras glate…) estas speco de infuzata trinkaĵo farita el Matematiko, kutime konsumata varma, speciale populara en Sud-Ameriko. Mateo enhavas stimuligajn substancojn, i. a. kafon kaj kelkajn aliajn. Mateo estas agnoskata kiel pli milda stimuliga trinkaĵo, ol kafoteo, sed seriozaj esploroj pri la temo ankoraŭ ne estas faritaj.

Tradicia konsumado de varmega mateo grandigas riskon de kancero, kvankam, laŭ aliaj esploroj, mateo enhavas kontraŭkancerajn substancojn[10].

Evangelio laŭ Mateo[redakti]

La evangelio laŭ Mateo estas la unua libro de la nova testamento en la biblio.

Genealogio de Mateo en tro mallonga tempo[redakti]

De ĉiam, kaj nuntempe bibliisto Brown (vidu Bibliografion) rimarkigis ke la genealogio de Mateo antaŭeniras tro rapide – ĝi nombras 28 generaciojn inter Davido kaj Jozefo, donante mezuman longon de ĉirkaŭ 35 jaroj, ekstreme longa por antikva genealogio. Krome: Herezon estas menciita en Genezo 46, 12 reference de la translokiĝo de Jozefo al Egiptio, dum Amminadab, la viro kiun Mateo deklaras esti la nepo de Herezon, estas menciita en Nombroj (1, 7) reference al sinsekvaj eventoj de la Eliro: tiupunkte, do, estas alestigitaj nur tri generacioj por kovri la tutan periodon de la restado en Egiptio de israelidoj, kio male probablege daŭris plurjarcentojn. Tiu unua parto de Mateo (1, 8) koincidas kun la listo de reĝoj de Judujo, kiu ĉeestas ankaŭ en diversaj listoj de la Biblio. Tamen, tiuj kromaj listoj registras kiel filon de Jehoram Ahaziah dum Uzija estas persono malsama ol la reĝo kiu vivis diversajn generaciojn poste.Tio signifas ke la genealogio de Mateo preterlasas Ahaziah, Athaliah, Jehoash kaj Amaziah.

Kritikistoj kredantaj je neerareco de Biblio asertas ke la genealogio ne necese devas esti kompleta kaj ke la aŭtoro de la evangelio laŭ Mateo volis preterlasi tiujn kiuj laŭ li ne estis bezonataj por ilustri sian ideon. Aliaj, male, vidas en tiuj preterlasaĵoj politkajn motivojn.

Alia teorio volas ke tiuj nomoj estis preterlasataj kaŭze de iliaj malmoraleco, aŭ por tio ke tiuj personoj estis mortigitaj; tamen eĉ personoj promorale pridiskutataj, kiel Manase kaj Amon ĉeestas el la listo. Gundry, ekzemple, subtenas la onidiran teorion laŭ kiu tiuj reĝoj estis forlasitaj por ilia komuna origino el Ahab kiuj, pro ties filino, estis ambaŭ objekto de kondamno en juda tiama percepto.
Gundry (vidu Bibluigrafion) opinias ankaŭ ke iliaj formovo estis motivita ĉar la aŭtoro eble intencis subdividi la geneoalogion en tri subgrupojn de 14 nomoj, kun Jesuo kiu fina frukto de la historia sinsenkvo, sen zorgi pri la vera historieco.

Albright kaj Mann subtenas malsaman teorion, laŭ kiu la aŭtoro, aŭ la lasta skribisto de la manuskripto, povus esti plenuminta banalan transkriban eraron, kontan kiel homoioteleuton (ripetado de unu aŭ pluraj frazoj), konfuzante Achaziah kaj Uzija pro la preskaŭ samsona kaj skriba simileco de la nomoj. Ĉi-rilate, la divido en tri sublistoj de 14 nomoj ne estis origine konsiderata, sed estis malkovrita nur post la skribista eraro, en 1, 17, kiu kongruus kun tiu hipotezo.

El la Evangelio laŭ Mateo 1,1-6 kaj Evangelio laŭ Luko 3,31-34 (akorde)

Duplikatado, koincidoj kaj hipoteza kopiado[redakti]

Zadok estas ĝenerale nombrita kiel vivinto 150 jarojn post la periodo de Zerubabel. Temas pri periodo tro longa, pro tio diversaj studuloj opinias ke listo kiel tiu de Mateo ne estas sufiĉe zorge farita, dum tiu de Luko posedas multe pli nomojn por tiu preciza periodo.

La nomoj inter tiu de Zerubabel kaj Zadok (Abiud, Eliakim, kaj Azor) ne estas cititaj en iu ajn dokumento krom en la evangelio laŭ Mateo, kaj tio enkondukas multajn esploristojn, inkluzive de Gundry, hipoitezi ke la aŭtoro de tiu verko ilin simple elpensis. Laŭ diversaj esploristoj, en la momento en kiu la listo de la nomoj malproksimiĝas el la oficiala listo de la hebreaj reĝoj, ĝi estis tute ruze elpensita ĝis la punkto de la enscenigo de la patro de Jozefo. La nomoj listigitaj estas oftaj en tiu historia epoko kaj pro tio esploristo Gundry supozas ke la aŭtoro de tiu listo ilin ĉerpis tuthazarde el la “ libroj de la reĝoj”, ilin miksante por ke oni ne komprenu sian artefakton. Laŭ Gundry:

  • La aŭtoro de Mateo enamiĝis al la signifo de Filo de Jeĥuda kiu subkuŝas malantaŭ la nomo Abihu, sacerdoto, kaj ĝin modifis en Abiud.
  • La aŭtoro tiel ŝanĝis la nomon de sekvanto de Abihu, Eliezer, en Eliakim por lin ligi kun la 'Eliakim de Jesaja (ĉapitro 22) kaj kun Jehoiakim.
  • La tria nomo devenas de alia fama sacerdoto - Azariah – kiun la aŭtoro mallongigis al Azor.
  • Achim estas mallongigo de la filo de Zadok, Achimaas.
  • Eliezer, kroma figuro el la “libroj de la reĝoj” estas ŝangata al Eliud.

La fakto plej signifa restas ĉiukaze la malsameco mem de la du genealogioj.
La plej konsentebla ekspliko estus ĉikaze la jena: la aŭtoroj eble ambaŭ apogiĝis sur fonto aramea-hebrea perdiĝinta (la tieldirita Q-Evangelio), kaj eble ne trovante en ĝi iun ajn posteularon aŭ nur posteularon nekompletan, en la momento de la greka redakto de la Evangelio ili provis plenigi la lakunon unuigante du genealogiojn malsamajn. Tio helpus montri, interalie, la neeblon de komparo (fizika kaj tempa distanco) inter la du versioj de la Evangelioj.

Aŭtoro[redakti]

Laŭ tradicio, ĝin verkis la evangeliisto Mateo, nomita ankaŭ Levi, kiu estis unu el la dek du apostoloj de Jesuo. Jesuo lin vokis (Mat 9,9) kaj li forlasis sian laboron (fakte li laboris ĉe impostejo) por sekvi lin.

Estiĝo[redakti]

Same laŭ tradicio, oni diras ke Mateo skribis originale en la aramea, la komuna lingvo en Palestino tempe de Jesuo. La aktuala teksto estas greka eldono pli malpli identa kun la originalo kaj jam konita dum la unua jarcento p. K., kaj oni diras ke ĝi baziĝas sur la Evangelio de Sankta Marko. La fundamentistoj ne akceptas tion, ĉefe ĉar en la Evangelio laŭ Mateo estas la antaŭdiraĵo pri la detruo de Jerusalemo kiu okazis en 70. Laŭ tiu vidpunkto, ne estas logike, ke la aŭtoro de la teksto metus en ĝi antaŭdiraĵon post la okazaĵo. Tiu argumento supozas, ke la Evangelio laŭ Mateo ne povus havi interpolaĵojn aŭ ke la ideo pri antaŭdiraĵo en tiu tempo estis identa kun nia.

Laŭ fundamentismaj aŭ tradiciemaj bibliistoj la originala teksto estus en la aramea lingvo publikigita eble inter 40 kaj 50 p. K. Poste, tiun tekston oni tradukis al la greka. Tiu hipotezo estas bazita sur la arameismoj en la teksto de Mateo kaj sur la malbona lingva nivelo de la greka versio, sed tiuj ĉi argumentoj ne estas tre evidentaj.

Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke Mateo skribis sian evangelion ĉirkaŭ 80 p. K., verŝajne en Sirio, malpli verŝajne en Palestino. Same kiel Luko, li transprenis la tutan evangelion laŭ Marko, escepte de kelkaj versikloj. Aldone li havis je sia dispono kolekton de paroladoj de Jesuo, la tiel nomatan Q-Evangelion. Tiujn vortojn de Jesuo li arte enplektis en la tekston de Marko. Fine li uzis ankaŭ alian materialon, kiun oni nomas propraĵo de Mateo. – Oni do povas "kun-vidi" Markon, Mateon kaj Lukon, kaj pro tio oni nomas ilin sinoptikaj evangelioj, de la greka συν = kun, kaj la radiko οπτ = vid.

Enhavo kaj strukturo[redakti]

La evangelio komenciĝas per la genealogio kaj naskiĝo de Jesuo Kristo, raportas pri lia publika agado kaj finas per lia pasiono kaj lia resurekto.

Jen ebla dispozicio de la enhavo: [11]

  • Komercoj (Mat 1 - 2)
  • Preparo de la agoj de Jesuo (Mat 3,1 - 4,11)
  • La agoj de Jesuo en Galileo (Mat 4,12 - 18,35)
  • La agoj de Jesuo en Judujo kaj Jerusalem (Mat 19 - 25)
  • Pasiono kaj releviĝo de Jesuo (Mat 26 - 28)

La libro estas strukturita per kvin grandaj paroloj de Jesuo:

  • la Surmonta Parolado (Mat 5 - 7)
  • la sendo-parolo (Mat 9,35 - 11,1)
  • la ĉapitro de la paraboloj (Mat 13)
  • la disputo kun la kontraŭuloj (Mat 21 - 23)
  • la parolo pri la tempofino (Mat 24 - 25)

Intenco[redakti]

La evangelio, kiun jam la antikvuloj konsideris adresata al Judoj, volas akcenti la kredokonfeson, ke Jesuo estas la Kristo, la Mesio, profetita en la Sanktaj Skriboj, sed maljuste forpuŝita de Izraelo.

Jen du ekzemploj, kiamaniere Mateo substrekas, ke Jesuo estas la Mesio:

  • Post multaj rakontitaj eventoj, Mateo aldonas tiel nomatajn "reflekto-citaĵojn", kiuj kutime estas enkondukitaj per jenaj aŭ similaj vortoj: "Tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante …" (Mat 1,22)
  • Post la genealogio de Jesuo, Mateo aldonas, ke temas pri trioble dek kvar generacioj (Mat 1,17). En la hebrea oni skribis la ciferojn per literoj. 14 povas esti 4 + 6 + 4, en literoj Dalet + Vav + Dalet, kaj tiuj konsonantoj konsistigas la vorton "David" (דוד), do: Jesuo estas la profetita Davidido, kaj tio (tri fojojn!) estas absolute certa.

Efiko[redakti]

Baldaŭ la evangelio laŭ Mateo fariĝis la plej ofte legata kaj en Diservoj uzata el la kvar. Pro tio, kvankam ĝi ne estas la plej frue skribita, ĝi estas metita en la unuan pozicion, kiel la unua libro de la Nova testamento.

Alia kaŭzo de tiu rango povas esti, ke Mateo komenciĝas per genealogio. En la greka originalo genealogio estas Βίβλος γενέσεως, Libro de la genezo. La unua vorto evokas la terminon Biblio, la dua la nomon de la libro Genezo, la unua libro de la Malnova testamento.

En sia pozicio kiel la unua, Mateo jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la biblian kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Mateo.

Teksto en Esperanto[redakti]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla


Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • La Bona Mesaĝo – laŭ Mateo, eldonita de Fonto 1992,
    Fonto-Kajeroj numero 7

Graveco[redakti]

Mateo iras preter ajna trinkaĵo, ĉar ĝi estas plena de kultura signifo (kune kun / aldone al ĝiaj multaj avantaĝoj por la sano). (…) La mateo estas tre signifa kaj tre grava por ne esti reprezentata de emoĝio. Estas tempo por okazigi sian ŝancon, por la ĝojo de latinamerikanoj kaj de siaj admirantoj en la tuta mondo.

Famaj nomportantoj[redakti]

Emoĝio[redakti]

La 5-an de februaro, Unikodo anoncis la emoĝion de la mateo inter la 230 novaj emoĝioj de 2019, kune kun gvidhundo, flamingo, sario kaj hindua templo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Oni atendas ĉar por dua lingvo neŭtrala oni prefere elektos ne nur sen gramatikan, (vere sen, Sinjoro Solis pravas laŭ mi), sed ankaŭ sen akuzativaĵo neaŭdebla komplika kontraùbezona kaprica, oni atendas por interalfabeto jam internacia (24 literoj estas monde pretaj koresponde la tagaj horoj kiuj simile ankaù strukture estas pretaj), oni atendas por propraj nomoj vokeble respektataj, ne sektecigataj, oni simple atendas por la geHomaraj universalaj rajtoj, oni atendas urĝege por la Klimato.
  2. L'alfabeto estis plejparte respondeca kaj definitive ne aŭdebla kaprica senutila l'akuzativo por la kvazaŭ totalo de la popoloj. Konsekvencis l'aliĝo al la Angla partete pro tioj. Ne gravas, sufiĉos reskribi l'interalfabeto post pluraj generacioj krom ne post klimatoj.
  3. Mi esperas ke ĉiu legos la saĝajn vortojn de ĉi tiu alineo.
  4. ​Mi ne komprenas ĉu vi volas ŝerci aŭ kion vi celas.
  5. Tio estas tre bona kutimo.
  6. Fakte ja al la ĝenerala publiko estas iom malfacile prijuĝi fakan studon, kiu bele ĵonglas kun fakesprimoj.
  7. Mi bedaŭras, se miaj rimarkoj vundis vin.
  8. ERARI ESTAS HOME, sed PERSISTI EN LA ERARO ESTAS KRIME.
  9. Jes, mi tute ne plu bezonas droni en tiuj fekaĵojn.
  10. Rimarkinde… kompreneble.
  11. Unu el ili, projekto "Pioniraj urboj", estis jam definitive komisiita al sen. Manuela Blanco, kvankam la politika respondeco restas ĉe la Vickonsulo.