Masturbado

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
3236.jpg

"Inter miaj muroj estu miaj plezuroj."

~ Zamenhof pri masturbado

"Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas"

~ Zamenhof pri importitaj masturbiloj

"Pri la amoro mi kontentas nur vivi kun miaj bonaj memoroj."

~ Feĉjo Cesarano pri masturbado

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri masturbado

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Kiel dolchaj rememoroj!"

~ iu pri masturbado

"Vivez mizere, ma vivez libere!"

~ idisto pri Masturbado
Internet clip image004.gif

Masturbado estas amuziĝo, t. e., maniero ame uzi si mem, tio estas, amuziĝi signifas seksumi tiel, ke oni ekscitas la seksumilojn de persono per la mano, per alia organo aŭ per objekto. Masturbado ankaŭ estas formo de profunda meditado per kiu oni forgesas siajn problemojn dum kelkaj minutoj.

Teorio de vira masturbado

Ĝenerale oni masturbiĝas revante ion ajn. Tiuj, pri kiuj oni revas estas nomataj "diinoj".

Relativa tempo[redakti]

4419.jpg

Al 13-jaraĝa Alekseo oni donacis erotikan kalendaron. Lia jaro daŭris dum 15 minutoj...

Statistiko[redakti]

090120 alkoholuloj.jpg

90% de la viroj sin masturbas, kaj 10% mensogas

20% de la virinoj sin masturbas, kaj ve! 80% ne mensogas

Esperanto-movado[redakti]

Laborado en la Esperanta movado ofte estas kiel sinmasturbado - kion vi ne faros mem, vi ne havas!

Permana stimulado de peniso[redakti]

Permana stimulado de peniso (angle slange Handjob, tugjob, hispane slange paja [pAĥa] (pajlo)) estas formo de ekstera seksumado, respektive senpenetra seksumado. Ĝi ne ensumigas interŝanĝon de korpaj fluidaĵoj, temas pri sekura seksumado. Tiu praktiko fareblas ĉu solece ĉu akompane, tio estas iu povas pratiki ĝin al si mem aŭ al akompananto. En kelkaj sociaj tavoloj aŭ kulturoj, estas kutima praktiko de junuloj kiuj eklernas seksajn praktikojn.

Permana stimulado de virinaj seksorganoj kutime nomiĝas seksumado, sed de tempe al tempo ankaŭ ĉiokaze uzas termino "handjob".

Idismo[redakti]

  • Masturbar Sexuale stimular su (od altru) per manuo.
  • Melkar (sin., pop.) Masturbar la peniso; extraktar la 'lakto' di viro.
  • Onaniar (netr.) Produktar l' orgasmo venerala per manuo vice per la koito normala; masturbar la peniso; (biblala) su-makulizo.
  • Tirar (pop.) Movar (manuo, la prepuco) trans la glano o la longeso di la peniso por stimular su (od altru); masturbar.

Utilo[redakti]

Juna viro amikiĝis kun maljuna sportisto, kiu instruis lin pri la arbaro.

La juna viro lernis pri fiŝado, ĉasado, la trovado de manĝeblaj fungoj, kaj aliaj uzeblaj lertoj de la arbaro. Sed unu lerton li tute ne povis lerni: kiel trovi lian vojon tra la arbaro. Kiel eble plej zorge li atentis la vojon, post nur horo en la arbaro, li estus perdita.

Fine, la maljuna sportisto diris, “Do, mi diros al vi mian sekretan metodon. Iam ajn vi estas tute perdita, simple faru tiel: Malfermu la pantalonon kaj masturbiĝu.”

“Ĉu vere? Kiel tio helpos?”

“Mi ne scias. Sed ne gravas kiom fore mi estas de urbo aŭ vojo, kiom longe mi estas perdita, se mi ekmasturbiĝas, iu tuj alvenas.”

Ĉokolado kaj alkoholo[redakti]

M.gif

Se la katolikoj estus konsekvencaj, ili kondamnus ĉokoladon kaj alkoholon egale forte, kiel ili kondamnas masturbadon (ĉar oni konsumas ilin nur pro karna deziro). Multaj prasanktuloj ja estis tiel konsekvencaj sed la aktualaj ŝajnas levi la seksan deziron en specialan staton.

Teknikoj[redakti]

Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento je vakerina pozicio kaj tiri la sangon eksteren, ekzemple kiel masturba tekniko.

Kiropraktiko estas bone akceptata de ĝenerala medicino, kiel formo de masturbado por kuracado de kelkaj malsanoj.

Kuracista uzokutimo[redakti]

697x n.jpg

Onanantoj foje estas uzitaj por kuracista esplorado. Tio estas la amara vero.

Masakro de Katino[redakti]

La amasa tombo – eltombigo 1943
La amasa tombo de oficiroj – eltombigo 1943
La trovitaj objektoj de la polaj soldatoj mortigitaj en Katin
La nodo de Katin – la manoj ligitaj ĉe la dorso de viktimo
Kiam necesas la sekseco, oni aldonas sufikson.
Unu el la atestantoj de la Masakro de Katin Parfien Kisielew dum la interparolo kun d-ro Ferenc Orsós
La monumento pri la Masakro de Katin en Varsovio
La monumento pri la Masakro de Katin en Londono
La monumento pri la Masakro de Katin en Ĉikago (Usono)
La monumento pri la Masakro de Katin en Lodzo (Pollando)
La monumento pri la Masakro de Katin en Toronto (Kanado)
La monumento pri la Masakro de Katin en Budapeŝto (Hungario)
La monumento pri la Masakro de Katin en Poznano (Pollando)
La monumento pri la Masakro de Katin en Vroclavo (Pollando)
La monumento pri la Masakro de Katin en Września (Pollando)

La masakro de Katino - kvalifikata kiel komunista krimo, militkrimo, krimo kontraŭ la homaro kaj genocido - estis amasa ekzekuto de ne malpli ol 21 768 polaj civitanoj, en tio pli ol 10 mil oficiroj de polico kaj armeo dum la dua mondmilito, en 1940. La masakro senvualiĝis en 1943. Tio kaŭzis interrompon fare de Stalin de diplomatiaj rilatoj inter la pola ekzila registaro en Londono kaj Sovetunio, kio okazis nokte de la 25-a/26-a de aprilo 1943.

Dum 50 jaroj (1940–1990) regopovoj de Sovetunio maljesis sian respondecon pri la krimego. La 13-an de aprilo 1990 oficiale konfirmis, ke tio estis „unu el pli pezaj krimoj de stalinismo”. Multe da aferoj ligitaj kun ĝi ne estis ĝis nun klarigitaj. Kontraŭe al Boris Jelcin nova prezidento de Rusio Vladimir Putin fermis arkivojn kaj finis enketadon ne transdonante ties rezultojn al poloj.

En malpli oficiala lingvo por difino de la Katina krimo oni uzas metonimian esprimon "Katyń" kaj "Arbaro de Katyń".

Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo en 1952 raportis pri senduba kulpo de sovetunianoj, enkonduke subsktrekante, ke la masakro de Katin estis unu el la plej barbaraj internaciaj krimoj en la historio de la mondo.

Alie[redakti]

Angla lingvacho.png

Bretona patro instruas la lastajn rekomendojn al sia filo antaŭ la edziĝa nokto:
- Unue vi estos ambaŭ en la dormoĉambro, vi staros rekte fronte al ŝi kaj vi rigardos ŝin en la okulojn!
- Kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas fieraj! Poste vi montros vian profilon kaj rigardos ŝin dominante sed ĉarmante, ĉi tiel!
- Kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas belaj! Poste vi senvestiĝos kaj demonstros viajn muskolojn!
- Kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas fortaj!
- Kaj poste, Paĉjo?
- Poste vi masturbos vin...
- Sed kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas sendependaj...

Reciproka masturbado[redakti]

Reciproka masturbado en ilustraĵo de Martin van Maële en La Grande Danse macabre des vifs (1905).

La reciproka masturbado estas sekspraktiko per kiu du aŭ pli da personoj stimuliĝas sen la neceso je amorado (vagina, anusa aŭ buŝa). Ĝenerale, estas uzataj la manoj sed ankaŭ eblas uzi vibrilojn kaj aliajn sekshelpilojn.

La reciproka masturbado inter aliseksamaj kaj samseksamaj uloj povas esti ofta, kiam malfacilas inter ili atingi la orgasmon, aŭ kiel komplemento al la seksrilatoj kun amorado. Ĝin ankaŭ uzas adoleskuloj kiuj komencas esplori la seksecon aŭ pro manko de privata ejo kien iri. En kelkaj kazoj, la reciproka masturbado estas praktikata se unu el la amorantoj havas ian malsanon aŭ estas jam en la lastaj etapoj de la gravedeco.

La reciproka masturbado estas unu el la praktikoj konataj kiel sekura seksumado, ĉar ne ekzistas riskoj infektiĝi je veneraj malsanoj kiam ne estas kontakto kun la korpaj fluaĵoj (sango, spermovagina lubrikaĵo) de la aliulo.

Sinmasturbado[redakti]

Vira sinmasturbado

Kvankam, laŭ la Fundamento de Esperanto, la esprimo masturbi sin signifas nur masturbi sin mem, en la praktiko masturbado (de alia persono) kaj sinmasturbado estas tute aliaj faroj kaj situacioj (nur parte kompareblaj kun mortigo kaj sinmortigo). Temas entute pri apartaj manieroj seksumi.

Pruvas tion la fakto, ke por masturbi sin kaj melki sin (pli komun-uza) ni disponas ankaŭ la sinonimon onani, retroderivitan el onanismo.

Virina sinmasturbado
Virina sinmasturbado (la desegnaĵo el la 1916)

Laŭ kelkaj studoj, la plejmulto de la homoj sin masturbas, precipe dum relativa junaĝo. Tamen, en multaj socioj ekzistas tabuo pri ĝi.

Ina sinmasturbado[redakti]

Masturbation.jpg
Masturbation1.jpg

Unu maniero estas fingrumi sin, t.e. meti fingron en la vulvonpiĉon kaj umi per ĝi. Oni povas uzi ankaŭ objektojn, ekzemple lanan ŝtrumpeton, frukton, dildonvibrilon.

Vira sinmasturbado[redakti]

Unu maniero estas preni la penisonkacon per la mano, kvazaŭ formante tubon per la fingroj, kaj poste movi la manon tiel ke, ekzemple, la prepucio alterne nudiĝas kaj kaŝiĝas, ĝis ejakulo.

Ĉar la glano povas pensigi pri (senhara) kapo, kaj ĉar oni uzas kvin fingrojn, en la hispana oni ŝerce povas nomi ĉi manieron eksciti sin "cinco contra uno", "cinco contra el calvo" (resp. "kvin kontraŭ unu", "kvin kontraŭ la kalvulo"); en esperanto oni povus diri "kvin kontraŭ Kalocsay". Simile, en la angla oni diras "beat the bishop" ("bati la episkopon"), en la rusa "гонять лысого" ("peladi la senharulon").

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]