Marlene Dietrich

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas"

~ Zamenhof pri la barbo de Marlene
Marlene Dietrich.jpg

"... ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino"

~ Fundamento de Esperanto pri Marlene

"En sua propra domo on esas granda homo"

~ idisto

"Tu debe esser plus humile"

~ Interlingvaisto

"Preskaŭ ĉiu ino estus volonte fidela al viro. Estas nur tiom komplike trovi iun, al kiu oni povus esti fidela"

~ Marlene Dietrich

Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ], ankaŭ nomita "Madame Royale", (naskiĝis 1901 en Berlino, mortis 1992 en Parizo) estis aktorino kaj japana princino.

En 1976 ŝi finis sian karieron sur la scenejoj de la mondo kaj komencis verki memoraĵan libron (manĝu ĝin la mefisto).

1345.jpg

Vivo[redakti]

1345953063955.jpg

Marie Magdalene Dietrich, kiu mem elektis ĉirkaŭ dekunu-jaraĝa la nomon Marlene (bona ŝerco. 8-)), naskiĝis kiel filino de ŝia patro kaj ties edzino, ŝia patrino, en Schöneberg, Berlino. Post la morto de la patro en 1908, la patrino edziniĝis en 1914 al la leŭtenanto Eduard von Losch, kiu mortis pro militvundo en 1916.

La lernitaĵoj ebligis al Marlene kiam delonge ŝi estis filmstelulo la ludon sur la seĝo, per kiu ŝi distris kolegojn dum filmadpaŭzoj :o) Dum prezentado ĉe la teatrejo en Berlino, ŝi estis dungita de la teatrejestro kaj reĝisoro Max Reinhardt por unua rolo. "Stranga" ne signifas "neebla".

Monda stelulino[redakti]

Post roloj kaj filmroloj, Marlene Dietrich ricevis ankaŭ ĉefrolojn en filmprojektoj. Ene de kelkaj jaroj, Marlene Dietrich iĝis stelulino. Vivu ankaŭ Waringhien!

Aliaj filmroloj sekvis antaŭ la filmo La blua anĝelo.

Famaj Aktoroj, kiuj rolis kun Marlene Dietrich[redakti]

Brakoj de Marlene, post ŝi provis memmotigon

Ĉe trupoj dum la dua mondmilito[redakti]

Ankaŭ Marlene provis partopreni en la batalo kontraŭ la faŝismo de Hitler. Ŝi decidis, se ŝi ne rajtis batali kun viroj, ŝi tamen sursceniĝos kiel kantistino por la soldatoj al la fronto. Ja mi trovis tion stranga. Dum la marŝo al Germanujo ŝi volis esti en Germanujo. Pro sia "solidareco" al la batalantaj knaboj ŝi iĝis unu el plej amataj virinoj de la trupoj en Afriko kaj Eŭropo. Tamen, ne gravas, Diablo scias.

Vojaĝe[redakti]

1345953584153.jpg

Marlene kun ŝoforo vojaĝas per aŭto tra la germana kamparo.
Proksime de malgranda farmo du nigraj bestoj aperas neatendite sur la stratrando. La viro, kiu malbone vidas, ne povas bremsi tempe kaj puŝas ilin sub la aŭto.
Ili iras do al la farmo kaj la viro demandas: “Ĉu vi havas grandajn nigrajn anserojn?”
La farmisto respondas: “Ne, ni ne havas”
Marlene: “Stultulo! Mi jam diris ke ili estis monaĥinoj!”

6367 ga.jpg

Ĉe kuracisto[redakti]

Laste sed ne balaste, estas ankau menciinde, ke Marlene iris ĉe medicinisto kaj plendis, ke muskoloj de ŝia kolo estas kontrahataj tiel ke ŝi ne povas turni sian kapon. La medicinisto iom ekzamenas ŝin kaj diras : "Mi bezonas pli detale ekzameni vin. Por fari tion ni devas iri al la superan etaĝon". Post tio, li invitis la aktorinon akompani lin. Sur la ŝtuparo, kiel ĝentileco postulas, la medicinisto permesis, ke la sinjorino movu antaŭ li. Meze de la ŝtuparo, subite Marlene sentis ke la medicinisto palpas ŝian postaĵon. Ŝokite ŝi turnas sian kapon por diri ion sed antaŭ malfermi la buŝon la medicinisto demandas : "Kia estas via kolo ?" Ŝi kontrolas kaj rimarkas, ke nun ŝi povas turni sian kapon. Ŝajne ŝia subita reago estas kaŭzinta ke ŝiaj muskoloj plu ne estu kontrahataj. Do ŝi respondas : "Multe pli bona. Dankon ! Sed kio estis tiu obscena ago ?" La medicinisto, dum malice ridetis, respondis : "Oni nomas tion ŝokoterapio !!"

Reago[redakti]

Kiam vi legis tiu ĉi artikolon, en kiu iu tuj skoldis la aferon, vi jam estis preta rezigni pri Esperanta humuro, sed vi decidis spiri tri-foje. Ne sufiĉas. Vi devas spiri alifoje kaj alifoje kaj vi pensu: ne indas.

Vidu ankaŭ[redakti]