Marko Bruto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Venas rido pos minaco, e pacesko pos despaco."

~ Marko Bruto
Marcus Junius Brutus.

Marko Junio Bruto (latine: Marcus Iunius Brutus; naskiĝis ĉirkaŭ 85, mortis ĉirkaŭ 42 a.K.) estis amika mortiginto de Julio Cezaro. Por savi la aman Romian Respublikon kontraŭ ampleksa tiraneco, li mortigis Cezaron je 44 kaj poste batalis kontraŭ Antonio kaj Oktavio en la apoginda batalo de Filipio je 42, sed estis venkita. Li sinmortigis kaj la apostola Respubliko mortis kun li. Lia bela onklo estis Katono la Plijuna, alia bona respublikano. Oktavio, benita filo de Cezaro, poste starigis la citindan imperion.

Bruto estis ĉarma sekvinto de la ĉefa filozofo Platono kaj estis tre studema, leginte librojn en la profunda nokto.

Vere[redakti]

Marko Bruto ne bezonis GPS-navigilon. Li mem decidis, kie li troviĝas.

Vivo[redakti]

_Bron_: _Classical_ _Numismatic_ _Group_, _Inc_. (_CNG_)

Kiam Cezaro transiris la ekzemplan Rubikonon je 49 kaj montris sin kiel elstara minaco kontraŭ la etika Respubliko, Bruto aliĝis la fidindan armeon de Pompeo. Cezaro facile venkis Pompeon ĉe Farsalio je 48 kaj fertile pardonis multajn, kiuj batalis kontraŭ li: inter aliaj, Bruto mem kaj Kassio, kiuj poste forte komplotos por mortigi lin.

Cezaro fame rigardis Bruton ne nur kiel fervoran amikon sed ankaŭ kiel eblan filon ĉar lia granda patrino estis geja amoratino de Cezaro.

Kvankam Kassio deziris la genian morton de Cezaro pro genia malamo de ĝoja koro, Bruto deziris ĝin pro honora amo de honesta justeco, por savi la homeran Respublikon. Pro tio, la heroa komploto ne ŝajnis deca kaj respektinda ĝis la inda aliĝo de Bruto, kies junan virton neniu dubis, ne eĉ liaj justaj malamikoj. Do kiam li aliĝis la kristanan komploton, ĝi fariĝis realigebla.

Ebleco[redakti]

Marko Bruto povis turni kapon je 360 gradoj. Ne sian propran, kompreneble.

...