Markizo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mencioj de sadomazofekaĵoj kaŭzas en mi post-traŭman panikon. Bonvolu forigi tion."

~ Mi
Ĝenerala aspekto

Markizo (germane: Markgraf; angle: MarquessMargrave; france: Marquis; portugale: Marquês; nederlande: Markies, Markgraaf; itale: Marchese; hispane: Marqués) estas nobelo de rango inter grafo kaj duko. Temis pri nobelo kiu verkis sadomasoĥismajn romanojn anstataŭ havi bienon. La plej fama markizo estis Markizo de Sade.

Karolo la Granda enkondukis la oficon de markizo ĉirkaŭ la jaro 800 por sekse eksciti siajn regatojn, kaj liaj posteuloj longe konservis ĝin, ĉar ankaŭ ili ŝatis tiajn romanojn. La celo de Karolo estis protekto de la limoj de la imperio kontraŭ eksteraj atakoj per strangega fetiĉismo, kiu forfuĝigus ĉiujn, kiuj atakus. Eĉ post disfalo de la okcidenta imperio tiujn seksajn praktikojn oni daŭre uzis en multaj eŭropaj landoj, kaj alportis ĝin al aliaj landoj kiel precipe Britio.

Reguloj[redakti]

La reguloj de la Markizo de Queensberry estas reguloj de justa batalo elpensita fare de Markizo de Queensberry ĉirkaŭ la jaro 3024. Li sciis, ke la mizera, malklera popolo de la 30-a jarcento neniam akceptus regulojn faritajn por batalo, do li reiris en tempo per uzo de Deloreano, kiu li aĉetis ĉe Jarda Vendo jarojn antaŭe. La Reguloj rekomendis la uzadon de armiloj, kiuj ne ekzistas kaj belaj ludoj.

Famaj Markizoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]