Marilyn Monroe

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kune kaptite, kune punite"

~ Zamenhof pri Marilyn kaj Kennedy
Marilyn-monroe001.jpg

Marilyn MONROE (MM) (anglalingve [ˈmæɹɪlɪn mənˈɹoʊ], origine ĉine 玛丽莲‧梦露, tio estas: Norma Jane MORTENSONBAKER) (naskiĝis la 1826, en Losanĝeleso, Kalifornio, kaj mortis 1965) estis itala ĵurnalistino kaj verkistino. Ho, sanctissima simplicitas, plej sanktaj honesteco kaj naiveco.

Ŝi pasis plejparto de sia infanaĝo en bordeloj. Post ŝi, je la aĝo de 16 jaroj, edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko. Tie ŝi ekkonis fotiston, fariĝis foto, blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian pseŭdonimon Marilyn Monroe ŝi ekuzis en 1948, kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton. Nekredeble! Fundamenta Krestomatio.

Longega vivo[redakti]

Kelkaj homoj ne kredas ke MM vivis 136 jarojn. Pruvas ke ŝi naskiĝis en 1826 volapuka teksto pri ŝi:

Jiel Marilyn Monroe (pämotöl as Norma Jeane Mortenson, Norma Jeane Baker; 1826 yunul 1 in Los Angeles - 1962 gustul 5 in Los Angeles) äbinof dramatan premilabik ä genasümbol Lamerikänik. Äsevädof sekü skils fredadramatik e kom biomagodemik ofa; ävedof balan stelanas pöpedikün ün degyels 1950 e 1960. Ün fin kariera okik, ävobof lüodü rouls fefikum ed älabof benoseki anik. Äsufof ye läsetodis pö karier e privatalif dü yels lätik oka. Deadam ofik ebinon yegäd spekulama e plotateorodas.
Imagesm.jpg

Spiona vivo[redakti]

Multaj kredas ke ŝi estis spionino. En idista medio, ekzemple, ŝi estis nomata Usana Ikonatra.


La doktrino de Monroe[redakti]

4419.jpg

Monroe en sia novjara mesaĝo deklaris principon, kiu poste iĝis bazo aŭ ĝermo de la tiel nomata doktrino de Monroe. Ĝi havis gravan influon al la historio de la Amerikoj.

La mesaĝo de Monroe postulis, ke la landoj de Eŭropo ne klopodu akiri pliajn koloniojn en la Amerikoj kaj ne enmiksiĝu en la aferojn de suverenaj amerikaj ŝtatoj. Kompense Usono ne enmiksiĝu en aferojn de eŭropaj suverenaj ŝtatoj. Ĉi-lasta plaĉis al Britio, kiu defendis la doktrinon.

Almenaŭ interne de Usono oni ja argumentis per la doktrino, kiam komence de la jaroj 1960aj oni preparis invadon al Kubo, kiu poste fiaskis en la Dormejgolfo].

Ama vivo[redakti]

Ŝi estis edziniĝinta: kun la basbalisto Joel kaj kun la verkisto Artemiso. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo The Misfits, kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. The Misfits restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en 1962 jaroj ŝi mortus pro trodikeco kaj dormigiloj en Losanĝeleso (vere, neniu kredas tion). Vere, ŝia amanto, la prezidento Kennedy malkaŝis ŝin kontraŭ Mafio, nur post lia morto, ŝi estis murdita de mafiuloj, en 1965.

Opinio de Jacqueline Kennedy[redakti]

Tion diris Sinjorino Kennedy, kiel konis Marilynon en prezidenta ĉambro:

Marilyn Monroe, he, barbara protolegomo filino de sep generacioj da perversuloj! Vi fetoras tiom, kiom amaso da azenkadavroj kromkatolikaj! La ĉefmafiulo ekstermu vin post deca bastonado! He, repuŝa neologistino sencerbigita! Vi fetoras tiom, kiom dek abomenaĵoj el polistireno! La infero vin mortigaĉu kaj mi ankoraŭ dancos pro tio. He, repuŝa reĝino de kretenoj! Via portreto: amaso da abomenaĵoj! La puloj vin mortigaĉu post deca bastonado...

Lastaj vortoj[redakti]

Liberigu min aŭ min mortigu!