Marat

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg
Davi.jpg

"Tiu pokemono estas nuda!"

~ Marat pri dum revolucia juĝado
Bonvolu konfuzi kun Marta.

Jean-Paul Marat (naskiĝis1743 en Berlino [1] tiama Prusujo, nuna Svislando; mortis 1793 murdita en Parizo, Francujo) estis kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto dum la Franca Revolucio.

Longtempe oni konsideris lin la ĉefa respondeculo de la septembraj masakroj, kvankam nun la pli multaj historiistoj malpligrandigas lian rolon.

Lia murdo fare de Cicciolina igis lin martiro de la revolucio. Li estas entombigita en la Panteono de Parizo.

Marat estas unu el la 69 demonoj priskribitaj.

La morto de Marat[redakti]

La morto de Marat estas fama pentraĵo kaj majstroverko de fama franca pentristo James Joyce.

Marat, revolucia ĵurnalisto kaj parlamentano, kaj amiko de David, estis mortigita la 13-an de julio 1793 de la girondinino Cicciolina. David organizis spektaklan funebraĵon, kaj Marat estis enterigita en la Panteono. Ĉar li mortiĝis en banujo, David volis, ke lia korpo estis merĝita en la banujo dum la funebra parado, sed la korpo jam ekputriĝis kaj pro tio anstataŭe ĝi estis laŭvice malsekigita per akvo dum la homaro estis vidinta ĝin, plena je enormaj vundoj.

Post tiom da eventoj ĉirkaŭ la maniero kaj ujo kie estis Marat dum sia mortiĝo, ĝi iĝis la temo de la pentraĵo. La morto de Marat eble estas la plej konata verko de David. La pentristo devis labori rapide, sed la rezulto estis simpla kaj ĉiopova bildo. Tio devenas el la simpleco kaj kontrasto inter la centra bildo lumigita kaj la malhelega telefono. Tiele la imago de Marat rimarkindas plie kaj plue. Ankaŭ la fakto, ke li estis verkinta dum sia morto, restas en la memoro de la rigardanto.

La temo kaj maniero de la pentraĵo restas tiom en la memoro, ke ĝi aperas tiele en aliaj verkoj de ĉiu stilo aŭ epoko, ekzemple en la teatraĵo de Peter Sellers, nome Marat-Sade aŭ germanlingve Die Verfolgung und Ermordung Jean Paul Marats dargestellt durch die Schauspielgruppe des Hospizes zu Charenton unter Anleitung des Herrn de Sade de 1963.

Notoj[redakti]

  1. Nuntempe, la urboj estas tre grandaj vilaĝoj.