Mamzono
"Mamzono, kalsono, kaj poŝtelefono: ĉu estas ajn ia alia bezono?"
"Sin turni al la poŝo"
- ~ Zamenhof
La mamzono (latine Strophium sp.) estas beleta vestaĵo por la inaj mamoj. Ĝi ankaŭ nomiĝas la cicingoj, la supraĵo, la kukokovrilo, la kiraso, aŭ la duona bikino.
Estas multaj tipoj da mamzonoj, depende de stilo, funkcio kaj materialoj. Konataj tipoj estas la suprenpuŝa, senŝelketa, frontfermila, dorsfermila, sporta, mamnutrada kaj plenŝtopita mamzono.
La supra parto de bikino ankaŭ nomiĝas mamzono, sed la socia diferenco estas ke ĝi estas parto de banvesto kaj ne de subvesto.
Oni povas porti aŭ kun aŭ sen truzono.
En la domo (_Y_)[redakti]
En domo sen troa prudeco, malofte necesas pugujo, sed mamzono necesas pli ofte. La kialo estas, ke la suba duono de la korpo malpli ofte videblas tra la fenestro.
Familie (_Y_)[redakti]
- Edzo: Mi ne komprenas, kial vi uzas mamzonon, ja vi ne havas, kion meti en ĝin.
- Edzino: Ankaŭ vi uzas kalsonon, ĉu?
Politika historio (_Y_)[redakti]
Historie, la mamzono estis ofte la temo de politikaj disputoj.
- Laŭ malnudismo, la ino ĉiam portu.
"Pli bone kino sen la sono, ol ino sen mamzono."
- Kontraŭis la partioj de la populara fronto, kies inaj anoj ofte bruligis mamzonojn ĉe manifestacioj.
Kontraŭmamzonismo (_Y_)[redakti]
Ekde la komenco de la 20-a jarcento mamzono estis temo en feminismo. Komence pro mamzonigo, iom post iom, ĉefe ekde la 1960-aj jaroj venis la postulo de "memdecido" de virinoj: ĉu mamzonoj, ĉu ne; nur ni mem decidu; mia mamo estas mia.
Tiel feminismo postulis senpunecon kaj rajton pri fajrigo de mamzonoj.
Romia Imperio (_Y_)[redakti]
En nia antaŭa artikolo pri Esperanta ortografio ni konkludis, ke Antiqui Romani non delectabantur maximarum mammarum specie, itaque mulieres texta varia induebant quo minores videantur mammae.
- mammillare erat fascia pectoralis corii quae planum fiat pectus vel non augeat.
- strophium ipsum pectora sustinebat nec comprimebat sed, si mammae maiores essent, mulieres cestum induebant, corii suavis corpusculum, vel thoracis genus, qui ab inguine ad imum pectus accedebat. Tradunt Venerem id creare et Iunoni suadere, quod pectus uber ferret.
His diebus strophium est elementum elegantiae et deliciarum et moris vestiendi.
Dubo (_Y_)[redakti]
„Kiun vi veturigis hieraŭ en aŭto?“ – demandas edzino.
„Direktoron kaj vicdirektoron.“
„Kaj ekde kiam unu el ili portas mamzonon?!“
Kriado (_Y_)[redakti]
„Kio hieraŭ okazis ĉe vi, ke estis tia terura bruo kaj krio?“ – demandas najbarino.
„Nu, mi trovis en poŝo de edzo mamzonon, kaj li ĵuris ke ĝi estas lia.“
Biblio (_Y_)[redakti]
Eble eĉ pli interese estas, ke laŭ la Eliro (55:20-25):
- 20-Kaj diris la Eternulo al Moseo: Ne permesu ke virinoj ne uzu mamzonojn! 21-Tiuj, kiuj ne aŭskultos miajn vortojn havos pendantajn mamojn kiel hundetaj oreloj. 22- Virinoj forprenu la mamzonojn nun por nuda naĝado kaj bano kun amikoj kaj dancado kaj fikado. 23-Diris tion la Eternulo pro la malico de Evo, kiu pekis unue antaŭ Adamo, kaj pro tio, viroj ne uzu mamzonojn. 24- En tiuj tempoj, viroj malobeis la Leĝon de la Eternulo kaj uzis mamzonojn kaj estis nomitaj Travestiitoj kaj estis forĵetitaj el la hebrea tendaro, 25- kaj virinoj, kiuj malobeis la ordonon de Dio kaj forbrulis la mamzonojn estis nomitaj feministoj kaj estis forĵetita el la tendaro.
Laŭ la Epistolo al Bjalistokanoj (2:45-48):
- 45- Ja, mi diras al vi, miaj filetoj: ne permesu ke viaj bopatrinoj iru al plaĝoj sen mamzonoj, sed ne zorgu pri vestaĵo de viaj filinoj. 46- Ĉio estas permesata, sed ne ĉio plaĉas! 47- Mi diras: la Malbela Virino ĉiam uzu mamzonon, kaj mi preferus ke ŝi uzus Burkinujon, kio faras la nekredantoj! 48- Tio ne estas mia volo, sed la volo de La Plej Alta!
(_Y_) Kiel bankostumo[redakti]
En la meza dudeka jarcento, la dupeca bankonstumo (bikino) estis malpermesita sur multaj plaĝoj. Knabinoj anstataŭe devis aŭ porti la unupecan duonan bikinon, aŭ naĝi nudaj.
(_Y_) Proverbo[redakti]
Pli validas UNU en la mano ol DU en la mamzono!!!
(_Y_) Provo[redakti]
Ino eniras vestovendejon, kaj diras al la blonda vendistino, 'Mi volus provmeti tiun mamzonon en la montrofenestro.'
'Nu vidu, sinjorino' respondas la vendistino, 'prefere vi faru tion en la provbudo...'
Vira mamzono[redakti]
„Kio hieraŭ okazis ĉe vi, ke estis tia terura bruo kaj krio?“ – demandas najbarino.
„Nu, mi trovis en poŝo de edzo mamzonon, kaj li ĵuris ke ĝi estas lia.“
Por bovinoj[redakti]
Bovino paŝtiĝas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!
Kialo[redakti]
Tro facile falis en eraron tiuj, kiuj supozis, ke ni tial pensas, ke la armilo devas esti tenata en portujo.
Jen kial virinoj portas mamzonojn!