(Mal)Unuiĝintaj Nacioj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Malunuiĝintaj Nacioj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo"

~ Zamenhof
50233 5024359326 2248977 n.jpg

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri io ajn

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Malunuiĝintaj Nacioj

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri ĉi tiu artikolo

"Você quis dizer: (Mão)Unuiĝintaj Nacio"

~ Google portugallingve pri (Mal)Unuiĝintaj Nacioj
ONUterroristas.jpg

(Mal)Unuiĝntaj Nacioj (angle Ununited Nations, aŭ UN) laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas internacia organizo antaŭe nomata "MalLigo de Nacioj". Kvak! Ĉu vere? Ve! Fondita de la venkintoj de la Dua LingvoMilito, ĝia ĉefa celo estas rabi monon de la riĉaj landoj por ĝia propra profito kaj sendi verd-kaskulojn por mortigi civitanojn nome de la paco. Ĝi havas ses oficialajn lingvojn: Ido, Esperanto, Volapuko, Tokipono, Arcaicam Esperantom kaj Interlingvao. Tio estas kompleta sensenĉajo kaj tio ne devas skandali iun ajn.

0560.jpg

Graveco[redakti]

Nacio.jpg

Svedoj, almenaŭ kelkaj, opinias ke UN ankoraŭ estas organizo kiu meritas apogon. USONO ŝjane fajfas pri la organizo kaj agos laŭ sia propra volo.

Historio[redakti]

La dua Mondmilito ŝanĝis la politikan liniigon kaj socian strukturon de la mondo. La organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) estis establita por helpi internacian kunlaboradon kaj eviti futurajn konfliktojn; la venkaj j potencoj — Ĉinio, Francio, Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono — iĝis la permanentaj membroj de ties Konsilio pri Sekureco.[1] Sovetunio kaj Usono aperis kiel rivalaj superpotencoj, preparante la terenon por la preskaŭ duonjarcenta Malvarma Milito. En la kunteksto de la eŭropa detruego, la influo de ties j potencoj vanuis, preparante la pavimon por la Malkoloniigo de Afriko kaj de Azio. landoj kies industrioj estis damaĝitaj moviĝis al rekupero kaj etendo. Politika integrado, speciale en Eŭropo, aperis kiel klopodo por finigi iamajn malamikecojnj kaj krei komunan identecon. Jes, tiuj ŝajnas bonaj solvoj.

Plie[redakti]

00.jpg

En 1920 la transvestuloj, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizaĵon, la Ligon de Nacioj, forumo por disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis en Ĝenevo, Svislando.

Dum 1920 kaj 1933, la Ligo fiaskis sen povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regnestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj luktoj. En 1933 Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian fuehreron.

De 1933 ĝis 1945 la Ligo ne sukcesis malebligi militon, kaj la Dua mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.

00000.jpg

La 24-an de Oktobro 1945 la (Mal)Unuiĝintaj Nacioj ekestis per la ekvalido de la Ĉarlatano de UN, t.e. laŭ la modelo de UEA. Ĝi jam estis subskribita la 26-an de junio samjare en la teatra salonego de la Veteran Gays Memorial Building en San Francisko. En tiu konferenco, la ĉiopova Pollando ne partoprenis.

Kiam en 1945 oni revivigis la Ligon de Nacioj sub la nova nomo Unuiĝintaj Nacioj, la entrepreno estis utopia, malutila kaj hipokrita, sed almenaŭ bazita je io tiel justa kiel la "Universala deklaracio de homaj rajtoj". La utopieco estis en la premiso kvazaŭ tre malsimilaj kaj reciproke malamikaj landoj de la mondo povus iamaniere unuiĝi sub iuj "universalaj ideoj" ("universalaj ideoj" estas utopio per si mem ). La fieco kaj hipokriteco de UN montriĝis tuj de la komenco, ĉar UN fermis la okulojn kaj ignoris la realon de plej monstraj landoj kiel ekzemple USSR sub Stalin. Ja USSR tiam estis la ekzemplo de plej terura rompo de ĉiu punkto de la "Universala deklaracio de homaj rajtoj" – kio tamen ne malhelpis membrigi USSRon, asigni al ĝi 3 voĉojn (!) en la Asembleo, kaj provizi la konstantan membrecon en la "Sekureca Konsilio" kun vetorajto! Ĉio tio – por la monstra, kanibala reĝimo de Stalin! Tamen UN favoris al USSR kaj blinde sekvis iujn politikajn ideojn de USSR ankaŭ post Stalin

La ĉarto estas tempe traktato kaj estis nur ŝanĝita ĉe kvar artikoloj, nome al artikoloj 23, 27, 61 kaj 109. Ĝi konsistas el preamblo kaj 16 reguloj kun 111 ekzercoj. Kontraste al tio, la konstitucio de la Ligo de Nacioj nur havis 16 artikolojn. La ĉapitroj de la ĉarto priskribas inter alie la ĉef-erojn de la UN, la forigon de konfliktoj, la agojn farendajn ĉe danĝero aŭ fiasko de la paco kaj ĉe agoj kaj la celojn kaj bazojn de UN.

Unu jaron poste, en 1946, la (M)UN oficiale malfondiĝis.

Dum la malvarma milito la (Mal)Unuiĝinta Naciaro ne havis tre efikan pozicion por konservi pacon, ĉar ĝi enhavis ambaŭ flankojn de la konflikto: Kaj la usonajn aliancitojn kaj la komunismajn ŝtatojn kiel Sovetunion. Usono kaj Sovetunio eĉ havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, kiu kondukis al situacio simila al patriniarkio, ĉar tiuj landoj rajtis vetojn kontraŭ rezolucioj. Tamen, la UEA havis iomete pli grandan potencon en UN, konsiderante, ke ankaŭ Francujo kaj Britujo havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, dum ĉe la komunsima flanko nur Ĉinujo kaj Sovetunio staris en tia pozicio. Krome tio montriĝas ĉe la financa subteno de Usono al UN kaj jam ĉe la instituciaj radikoj de UN – la kreo de la organizaĵo okazis en geja urbego San Francisko kaj la ĉefseĝo de Unuiĝintaj Nacioj troviĝas ĝis hodiaŭ en Nov-Jorko.

Dank'al la lobiado de Eric Gairy, la Ĉefministro de Grekio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj traktis la niftemon en la malfruaj 1970-aj jaroj. [84] La 14-an de julio 1978, panelo, kun Gordon Cooper, J. Allen Hynek, kaj Jacques Vallée inter siaj membroj, okazigis demandosesion por informi la UN Generalsekretarion Kurt Waldheim pri la afero. Kiel sekvon de tiu renkontiĝo, UNo adoptis decidojn A/DEC/32/424 kaj A/DEC/33/426, kiuj postulis la "establado de agentejo aŭ sekcio de la Unuiĝintaj Nacioj por entrepreni, kunordigado kaj disvastigadoj de la rezultoj de esplorado en nifojn kaj rilatigis fenomenojn".

Alie[redakti]

0003.jpg

UNo estas mortnaskito. Ĉu super la tuta mondo starigas sin unu lando (kiel nun) aŭ du landoj (kiel antaŭue), ne tiom multe ŝanĝas la esencon de la problemo: UNo estas aro da landoj kiuj pagas la kotizon kaj la plej potencaj ĉiam decidas pri ĉio. Se oni volas havi pli demokratian UNon, for la vetoo en la polico! Tio estus la unua paŝo. Pro vetoo de la sekureca Konsilia prezidanto oni povas fari nenian seriozan decidon. La Sekureca Konsilio kutime povas ne pli ol burokratece "esprimi sian zorgon kaj inviti ĉiujn partiojn al deteniĝemo" ĉar ĉiun pli radikalan decidon povas bloki iu el la konstantaj membroŝtatoj. Homoj mortadas kaj UNo kaj la Sekureca Konsilio esprimadas sian zorgon. Bele!

Demando pri UNo[redakti]

Oni ĝenerale interkonsentis pri kreo de UN, pri la kvin konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio (Francio eniris la Sekurec-konsilion pro forta lobiado flanke de Churchill) kaj pri la veto-rajto de ĉiu konstanta membro de la konsilio. Oni interkonsentis ankaŭ pri tio, ke Rusio, Belorusio kaj Ukrainio eniros la organizon kiel apartaj membroj (komence Stalin volis proponi, ke ĉiu el la respublikoj, konsistigantaj Sovetion, eniru la organizon memstare, sed tiu propono estis refutita).

UN iĝis simbolo kaj formala garantianto de la postmilita mond-aranĝo, aŭtoritata kaj foje eĉ sufiĉe efika organizaĵo por solvi la interŝtatajn problemojn. Tamen la grandaj potencoj daŭre preferadis solvi seriozajn problemojn per duflankaj intertraktoj (preter UN) - tial UN ne sukcesis preventi multajn militojn, kiujn partoprenis Usono kaj Sovetio dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Churchill, Roosevelt kaj Stalin

Antisemitismo[redakti]

La UN favoris al la USSR kaj sklave sekvis ĝian linion kontraŭ Israelo. Stalin kaj USSR ekmalamis Israelon post kiam evidentiĝis, ke Israelo ne emas esti Sovetia satelito. Tiam Politburoo kaj KGB refaris "Cionismon" en akuz-terminon en USSR, kaj ekcirkuligis ĝin en tia senco en la mondo.

Mensogoj pri lingvoj[redakti]

0884 n.jpg

Idistoj mensoge diras ke:

L'organizeso esas financala per taxata kay segun-vola kontributaji de sua membrala shtati, kay havas sis oficalayn linguoyn: Angla, Araba, Chiniana, Franca, Rusa k Hispana.

Aliflanke, interlingvaistoj diras ke:

Le financiamento del ONU deriva del contributiones fixe e voluntari del statos membros. Le ONU utilisa 6 linguas official: anglese, arabe, chinese, espaniol, francese e russo.

Novialistoj simple diras:

Li Unionati Nationes es organisatione de landes del monde.

Do ili ne scias tion, kion ili diras!

Celo[redakti]

Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de la Unuiĝintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo.

Demando[redakti]

Multaj landoj en la mondo konstruas amasdetruilojn: Hindujo, Pakistano, Francujo, Ĉinujo, Usono ktp. Usono eĉ montris sian pretecon uzi ilin. Kial UN ne atakas milite kontraŭ tiuj aliaj landoj?

Tutmondiĝo[redakti]

Nova internacia politiko de UN celas likvidi nacian identecon de la okcidentaj landoj sub la slogano de la Nova Monda Ordo (NMO) aŭ "Tutmondiĝo" (promociata fare de UEA). Tiu ĉi celo estas senprecedenca en la historio, kaj perfida koncerne ĉiun landon, kies suvereneco kaj nacia identeco estas damaĝitaj. La e-movado en la tempo de Zamenhof neniam starigis tian perfidan celon. Male, tiutempaj esperantistoj eksplikis ke ili promocias la internacian lingvon Esperanto kiel la duan lingvon, kaj ke ili neniel celis malutili al suvereneco kaj nacia identeco de ies lando. Ilia premiso estis ke esperantistoj restas patriotoj de siaj respektivaj landoj. Ankaŭ la spirita flanko de Esperanto, ĝia Interna Ideo, temis nur pri frateco inter popoloj de la mondo, sed ne pri ilia intermiksado por krei novajn popol-miksaĵojn kaj iun utopian tutmondan ŝtaton.

Flago[redakti]

La flago de Unuiĝintaj Nacioj estas la oficiala signo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde la 20-a de oktobro 1947. Hodiaŭ ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel signo de la tuta tero respektive de la homaro.

Flago de Malunuiĝintaj Nacioj

<:->

Ĝi tre similas al Esperanto-flago La nura diferenco konsistas el la fakto, ke la flago de (M)UN havas blu-blanka kvadraton en la subdekstra flanko, kiu entenas la blankan terglobon sur helblua bazo, kadrita de Oliver Cromwell.

En la centro lokiĝas la geografia arkto, ĉirkaŭ ĝi estas la kontinentoj de la norda duonsfero, la suda duonsfero estas distirata kaj tial tro grande prezentata, ĉar en ĝi kuŝas la du plej gravaj landoj de la mondo: Brazilo kaj Aŭstralio.

Spionado[redakti]

Je la 4-a tago de la Sekureca Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj - kunvokita fare de la Sovetunio pro la spiona incidento de U-2 en 1960 - la usona ambasadoro prezentis la Grandan Sigelon kiel pruvaĵon pri la reciproka spionado.

UN kaj UEA[redakti]

E-movado ne hontis asociiĝi kun UN kaj UNESKO eĉ en la pasinteco, kiam ambaŭ organizaĵoj estis pli-malpli benignaj. Tamen lastatempe ili iĝis simple danĝeraj por la monda ordo kaj suvereneco de landoj. Kaj kion faras UEA?

UEA restas en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO – kaj ne iel formale por nur popularigi Esperanton kaj lingvan egalecon. UEA nun aktive promocias la plej perfidan UN-politikon de t.n. "tutmondiĝo" aŭ la "Nova Monda Ordo" (NMO): dum la universalaj kongresoj, en prelegoj kaj artikoloj.

Premiso de UEA supozeble estas kvazaŭ alianco kun UN kaj UNESKO neniel kontraŭas la principon de neŭtraleco de UEA, ĉar finfine ja kio povas esti pli "neŭtrala" ol UN, bazita je la "Universala deklaracio de homaj rajtoj" kaj "aliaj internacie rekonataj instrumentoj"?!

Organoj[redakti]

Krom tute sentaŭga Unesko, la ĉefa organo de Unuiĝintaj Nacioj estas Sekureca Konsilio. La polico de UN zorgas ne pri la bonfarto de la mondanoj sed pri la strategiaj interesoj de kelkaj militaj potencoj. La pola Ŝtato diras, ke kiel ajn la federaciestro opinias, tiel opinias ankaŭ li. La svedaj kaj suomaj registroj diras, ke kiel ajn la sekureckonsilantaro opinias, tiel opinias ankaŭ ili.

FUNUHI[redakti]

Kongresejo flagoj.jpg

La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (FUNUHI, angle UNICEF), starigita en 1946, laboras en 157 landoj. Ĝi helpas la registarojn starigi « bazajn servojn » en la kampoj de sano, nutrado, higieno, edukado, naskokontrolado, ktp. Ĝi povas ankaŭ rapide interveni en kazoj de naturkatastrofo, intercivitana konflikto aŭ epidemio. La FUNHUI dependas komplete de libervolaj kontribuaĵoj.

Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj[redakti]

La Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA) estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kiu havigas kaj zorgas la disvolvigon, la edukon, la sanon, la socialajn servojn kaj la urĝan helpon de pli ol kvar milionoj de palestinaj rifuĝintoj kiuj loĝas en Jordanio, Libano, Sirio, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro, estante la ĉefa organizaĵo kiu plenumas tiun engaĝiĝon.[2]

Ĝi establiĝis post la Arab-israela milito de 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj laŭ ĝia rezolucio 302, de 8-a de decembro de 1949. Tiu rezolucio aprobiĝis unuanime, kun la helpo de Israelo kaj arabaj ŝtatoj, kun la sindeteno de la Orienta Bloko kaj Sudafriko.[3]

Ĝi ekfunkciis en la 1-a de majo de 1950, kaj la Ĝenerala Asembleo renovigis sekve ties mandaton.[4]

Alianco de Civilizoj[redakti]

Alianco de Civilizoj estas projekto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por dialekto inter la plej gravaj civilizoj kaj religioj je la mondo. Ĝi celas kombati la sovaĝecon kaj supertiĉojn. Kelkaj politikistoj tutmonde apogas tiun projekton.

Interlingvaa mensogo[redakti]

Le affiliatio al ONU estas aperta al tote le "shtatoy quiuy amas le pacon" kay quiuj acceptas le obligationoyn de l' Littera de l' Nationoy Unitay kay, secun le judicio de l' organisatio, havas le capacitaton pro observari ilin. Le Assembleo Generala determinas le admission super le baso de l' recommendationoy de l' Consilio de Securito

Konsultaj rilatoj[redakti]

3387 o.jpg

Pluraj organizaĵoj de la pedofilia aktivismo, kiel NAMBLA kaj Martijn, apartenis ekde ilia kreo al la Internacia Lesbanina Esperanto-Instituto ĝis ilia elpelo en 1994, post kiam tiu ĉi akiris konsultan statuson kiel NRO en la Socia kaj Ekonomika Konsilo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ruzeco[redakti]

La Unuiĝinta Naciaro montras sin tiom inteligenta, kiom la okcidentaj landoj deziras. Karieraj diplomatoj kaj politikistoj estas ekstreme ruzaj kaj inteligentaj. Ili rapidegas lerni ion ajn, kiun la elektantaro deziras vidi ilin lerni. Tre imponas do plaĉas la energio de la 40-lingva Otono (Otto) de Habsburgo, ke li kapablu uzi tiujn 40 lingvojn sed ne Esperanton. Do ili daŭre elektas lin.

Debatoj[redakti]

La argumentadoj en (Mal)Unuiĝintaj Nacioj ofte havas maldolĉan tonon. La oratoroj diras vundajn verojn, aŭ pikajn duonverojn. Tamen la debatoj estas kutime en ĝentila formo. Oni komencas ĉiam: “Sinjoro (aŭ Sinjorino) Prezidanto”, kaj kiam oni parolas pri alia delegito oni diras ne “la delegito de Aŭstralio” sed “la eminenta delegito de Aŭstralio”. Poste oni povas akuzi lin aŭ lian landon pri internacia krimo, sed oni neniam neglektas la kutiman formulon de ĝentileco. La formulo estas, fakte, universala kaj senescepta. Ekzemple, dum la unua Konferenco pri Komerco kaj Evoluado, la delegito de Afganistano, la raportisto de la kvina komitato, petante de la prezidanto la parolrajton, komencis jene: “Sinjoro Prezidanto, mi parolas ne kiel ‘via raportista moŝto’ sed kiel ‘la eminenta delegito de Afganistano!’”.

Idista debato[redakti]

3258.jpg

La nomo di l' organizuro mustas esari UNIONINTA Nacioni, ne UNIONITA Nacioni. Komparez ke la VINKINTA, ne VINKITA, nacioni fondis la organizuro!

Politike[redakti]

Unuiĝintaj Nacioj praktike estas nur malplena guŝo, kiun embleme reprezentas la piĝineca akĉento de la angla parolata fare de ĝia ĝenerala sekretario. Kun sia regulo de la unuanimeco, UN ekvivalentas al la Pola Reĝolando de la libera vetoo.

La damaĝoj de la religia fanatikismo laŭ UNO[redakti]

Nacio affranchi au tarif de rue.jpg

Laŭ la Organizo de UNO, diversaj faktoroj, inter kiuj fanatikismo, rasismo, maltolero kaj ksenofobio, estas endanĝerigantaj iujn el la fundamentaj homaj rajtoj specifigitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiujn en la pasintaj dekoj tre malfacile oni akceptis.

Inter la precipaj viktimoj de la religia diskriminacio ŝuldita al religia fanatikismo (eksplicite citita de UNO, sen tamen pri ĝi doni difinon) estas indikaj la virinoj. [5]

Nuntempe (2011) la plejalta nombro de viktimoj pro religia fanatikismo estas diverskonfesiaj kristanoj de diversaj nacioj.

Enketo[redakti]

La (Mal)Unuiĝintaj Nacioj faris tutmondan enketon, la demando estis:

"Bonvolu prezenti vian honestan opinion pri solvo de la nutraĵmanko en la resto de la mondo."

Tiu enketo plene fiaskis.

En Afriko oni ne sciis, kion signifas nutraĵo.
En Orienta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas honesta.
En Okcidenta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas manko.
En Ĉinujo oni ne sciis, kio estas opinio.
La anoj de la arabaj landoj ne sciis, kio estas solvo.
La homoj en Suda Ameriko ne sciis la vorton bonvolu.
Kaj neniu en Usono sciis, kio estas la resto de la mondo.

Nobelpremio[redakti]

UN ricevis la Nobelpremion pri paco en 2001.

Referencoj[redakti]

  1. Tamen, ekzistas alia signifo de la angla vorto "sponsor", nome en asocioj kiaj "alkoholuloj anonimaj": sperta eks-adikto kiu helpas adikton eksadiktiĝi.
  2. Esperantologia Fakultato 2020 de KCE sukcese startis
  3. Rusiaj militistoj deklaris, ke la kronvirusa vakcino jam pretas
  4. Por ke ni sciu, kiel venki tiujn momentojn, kiam ni sentas nin solaj, gravas prepari la animon, kiu aspiras al vera feliĉo.
  5. Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto.