Malsano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn

Malsano estas biokemia afekcio kaŭzata de la konataj morbogenaj agantoj (mikroorganismaj kaj imunologiaj) kaj pro tio la kuracista ago devas rekte trafi tiujn ĉi substratojn, kiel rekta interveno en la fiziologion; ĉe tiu ĉi kuracista agmaniero oni devas uzi medikamentojn je grandaj dozoj, kun signifa kvanto da kemia substanco (rekta biokemia ago) por subpremi la morbajn reakcion en la malsana organismo. Tion permesis la jarcenta esplorado de la homa anatomio kaj la sennombraj biokemiaj eksperimentoj okazintaj en la bestoj kaj nerare en la homo mem.

775 o.jpg

Klasifiko[redakti]

Laῠ mia scio, jenas la ĉi-aferaj terminoj kaj difinoj por homaj malsanoj:

- endemio: kronika aῠ recidiva homa malsano enradikiĝinta en difinita regiono kaj lando aῠ aro da landoj. Ekz.: malario, en subsahara Afriko kaj en Centra Ameriko (escepte de Kubo);

- epidemio: infekta homa malsano samtempe kaj samregione trafanta individuojn de unu aῠ pluraj apudaj landoj. Ekz.: ebolo, en Gvineo-Bisaῠo, Serraleono kaj Liberio.

- pandemio: infekta homa malsano tutplaneda aῠ preskaῠ tutplaneda. Ekz.: koronviruso, en ĉiu kontinento.

Virusmalsano[redakti]

Kolektemo estas viruso kiu porĉiame infektis onin, de kiu malfacile oni liberiĝas. Oni povus eĉ supozi ke tiu manio ekzistas ekde la homa ekesto sur ĉi tero – prahomoj certe kolektis belajn, brilajn ŝtonojn, aŭ dentojn de ferocaj bestoj, aŭ … lasu vian fantazion libere flugi!

Tro da Malsanoj[redakti]

Capa kinesis versao nova.jpg

Kamparano enhospitaligas sin kaj listigas al flegistino siajn multenombrajn malsanojn. Fine la flegistino diras:

- Ĉu vi havas piĵamon?

- Eble jes, mi havas ĉiujn malsanojn.

Postrenkontiĝa sindromo[redakti]

Postrenkontiĝa sindromopostkongresa sindromo (ofte mallongigita al PRSPKS, por la ekstera publiko ankaŭ PERS kun E por Esperanto) estas aro de sentoj, kiujn kelkaj esperantistoj havas post forveturo el Esperanto-renkontiĝo aŭ post alveno hejmen. Ne temas pri vera "sindromo" en senco de "malsano", sed nur nomo por simpla kaj klara esprimo de la sentoj.

La "simptomoj" estas jenaj: manko de la esperantistaj amikoj kaj deziro vidi ilin kaj/aŭ deziro viziti plian Esperanto-renkontiĝon, ĝenerala malĝojo, ofte eĉ (ĉefe ĉe junuloj kaj organizantoj) fizika laceco. Partopreno en karavano estas por kelkaj homoj maniero kiel malfortigi aŭ ŝovi postrenkontiĝan sindromon.

Alia flanko de la postkongresaj epokoj estas profito de la enmergiĝo en la esperanta etoso kaj de la sekvaj kontaktoj por pli forta aktivado en la plej diversaj iniciatoj de Esperantujo: komencigo de E-o kursoj koincide kun komenco de lernojaro (en kelkaj landoj), agado por reaktivigo de E-o asocioj post elektoj de novaj estraroj ktp. Tiukadre la Esperantlingva Vikipedio atingis la 250 000-an artikolon en septembro (2018) post la fino de E-o aranĝoj en antaŭa aŭgusto.