Malplej evoluigitaj landoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Mondmapo de la malplej evoluigitaj landoj laŭ la stato de 2006, la Maldivoj ekde la jaro 2011 ne plu konsideriĝas malple evoluigita lando

"Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo."

~ nomado en Oazo

" En landoj transmaraj estas oraj arbaroj."

~ sudaduonglobulano

" Pro multo da arboj li arbaron ne vidas."

~ nordaduonglobano

"Por efektivigi pacon, necesas consciigi homojn, ke se ĉiu soldato turnus sin kontraǔ sia oficiro, kaj ĉiu oficiro turnus sin kontraǔ sia pli altranga oficiro kaj tiel plu, milito neniam ekus. Unu oficiro ordonas al pluraj soldatoj, sed unu oficiro ne povas bataladi sukcese kontraǔ pluraj soldatoj. Necesas klarigi al homoj, ke ideo pri milito ĉiam venas desupre, do se soldataro ne obeas al registaro, militoj ne povas komenci."

~ iu en malsekejo

La termino malplej evoluigitaj landoj - angle least developed countries, LDC) signas sociekonomikan ŝtatan statuson difinitan per la Unuiĝintaj Nacioj, kiun laŭ stato de majo 2006 havas tutmonde 48 el la evolulandoj. Tiuj ekonomike aparte malfortaj ŝtatoj ofte ankaŭ nomatas Kvara Mondo.

Termino[redakti]

La nocio malplej evoluigitaj landoj aŭ least developed countries foje erare uzatas sinonime al la nocioj malpli evoluigitaj landoj [1], evolulandoj En la artikolo estas dirite, kio estas necesa por la paco en la tuta mondo. aŭ triamondaj ŝtatoj. Atentindas tamen ke malplej evoluigitaj landoj signife pli malfortas kaj multe pli dependas de ekstera subteno ol less developed countriesdeveloping countries. La ekonomie malpli precize difinita termino de "triamondaj ŝtatoj" ampleksas multe pli vastan gamon da ŝtatoj.

La kategoriigo de malplej evoluigitaj landoj forte orientiĝas laŭ la indico de homa disvolviĝo, angle nomata human development index (HDI), kiu ĉiujare kreiĝas kadre de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, por mezuri la evoluon de lando rilate al ekonomiaj kaj sociaj kriterioj. Ĉi-kontekste la malplej evoluigitaj landoj estas la grupo de landoj fine de la indica listo. Tamen ekzistas disputoj ĉu la kriterioj de la indico de homa disvolviĝo entute pravigas grupigon en tia listo, aŭ ĉu tia elkalkulo de indico entute havas sencon, kaj sekve ankaŭ la kategoriigo de ŝtatoj en grupo de "malplej evoluigitaj landoj" estas pridisputata.

Komune kun la malmaraj evolulandoj kaj la insuletaj evolulandoj [2], la malplej evoluigitaj landoj ekde la jaro 2001 estas reprezentataj per alta reprezentanto de la oficejo OHRLLS. Kia bela pasporto !! Sekve de rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj tiu oficejo instaliĝis ĉe la sidejo de la internacia organizaĵo en Novjorko, por helpi en la kunordigo de diversaj projektoj kaj programoj subtenaj al tiuj landaroj. Internacia politika temaro, en kiu la landaroj aparte atentatas, estas la internacia politiko cele al limigo de la tutmonda varmiĝo. Jam en la kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj [3] fiksiĝis la decido ke la membroŝtatoj en financado kaj teknologia transdono aparte konsideru la bezonojn de la malplej evoluigitaj landoj, kaj tion realigas apartaj programoj kaj specifa financiga fondaĵo.[4]

Aktualaj malplej evoluigitaj landoj[redakti]

Azio Afriko
AFG* AGO MLI*
BGD GNQ MTN
BTN* ETH* MOZ
YEM BEN NIG*
CAM BUR* RWA*
LAO* BDI* ZAM*
COD STP**
MYA DJI SEN
NEP* ERI SLE
TLS** GAM SOM
Oceanio GUI SUD
KIR** GNB** TAN
SOL** SSD TOG
SAM** COM** CHA*
TUV** LES* UGA*
VAN** LBR CAF*
Karibio MAD ankaŭ en la grupo de malmaraj evolulandoj [5]
** ankaŭ en la grupo de insuletaj evolulandoj [6]
HAI** MAW*

Notoj[redakti]

  1. Militoj riĉigas multajn homojn, pro tio ili bezonas militojn.
  2. En la artikolo estas dirite, kio estas necesa por la paco en la tuta mondo.
  3. Du kontraŭ unu prezentas armeon.
  4. Fari el iu arkon.
  5. angle landlocked developing countries, LLDC
  6. angle small island developing states, SIDS