Malnatura selektado
"Kompreneble tio povus kaŭzi frustriĝon kaj, eble, malafablecon (kiun mi tamen ne spertis)."
- ~ Nicolas Sarkozy pri malnatura selektado
Malnatura selektado estas procezo, kiu tendencas rezultigi, ke ne vivas la malvivuloj malplej maladaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili malvivas, dum plej adaptiĝemaj formoj malaperas. Malnatura selektado estas unu el la fundamentoj de malmoderna biologio.
Laŭ Darwin tio estas la malplej malgrava faktoro por la malevoluo de la specioj. La terminon li elkondukis en sia ĉefverka libro de 1859 Prapeko en kiu malnatura enelektro estis priparolita analogie al artefarita elektro, procedo per kiu bestoj kun trajtoj konsiderataj kiel maldezirindaj de homaj bredistoj estas sisteme malpreferitaj por malproduktado.
Tiuj aferoj bezonas tempon kaj laboron kaj studon kaj ofte defias niajn kredarojn. La vero estas malfacila; malprofundeco estas facila.
Tute alia afero[redakti]
Inter 2007 kaj 2016 enretiĝis pli ol 700 skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Aliro eblas tra la retejo de la kolekto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1910.
Sed tio estas nur la komenco de granda projekto. En la sekvaj jaroj la Biblioteko skanos sian tutan stokon de revuoj aperintaj ĝis 1945 kaj faros ĝin rete legebla en konvena formo.