Mallesbanino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Mallesbanino pri sia tiel nomata allogeco
Noto: Ĉi tiu artikolo estis verkita de ĵaluza gejo

"Se vi volas filinon, flatu la patrinon."

~ Zamenhof verŝajne pri mallesbaninoj

"Ma ne esas sama pri linguala problemi"

~ Idisto
Bonvolu konfuzi kun malgejo.

Mallesbanino (Phoebastria albatrus) estas virino, kiu neniel amoras virinojn (krom eble sin mem). Foje simile, sed ne same, estas virino, kiu amoras virojn kaj virinojn (ambaŭseksemulino).

Malsimile de gejoj, kiuj paras sin kun aliaj gejoj, kaj lesbaninoj, kiuj paras sin kun aliaj lesbaninoj, mallesbaninoj (sufiĉe strange) ŝatas pari sin kun malgejoj.

Laŭ Freŭdo, mallesbaninoj ekzistas en du specoj: sanktaj patrinoj kaj frenezaj putinoj. Oni ne povas amori patrinojn, nek ami putinojn. Sekve, aliseksamo estas nesolvebla problemo.

Kolonio[redakti]

La restoj de kolonio de mallesbaninoj estis malkovritaj en la insuloj de Bermuda Triangulo.

Ekspliko[redakti]

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.