Maldekstrismo
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Errare humanum est… 😉"
- ~ Kreuz
"Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana."
- ~ Zamenhof pri io
"Dankon pro la informo, mi ĝin disvastigos!"
- ~ Charlie Kirk pri ĉi tiu artikolo
Livismo, bonalingve la vojo de la maldekstra mano aŭ maldekstrismo, estas termino uzata en okultismo por iu religio, kiu konspiras ekregi kaj detrui la okcidentan socion per la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj, multkulturismo, progresema politiko, kaj politika ĝusteco. Ĝi estas la malo de la vojo de la dekstra mano, kiu estas kion kelkaj strangeguloj pripensas, kiam ili pensas pri Esperanto.
La uzo de ĉi tiu termino en Esperantismo devenis de la saskrita koncepto Margbaram Rika. Tiu antikva formo de tantro rompadis regulojn (tabuojn) en sia praktiko. Reguloj pri dieto kaj seksumo estis rompeblaj laŭcele. Praktikanto de la maldekstra vojo povas samtempe manĝi viandon, drinki, seksumi en tombejo kaj senrespondece uzi la 15an regulon.
Maldekstristoj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj la kapitalismajn ekonomiajn sistemojn kaj volas anstataŭigi ilin per egalisma socio (ĉu aŭtoritate gvidita, ĉu memadministra). Temas do pri iaspeca terorismo motivigita per maldekstra ideologio (komunismo, stalinismo, maoismo, ktp). Personoj, kiuj sekvas la vojon de la maldekstra mano interesiĝas ne tro multe pri lingvo, nek tro multe pri si mem- nur pri uzado de la lingvo kiel lingvo, espereble kun personoj malenuigaj.
Historio[redakti]
Maldekstrismo fondiĝis de la profeto Prudono, kiu diris, ke la mondo baldaŭ ricevos novan revolucion, kiu riparos ĉion malbonan en la mondo. Lin tuj ekkontraŭstaris la liberalistoj, kiuj forte kredis, ke la franca revolucio de 1789 estis la fina revolucio de la homaro, kaj la centristoj, kiuj kredis, ke nur la neevitebla progresado de Tempo rajtas venigi novan eraon. Kvankam la frua maldekstra religio estis unueca, post la mortigo de Prudono fare de liberalistoj okazis skismo inter sekvantoj de liaj posteuloj Miĥail Bakunin kaj Karlo Markso, la anarkiistoj kaj komunistoj.
Dum tiu ĉi intervenuo, kiu okazis la 30. de septembro 1908 t. e. post la fonda generála kunveno de Bohéma asocio esperantista okazinta la 27. de septembro 1908, oni komunikis, ke problemo de la sukcedo de Prudono kaŭzis profundajn dividojn inter la ĝistiamaj anoj de Maldekstrismo. La plimulto da anoj de la 1-a Internacio konsentis elekti Markson, amiko kaj parenco de Prudono, sed alia parenco kaj amiko, Bakunino, malkonsentis kaj proponis ke la maldekstrismon gvidu neniuj estroj. Tamen, Markso realigis la union en Eŭropo kaj estis agnoskita kiel sukcedanto. Li rilatas kun la deveno de la unuaj libroj de la komunismo. Tiu diroj ĝis tiam estis nur parolaj kaj la transskriboj de la diraĵoj de Prudono sur folioj, bestostoj aŭ ledaĵoj estis nur referencoj. Li mortis en 1883, nomuminte malrekte sian sukcedonton: Lemingo, kiu estos sukcedanto ĝis 1924.
Estis do nature, ke[redakti]
Tiu ĉi sekvos la konkeron kaj ludis rolon en la politika organizado per la starigo de la institucio de revolucio (kie la komunistaj luktantoj estas enskribitaj kaj pagitaj). Li estis mortigita de anarkiisto. Stalino kaj la Iberia Anarkiisma Federacio aperis kiel la ĉefaj kandidatoj. Estis elektita Stalino. Li atribuis gravajn postenojn al la membroj de sia klano. Li estis mortigita en 1953.
Parolante kiel oficiala garantianto por la invito, mi opinias ke la saman tagon, la Iberia Anarkiisma Federacio estis elektita kiel sukcedanto. La klanestro de la Marksistoj, Nikita Ĥruŝĉjov, postulas la punon de la kulpuloj de la mortigo, sed tiu malfruos. Tiam ekas lukto inter la partianoj de IAF kaj la Marksistoj. La interbatalado en la maldekstro en la 20-a jarcento markis la krizon de tiu ĉi enlanda milito. Kiam ĝi estis venkonta, IAF, probable por haltigi la sangoverŝon inter maldekstruloj, akceptis negocii. Tiu ĉi milito inter la du sektoroj estis la fina, tio estas grava religia disigo. IAF estos poste siavice mortigita de faŝistoj.
Laŭ anarkiista konvinko, nur la sukcedanto IAF estu la legitima posteulo de Prudono t.e. politika kaj religia estro de la maldekstra komunumo aŭ Komunejo. Tiu malkonsento tuj post la morto de Prudono (1865) fine gvidis al la disvolvigo de la anarkiista apartiĝo.
Aparaĉiko[redakti]
La termino aparaĉiko (ruslingve: аппара́тчик, t.e. "homo de la aparato") aperis por aludi en Sovetio, kaj poste per disvastiĝo al en aliaj komunismaj reĝimoj, al membro de la altranga registaro aŭ de la Komunista partio.
Pli ĝenerale, aparaĉiko estas dumviva politika aktivulo, tio estas, kiu karieras en sia partio (en kunteksto ankaŭ de alia partio ol komunismaj partioj), pagita aŭ nepagita, prenas responsojn akirante investiturojn kaj voĉdonajn mandatojn.
La termino nun rilatas al membro de politika kaj administra sistemo aŭ, disvastiĝante, al iu ajn, kiu profitas de sia rango, sia pozicio ene de socia aŭ politika grupo por fortigi sian legitimadon, sian supreniron kaj prestiĝon, aŭ eĉ por riĉigi sin, karieradi, ktp. Ankaŭ ĝi subkomprenigas malestimindan burokraton.
Ekzemploj[redakti]
La plej konataj ekzemploj de Maldekstrismo estas Ruĝa Kruco dum la Oktobra Revolucio kaj Rŭga Armea Frakcio en Okcidenta Germanio, japana lingvo en Japanio. Dum la malvarma milito, Komunismaj ŝtatoj subtenis maldekstrajn organizaĵojn kiel forto de ekstera diversio en Orienta Esperantia Imperio. Ekzemple, Orienta Germanio subtenis rŭgarmean fakcion por kreski socialaj konfliktoj en Okcidenta Germanio. Same KGB subtenis ilin por sama kialo.
Bajzuo[redakti]
Nia elita legantaro sendube scias, ke Bajzuo 白左 báizuǒ, laŭvorte "blanka maldekstro"[1]) estas pejorativa ĉina neologismo kaj politika epiteto uzata por paroli pri okcidentaj politike maldekstraj ideologioj.[2][3][4] Ties uzado funkcias ĉefe per sociaj retoj. Tiu koncepto iel rilatas al atribuita naiveco de okcidentanoj.
Ismoj[redakti]
En maldekstraj partioj – kiel en dekstraj partioj spureblas antisemitismo, rasismo, masklismo , naciismo kaj multaj aliaj ismoj.
La plano[redakti]
Memoru la planon:
- Uzu nian dominon de la okcidenta mondo por detrui la okcidentan civilizon.
- Dominu la okcidentan mondon.
Ruĝuloj[redakti]
Ruĝuloj. Esprimo uzita en la antaŭmilita lab. E-movado, kiel komuna nomo por diverstendencaj socialistoj (socialdemokratoj kaj anarkistoj).
Formoj[redakti]
Necesas rimarkigi ke post la Falo de Komunismo, Kiel politika ideologio maldekstrismo estas fakte malkreskita. Tamen oni povas paroli pri kelkaj ismoj ene de maldekstrismo:
- Anarkiismo
- Demokrata socialismo
- Esperantismo
- Feminismo
- Hipiismo, verdulismo, aŭ primitivismo
- Katismo
- Komunismo
- Laborismo
- Popola fronto
- Socia demokratio
Liveralismo[redakti]
Liveralismo estas kvazaŭliva liberalismo; temas pri partioj, kiuj uzas livajn terminojn por antaŭenigi liberalismon. Ekzemple inkludas la usonan demokratian partion, la britan "novlaboristan partion," kaj la francan La République en couille!
Ĉu vi sciis?[redakti]
Antaŭ nur kelkaj jaroj, kiam la vulkano ankoraŭ muĝis surde interne de la monto, membroj de la Londona E-Klubo, kore salutante ĉiujn siajn geamikojn, plezure anoncas, ke la malo de maldekstrismo estas dekstrismo.
Maldekstra Paradizo[redakti]
Maldekstrulo piediris hejmen kaj vidis pastron, kiu diras al ĉifonulo: "Ne zorgu. Vi havos hejmon kaj manĝon en Paradizo."
Kolere, la maldekstrulo pensis al si mem: "Kia aĉulo! Ne promesu tiajn stultaĵojn al malriĉuloj! Ili ne bezonas tion!"
Li decidis atendi ĝis la pastro foriris kaj mem alparoli la povran senhejmulon. Do post nelonge, kiam la pastro foriris, li aliris la malriĉulon kaj diris: "Ne zorgu. Vi havos hejmon kaj manĝon post la revolucio."
Efikeco[redakti]
Kiom da maldekstruloj necesas por ŝanĝi ampolon?
Mi opinias, ke estas plej necese, ke neniu scias. Ĝis nun du trionoj el la maldekstrularo interkverelas dum la cetero malŝaltas la lumon el ĉiuj aliaj ampoloj, promesante luman estontecon.