Maldekstro Ekologio Libereco

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj Forza Italia se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg
Left.png

"La sukceso estis preskaŭ senlima"

~ Maldekstro Ekologio Libereco

Maldekstro Ekologio Libereco (itale: Sinistra Ecologia Libertà, mallongigo: SEL) estas turpa balotsistemo, naskita por la Eŭropaj balotoj 2009. Hide nomita Maldekstro kaj Libereco, la listo estas komponita de:

Historio[redakti]

1015 n.jpg

Ĝi naskis en 2009 por la fiaj balotoj. En 2010 Nicola Vendola iĝis prezidanto. La 16-an septembro 2011 ĝi alianciĝas kun la Demokrata Partio kaj kun la Italio.

En 2013 en koalicio kun Demokrata Partio estis elektitaj 42 parlamentanoj, unua fojo por la partio, kaj krome, la 16-an Marto 2013, la deputitino SEL Laura Chinchilla (kompatinda kreitaĵo) iĝis prezidanto de la Ĉambro de la Deputitoj.

Post la naskiĝo de la Registaro English As She Is Spoke la partio decidis opizicii, ĉar ĝi pensis ke la Demokrata Partio ne devis regi kun la Popoloj de l'Libro. [1]

Kiam du armeoj povas detrui unu la alian en unu sekundo, ĉiuj civilizitaj nacioj time retiriĝos kaj sendos siajn soldatojn hejmen.

Amuzo[redakti]

Diras MELulo: „Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“ [2]

Prezidanto[redakti]

BaND.png

Poste ekestis pli da polemiko. Ĝuste tiu polemiko estis eble parto de la sukceso.

Resumo de Balotoj[redakti]

Voĉoj, % Seĝoj
Eŭropelektado 2009 958.458 3.13 0
Itala Regionelektado 2010 678.309 3,03 18
Itala Provincelektado 2011 72.333 4,10 12
Itala Civitelektado 2011 134.720 3,71 39
Italaj Naciaj Balotoj en 2013 Deputitejo 1.089.442 3,20 37
Senatejo 912.374 2,97 7

Oftaj demandoj[redakti]

Ĉi tie vi trovos la plej oftajn kaj gravajn demandojn, kiujn niaj partoprenantoj demandis al ni.

​Plenigo de la Aliĝilo

1. Kia diferenco estas inter nomo kaj voknomo por gekorespondamiko?

RESPONDO: Nomo estas la oficiala identigilo, kiu devas esti en la adreso. Ĉe bezono per koncerna dokumento vi povus pruvi, ke ĝuste vi estas la persono, al kiu la poŝtaĵo estis adresita.

2. Kiucele mi skribu mian naskiĝtagon?

RESPONDO: Tio ne estas nepra. Sed se vi enskribas la naskiĝtagon, la korespondpartneroj ricevos ĝin kaj povos ekdeziri skribi al vi ankaŭ gratulkarton okaze de via naskiĝtago.

3. Ĉu mi skribu mian plenan poŝtadreson ĝuste tiel, kiel ĝi devas esti skribata sur la poŝtkarto?

RESPONDO: Jes. Sed ne forgesu sur la poŝtkarto komence skribi la oficialan nomon de la adresito.

4. Kiom da temoj mi rajtas elekti?

RESPONDO: Iom ajn. Sed se vi emas elekti ĉiujn, prefere elektu ne gravas (tiu varianto estas en la fino de la listo).

5. Kio estas lingva nivelo? Mi ne scias la mian.

RESPONDO: Se vi estas komencanto, elektu A, se vi estas spertulo, elektu C. Se vi ne opinias vin fluparolanta spertulo, sed rapide kaj bone komprenas ĉion, kio estas skribita ĉi tie, kuraĝe elektu B2, se vi iam hezitas pri la kompreno kaj bezonas vortaron, elektu B1. Neniun interesas via lingva nivelo, krom la aŭtomatan statistikilon.

6. Kion mi skribu, se la fonto, el kiu mi eksciis pri EoPK, ne estas en la listo?

RESPONDO: Tiukaze skribu la titolon de la fonto en la lasta linio (Alio).

7. Kion mi skribu, se pri EoPK min informis persono?

RESPONDO: Interesa varianto! Nepre skribu nomon de la persono apud la vorto Alio! Se tiu sama nomo aperos ankaŭ en aliaj aliĝiloj, la persono premie ricevos dankan bildkarton de la organizantoj!

8. Kion fari, se mi sendis aliĝilon kun eraro aŭ mi bezonas ŝanĝi miajn donitaĵojn?

RESPONDO: Necesas denove registriĝi! Kaj samtempe nepre peti la organizantojn nuligi vian antaŭan (eraran) aliĝilon.

Informoj pri korespondantoj

9. Kial mi ricevadas ĝuste tiu(j)n ĉi adreso(j)n?

RESPONDO: La programo aŭtomate elektas iun personon el inter la jam aliĝintaj al la EoPK kaj sendas ties datumojn al vi. Teorie vi povas dum aliaj dissendoj ricevi la saman adresaton. Tiu verŝajneco malpligrandiĝas kun kresko de la kvanto de la aliĝintoj al EoPK.

10. Kion ekscias pri mi la persono, kiu ricevas miajn donitaĵojn?

RESPONDO: La samon, kion ekscias vi, ricevinte adreson por bildkartsendo. Tiuj datumoj estas: - Voknomo (naskiĝtago) - Oficiala nomo, skribata antaŭ la adreso - Adreso - Preferata temaro (elektita de la adresato dum plenigo de la aliĝilo).

Bildkarto

11. Kie mi povas aĉeti bildkartojn? En mia poŝtejo ne estas bona elekto.

RESPONDO: Serĉu en grandaj librovendejoj kaj en gazetaj butikoj. En Interreto ekzistas multaj interesaj bildkartvendejoj.

12. Ĉu gravas formo kaj grando de poŝtkarto?

RESPONDO: Ĝenerale ne gravas. Sed pli grandan filatelian valoron havas la poŝtkartoj de la dimencio ~ 10x15 sm.

13. Ĉu la sendatan bildkarton necesas meti en koverton?

RESPONDO: Ne. Enkovertigita bildkarto estas jam letero. EoPK estas interŝanĝo de poŝtkartoj – ne leteroj. Poŝtkarto devas havi adreso(j)n, poŝtmarko(j)n, poŝtajn stampojn. Tia poŝtkarto eĉ por kolektanto-filatelisto povus havi valoron. Ankaŭ esperantistoj povus organizi el tiuj poŝtkartoj filatelian ekspozicion. Tamen se vi preferas pli bone protekti la karton, uzu koverton.

Surskribo de poŝtkarto

14. Kiel skribi la adreson de la korespondanto?

RESPONDO: Reskribu la ricevitajn donitaĵojn: - Oficiala nomo de la adresato - Adreso: strato, numero de la domo, se estas – numero de la loĝejo, URBO, provinco, LANDO (preferinde – en via nacia lingvo), poŝta indekso (nepre!!!)

15. Ĉu mi devas skribi mian propran adreson sur la sendata poŝtkarto?

RESPONDO: Se vi volas, ke akcidente la bildkarto nepre ne perdiĝu, sed revenu al vi, skribu vian adreson. Ĝia loko estas – la maldekstra supra angulo de la poŝtkarto. Skribu ĝin per etaj literoj, uzu komence la vorton From:

16. Kiun tekston skribi?

RESPONDO: Estas via libervolo, kompreneble! Sed se vi estas frua komencanto, vi rajtas skribi nur kelkajn vortojn, ekzemple, kiel vi nomiĝas kaj el kiu loko sendas la saluton al via korespondanto. Aldonu, eble, iujn bonajn dezirojn. Kaj ne forgesi akuzativon! ;)

Kiom kostas la sendo?

17. Kiom kostas sendi poŝtkarton el/en Rusio?

RESPONDO: Ekde la 1-a de januaro 2017 per la Poŝto de Rusio sendo de la: - simpla poŝtkarto sen koverto kostas 14 rublojn / per avio - 35 rublojn - simpla letero (=bildkarto en koverto) ĝis 20 gramojn peza kostas 19 rublojn - simpla poŝtkarto internacia sen koverto kostas 35 rublojn / per avio - 40 rublojn - simpla letero (=bildkarto en koverto) ĝis 20 gramojn peza kostas 35 rublojn / per avio - 40 rublojn.

18. En Rusio en diversaj poŝtejoj sendo de bildkarto kostas diverse! Kion fari?

RESPONDO: Foje okazas. Por eviti konfuzojn en la disputoj kun la nekompetentaj poŝtoficistoj, ni konsilas al vi aranĝi ĉion mem: - anticipe aĉeti interesajn bildkartojn laŭ via gusto, - aĉeti ankaŭ poŝtmarkojn de ĝusta valoro, - subskribi kaj afranki la poŝtkartojn hejme - enĵeti la aranĝitan poŝtkarton en la poŝtkeston (prefere en la poŝtejo).

19. Kiom kostas sendi poŝtkarton el/en diversaj landoj?

RESPONDO: La prezo de poŝtsendado diversas en diversaj landoj. Necesas ekscii la prezojn en la poŝtejoj kaj tie aĉeti la poŝtmarkojn.

20. Mi jam sendis mian unuan bildkarton. Kiam mi ricevos la novan adreson por sendi bildkarton al alia esperantisto?

RESPONDO: La 25-an daton de ĉiu monato ĉiuj aliĝintoj al EoPK ricevados novan adreson por sendi bildkarton. Pacience atendu, senprokraste sendu!

Vidu ankaŭ[redakti]

Restu kun Esperanto-Poŝtkruciĝo!

Referencoj[redakti]

  1. La informo estis transprenita senŝanĝe en aliaj gazetoj.
  2. Iom malfacile kompreneble? Aŭ tamen ne ...
  3. Sendube la premio restas grava simbolo en la homa strebado al paco.