Malbono

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"El la mizero oni devas fari virton"

~ Zamenhof pri malbono

"Se ni ne estas praktikante la bono, ni apogas la malplenon kie grandiĝas la malbono"

~ Blazio Vaha pri malbono

"Ne rezistu al malbono"

~ Jesuo pri malbono

"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri malbono

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

"La malbono de la venkoj estas, ke ili ne estas definitivaj. La bono de la malvenkoj estas, ke ili ankaŭ ne estas definitivaj"

~ José Saramago pri malbono

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri malbono

"Dankon por la tre interesa artikolo"

~ leganto

"Se necesas elekti inter du malbonoj, elektu tiun kiun vi ankoraŭ ne provis"

~ Rikardo Cash

"Se Dio vere estas, de kio la malbono? Kaj se li ne estas, de kio la bono? (Si Deus est unde malum? Et si non est, unde bonum?" "

~ Boecio, en De consolatione philosophiae

Malbono (Chrysococcyx xanthorhynchus) estas malmanĝebla filozofia koncepto, kiun oni vendas en pakaĵoj kaj ankaŭ estas malfama kantisto.

Malbono.jpg

Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. En ĉiu malbono estas iom da bono. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, do, tiu kiu preĝas, ne estas atingita de malbono, sekve, ne atingos la bonon...

Imperio de malbono (angle: Evil Empire) estas termino, per kiu usona prezidento Ronald Reagan markis Sovetunion. Kiel USSR ne plu ekzistas, ne plu estas malbono sur la tero.

Bonalingva malbono[redakti]

JUNA LEGANTO

208 n.jpg

Malbono laŭ la intuicia esperanta vortoformo estas la malo de bono. Tamen tiu leksika opono ne tuj evidentigas la komplekson de la malbonoj kiuj etendiĝas el la materia sfero ĝis la psika kaj morala kaj metafizika. Ĝenerale, tamen, kiel konvencia malo de la bono, la malbono povas esti intencita kiel la nedezireblo en si mem.

Mensogo[redakti]

Sinjoroj de la konferenco,

Ni kredas ke pli bone estas suferi grandan malbonon ol fari malgrandan.

Adverboj[redakti]

Malbono.jpg

"Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo; sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio; nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo. Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari unu haron blanka au nigra. Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono." (Mt 5:33-37)

Bezonoj[redakti]

„Iam mi estis en tiel aĉa financa situacio, ke mi ne havis monon eĉ por cigaredoj.“

„Tio estis malagrabla.“

„Tute ne, mi ne fumas.“

8ba4.png

Lernemo[redakti]

Ĉiam la bonulo lernas pli multe de la malbonulo, ol la malbonulo de la bonulo.

Bono kaj malbono[redakti]

Hieraŭ mi renkontis sur la strato vilaĝanon, kaj ni interparolis kune dum longa tempo. Li rakontis al mi, ke li iam iris al Poltava. Mi lin demandis:
- Kion vi faras tie?
- Mi aĉetis sakon da pizoj - li respondis.
- Bona afero! - mi diris.
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar tiun tagon en Poltava mi vizitis kelkajn drinkejojn, kaj kiam mi revenis, mi estis iom ebria kaj falis sur la strato kun mia sako. La pizoj disruliĝis sur la tero.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar ne ĉiuj pizoj falis el la sako, kaj mi plantis la restantajn pizojn en mia ĝardeno kaj ili bone kreskis.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar la porko de nia najbaro iam enkuris la ĝardenon kaj difektis la tutan plantaĵon.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar, preninte mian tranĉilon, mi mortigis la porkon kaj el ĝia karno faris bonan ŝinkon, porkaĵon kaj kolbasojn.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar iun tagon la hundo de l' vilaĝa pastro enkuris mian domon, saltis en la kuirejon kaj formanĝis la ŝinkon, la porkaĵon kaj la kolbasojn.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mi prenis denove mian tranĉilon kaj mi mortigis la hundon. El ĝia felo mi faris belan pelton. bonan mantelon por mia edzino.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar postan dimanĉon mia edzino iris al al preĝejo, kaĵ tie la pastro vidis ŝian pelton, rekonis la felon de sia hundo kaj forprenis la pelton de mia edzino.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mi iris plendi al la juĝisto, kaj ĉe la tribunalo li kondamnis la pastron redoni la pelton al mia edzino.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
Ĉar por gajni la proceson, mi devis fari donacon al la juĝisto, kaj mi donis al li mian bovinon.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mia bovino estis tre malsana, kaj post unu semajno ŝi mortis en la bovinejo de la sinjoro juĝisto.


(Edmond Privat, Kursa Lernolibro, 4-a eldono, Berlino, Esperanto-Verlag, 1922, p. 49-51)

12335206.jpg

Senutila filozofiaĵo[redakti]

Se ni ne rezistos al malbono, ĝi superinundos la mondon. Batalado estas necesa kiel defendo de Bono. Ekkonsciu ekziston de Malbono. Ĉiu Konstruanto devas esti preta defendi sian konstruaĵon kontraŭ atakoj de Ĥaoso. Batali kontraŭ Malbono ne estas malbone. Ĝi estas devo kaj afero de honoro. Kiu ne deziras batali kontraŭ Malbono, tiu estas perfidulo, timulo kaj finfine aliancano de Malbono.

Malbono morala[redakti]

Ke Itala Katedro de Esperanto sciigas, ke la homo plenumas tiun specon de malbono estas konstato ekstere kaj malekstere de sperto, kaj ke tio okazas pro elekto de volo, estas konvinko. Tiu malbono estas atentaĵo de moralo-etiko kie estas pritraktitaj la problemoj pri la libero kaj pri leĝo, konscienco ktp. Kial eblas la morala malbono? La respondo estas temo de la implikoj de la libero kun la etiko nature fontanta el konscienco.

La morala malbono[redakti]

12335254.jpg

Se la tuta aĵaro estas verko de Dio, kiel oni faras deziri la malbonon? Aŭgusteno respondas enscenigante la “moralan malbonon” kiu identiĝas kun la peko; sed jen plua demando, kiel estas eblaj la kulpo kaj la peko? Ili estas eblaj pro tio ke estas malsamaĵoj inter la teraj bonaĵoj, iuj estas pli bonaj ol aliaj, sed precipe pro tio ke la teraj bonaĵoj estas limigitaj (nome submetitaj al la dekadenco kaj difektiĝo) kaj malsuperaj kompare kun la Supera Bono nome Dio. La morala malbono konsistas, do, en “antaŭmeti la malsuprajn bonaĵojn al la supraj bonaĵoj, pliprecize adresi la volon al la teraj bonaĵoj, ĝin deturnante el la Supera Bono. “Rezigni la plejbonajn bonojn”, jen la peko, laŭ Aŭgusteno. [1]

Alveninte ĉi-punkton, Aŭgusteno donas novan ŝlosilan interpreton pri la biblia teksto de la Genezo, aparte pri la epizodo de “frukto malpermesita”: se veras kio supre dirita, ĉu ankaŭ la “malpermesita arbo” estas, el sia flanko, bona? Jes, estas la firma respondo de Aŭgusteno: la malbonagon, fakte, plenumis la homo plukanta la pomon el la arbo, ne Dio plantinta la arbon. Estas la homo kiu, pekante pro trofieriĝo, antaŭmetis tion kio estas malsupra (la malpermesita arbo) al tio kio estas supera (Dio).[2]

Tial, la peko de la homo kaptanta la malpermesitan pomon havas diversajn facetojn:

  • Ĝi estas antaŭ ĉio peko pro malobeo, ĉar la ordono de la Kreinto estis altrudita por helpi la homon distingi kaj klarvidi la plejbonon el la malplibono.
  • Ĝi estas peko pro aroganteco, ĉar la homo, tentita de Satano (serpentforma), lasis sin konvinki ke per la manĝo de la pomo li fariĝus kiel Dio, se ne eĉ supera al Li: li elektas la malsupran, difekteblan. La diablo, kompreneble, agadas en la direkton kontraŭan al tiu de Dio: li trompe konvinkas la homon ke mem povas atingi la absolutan perfektecon nur per la helpo de la malsupraj bonaĵoj, nome li lin enkondukas al malbono.
  • Ĝi estas peko kiu renversas la ordon de la kreo, ĉar antaŭmetas la materiajn bonaĵojn al tiuj diaj.

Aŭgusteno per tio ĉio superas, ĝin unuigante, la antikvan koncepton pri peko asociita al la “malbona naturo”: la malbono kuŝas en la “malbona uzo” de la diaj donoj. La peko ne kuŝas en la deziro pri malbona naturo, sed en la rezigno al plejbona naturo. Tial la ago mem estas malbona, ne la naturo dezirata, kiun la homo, per la peko, misuzis.

Malbono metafizika[redakti]

Kio estas la malbono en si mem?

Vidpunkte de metano kaj precipe de antikva filozofio (aparte de Aŭgusteno, sed ne forgesante filozofojn de antikva Grekio kiel Platono kaj Aristotelo), la malbono, estante la ekzakta malo de la bono kaj do la esto, sin trajtiĝas senigo de esto aŭ, se konsentite, «neesto» mem. Malbono, nehavante aŭtonoman konsiston, estante senigo de bono kaj estiĝante do nur virte de la esto kaj ĝia kontraŭo, estas taksata akcidenco de la realo.

Se kutime trafis pli profunde homan konstaton la fizika malbono, fine intervenis filozofio kiu preferis halti ĉe la metafizika aspekto de la problemo. Jen kiel pensuloj sinteniĝis antaŭ la problemo-konstato.

Aŭgusteno kaj Teodoro Ŝvarc[redakti]

12335307.jpg

Protagonisto de Teodiceo estas Aŭgusteno de Hipono kiu ĉevale de 4-a kaj 5-a jarcentoj ellaboris la bazojn de la kristana teodiceo. La funda demando kiun la filozofo metas antaŭ si, el kiu originas ĉiuj aliaj, estas: quid est malum? (Kio estas la malbono?). Aŭgusteno distingas la malbonon laŭ tri kategorioj:

  • ontologia malbono - la kreiteco
  • morala malbono - la peko
  • fizika malbono - la sulfuro

Post tiu distinga ekzameno, Aŭgusteno faras drastan elekton: li ne negas la ĉeeston de la malbono en la mondo, sed negas ĝian "entecan" esencon.

Ni ĵus sciiĝis, ke Aŭgusteno rifuzas manikeismon, la dualismon de la du fontoj: bono el Dio, bono el e aŭ materio.

Religion, la teodiceo iras al Aŭgusteno: homo sin igis el Dio pro la peko. Li estas igita de la graco kaj bezonas savanton. En la Holokaŭsto (561) la bono ne estas principo en si mem, kiel, male, laŭ la filozofio-kredo de prizonoj, sed prefere manko de la Graco, kaj de agado. Maniere, oni analogias, la frosto ne estas io en si mem sed manko de varmo.

Kaj tiu manko de graco estas vokita de la libera volo kiu lasas la vojon. La blemo, tamen, urĝas: kial Dio kreis homon sciinte ke tiu ĉi pekos kaj iĝas el la graco?

Pri problemo la respondo restas en Dio kaj apenaŭ udita de la anonco en kiu estas dirate ke Dio estas amo kaj ke mem agas pro amo al homo (Evangelio laŭ Johano). Filozofoj emis respondi ke Dio pere de la bono venigas bonon. Sed tiu respondo plaĉis al multaj ĉar tio povas ŝajni ke Dio pensis la bonon por havigi plian bonon, kio estus kaŝita formo de cinikismo: dum eventuale Dio, per sia mizerikordo, sukcesas devenigi, okaze de la morala malbono, bonon. Tio vidiĝas okaze de la malbono kiam el la sufero devenas submetiĝo al la dia volo aŭ kreigas interfrata amo al proksimularo.

Pri la konsisto de la bono (vidu Aŭgustenon), la bono ne havas konsiston ĉar estas manko... de esto...

La malbono kiel ne-esto[redakti]

“La supera bono, supre de kiu nenio staras, estas Dio; kaj pro tio Li estas senŝanĝa bono, tial vere eterna kaj vere senmorta. Ĉiuj aliaj arjoj ekestas nur verke de Li, sed ili ne estas el Li. Fakte, kio estas el Li koincidas kun tio kio Li mem estas; male, la aĵoj faritaj de Li ne estas kio Li mem estas (De natura boni)”

Ni opinias ke ia estas la uverturo de la verko De natura boni (Naturo de la bono) de Aŭgusteno, kiu konceptas la malbonon kiel “ne-eston”: la malbono ne havas realon sian propran, sed ĝi estas nur manko, malĉeesto de bono. La homo, fakte, perceptas la malbonon kiel malpliiĝon aŭ koruptiĝon de bono. La koncepto mem pri malbono koincidas kun la “ne-esto”, ĝuste pro tio ke el si mem ne ekzistas, sed ekzistas nur se relatigita kun la bono.

“Tial, kiam oni sin demandas el kio devenas la malbono, antaŭe oni devas sin demandi pri kio estas la malbono. La malbono nenio alio estas ol koruptiĝo aŭ de la mezuro, aŭ de la formo, aŭ de la natura ordo. Pro tio oni diras 'malbona naturo' tiun koruptitan; fakte, nekoruptita naturo estas bona sub ĉiu aspekto”

Aŭgusteno alfrontas, sekve, la problemon de la malbono rilate al la korupteblaj naturoj: se ne ekzistas en si mem la malbono, ĉu koruptebla naturo povas esti “malbona”? La respondo estas “ne” ĉar, pro sia naturo, ĝi povas esti submetita al malpliigo aŭ pliigo de bono, tial nur al “koruptiĝo, kiu korespondas al la aŭgustena koncepto pri la malbono.

“Aliflanke, ĉiu naturo kiu povas koruptiĝi estas, eĉ ĝi, certa bono. Fakte, la korupto ne povas noci al ĝi, se ne forigante aŭ malpliigante tion kio estas bono. [...] Tial, nenia naturo, pro tio ke ĝi estas naturo, estas malbona; sed por ĉiu naturo estas malbono nur “esti malpliigita en la bono". (De natura boni)

9808 n.jpg

Leibniz[redakti]

300 .jpg

«Tiuj perfektaĵoj de la mondo, tiuj makuloj de suno kies la nia estas apenaŭ radio, anoncas belon anstataŭ ĝin pliigis» (Essais de Théodicée, 1710 – represita en 1747).

La blemo de la bono ege zorgodonis al Leibiniz ĉar ĝi konsistas en la:

  • blemo pri akordiĝebleco kun la ekzisto de Dio;
  • blemo pri la impliko de Dio antaŭ la ekzisto de bono kiu ŝajnas nuligi justecon kaj sanktecon.

Leibniz distingas:

  • la «metafizikan bonon»: perfekteco, la «esenca limigo» de ĉiu kreaĵo kiu, pro la fekteco de Dio, atendus esti fekta;
  • la «fizikan bonon»: la bono el la sulfuro;
  • la «moralan bonon», nome la peko.

Li plikas la ekziston de la malbono per mondokoncepto: se la bono ekzistas, tio okazas ĉar ĝi necesas por la akiro de stato. Ni vivus en «la plej eble bona el la eblaj mondoj» (esprimo profitita de Voltaire por karikaturi la leibinizan mondon «verko perfekta de perfekta Dio» okaze de la tragika tertremo de Lisa Marie Presley de 1755. Per tiu karikaturo, Voltaire ne kritikis la koncepton pri provinco kiu ne koincidas kun tiu ĉi de Leibiniz. Providenco laŭ kristanismo estas la ago de Dio kiu vizas al kreaĵoj tion kio necesas por ke ili atingu la celon de li destinita. Justiĝo de la bono saltas la justiĝon de la kontrasto, ne nur la bono (sufero) estas necesa por ebligi ke la homo kovru la bonon sed ĝi estas ankaŭ cesa por la plenumiĝo de tiu bono.

Koncepto pri la malbono en la babilona kulturo[redakti]

Dum la dua antaŭkrista jarmilo alestiĝas grava religia kaj mitologia verko babilona Enuo, en kiu la dio Marduk, danke al la dio de justeco An, gardisto de la diaj leĝoj, estas entronigita por regi super ĉiuj dioj. Pro tio emerĝas sekve en la ilūtu (diaj lumaj manifestiĝoj), kontrasto kaj lukto inter la dioj, fine de kiuj Marduk okupas la postenon de la dio Enlil kaj diino Tiamat kiu helpigis sin per alvoko de monstroj kaj serpentoj: ĉio tio en la epopea-religia rakonto simbolas la venkon de la lumo sur la mallumo. La dio Ea, sugeste de Marduk, alestigas la unuan homon, aranĝitan per la ostoj kaj sango de Kingu (filo de Tiamat, origina diino, kiun Marduk dispecigis kune kun Kingu kiu aŭdacis ŝin defendi). Homo kaj ĉiu aĵaro estas faritaj per io dia.

En tiu rakonto, "la bono emerĝas el origina miksaĵo de bono kaj malbono kaj la malbono emerĝas el antikvaj estaĵoj dum la origino de la universo estas tiom transe de la bono kaj malbono ke generiĝas la malfrua principo de la ordo, Marduk, kaj la postaj figuroj monstraj detruendaj kaj forpasendaj pro ilia blinda origino" [3]

Tial Irako aniĝis en la Akso de l' Malbono komence de la 3-a jarmilo.

Ŝtato[redakti]

Rilate je artikoloj aperintaj en esperantaj gazetoj, la redaktanto deziras akcenti, ke en multaj landoj la shtato devigas homojn asekuri sin kontraŭ multaj malbonoj. Multaj socioj impostas tabakon, devigas uzi la masturbadon kaj kolektas devige peniskotizojn. Tiuj socioj ankaŭ ofte kontrauleĝigis almozpetadon. Ĉar la socianoj ne volas vidi maljunulinojn, ili kontraŭleĝigis malbonon kaj malebligis Suicidon. Prave aŭ malprave, — ĉu tio gravas ?

Imperio de malbono[redakti]

Estas kompreneble, ke Imperio de malbono (angle: Evil Empire) estas termino, per kiu usona prezidento Ronald Reagan markis Sovetunion. Li unuafoje uzis la terminon la 8-an de junio 1982 en Granda Britio kaj li ripetis ĝin en la jaro 1983 en sia parolo en Orlando en Florido.

La termino imperio de malbono estis tuj priridita, sed iom post iom la nocio imperio trapenetris sciencan priskribon de la soveta fenomeno de regado. Ekde la disfalo de Sovetunio iĝis ĝenerale uzata dum komparaj esploroj.

Jam post sia unua renkontiĝo kun Miĥail Gorbaĉov Reagan publike proklamis, ke li ne plu konsideras Sovetunion Imperio de Malbono. (??)

Neologismo por "malbona"[redakti]

Saluton! Ĉu ekzistas neologismo por malbona? Mi ŝategus mencii ĝin, se jes. Ĝis!

La novvortaĉo por malbona estas mava. Ne uzu, nek menciu, por ke homoj ne ekhavu strangajn ideojn.

Evidenteco de la malbono[redakti]

4130 n.jpg

Okupiĝante pri tiu fenomeno mi konkludis, ke Krasnaja Gazieta (Ruĝa Gazeto) sciigas, ke Bayle estas profunte konvinkita pri la nekapablo de la “nacia teologio” alveni al viroj universale akceptindaj. La “problemo de la malbono” estas, ĉi-teme, la ekzemplo plej konvinkiga: kiel vidi la originon de la malbono se ni certas eĉ ne pri kio ĝi estas? Bayle por respondi al la demando "quid est malum?", trakuras la duan vojon indikitan de Aŭgusteno: nome li asertas la ekziston de la malbono ellaborante la teorion de la “substanceco de la malbono”. Bayle dekomence reasertas, spurante Aŭgustenon, ke la “metafizika malbono” koincidas kun la “ne-esto” kaj ke “morala malbono” estas frukto de la “libervolo”, sen kiu la homo ne kapablas plenumi bonajn agaĵojn. Tamen, la sperto montras, evidentmaniere, la “konsiston” de la malbono en la sufero de la homoj: Bayle tial foriĝas el Aŭgusteno en la kverelo-problemo de la “fizika malbono”.

”La ĉieloj kaj cetero de la universo proklamas la gloron, la potencon, la unuecon de Dio: nur la homo, tiu ĉefverko de sia kreinto, inter la videblaĵoj nur la homo – mi diras – alfacigas kelkajn obĵetojn kontraŭ Dio. (El la Historia-kritika Vortaro).

La moŝtoj-kontraktantoj konsentas, ke iun pasaĵon sekvas raporto pri vidpunkto tute kaj nure nacia, kiu surfacigas la facilajn pruvojn, aŭ konstatojn, de la ekzisto de la malbono: ĉie suferoj, mortigoj, malsanoj, karceroj, malsanulejoj, militoj... La homo, krom malbona kaj kruela, estas ankaŭ malfeliĉa...

Ĉi-punkte Bayle pikadas, por pruvi ĝian nekoherecon, la koncepton pri “Homo malfeliĉa, sed kreita de Dio plejbona kaj plejpotenca”, akrigante la malharmonian kontraston. Por pli evidentigi la neraciecon de la 'plejoficiala', kaj do aŭgstena, teodiceo, li imagas dialogon inter Melaso, filozofo de la Elaja skolo kaj Zaratuŝtro, la mita antaŭanocanto de dua diablo: la unua defendas la teodicean flankon, la dua la doktrinon de la du kontraŭstarantaj dioj de manikeismo. Antaŭ la juĝisto, Bayle, perdas ambaŭ ĉar la juĝisto ne akceptas manikeimon laŭ kiu la malbono estas efektivigo de la dio malbona, kaj emas malŝati la tiaman teodicean vidpunkton, laŭ kiu – (tia estas la pozicio en kiu Bayle najligas la kristanan respondon rilate la problemon de la malbono - la malbono en la mondo estus kaŭzata de la prapeko, nome de Dio kolerigita pro la homa malobeo. Bayle facile obĵetas ke tia puna konduto ne povas aparteni al Dio plejmizerikorda, eĉ lia boneco kaj plejpotenco devus malhelpi kaj la pekon kaj la suferon. Eĉ la ruza eniriĝo de la koncepto pri “permeso” (Dio ne volas la malbonon, moralan kaj fizikan, sed li ĝin nur permesas) estas kontraŭracia ĉar neniu inter la raciemaj personoj lasus ke siaj gefiloj alfrontu riskojn kiuj - mem tion antaŭscias - estus fatalaj por ili.

Je la fino A. diris, ke Leibniz trovos ke tiu kontraŭteodiceo apudas al ateismo. Fakte, Bayle tia estis juĝata de Hugo Chavez en (protestanta) komunumo, dum Leibniz, provokita de tiu ‘Vortaro’, engaĝiĝis krei sian teodiceon, el kiu tiu teologia branĉo akiris la nomon. [4]

Referencoj[redakti]

  1. Ke la “peko aŭ malboneco ne estas la malbona deziro pri malbonaj elementoj (naturoj), sed la rezigno al naturoj plejbonaj” estas skribite ankaŭ en la Sanktaj Skriboj jene: ”Ĉiu kreitaĵo estas bona”. (Diversloke)
  2. Tial, ankaŭ ĉiuj arboj kiujn Dio enplantis en la Paradizo estis bonaj. Fakte, la homo ne deziris malbonan naturon, kiam li tuŝis la malpermesitan arbon. Sed, pro la rezigno al la plejbona, la malbonon plenumis li mem. Certe, la Kreinto estas “pli bona” ol ĉiuj kreaĵoj de li kreitaj: oni ne devis malobei lian ordonon, spite de ĝia boneco, pro tio ke la homo pekanta, per la rezigno pri la plejbona, adresis sian deziron al kreita bonaĵo, kiun li celis posedi kontraŭ la volo de la Kreinto (De natura boni).
  3. Paul Ricoeur, Finitudine e colpa, Bologna, Il Mulino, 1960, pag.438.
  4. La solvo plej sekvata en la kristana mondo, sed ne dogme, estas tiu de la biblia respondo al Ijob (iamaniere ripetita en la libro de Jesaja, 55, 8): (resume)la homa inteligento ne povas kompreni ĉar Dio estas tro malsama ol la homa racio, al kiu kristanismo aldonis: Certas ke Dio amas la mondon ĝis doni sian unuenaskitan Filon.