Malajzio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de la ŝtato en sudorienta Azio

"Konkludo: Por povi venki plej gravas saĝe elekti la kontraŭulon."

~ loĝanto de Seleŭkio-Ktesifono

"Kio estas "birdlakta vetero"?"

~ vizitanto de Nigra Arbaro

Malajzio estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝiaj land-limaj landoj estas Tajlando, Singapuro, Indonezio, Brunejo kaj Filipinoj. Ĝi konsistas teritorie el dektri subŝtatoj kaj tri federaciaj teritorioj, kun areo de 329.847 km².[1][2]

Malajzio multe eksportas gumon kaj palmoleon.

  • Landkodo: MY.
  • Loĝantaro: 28,3 milionoj [3][4], inter ili 91,8 procentaĵoj da malajzianoj kaj 8,2 procentaĵoj da neŝtatanoj[5]; laŭ etnaj grupoj: malajoj [6], ĉinoj [7], hindoj [8] kaj aliaj [9][10]
  • Eksporto: kaŭĉuko, palmoleo, nafto, plumbo, elektrovaroj.
  • Organizoj: UNO [11]

Biogeografie Malajzio troviĝas en la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi precipe situas en Sunda Lando, kiu estas parto de la sundalanda-filipina ekoprovinco.

Geografio[redakti]

Mapo de Duoninsula kaj Orienta Malajzio

La ŝtato konsistas teritorie el dektri subŝtatoj, kiuj plejparte estas sultanlandoj, kaj tri aldonaj federaciaj teritorioj:

Statuson de subŝtato havas la areoj

La tri aldonaj federaciaj teritorioj estas

Sporto[redakti]

Ĉu?

Historio[redakti]

Flugo 370 de Malaysia Airlines (MH370, ankaŭ konata kiel China Southern Airlines Flight CZ748)[12] estas malaperinta internacia flugo de Malaysia Airlines amike. La aviadilo enhavis 227 pasaĝerojn kaj dekdu aviadilanojn.[13]

Flugo 370 foriris el Kuala-Lumpuro, Malajzio, je horo 00:41 la 8-an de marto 2014 (MST; UTC+8) por entabeligita flugo de ses horoj al Pekino, Ĉinio. La aernavigadestrejo en Subang perdis la kontakton kun la aviadilo je ĉ. 01:22, dum ĝi flugas super la Golfo de Tajlando. Oni raportis la mankon je 02:40.[14]

La usona Federacia Oficejo de Enketado (FBI) esploras ĉu terorismo ludas rolon. Du pasaĝeroj, unu el Aŭstrio kaj alia el Italio, estas nomitaj en la manifesto. Kvankam oni pliposte malkovris ke ili ne estis en la aviadilo ĉar iliaj pasportoj estis ŝtelitaj. Kion vi pensas?

Intertempe, malajziaj aŭtoritatoj asertas ke la identeco de du aliaj pasaĝeroj estas falsa. Laŭ tiu listo precipe la ruĝa koloro gravas :-)[15]

La malajzia ĉefministro Naĝib Razak anoncis je la 24-a de marto 2014 ke la aviadilo plej verŝajne kraŝis en la Hindan Oceanon, 2000 km sudokcidente de la aŭstralia urbo Perth, kaj ke neniu supervivis la katastrofon.

Je la 29-a de julio 2015 oni trovis rompopecon de Boeing 777 sur la strando de La Réunion, en la najbareco de Madagaskaro. La peco estas flaperono, parto de la flugilo. Tuj post la trovo oni spekulaciis ke ĝi devenas de la malaperinta flugmaŝino de flugo MH370. Je la iam ĉefministro Najib Razak de Malajzio deklaris, ke spertuloj "konklude konfirmis ke la aviadila rompaĵo trovita en La Réunion estas vere de MH370".[16]

Politiko[redakti]

5041 n.jpg

Religio[redakti]

Bomoh estas ŝamano en Malajzio. La origina rolo de la bomoh estis tiu de kuracisto : ili multe helpis al pli bona komprenado de la medicinaj povoj de multaj lokaj plantoj. Kvankam la vorto bomoh estas malaja, ekzistas bomoh-j de ĉiuj religioj kaj rasoj.

La bomoh praktikas sian arton per variaj ritoj kaj magiaj kantoj (jampi-jampi). Ili restas sufiĉe aktivaj en la malajzia regiono spite al la islama revigliĝo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Lingvoj[redakti]

4838 n.jpg

En Malajzio estas Malajzia Esperanto-Asocio fondita en 1989.

Esperantistoj[redakti]

Ekonomio[redakti]

KL + Putrajaya locator.png

Turismo[redakti]

Dusemajna vizito en la lando kostas 350 USD same kiel tutjara studado 2003/2004 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. La kotizo estas pagebla ĝis 30-a de junio.

Kulturo[redakti]

Ĉu?

Seksuma vivo[redakti]

Ĉu?

Naciaj Simboloj[redakti]

Ĉu?

Notoj[redakti]

  1. Daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon.
  2. Tamen ankaŭ miaopinie superflua kaj nelogika, sekve evitinda
  3. Tre saĝa opinio. Nu, vi tute pravas rilate la kriteriojn. Ĉu ni helpu per listigo de kriterioj kiuj povos esti utila?
  4. la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco
  5. Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
  6. La temo estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn.
  7. Fermitaj kunsidoj de la komitato de UEA estas ekstreme malofta okazaĵo.
  8. Pasintfoje tia kunsido kredeble okazis iam dum la prezidanteco de Ivo Lapenna.
  9. Laŭ la komita decido necesas pli da alternativoj kaj analizo de iliaj konsekvencoj.
  10. La nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco.
  11. Multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo.
  12. Tiu alfrontado estas ankoraŭ pli dolora en la nuntempo, kiam en multaj landoj, pro la Kovim-19, konvenaj funebro kaj sepulto de geamatoj ne estas permesataj.
  13. aŭror-o
  14. aŭror-o --> maten-iĝ-o, maten-krepusk-o
  15. 11-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Nicky, Jean-Luc, Larisa, Nathalie, Bert ...
  16. E-kursoj, kantado, ludoj, natur-arto, banado ...