Maŝino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Title-eo.gif

"Mano manon lavas"

~ Zamenhof pri maŝina manlavado
5030 o.jpg

"Bastarda kiel multo altbrovaroga devenanta el la triangulo Piĉkamaĉhaupentala"

~ Milokula Kato

"A ti qui savas la Angla patuazo*, me konsilas la suba artiklo"

~ idisto

"Isto non es mal aviso"

~ Interlingvaisto
7A1 maŝino.jpg

Maŝino (manĝu ĝin la mefisto) estas ina maŝo, t. e., bukletino formita per interplektiĝo de la fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto aŭ, alivorte, malplena spacetino inter la plektitaj fadenoj de teksaĵo aŭ reto (bona ŝerco. 8-)).

Alivorte, maŝino estas kompleksa ilino el moveblaj kaj nemoveblaj eroj.

Teknikaj vortoj[redakti]

Cicuta3.jpg

Fi kaj fu kaj fo kaj fe "stranga" ne signifas "neebla"! Finfine, oni povas diri buklino, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlevi, premsufoki kaj ceteraj. Ventro de tio! Vivu la verda manĝebla floro _brokolo_ ! ** granda oscedo **

Ŝokemo[redakti]

Por homoj kuj ne konas la maŝinon, povas esti ankaŭ iom ŝoke plonĝi en tian kompleksan medion sen antaŭpreparo.

Maŝino kaj feminismo[redakti]

Espermaŝino.jpg

Maŝino, kiel ino, estas femistino kaj kapablas funkcii kiel memstara unuo, esence sendepende de la ĉirkaŭaĵo. Maŝino, kiel ino, estas komplika aĵo.

Maŝinismo[redakti]

Kiam maŝinoj komencos konstrui maŝinojn, homo estos superflua. Ili estos certe pli perfektaj, antaŭ ĉio neniu estus korupta! Certe pli socia kaj justa. Ĉio denove tiktakus "kiel en svisa horloĝo".

Mirinda maŝino[redakti]

Vendisto: Tiu maŝino faros duonon de via laboro.
Aĉetanto: Bone, donu al mi du ekzemplerojn :o)

Proverbo[redakti]

Ekzistas proverbo pri maŝino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • "Li mensogas maŝine"
~

Referencoj[redakti]