Lunfardo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Al Volapük aŭ Bolak nenion ŝuldas Esperanto, sed al komuna materialo de romanaj kaj germanaj (sic. ĝermanaj) lingvoj ĝi ŝuldas sian fundamenton."

~ ĉantaĝisto
Mi noche triste [1] nome tango kun vortoj el lunfardo.

La lunfardo estas ĵargono originita kaj disvolvigita en la urbo Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kaj en ties kunurbaĵo;[2][3] ankaŭ aliaj proksimaj urboj kiej Rosario [4] kaj Montevideo [5] kontribuis ekde la komenco al ties disvolviĝo. Tiuj tri urboj vivis socikulturan situacion tre similan grandparte al la havena agado kaj al la enorma enmigrado de diversaj partoj de Eŭropo, ĉefe itala kaj hispana, okazinta fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a en la zono de la Rivero Plata kaj ĉirkaŭaĵoj kie finfine oni koncentros la ekonomian riĉon de ambaŭ landoj. Post indiki la malfacilon precizigi la koncepton de lunfardo, Mario Teruggi diras ke estas "populara argentina parolmaniero komponita de vortoj kaj esprimoj kiuj ne estas registrataj en la normalaj hispanlingvaj vortaroj"[6] kaj poste klarigas ke "la lunfardismoj estas propraj de la subnormiga popola parolmaniero kaj ke absolute ne la kultismoj kaj aliaj altnivelaj terminoj povas esti inkluditaj en tiu kategorio".[7]

Referencoj[redakti]

  1. MI VOLAS EKLEGI!
  2. Por tio, sufiĉas alklaki la ĉi-suban butonon por kompreni la instruojn de Jesuo surbaze de ekumena rigardo, per la elektitaj materialoj, kiujn ni preparis speciale por vi.
  3. Jesuo estas, super ĉio, ia nobla kaj tre aktuala ideo, kiu antaŭeniras kaj meritas esti studata kaj travivata, fare de ĉiuj Animoj nesektemaj, liberiĝintaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj
  4. Ha, sentu vin libera por komuniki al ni vian opinion.
  5. Konsentite?
  6. Bonan legadon!
  7. Tamen, ĉu Li havas homan formon, elektas privilegiulojn aŭ estas venĝema?