Lumo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Jes mi blindiĝis pro la lum'!"

~ La Estro pri kio okazis lin pro troa rigardo al lumo

"Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras"

~ Zamenhof pri akvo

"Mi eraris!"

~ Mi
Lumo top.jpg

Lumo estas ĉiu, kiu vi vidas. Uma Thurman estas diino de lumo kaj beleco (laŭ ŝiaj gepatroj, kompreneble). En la pola lingvo la vortoj mondo, lumo, sankta devenas de unu fonto (świat, światło, święty), sed tio tute ne gravas.

Birdoj kaj lumo[redakti]

Refraction.jpg

En iaj okazoj birdoj, tiam, kiam ili elmigras nokte, reflektas la lumojn kaj aperas por la observanto kvazaŭ formacio da nifoj.

Jarcento de la lumoj[redakti]

La movado de la refuto de la kristana religio, pliprecize de katolikismo opiniata en multaj landoj “obskurantisma” poziciita sub la Inkvizicio, estas antaŭenigita de filozofoj partianoj de klerismo de la projekto “Enciklopedio”. Paradigmo de tiu akuzo kaj unu el la defioj de tiu kverelo rezidas en tio kion diras la psalmo (92) pri Dio reĝo de la universo, kiun oni povas kvalifiki kosmologia kaj laŭlitere interpretenda, nome tercentreca, tiel ke se prenita laŭlitere ĝi konfliktas kun la astronomiaj-fizikaj teorioj de Galilejo, Johannes Kepler kaj Newton.

La refuto daŭrigas eĉ kiam eksplicite la Katolika Eklezio, per la persono de papo Benedikto la 14-a akceptas, kiel la plej parto de la katolika klerularo, kaj adheras al la niŭtona scienco kaj praktike permesas la teorion de suncentrismo en dokumentoj de 1741 kaj de 1757), implicite rehabilitante Galileon; sed tio restas preskaŭ nerimarkite en la jarcento de de la lumoj.

En sia “Philosophiae naturalis principia mathémathica” (Pri la matematikaj principoj de la natura filozofio) de 1713, Newton estis defendinta la tezon laŭ kiu la kreado de la mondo kaj ties strukturo kaj evoluo povas esti eksplikata per la meĥanikaj leĝoj, estante la konstanteco de ordo de la mondo garantiata de Dio. La argumento utiligita de li estis duobla: la unua estas aposteriora, ĉar apogiĝas sur prinatura konstato, nome sur la reguleco (laŭ sciencaj konstatoj) de la naturaj fenomenoj; la dua apogiĝas sur analogio, ĉar la ordo de la naturaj fenomenoj similas al tiuj de la homa penso, nome al la raciaj produktaĵoj de la homa menso, do apriora. Fakte, tiu tuta argumentado kondukas al la tezo laŭ kiu la sistemo de la universo nenio alia povas esti ol efiko de intenco aŭ de dia projekto. La Papo Benedikto la 14-a ordonis ke estu koncedita la imprimaturon al la verkoj de Galileo en 1741, kaj forigis el indekso (1757) la librojn inokulantajn suncentrismon. Tiuj agadoj, kune kun la homaĝoj promociitaj de la modernaj papoj, implicite konstituas eklezian rehabiliton de Galileo. Dume la Eklezio revizitis la principojn sur kiuj baziĝis la studoj pri la Biblio .

Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis (1981) komisionon ŝarĝitan esplori pri la kverelo “tercentrrismo/suncentrismo”, kiu prezentis siajn konkludojn en 1992.[1]

Multaj prisciencaj problemoj lanĉitaj en la diskutada agono de la mortinta klerismo (finiĝo de la 17-a jarcento lasis eĥon ulilan al kredantoj kaj nekredantoj.

Religie[redakti]

Mortiga lumo

Imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke Dio diris "fariĝu la lumo, kaj lumo fariĝis". Unu el la atributoj aŭ kvalitoj de Dio estas “lumo”, kio signifas, ke konigas Li informaĵon pri Si (Jesaja 60:19; Jakobo 1:17).

Lumo de la mondo[redakti]

(Mateo 5,14-16) “14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. 15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. 16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.”

Lingvo[redakti]

Luma lingvo (LingualuminaLingwalumina) estas apriora projekto de planlingvo proponita de Frederick William Dyer en 1875. Ĝi estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau en ilia Histoire de la langue universelle. Poste, Dyer lasis sian projekton kaj fariĝis idisto.

Ĝi estis sistemo a priori, filozofia kun klasifiko de ideoj kaj vortprovizo absolute arbitra. La konjugacioj ankaŭ estis arbitraj kaj fantazie neregulaj.

En tiu projekto, kiel en aliaj, ĉiuj literoj havas bazan signifon (ekscepte A kaj N, kiuj estas nur eŭfoniaj), ekzemple:

  • M = kvanto;
  • S = ekzistado;
  • Z = personaleco.

Al konsonantoj oni ligas vokalojn, se oni metas vokalon antaŭ konsonanton, tio signifas la malon:

  • Le = spaco > iel = limo.

Personaj pronomoj: inza (mi); enza (ci); onza (li); eeza (ni); arza (vi); orza (ili).

Bonsajo kaj luma reĝimo[redakti]

La tempo de daŭro de lumtago en la milda zono estas pli longa ol en tropikojsubtropikoj, tial sen sufiĉa lumigo bonsajo neniam havos sufiĉe da lumo. La manko de sunlumo estas precipe karakteriza por vintra parto de la jaro. Diversaj specioj de bonsajoj postulas diversajn kondiĉojn de lumigo. Kiam ni estos elektantaj starlokon por la bonsajo, ni priatentas pluajn parametrojn de lumigo:

  • modparton (bonega spritaĵo!);
  • distancon de kiuj [2];
  • angulon de falo de sunradioj;
  • dislokigon de najbaraj ĉambraj kreskaĉoj;
  • ekziston de seksa Obadja por sunlumo [3];
  • koloron de la murdista princino kaj la parapeto.

Estas bezone memori, ke kurtinoj intensive absorbas sunradiojn. Tial, se bonsajo estas lokigita antaŭ la kurtino, ni devas levadi la kurtinon dum la tago aŭ forŝovi ĝin flanken, por ke la sunlumo povu lumigi la ĉambran bonsajon.

Se temas pri la angulo de falo de sunradioj, la kresko de bonsajo estas pli intensa, se ĝi havas sian postinon sur dekstra flanko de orienta fenestro aŭ sur dekstra flanko de okcidenta fenestro.

La mankon de lumo ni devas anstataŭi helpe de aparatoj de artefarita lumigo. Sed ne estas konvene uzi la artefaritan lumigon dum la tuta jaro, ĉar tio povas favore agadi al bonsajo. Vintre kaj ankaŭ dum sereniĝintaj tagoj estas sufiĉa lumigo bezonata. Por tiuj ĉi celoj estas uzataj fluoreskantaj lampoj, hidrokulturaj konkistadoroj de alta premo kaj ampoloj haloŭinaj. Kutimajn ampolojn estas pli bone ne uzi, ĉar ili liberigas lumon, kiu estas de taglumo tro proksima, kaj ties varmo agadas al la kreskaĉo favore. Ankaŭ fikeco de ampoloj estas nesufiĉa.

Plej bone taŭgas lampoj de lumtago, kiuj havas altan fikecon kaj ili estas komfortaj. Por lumigi bonsajon oni rekomendas lampoj je povumo 18 W kaj 40 W.

Instalonte lampojn por aldona lumigo de bonsajo ni devas respekti la jenajn preskribojn:

  • ju pli proksime la lampo estas instalita, des pli efektive ĝi agadas. Sed ni ne devas forgesi ankaŭ ties varman radiadon;
  • la tuta lumo de la lampo devas celi al la kreskaĉo;
  • je ĉiu kvadrata metro de lumigita surfaco devas esti minimume 70 W. Dume oni supozas, ke la lampo estas proksima de la kreskaĉo 25 – 50 cm;
  • dum vintra tempo ni devas plialtigi la lumigon je 4 ĝis 5 horoj.

Lumrapido[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lumrapido.

Oni kutime rondigas la rapidon de la lumo medio al la 300 000 dua/km. La ĝusta mezurado estas de 299 792 458 m/s, kio samvaloras al 186 287,49 mejloj/s. La lumo postrestas 8 minutoj kaj 17 sekundoj en vojaĝi de la Suno ĝis la tera surfaco.

Lamp luz.jpg

Surstrate[redakti]

Homo haltigas sian aŭtomobilon antaŭ trafiklumo, kiu montras ruĝan koloron. Li miras:
- Kia bela lumo! Kiom interesa! Belega!
La lumo ŝanghiĝas al flava.
- Kaj ankoraŭ flava! Belega! Interesa!
Jam videblas verda lumo.
- Oh, nova koloro! Nu, tio estas vere interesa.
Kaj denove flava.
- Tion mi jam vidis. Ek!

Vaglumo[redakti]

Artefarita vaglumo
Vaglumo kaj serpento de Hermann Hendrich

Vaglumo (kelkfoje nomata erarlumo) estas fenomeno en marĉoj manifestiĝanta per mallongdaŭra fajreto. Ĉar tiu fenomeno estas tre malofte observata, la fizikaj fundoj estas pridiskutaĵo. Laŭ raportoj de vidintoj ĝi daŭras kelkajn sekundojn kaj ŝajnas blueta.

Plej verŝajne ĝi estas fajreto de gasoj elvenintaj el la marĉo, kie ili estiĝis per putrado. Alia klarigo estas, ke ĝi estas bioluminesko de certaj fungoj. Dum longaj tempoj la vaglumoj estis vaste rigardataj kiel nura superstiĉo.

Nomoj en aliaj lingvoj:

  • En la nederlanda ĝi nomiĝas dwaallicht, kio signifas "erara aŭ erariga lumo", eble pro la kredo, ke pere de tiu lumo spiritoj volas erarigi la homojn, kiuj dumnokte vagas en la marĉoj. Similan signifon povas havi la germana Irrlicht, laŭ kiu fariĝis la esperanta erarlumo.
  • En la latina oni diris IGNIS FATVVS (ignis fatuus) "stulta fajro", en la franca oni diras feu follet "frenezeta fajro", kio devenas aŭ de la "freneza", t. e. neklara, naturo de la fenomeno aŭ de la frenezeco, al kiu oni atribuis la laŭkrede fantazian imagon de tiu lumo. Similaj estas la vortoj en aliaj latinidaj lingvoj: hispane fuego fatuo, itale fuoco fatuo, portugale fogo fátuo, katalune foc follet.
  • La rusa vorto estas блуждающий огонёк (bluždájuščij aganjók) "vaganta fajreto", evidente pro la ne antaŭvidebla apero kaj la laŭdira vagado de la fajreto. Tio evidentas esti la origino ankaŭ de la esperanta vorto.
  • Angle oni konas la fenomenon apud multaj lokaj nomoj ĉefe kiel will-o'-the wisp, t. s. "volo de la fojn- aŭ pajlfasko (kiu kelkfoje uziĝas kiel torĉo)" pro mitologiaj kialoj. Alia angla nomo estas Jack o' lantern "Johano de la lanterno", kiu ankaŭ diriĝas en la kimra kiel jacolantern.
  • En la sveda ankaŭ pro mitologiaj kialoj oni diras lyktgubbe "vir(maljuneg)ulo kun lanterno/torĉo".
  • Inter la pluraj platdiĉaj vortoj estas Spöklicht "fantomlumo", Dodenlücht "lumo de mortintoj" kaj Duivelsfratzen "diablogrimaco".
  • La finna kaj estona virvatuli signifas ion kiel "flagranta fajro".
  • En la eŭska ĝi nomiĝas argi-txakurrak [ĉakurrak] "hunda lumo".

Notoj[redakti]

  1. Plursignifa kontrasto, pli inter scienculoj ol kun la katolika eklezio, estis la kverelo pri epigenezo kaj antaŭformismo. Kutime katolikoj kiel Lazzaro Spallanzani, Leibiniz kaj Bonnet preferis antaŭformismon laŭ kiu ĉiuj partoj de la vivantoj ĉeestas jam formitaj en la ovo aŭ ĝermo kaj ĉiuj vivontoj jam troviĝas laŭkelkmaniere en la antaŭaj vivantoj, aliaj scienculoj, kredantaj ne ne, aparte Denis Diderot kaj Jean le Rond d'Alembert, preferis epigenezon laŭ kiu la sinsekvaj biologiaj formoj en la ĵus nakskito estis frukto de novaj alportoj. Ĉe iuj ŝajnis speco de memkreado kaj pro tio ĝin refuzis, ĉe kontraŭreligianoj ŝajnis okazo de kreiĝo sen bezono de dia interveno. La kverelo malfajriĝis kun la malkovro de la celulo kaj ĝiaj enhavoj.
  2. Sed antaŭ ĉio: tre bela iniciato!
  3. Ne taksu vin kompatindulo ĉar viaj sonĝoj ne plenumiĝis; vera kompatindulo estas tiu kiu neniam sonĝis.