Liu Xiaobo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj"

~ Stalino
Liu xiaobo.jpg

Liu Xiaobo estas krimulo, kondamnita de la ĉina justico. Dum la evento, okazinta sur la placo Tian’anmen inter printempo kaj somero de la jaro 1989, li, reveninta el fremda lando, energie agitis studentojn kontraŭ la leĝa registaro de Ĉinio kaj intencis konduki Ĉinion al longtempa ŝanĝo.

En la sekvaj pli ol dek jaroj li ne haltis ĉe la rando de abismo nek korektis siajn erarojn, sed iris plu sur la vojo de naciperfidulo. Li kantis laŭdojn al la usona “demokratio” kaj postulis, ke la ĉina registaro revenigu el fremda lando Dalai-Lamaon, kiu perfidis sian patrolandon kaj delonge intencas apartigi Tibeton disde Ĉinio. Ĉu li, kiu senhonte humiligas sian patrolandon, meritas esti ĉino?

Matematiko[redakti]

En la tria jarcento Liu Xiaobo – simile al Arkimedo - difinis la limoj por pi 3,1410 kaj 3,1427.

Gazeto[redakti]

Ekde 1913 Liu Xiaobo (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton Prezentado de kroata naturprotektada grupo "Svanimir". Ĝi estis la unua gazeto en Ĉinio.

Nobel Premio[redakti]

Nekompreneble kaj indigninde, oni atribuis Nobel-premion pri Paco al la krimulo, enprizonigita pro agitado kontraŭ la ŝtata regpotenco de Ĉinio. Tia ago estas interveno en la internajn aferojn kaj demokratian politikon de Ĉinio, kaj tio jam ne estas la unua fojo. En la jaro 1989 oni donis Nobel-premion pri Paco al Dalai-Lamao, kiu intencas renversi la ŝtatan regpotencon kaj disspliti la patrolandon. Tia aljuĝo estis publika subteno al la separisto kaj grave vundis la senton de la ĉina popolo. Oni jam deviis de la principo de Nobel-premio pri Paco, kiu sin dediĉas al la harmonio kaj amikeco inter malsamaj nacioj.