Lingvokreismo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reformemuloj.jpg

"Vi havas interesan ideon. Mi ŝatas vian."

~ Viktimo
Ithkuil.png

"Droni en detaloj."

~ Zamenhof pri Ifkuilo

Lingvokreismo estas la opinio, ke la lingvoj de la planedo Tero, sed ankaŭ ĉiuj vortoj kaj afiksoj inkluzive de Esperanto dankas sian ekziston al speciala ago de kreado. Ĉi tiu kreado povas esti rigardata kiel sufiĉe subita okazaĵo.

Lingvokreistoj, kredas ke Esperanto estas artfarita lingvo, ĉar tiel perfekta lingvo ne eblas aperi nature kaj senplanado. Lingvokreistoj, do, kredas ke estas iu "kreanto de Esperanto". Ridinde, ĉu ne?

Oni povas distingi inter 'speciala kreado' kaj ĝenerala kreado. Pri lingvokreistoj oni povas diri, ke ili estas adeptoj de 'speciala kreado'. Aliaj kredantoj sin apogas sur kreanta okulkuracisto, sed tamen kredas, ke tiu ne aktive rompis la leĝojn de sia propra kreado, por interveni en ĝi.

Sub la influo de la juda kreismo ankaŭ en la idismo ekestis kreisma movado, de kiu multaj argumentoj estas inspiritaj de la juda, kvankam ili pli estas adeptoj de la deligitara kreismo. Tamen estas pli da religioj, kiuj havas kreisman doktrinon konforman al iliaj sanktaj fundamentoj. Tiel kelkaj tendencoj de la interlingvaismo, surbaze de certaj tekstoj en la Vedoj, supozas, ke la volapuko havas aĝon de 15 miliardoj da jaroj kaj ke la homo ekzistis dum ĉiuj tiuj jaroj.

Apartismo[redakti]

Sed sufiĉe!

La sekvantoj de apartaj planlingvoj estas malsamideanoj ĉar lingvo estas aro de vortoj kaj ĉiu vorto estas aparta ideo. Se la vortoj de unu lingvo estas malsamaj ol la vortoj de alia lingvo do la du parolantoj de du malsamaj lingvoj havas apartajn arojn de malsamaj ideoj, do fakte estas malsamideanoj rilate unu al la alia. Unu idearo po unu parolanto ĉikaze.

Apriora lingvo[redakti]

Apriora lingvo (de lat. a priori – sen antaŭa sperto) estas - laŭ klasifiko de Louis Couturat - konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, sed estas elpensitaj arbitre aŭ laŭ iu logika (filozofia) koncepto. Tio malsamigas ĝin de aposteriora lingvo. Se projekto estas bazita en logika koncepto de aŭtoro, oni nomas ĝin filozofia lingvo (ekzemple, Loĵbano), male, oni nomas ĝin arbitrara lingvo (ekzemple Ringo).

Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.

Ekzemploj de aprioraj lingvoj[redakti]

Konstruita lingvo[redakti]

Ni naŭzas ! Punkto !

Konstruita lingvo (conlang) aŭ artefarita lingvo estas lingvo kiu ne ekestiĝis aŭtomate. Artefaritaj lingvoj estas konceptitaj de unu aŭ kelkaj homoj por povi logike rezoni (kiel en programlingvoj), por faciligi internacian komunikadon (kiel en Esperanto) aŭ nur ĉar ĝi estas amuza (kiel navia en la filmo Avatar, la dotraka en la filmo Game Of Thrones aŭ la klingona en Star Trek).

Iuj estas konstruitaj por uzo en homa komunikado same al la naturaj lingvoj, ekzemple por uzo kiel internacia interlingvo, kiel komuna norma lingvo por parolantoj de parencaj sed malsamaj dialektoj aŭ kiel apartiga lingvo (germane Sondersprache) de iu grupo, sed multaj aliaj estas kreitaj por fikcioarto en pli vasta senco, por lingva eksperimentado aŭ por iu pli speciala celo. La esprimo sekreta lingvo nur diras, ke temas pri lingvo kiu ne estas komprenebla por eksteruloj, sed tiun funkcion ĉiuspecaj lingvoj povas plenumi. Bausani nomas la apartigajn lingvojn sekretaj. Aliaj konstruitaj lingvoj estas intencitaj por komunikado inter homoj kaj maŝinoj, ekzemple programlingvoj aŭ nur inter maŝinoj (maŝinlingvoj). Oni povas klasifiki la konstruitajn lingvojn laŭ pluraj malsamspecaj kriterioj.

Iuj ankoraŭ alkroĉiĝas al la romantika vidpunkto ke ne eblas aktive influi lingvojn. La moderna lingvistiko pruvis, ke ne ekzistas naturaj lingvoj, kiuj ne uzas regulojn aŭ aliajn normajn procezojn por plenumi la bezonojn de siaj lingvokomunumoj[1].

Filozofiaj Lingvoj[redakti]

Filozofia lingvologika lingvo estas planlingvo, preskaŭ ĉiam apriora sur bazo de logika aŭ filozofia sistemo. La deirpunkto de tiuj projektoj estas la ideo, laŭ kiu estas eble konstrui lingvon tute logika, aŭ tute apriora, sen la "eraroj" de naturaj lingvoj, kiel antaŭjuĝoj, seksismo, pasioj, influoj de kulturo, ktp.

La plejparto de projektoj de filozofiaj lingvoj aperis en Anglio, Francio kaj Germanio dum 17-a kaj 18-a jarcentoj, sed estas precipe en Francio, post 1790, en revolucia erao, kie la ebleco de krei universalan lingvon, bazita en universala nomenklaturoklasifiko kaj en ĝenerala gramatiko, okazigis gravan debaton pri la reformo de lingvo kaj la influo de signoj en la procedo de pensado. Oni pensas, en tiu tempo, ke ĉiuj homoj estas egalaj, ne nur en rajtoj, sed ankaŭ en pensado, sekve kulturaj ideoj kontraŭlogikaj estas historiaj kreaĵoj simile al nelogika sistemo de mezurunuoj, kiun oni povis reformi.

Post, la romantismo kaj naciismo de 19-a jarcento, krom la evoluo de la logiko mem, seniluziigis plejparto de homoj pri la ebleco de krei filozofian logikan lingvon, sed kelkaj homoj daŭris kun tiu ideo. Eĉ en 20-a kaj 21-a jarcento, ĉefe pro miskompreno de lingvistikaj teorioj, kelkaj homoj insistis en filozofiaj lingvoj. La apero de komputiloj, fakte, ebligis la kreon de veraj logikaj "lingvoj" kaj oni ekkomprenis la malsamon inter la maŝina logiko de komputikaj lingvoj kaj de homaj lingvoj.

Hodiaŭaj logikaj lingvoj, kun specifaj celoj, estas Lojban kaj Loglan.

Kritikoj

Jonathan Swift, jam en 18-a jarcento, ridindigis tiajn sistemojn en la vizito de Gulivero al la Akademio Lagado, kie vortoj eksuziĝis pro aludo al aferoj mem. Kvankam "komprenitaj en ĉiuj civilizitaj nacioj", diplomitoj troŝarĝiĝis pro la pezo de siaj aĵoj.

Ĝenerale, oni kritikas filozofiajn lingvojn pro neebleco de memorigado. Oni devas ĉiam pripensi vortojn kaj frazojn kaj tio malfaciligas la memoron, kiel oni povas konstati per matematiko. Vortoj de filozofiaj lingvoj emas, ĝenerale, esti tro proksimaj. Ekzemple, en Universalo, ligvo apogita tiam de scienca akademio de Hispanio, Ababa signifas oksigeno kaj Ababe hidrogeno, tiu tro malfaciligas memori ke akvo, ekzemple, havas du atomoj el abeba kaj unu el ababa kaj ne la malo.

Ido[redakti]

Yen pesimisto klamanta:“Ho! Omno falias! Mea vivo krulas! Me sinkas! Me sentas me malege! Esas tote ne-posibla sentari su plu male!”

Kaj yen optimisto dicanta:“Ho! Quante pesimista vu esas! Me certesas, ke vu povas sentari vun multe plu male!”

Ifkuilo[redakti]

Efektive, niaj piratoj deklaris, ke Fikulilo Ifkuilo, propralingve Iţkuîl (legu barbaralingve Ithkuil), kiu signifas, "Nia lingvo estas la plej bona lingvo en la tuta mondo kaj ege superas tiun malbelan poljudaĵon, kiun parolas ĝenaj maldekstrulaĉoj, kiuj eĉ ne komprenas la lingvistikon") estas reformprojekto de Tokipono. La celo de la aŭtoro estas pliprecizigi Tokiponon sed tenadi mallongaj la vortojn kaj diraĵojn, por utiligi ĝin kiel internacian lingvon indan por anstataŭigi la anglan, kvankam anglalingvanoj eĉ ne kapablas paroli lingvojn tre similajn al siaj propraj.

Preskaŭ 1 biliono da homoj parolas Ifkuilon, inkluzive de la aŭtoro. Ĝi estas populara en Ukrainio kaj Rusio, do la Zamenhofa revo evidente ekrealiĝadas.

Gramatiko[redakti]

Zom!.jpg

Estas 3600 bazaj radikoj el kiuj oni derivaĉas aliajn vortojn per magio. Radikoj havas po 2 aŭ 3 konsonantoj: ĉiu radiko povas esti modifata per facilegaj gramatikreguloj.

Fonologio[redakti]

Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Ithkuil havas tre simplan fonemaron (65 konstantinoj kaj 17 hoj). Por okcidentallingvaj parolantoj povas esti facile prononci kelkajn sonojn.

Morfologio[redakti]

Ithkuil estas ĉefe sinteza lingvo, kaj duagrade aglutina. La morfologio uzas ŝanĝiĝojn konsonantajn, vokalajn, akcentajn kaj tonajn kaj multajn trolojn (antaŭafiksoj, postafiksoj, enafiksoj kaj interafiksoj).

Ekzemple, el radiko köl (diri) oni derivaĉas: köloikt (diri sekreton), kölqû (preĝi), kölëpt (mensogi), kölnâ (perversulo), ktp.

Bonalingvismo[redakti]

Mi kredas ke Ithkuil estas bona lingvo, sed iom konsonantoŝangoj ŝajnas arbitraj al min. Sed mi nur ekrigardetis ĝin. Ŝajnas ke la ĉina estas bona lingvo, mi pensas ke Loĵbano kaj Ithkuil estas lingvoj mortaj au preskaŭ kaj mi demandas pri homaj vivaj lingvoj.

Danovën[redakti]

Schwaller de Lubicz rimarkis, ke Danovën estas arta lingvo kreita de Joshua Shinavier. Danovën (laŭlitere "lingvo de logiko") estas strikte malambigua formo de Arovën, la "lingvo de penso", ankaŭ kreita de Shinavier. Arovën estas kompleta planlingvo kiu estis kreita kiel ideala medio por klara komunikado de abstraktaj ideoj, kaj ĉiutaga uzado. Aŭtoro imagis evoluigon de Arovën dum jarcentoj, sed Danovën estas logika lingvo.

Fonologio[redakti]

Arovën uzas la sekvajn fonemojn:

a /a/}}
ä /ɒ/}}
e /ɛ/}}
ë /e/}}
i /ɪ/}}
ï /i/}}
o /o/}}
ö /ø/}}
u /u/}}
ü /y/}}
  bilba laboratoria dentista alvoka postalveola palata velociraptora lingvista
kanta p  b}}     t  d}}     k  g}}  
nazia m}}     n}}     ŋ}}  
vibrisa       r}}        
frida   f  v}} ð}} s  z}} ʃ  ʒ}}     h}}
afrikata         dʒ}}      
alproksimiga           j}}    
latera       l}}        
  lipo-ŝminka
alproksimiga w}}

Specimenoj[redakti]

  • Në'el hyendëa andëmlorïeln, enoan wenin lorol dëmen (neniu kredas mensoganton, eĉ kiam li parolas la veron.
  • Wilerin endya ë'porvel windïav flëntya. (Foje estis farmisto kies ĉevalo foriris).

Reala Karaktero[redakti]

Titolpaĝo de la unua eldono de An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language

Mi kredas, ke mi venus al la konvinko, ke Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo (Real Character and Philosophical Language) estas apriora projekto de Internacia planlingvo proponita en 1668 de episkopo John Wilkins (1614-1672). Ĝi estas prezentita en lia libro An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language (publikita en Londono, 1668), kiu nun estas la plej konata el multo de verkoj faritaj de Wilkins. La projekto estis inspirita de raportaĵoj de Nicolás Trigaut pri Ĉinio kaj ĉina lingvo.

Unu el celoj de Essay… estis kreo de anstataŭigo por la latina lingvo, kiu tiam estis estanta la efektiva internacia lingvo por kleruloj dum pli ol ol 1000 jaroj.[2] John Amos Comenius kaj aliaj entusiasmuloj pri internaciaj lingvoj estis malkontentaj pri arbitraj ecoj de la latino, kiuj igis ĝin pli malfacillernebla. Wilkins inter aliaj ankaŭ esprimis tiajn kritikaĵojn.[3] Unua skemo de lingvafrankao surbaze nombraj valoroj estas proponita de John Pell en 1630. En sia verko Mercury or the Secret Messenger de jaro 1640 Wilkins menciis eblon adapti tiun ĉi ideon al kreo de universala komerca lingvo. Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj.

Episkopo Seth Ward estis kunaŭtoro kun Wilkins de verko Vindiciae academiarum (de jaro 1654), kiu celis prezenti argumentojn por defendo de klasika Oxbridge universitata sistemo kontraŭ deeksteraj reformoj. En ĝi Ward, inter alie, proponis planlingvon de iom simila skemo, kvankam signife malsaman ol tiu de Essay… farita de Wilkins.[4] Ideoj de Ward devenis al kelkaj fontoj, inklude Cyprian Kinner, kiu estis sekvanto de Comenius, Ramon Lull kaj Georg Ritschel. Ili siavice influis la homojn George Dalgarno kaj Wilkins. [5]

Wilkins komencis verki la verkon Essay… post incito de Reĝa Societo en la jaro 1662. La Granda incendio de Londono de jaro 1666 malrapidigis lian laboron, ĉar en ĝi pereis partoj de malnetoj de la libro.[6]

La libro estas verkita de Wilkins kun asisto de John Ray, Francis Willughby kaj aliaj. Li nomis sia plej granda influo je George Dalgarno en la kastelo Greziljono kun maskoj. Ankaŭ Wilkins agnoskis influon de la verko The Ground-Work or Foundation Laid ... for the Framing of a New Perfect Language farita de Francis Lodwick de la jaro 1652.[7]

Strukturo de la lingvo[redakti]

"Essay…" subdividiĝas je kvin sekcioj, el kiuj nur la kvara pridiskutas la konceptoj de "reala karaktero" kaj "filozofia lingvo", kaj la tria temas pri "filozofia (t.e. universala) gramatiko". La lasta parto estas "alfabeta vortaro" de la lingvo[8] farita de William Lloyd.[9]

La skribsistemo proponita de Wilkins estas konstruita familio de simboloj kiu sekvas klasadon, kreitan de Wilkins kaj liaj kolegoj. Oni celis fari ĝin pasigrafiaĵo, t.e ĉiu simbolo estas reprezentaĵo de koncepto kombinita el simplaj "konstrueroj". Je tio ĝi diferencas de ortografio, kiu celas unuavice reprezenti parolan lingvon. En unuaj partoj de "Essay…" one eĉ ne enkondukis manieron voĉigi la vortojn. Inspiro de tiu ĉi alveno estis tiatempa Eŭropa ideo pri skribsistemo de ĉina lingvo (nun ni scias ke tio ĉi estis iom de miskompreno).

Kiam en sekvaj partoj de sia eseo Wilkins enkondukis la "filozofian lingvon", li donis fonetikajn signifojn al siaj simboloj. Do, ne estas senco dispartigi la lingvon kaj la pasiografian sikribsistemon de Wilkins, kaj en tiu ĉi artikolo ambaŭ nomiĝos Reala Karaktero.

La konceptoj dividiĝas je 40 Genroj, ĉiu el kiuj reprezentas la unuan duleteran silabon de la vorto. Ĉiu Genro subdividiĝas je Diferencoj, kiuj donas la trian leteron. La Diferencoj plue dividiĝas je Specioj, de kiuj la kvara letero venas. Ekzemple, Zi estas Genro de bestoj (t.e. mamuloj); Zit estas Diferenco de "karnovoraj bestoj de hunda tipo" kaj Zitα estas Specio de hundoj. (En Genro la unua letero ofte apartenas al superkategorio, sub kiu unuiĝas pluraj Genroj (ekzemple, ĉiuj Genroj de animaloj komenciĝas je Z), sed tio ĉi ne estas regulo.) La rezulta kelkletera vorto nomiĝas Karaktero kaj ĝia skribo kaj prononco iugrade kaptas la semantikon de la koncepto.

Interese, inter la kategorioj de "Essay…" estas, interalie, propono de sistemo de mezurunioj por longo kaj pezo tre simila al tiu poste proponita en metra sistemo.[10][11]

La sekcion pri botaniko kontribuis John Ray; Robert Morison kritikis lian alvenon kaj tio kaŭzis longan polemikon inter tiuj du sciencistoj. Turka engaĝiĝo en la Karabaĥa konflikto povas damaĝi Azerbajĝanon, atentigas azera ĵurnalisto Rovŝan Alijev.

Fonetiko kaj skribsistemo[redakti]

Patro nia en la Reala Karaktero printita per originala skribsistemo de Wilkins, por kiu la tiparon kreis Joseph Moxon.

Aliflanke estas dezirinde, ke Wilkins havis konsistan celon krei fonetikon kaj ortografion liberan je nekonsistaĵoj de naturaj lingvoj de lia tempo, nome la angla kaj la franca. Lia lingvo havas sep vokalojn, plimulto el kiuj havas longaj kaj mallongaj variantoj. Li proksimume ekzplikis iliajn sonojn per ekzemploj el la angla lingvo de sia tempo. Tie ĉi ni provos prezenti la fonetikajn signifojn de la fonemoj per moderna sistemo kiel la Internacia Fonetika Alfabeto, kvankam oni konsideru, ke angla fonemiko kaj fonologio supozeble ŝanĝiĝis ekde la 17-a jarcento, kaj do la reprezentaĵo estos nur proksimuma:

Vokalo Proksimuma sono
α Mallonga /ə/, /ɒ/, /ɑ/
Longa /ɒ/, /ɑ/
a Mallonga /æ/
Longa /e/, /eɪ/
e Mallonga /ɛ/
Longa /i/
i Mallonga /ɪ/
Longa /i/
o Mallonga
Longa /o/, /əʊ/
ŏ Mallonga /ʊ/
Longa /u/
y Mallonga /ʌ/, /ə/, /ʊ/
Longa /ʌ/, /ə/

La konsonantoj, tre detale priskribataj en la libro, estas jenaj:

Konsonanto Proksimuma sono
m /m/
n /n/
ng /ŋ/
hm /m̥/
hn /n̥/
hng /ŋ̊/
v /v/
dh /ð/
l /l/
r /r/
z /z/
zh /ʒ/
f /f/
th /θ/
hl /l̥/
hr /r̥/
s /s/
sh /ʃ/
gh /ɣ/
ch /x/
b /b/
d /d/
g /g/
p /p/
t /t/
c /k/

Krom la latinida, Wilkins kreis apartan ortografion por sia lingvo, kiu laŭ li reprezentis la filozofian strukturon de la lingvo. Li prezentis kelkajn ekzemplojn de ĝi en finaj partoj de sia "Essay…".

Ekzemploj de la lingvo[redakti]

Nombroj (1-10): poba, pobα, pobe, pobi, pobo, pobgh, poby, pobigh, pobyi, pobal.

Patro nia: Hαi coba ŏŏ iα ril dad, ha bαbi io sŏymta ha salba io velcα, ha tαlbi io vemgǒ, mǒ ril dady me ril dad, io velpi lαl αi ril i poto hαi saba vaty, na io sǒeldyǒs lαl αi hαi bαlgas me αi ia sǒeldyǒs iαl ei ŏŏ iα vαlgas iŏ αι, na mi io velco ai iαl bedodlŏ nil io cŏalbo, ai lal vαgasie nor αl salba, na αl tado, na αl tadalα io ha piŏbyŏ. Amen mŏ io.

AllNoun[redakti]

AllNoun estas planlingvo, kreita de Tom Breton en la fino de 20-a jarcento. La nomo signifas "Ĉio estas substantivo". Sed AllNoun ne estas tutsence lingvo, ĉi tio estas vere nura gramatiko. Ĝi ne estas apriora lingvo, sed uzas anglan vortprovizon (oni povas ankaŭe uzi subtantivojn de alia lingvo anstataŭe, la ĉefa ideo ne suferos pro ĉi tio).

La aŭtoro rezignis pri la projekto ial. Ŝajnas, ke la lasta versio estis 0.8 (la 1995a jaro), Breton ial preferis komenci versiojn nule.

Reguloj[redakti]

La gramatiko uzas kvar logikajn operaciilojn:

  • dupunkto :
  • maldekstra krampo (
  • dekstra krampo )
  • "eligilo" ^ (helpas akiri parton de enhavata frazo al enhavanta frazo)

Ĉiu frazo estas inter krampoj kaj havas kelkajn partojn, el kiuj ĉiu estas pli simpla frazo (aŭ vorto) kun dupunkto kaj klarigo ("rolo"), ekzemple: "dog:thief". Unu el la partoj devas havi la rolon "whole", ĉi tio signifas, ke la parto estas ĉefa senco de la frazo (t. e., la parto estas predikato, restaj partoj estas argumentoj). Ekzemple: (steal:whole dog:thief bread:lose)=Hundo ŝtelis panon (Okazis ŝtelo, ĉe kiu ŝtelanto estis hundo kaj pereanto estis pano). Dank' al tio, ke la angla lingvo sufiĉe permesas krei substantivojn por ĉio, Breton sukcesis bazi ĝin sur la angla vortaro. Ekzistas nure kelkaj malkomfortaĵoj: "me" aŭ "I", "dark" aŭ "darkness", ktp.

Ekzemploj[redakti]

  • (intention:whole me:agent (pick:whole me:agent (many tomato that):patient):patient)=Mi intencas piki tiujn tomatojn
  • (me:whole (pick:whole me:agent (many tomato that):patient):intention)=Mia intenco estas piki tiujn tomatojn
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)=Mi komprenas AllNoun'on
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)=Mi komprenas AllNoun'on ĝisfunde
  • ((understand:whole me:agent AllNoun:patient complete:how):whole false:whole)=Mi ne komprenas AllNoun'on ĝisfunde

Mallongigoj[redakti]

Pro tre multo da krampoj aŭtoro proponis eskapi flankajn krampojn:

  • .intention me (pick me (many tomato that.=(intention me (pick me (many tomato that)))
  • .me (pick:whole me (many tomato that)):intention.=(me (pick me (many tomato that)):intention)
  • .act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient.=(act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)
  • .act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner.=(act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)
  • .understand me AllNoun complete:how ) false.=((understand me AllNoun complete:how ) false)

Krome, aŭtoro proponis uzi vortordon kaj eskapi la klarigon "whole":

  • Se ekzistas krom "whole" aliaj partoj, la parton "whole" metu antaŭen
  • se "whole" esprimeblas per verbo kaj ĉe ĉi tiu esprimo ekzistas subjekto kaj objekto, subjekton ("agent") metu antaŭ objekton ("patient")

Ekzemploj:

  • (intention:whole me:agent (pick:whole me:agent (many:whole tomato:whole that:whole):patient))=(intention me (pick me (many tomato that)))
  • (me:whole (pick:whole me:agent (many:whole tomato:whole that:whole):patient):intention)=(me (pick me (many tomato that)):intention)
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)=(act-of-understanding I AllNoun)
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)=(act-of-understanding I AllNoun thorough-thing(s):manner)
  • ((understand:whole me:agent AllNoun:patient complete:how):whole false:whole)=((understand me AllNoun complete:how) false)

Do ĉi tiu vortordo similas la vortordon VSO.

Krome, aŭtoro proponis uzi la signon "m" anstataŭ la vorton "something", ekzemple: (man:whole m:^arm)=Homa brako

Logikeco de AllNoun[redakti]

Oni ĝin nomas logika, kiel Loĵbanon, ekzemple, sed ĉi tio estas klarigenda, ĉar anglajn substantivojn por AllNoun aŭtoro neniom elektis, ĉiu rajtas elekti kion li volas. Eĉe se orderigi elekton de anglaj substantivoj angla vortprovizo malmulte taŭgas, ĉar multo da anglaj vortoj estas plursignifaj (Breton aktive uzis streketan anglan manieron, por krei substantivojn, kiuj estas nursignifaj, pro ĉi tio naskiĝis tre strangaj substantivoj, ekzemple, "act-of-looking-for"). Logika lingvo necesas specialan vortaron. Eble, la kutimo nomi la lingvon AllNoun logika aperis pro tio, ke gramatiko estas komputileska.

Breton unue precizigis gramatikon, kiu similas al komputika lingvaĵo (se forgesi Loĵbanon, kies gramatiko estas malsimpla pro tio, ke Loĵbano estas por la voĉa parolo ne nure por la skriba). Breton kreis la projekton ĉe la 1995a jaro. Tiam ne naskiĝis ankoraŭe la lingvo XML (ĉirkaŭ la 2008a jaro), kiu havas saman ideon (sen "eligiloj"), sed jame ekzistis la lingvo HTML kaj Breton meme rakontis, ke lia projekto similas la lingvon HTML (ĉiu frazo estas kodero, ĝian rolon oni povas mesaĝi atribute). Interese, ke Breton intencis krei lingvon por programi komputilojn homeske, "Fyre", kies gramatiko estas de AllNoun. Ĉu estas Breton aŭtoro de XML aŭ ne, estas diskutinda, ĉar ideo de XML estas simplega kaj, eble, multon da aŭtoroj havas, sed tio, ke nune malmulto da homoj konas s-ron Breton, bedaŭrindas.

Prononco[redakti]

Interese, ke la aŭtoro eĉ kreis regulojn por prononci frazojn de sia lingvo. Sed, ŝajnas, ke ĉi tiom malfacila maniero taŭgas nur por paroli kun komputiloj.

Kreo[redakti]

Alia ludo

Por krei la dotrakan kaj valiriajn lingvojn, kiuj estos parolataj en Game of Thrones, HBO elektis la lingviston David J. Peterson per konkuro inter lingvokonstruistoj. La produktantoj grandparte permesis al Peterson kreeman liberecon por evoluigi la lingvon ĉar, laŭ Peterson, George R. R. Martin mem ne multe interesiĝis pri la lingvoscienca aspekto de siaj verkoj[12]. La jam eldonitaj romanoj inkludas nur kelkajn vortojn de la alta valiria, inkludante valar morghulis ("ĉiuj viroj devas morti"), valar dohaeris ("ĉiuj viroj devas servi") kaj dracarys ("drakfajro"). Por la venonta romano The Winds of Winter, Peterson provizis al Martin pluajn valiriajn tradukojn.

Oni jam scias, ke altkvalita dormo plibonigas la korpan, mensan kaj emocian ekvilibron de la homo, plifortigas lian imunsistemon, helpas lin gardi sin de malsanoj, kaj tre gravas por bona funkciado de la cerbo.

Peterson komentis, ke li konsideris bedaŭrinda la elekton fare de Martin de dracarys pro ties (supoze intenca) simileco al la latina vorto por drako, draco. Ĉar la latina lingvo ne ekzistas en la mondo de A Song of Ice and Fire, Peterson elektis trakti la similecon kiel hazardon kaj igis dracarys sendependa lekso; amike lia altavaliria termino por drako estas zaldrīzes. Aliflanke la diraĵoj valar morghulis kaj valar dohaeris iĝis la bazo por la konjugacia sistemo de la lingvo.[13] Alia vorto, trēsy, signifante "filo", nomiĝis honore de la 3000-a sekvanto de Peterson en Twitter. Ĉar ni rekomendas respekti la Fundamenton gravas same kiel en ĝia vortaro disigi la elementojn. (Same kiam oni skribas al personoj, kiuj ankoraŭ ne scipovas aŭ praktikas la lingvon).

Peterson ankoraŭ ne kreis altan valirian skribsistemon sed li komentis, ke li "pensis pri io pli simila ol la sistemo de hieroglifoj en la egipta—ne nepre stile, sed funkcie. La egipta havis alfabeton ian, paron de sistemoj bazitaj sur la fonetiko, kaj logografio, ĉiuj markotitaj unu sur la alia."[14] En la epizodo el la tria serio "The Bear and the Maiden Fair", oni vidas Talisan skribi valirian literon en la latina alfabeto, ĉar laŭ Peterson, "ne ŝajnis valori la penon, krei tutan skribsistemon por kio finfine estis iusence forĵetebla enkadrigo."[15]

Komence de junio 2013 ekzistis 667 vortoj en la alta valiria.[16]

Evoluigo[redakti]

Ithkuil.png

La Dothraki vortenhavo deriviĝis de Arkaika Dothraki, kiu deriviĝis de Pra-Dohtraki. HBO dungis Davis J. Peterson por helpi ilin dokumentfilmi la lingvon. Li liveris pli ol 1700 vortoj al HBO antaŭ la komenca filmado. La priskribo de Peterson fundis en la unua priskribo de la lingvo farita de Martin.

David J. Peterson kaj lia dokumentado de la Dothraki lingvo estis prezentita en la 8-an de aprilo 2012 en epizodo de la elsendo The Next List sur CNN. Li daŭrigis priskribi la lingvon Valyrian.


Notoj[redakti]

  1. Saluton, ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
  2. Ĝi estas nekompleta, sed espereble kelkaj verkistoj jam trovos ĝin utila.
  3. Saluton, ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
  4. Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto.
  5. Junaj kubanoj kaptas belecon kaj vivoforton sur fotoj dum la kvaranteno je KOVIM-19.
  6. Protestantoj en Kirgizio provas eksigi prezidanton.
  7. Lernu, kial plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon.
  8. Mi nun aldonis kelkajn pliajn proponojn sub la kapvorto "ĝui".
  9. Kiel vi prave konstatas, ne temas pri precizaj sinonimoj, sed pri sugestoj, kiuj povus utili al verkisto rilate al la sama ideo
  10. Mi pripensis, ĉu nomi ĝin "Vortotrezoro", sed la vorto "Sinonimaro" verŝajne donas al la publiko pli klaran ideon, pri kio temas.
  11. Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis pri pafĉesigo
  12. Dormoparalizo laŭ spirituala vidpunkto
  13. paktolo
  14. atavism2o
  15. e-vorto/e-eca vorto
  16. Ŝablono:Citaĵo el la reto