Lilit

El Neciklopedio
(Alidirektita el Lilith)
Iri al: navigado, serĉi
21381 Flor Maggi - Esperanto 01-11-09 02 122 82lo.jpg

"Malbona virino diablon superas."

~ Zamenhof pri Lilit

"Vu esas partale justa."

~ Idisto

LilitLilith (el la hebrea: לילית) estis la unua edzino de Adamo, antaŭa al Eva. Laŭ la historio, ŝi aktivadis naskante Kainon, Habelon kaj Seton, sed poste kabeis kaj ekloĝis ĉe la Ruĝa Maro, kuniĝante tie kun Samael, kiu iĝis ŝia amanto, kaj kun aliaj demonoj. Kompatante Adamon, Dio kreis la unuan transulinon, Evan, el lia ripo.

Pli malfrue, Lilit iĝis demono, kiu ŝtelis la infanojn en siaj luliloj dum la nokto kaj kuniĝas al la viroj kiel sukubo, generante Idistojn (la lilim) per la spermo kiujn la viroj nevolonte elverŝas dum la dormado (polucio). Ŝi havas inan, belan aspekton, kun la hararo longa kaj frizita, kutime blonda aŭ ruĝhara, kaj kelkfoje kun flugiloj.

Logika pruvo pri la ekzisto de Lilit[redakti]

Kvankam sufiĉu la rektaj kaj nerektaj mencioj de Lilit en la Sankta Biblio, historiistoj pruvis ŝian ekziston per simpla rezonado:

  1. Eva estis farita el la ripo de Adamo.
  2. La ripo de Adamo devis havi Y-kromosomon.
  3. Sekve, Eva devis havi Y-kromosomon.
  4. Virino kun Y-kromosomo ne povas naski idojn.
  5. Sekve, Eva ne povis naski idojn.
  6. Adamo havis idojn.
  7. Sekve, Adamo devis naskigi idojn kun virino aparta de Eva.
  8. Estus skandale, se Adamo seksumis ekster geedziĝo!
  9. Sekve, Adamo havis alian edzinon (kio estis montrenda).

Lilit en la mezopotamia historio[redakti]

Rekta scio pri Lilit troviĝas en Lilitu kaj Ardat Lili, du inaj demonoj mezopotamiaj, samtempe rilatiĝintaj kun la malbona spirito Lilu. En la nomoj de tiu ĉi familio aperas la vorto lil, kio estas vento, aerospirito. La judoj ekziliĝintaj en Babilono ne volis kredi ke Adamo edziĝis al fia transulino, do ne alportis en sian hejmlandon la kredon je tiu historie pruvita ino, kies nomo, adoptita al la hebrea fonetiko kiel לילית (Lilith), rilatiĝis kun la paronima hebrea vorto ליל, laila, 'nokto'.

Knabinokunserpento.jpg

Lilit en la hebrea scio[redakti]

Adamo kaj Lilit neniam harmonie vivis, ĉar kiam li volis amoradi kun ŝi, Lilit sentis sin ofendita pro la kuŝ-pozicio kiun li postulis al ŝi. «Kial mi devas kuŝi sub vi? —ŝi demandadis—: ankaŭ mi estis kreita el la polvo, kaj pro tio, mi estas egala al vi. Adamo intencis devigi ŝin obei, Lilit, ĉagrenita, prononcis la magian nomon de Dio, leviĝis tra la aero kaj lin forlasis.

Elirinte el la Edeno, ĉe la borodj de la Ruĝa Maro (hemo de multaj demonoj). Tie ŝi amoradis kun la demonoj, akuŝante la lilimojn. Kiam tri anĝeloj de Dio iris serĉi ŝi (Snvi, Snsvi kaj Smnglof), ŝi malakceptis reveni. La ĉielo punis ŝin mortigante cent el ŝiaj fiiloj ĉiutage. De tiam, la judj tradicioj mezepokaj diras ke ŝi klopodas venĝi sin mortigante la infanojn malpli ol 8jaraĝa, necirkumciditaj.

Rekta atesto[redakti]

Unu mencio en la Biblio pri tia estaĵo aperas en Jesaja 34:14:

לילית, הידועה גם בשם נשמה תועה, היא משוררת צעירה המשתייכת לזרם האימו המאופיין במורבידיות ומלנכוליה.

Tio signifas:

Lilit, la famulino ankaŭ nomata La Perdita Animo, estas juna poetino, kiu membras en la Emoa sceno, karakterizita per makabreco kaj melankolio.

En pluraj versioj de la Biblio ŝia nomo ne aperas, ĝi estis tradukita kiel nokta birdo, kutime strigo. Tiun ekzemplon ankaŭ sekvis la traduko en Esperanto. Ĝi diras tiele: Strigo, la famulino ankaŭ nomata La Perdita Animo, estas juna poetino, kiu membras en la Emoa sceno, karakterizita per makabreco kaj melankolio.

Empresarios bestia 1000.jpg

Nerekta indikaĵo pri Lilit en Genezo[redakti]

La origino de la malkovro kiu pruvis Liliton kiel unuan edzinon troviĝas en rabena interpreto de Genezo 1,27. Antaŭ ol ekspliki ke Javeo donis al Adamo edzinon nomata Eva, kreita el lia ripo (Genezo 2:4-25), la teskto diras: « Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin». Kvankam fojfoje tio estas erare eksplikata kiel unu sama afero dufoje klarigata, la vero estas tiu ke Dio unue kreis inon laŭ sia bildo, kreita samtempe kun Adamo, kaj nur pli malfrue li kreis el la ripo de Adamo Evan. La unua virino kiun la Genezo 1,27 aludas estas Lilit, kiu forlasis sian edzon kaj la Edenon.

Jud-magia pruvo[redakti]

La vero pruveblas ankaŭ per magi-religia juda tradicio: la kutimo meti amuleton ĉe la kolo de la ĵusnaskitoj, kun la nomo de tri anĝeloj (Snvi, Snsvi, Smnglof).

Bibliografio[redakti]

Bonvolu unue konsulti etimologian vortaron.