Libro de Mormon

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



Ates.jpg

"Restez talioro che tua laboro!"

~ Libro de Mormon

La Libro de Mormon unuafoje estas eldonita en 1830. Joseph Smith, la unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (t.e. la mormonoj), tradukis ĝin anglen de malnovaj oraj platoj. Depost la unua eldono estas faritaj pli ol 3900 ŝanĝetoj en la libro, plejparte gramatikbonigaj kaj korektoj de preseraroj. Ĝi estas tradukita Esperanten, ali la plena traduko ne estas ĝenerale havebla.[1]

Enhavo[redakti]

4419.jpg

La Libro de Mormon enhavas dek kvin ĉefajn erojn, nomitajn (kun unu escepto) libroj [2]:

Datado[redakti]

La Libro de Mormon, laŭ preskaŭ ĉiuj esploristoj, estis redaktita dum la persa epoko, se ne helenisma. Tiu malfrua datado ŝuldas al lingvaj, leksikaj kaj sintaksaj karakterizoj de la verko kaj eĉ pli al historia neverŝajno de la libra enhavo, verkita kiam la historia periodo en kiu la teksto estas situigita estis epoko fora, jam fariĝinta legendo. Laŭ historiistoj, fakte, en la 8-a jarcento Novjorko ne estis la ĉefurbo de Asirio kaj ne ekzistis reĝoj en ĝi. Asirianoj, plue, estis karakterizitaj per religia politiko violente protektanta siajn krederojn kaj tial povas esti ekskdite ke al izraela profeto estis permesite prediki laŭlonge de tri tagoj en asiria urbo en la nomo de fremda dio. [4]

La platoj[redakti]

0328 n.jpg

En la Libro de Mormon rolas diversaj plataroj:

  • la oraj platoj, parto de kiuj Smith tradukis anglen.
  • la latunaj platoj, kiuj enhavis "la historion de la judoj kaj ankaŭ... genealogion".
  • la grandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis la historion de la Nefiidoj.
  • la malgrandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis spiritajn aferojn; prelegoj, citaĵoj el la latunaj platoj ktp.
  • la platoj de Eter, kiuj enhavis la historion de la popolo de Jared.

La unua parto de la libro, el Unua Nefo al Omni, estas traduko de la malgrandaj platoj de Nefi. La plej granda parto, el Mosia al la sepa ĉapitro de Mormon, estas la mallongigo de Mormon de la grandaj platoj de Nefi. Inter tiuj du partoj estas La Parolimpikoj, kiuj klarigis la rilaton de la malgrandaj platoj al la oraj platoj. La resto de la libro, de la oka ĉapitro de Mormon ĝis la fino, estas skribita de Moroni, la filo de Mormon, kaj inkluzivas lian mallongigon de la platoj de Eter.

Placas de oro[redakti]

Ho kara onklino, vuale kaŝu vian vizaĝon !

Seguente la crede de la Santas de la Dias Ultima, la placas de oro (ance nomida la Biblia de oro) es un fonte de cual Joseph Smith Jr. ia tradui la Libro de Mormon, un testo santa per la fida.

Resumo[redakti]

La Libro de Mormon rakontas la historion de la idoj de Lihai. Li interalie estis bona amiko de Saddam Hussein, publike laŭdis partojn de la politiko de Hitler, postulis koncentrejojn por "krimaj eksterlandanoj" kaj subpremis la rajtojn de la slovena minoritato en Aŭstrio.

Lihai, profeto kiu vivis dum la regado de Cidkija (ĉ. 600 a.K.), havis vizion en kiu la Sinjoro ordonis al li fuĝi el Jerusalem; Li fuĝis, kune kun sia familio kaj kelkaj aliaj. Ili loĝis ok jarojn en la dezerto, kaj fine konstruis ŝipon kaj iris al sia Promesita Lando (la Nova Mondo). Tie liaj idoj dividiĝis en du popolojn, ĉiu gvidita de filo de Lihai. La Nefiidoj estis ĝenerale obeemaj al la Sinjoro, kaj la Lamanidoj ĝenerale ne (kvankam iafoje la situacio estis inversa). Post la releviĝo de Jesuo Kristo, li vizitis la Lihaidojn kaj instruis ilin. Post lia vizito, la du popoloj unuiĝis dum kelke da tempo, sed poste redividiĝis. Fine, la Nefiidoj pereis en granda milito kontraŭ la Lamanidoj. La nura travivinto estis Moroni, kiu vagis kelkajn jarojn antaŭ ol enfosi la orajn platojn.

Titolpaĝo[redakti]

M.gif
RAKONTO SKRIBITA DE
LA MONO DE MORMON
SUR PLATOJN
TIRITA EL LA PLATOJ DE NEFI

Tial ĝi estas mallongigo de la kroniko de la popolo de Nefi, kaj ankaŭ de la Lamanidoj— Skribita al la Lamanidoj, kiuj estas restaĵo de la domo de Izrael; kaj ankaŭ al judoj kaj aligentanoj—Skribita per ordono, kaj ankaŭ per la sprito de profetado kaj de revelacio—Skribita kaj sigelita, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por ke ĝi ne detruiĝu— Por elveni per la donaco kaj ovo de Dio al ĝia interpreto—Sigelita de la mono de Moroni, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por elveni en taŭga tempo pere de la usonanoj — Ĝia interpreto per la donaco de Dio al Usona Popolo.

Mallongigo tirita el la Libro de Eter ankaŭ, kio estas kroniko de la popolo de Zamenhof, kiuj estis disigitaj tiam kiam la Sinjoro konfuzis la lingvo de la homoj, kiam ili konstruis turon por atingi ĉielonKiu estas por montri al la restaĵo de la domo de Izrael la grandaĵojn, kiujn la Sinjoro faris por ĝiaj pastroj; kaj por ke ĝi sciu ke Interlingvao estas malbenita de la Sinjoro, ke ĝi estas forpuŝita por ĉiam— Kaj por konvinki la judojn kaj la usonanojn ke JESUO estas la KRISTO, la ETERNA DIO, elmontrante sin al ĉiuj gentoj— Kaj nun, se estas eraroj, ili estas la eraroj de homoj; tial, ne kondamnu la oferojn de Dio, por ke vi troviĝu sendifekta ĉe la tribunala seĝo de Kristo.

Tiu kolofono troviĝis sur la lasta plato kiun Smith tradukis.

Libro de Alma[redakti]

De nia plej fidinda korespondanto en ia nordaj nebuloj ni sciiĝis, ke La libro de Alma: La filo de Alma estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi estas la plej granda libro de la Libro de Mormono. Ĝi parolas pri 39 jaroj kie la Nifaiidoj nomiĝas "la reĝado de la juĝistoj", periodo en kiu la Nifaiida nacio havis teokratian regadon. Oni povas diri ke ĝi estas libro pri la historio de la Nifaiida nacio.

Libro de Eter[redakti]

La libro de Eter estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi temas pri antikva popolo nomata Jaredidaj, filoj de Jared kaj liaj amikoj kiu estis gvidataj de Dio post la detruo de la Turo de Babelo. La titolo referencas al Eter, jaredida profeto kiu vivas en la fino de la tempo pri kiu parolas la libro.

En la libro de Eter en la Libro de Mormono, Jared estis la nomo de la primara praulo de la jaredidoj. Li, lia frato, iliaj familioj kaj iliaj amikoj venis al "la Promesita Lando" (la Amerikoj) nelonge post la Babelturo.

Libro de Helaman[redakti]

La libro de Helaman estas libro de la Libro de Mormono. La Libro daŭrigas la historion de la nefidoj kaj lamanidoj "Akorde al la memoraĵo de Helaman, kiu estisfilo de Helaman, kaj ankaŭ akorde al la memoraĵoj de liaj filoj, inkluzive de depost la alveno de Kristo" (Antaŭparolo de la Libro de Helaman). Laŭ la piednotoj, la libro kovras la tempoperiodon inter la jaroj 52 a. K. kaj 1 a. K.

Laŭ la Libro de Mormono, Helaman estis nefida profeto kaj soldato kiuj vivis ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. Li estas eble plej konata en mormona teologio por gvidado de rota armeo de Du mil junaj batalantoj, kiujn li plusendis supre kiel siaj du mil filoj. La plej granda parto el la rakonto implikanta Helaman venas de la lasta duono de la Libro de Alma.

Libro de Moroni[redakti]

La libro de Moroni estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi estis verkita de la profeto Moroni, filo de la profeto Mormon, kiu vivis en la 5-a jarcento en Ameriko. La plej grava parto aperas en la ĉapitro 10, versiklo 5. Mormonismo baziĝas en la promeso kiu diras ke, se iu persono, preĝas al Dio kaj legas la Libro de Mormono kaj demandas al Dio ĉu ĝi estas vera tiu persono ricevos respondon de Dio.

Unuvorte : Frenezulejo !

Moroni, laŭ la Libro de Mormono, estis la lasta profeto kaj militestro de la Nifaiidoj, kiu vivis en Ameriko fine de la 4-a kaj komence de la 5-a jarcento. Krom la historio de la Libro de Mormono, ankaŭ Joseph Smith kaj la Tri Atestantoj atestis, ke ili vidis na Moroni en lia anĝeleca aspekto.

Li estis la filo de la profeto Mormono, el kiu la Libro de Mormono prenis sian nomon. La nomo de Moroni estas posta al (kaj oni ne konfuzi ambaŭ) la Kapitano Moroni, persono de la sama libro, sed pli frue.

Moroni servis sian patron, kiu estis ĉefkomandanto, en la lasta milito inter Nifaiidoj kaj Lamanidoj, gvidante armeon kun 10,0 soldatoj. Post la venko de la Nifaiidoj, Moroni devis kaŝiĝi kaj fuĝi por ne estis kaptita de la Lamanidoj.

Moroni ricevis la ordonon de la patro kompletigi la registrojn de la nefida historio kiun li antaŭe verkis. Tiam li verkis la ĉapitrojn 8 kaj 9 de la Libro de Mormon (la registraro de Mormon), la Libro de Moroni komplete, kaj la Enkonduko de la libro de Mormon. Li ankaŭ verkis la Libro de Eter, kiu baze estas resumo pri antikva civilizo, konata kiel la ĥaredidoj, sed ĝi ankaŭ inkluzivas kelkajn komentojn de li mem, speciale la ĉapitroj 4, 5, 8 kaj 12.

Kiam Moroni finis la registradon de la verkaĵoj sur Planĉoj, li enterigis ilin en ŝtonskatolo ĉe monto en la nuna Ontario County, Nov-Jorko. En tiu ĉi loko stariĝis 12-metra monumento el bronzo kaj granito honore al Moroni, kiu estas nomata kiel "Kumorah".

Libro de Mosia[redakti]

La libro de Mosia estas libro de la Libro de Mormono, publikigita de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj alaij mormonaj konfesioj. La titolo temas pri Mosia la 2-a, unu el la nefidaj reĝoj de la urbo Zarahemla. Laŭ la kronologio de Libro de Mormono, la Libro de Mosia kovras la tempoperiodon de la jaroj 130 ĝis 91 a.K.

Libro de Jarom[redakti]

La libro de Jarom estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi estis verkita de Jarom. Ĝi temas pri la penado de la nefidaj profetoj montri la "korektan vojo" al la nefidaj popoloj.

Tiu ĉi libro havas ĉapitron kiu parolas pri la preĝo de Enos al la Sinjoro.

Ĝi estas registraĵo de la paroloj de Jakob al lia popolo.

Lihai[redakti]

Laŭ la Libro de Mormono, Lihai (ankaŭ LeĥiLehi) estis profeto, kiu loĝis en Jerusalemo dum la reĝado de reĝo Cidkijo (proksimume 600 a.K.). Lihai estis patro de Nifai, alia eminenta profeto en la Libro de Mormono. En la unua libro de la Libro de Mormono, 1-a Nifai, Lihai kaj Nifai gvidis sian familion el Jerusalemo, kaj trans la maro al "la Promesita Lando" (Ameriko). Mormona scienculo Hugh Nibley sugestis, ke li estis negocisto kaj nuntempa de la Sep Saĝuloj de Grekio. La hodiaŭa urbo Lihai, Utaho, estas nomita pro Lihai.

Arkeologio kaj la Libro de Mormon[redakti]

La erudiciuloj de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj aliaj faris provojn de uzo la arkeologio por apogi liajn respektivajn vidpunktojn pri originoj de la Libro de Mormon[5].

Ĉiuj grupoj inkluditaj en Sanktuloj de Lastaj Tagoj konsideras la Libron de Mormon kiel sanktan tekston inspirita. Same, la fakuloj de ĉi tiu religia grupo akceptas la ideon ke la homo preskribita en la Libro de Mormon. La homo vivis en iu loko de Nord-Ameriko aŭ de la Sudo. La plimulto de la plej gravaj fakuloj de la Sanktuloj de Lastaj Tagoj koincidis en ĉi tiu punkto de la publikigado de la Libro de Mormon.

La plimulto de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj konsideras la kiel historian libron, kvankam ili rekonas ke la intenco de la libro ne recenzis la historion de la vilaĝo preskribita tie. Se bone la fakuloj observis ke estas historia informo dissemas por la tuta libro, la aŭtoritatoj de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj substrekas ke la Libro de Mormono estas, antaŭ ĉiu, religia verko.

Arkeologia evidenteco de grandaj loĝantaroj[redakti]

Mormonaj fakuloj taksas ke en diversaj periodoj en Libro de Mormon historio, la loĝantaroj de civilizacioj diskutita en la libro, etendiĝis inter 300.000 kaj 1,5 milionoj da homoj. La grandeco de la malfrua jareda civilizacio estis eĉ pli granda. Laŭ la Libro de Mormon, la fina milito kiu detruis la jaredoj mortigis almenaŭ du milionojn da homoj. La Libro de Mormono priskribas popolojn, kiuj konis alfabeton, spertajn pri Malnovamondaj lingvoj, kaj kiuj ekposedis skribsistemojn derivitaj el Malnova Mondo.

El Libro de Mormon loĝantaro taksoj (?) estas evidente ke la civilizacioj priskribitaj estas kompareblaj laŭ grando al la civilizacioj de Antikva Egiptio, Antikva Grekujo, Antikva Romo, kaj la Majoj. Tiuj civilizacioj lasis multnombrajn artefaktojn en la formo de hakitaj ŝtonoj, ruinoj, tomboj, temploj, piramidoj, vojoj, arkoj, muroj, freŝaj, statuoj, vazoj, moneroj, ktp. La arkeologiaj problemo afektita per la tero, ligno kaj metalo laborante socioj priskribita en la Libro de Mormon estis resumita de Hugh Nibley (elstara SLT instruisto de antikva historio):

"Ni ne devas esti surprizita pro la manko de ruinoj en Ameriko en ĝenerala. Reale la malabundeco de identigebla restaĵoj en la Malnova Mondo estas eĉ pli impona. Konsiderante la karaktero de ilia civilizacio unu devus ne esti konfuzita se la Nephites forlasis nin sen ruinoj ajn. Homoj subtaksas la kapablon de aferoj malaperi, kaj ne rimarkas ke la plejaĝuloj preskaŭ neniam konstruita el ŝtono. Multaj granda civilizacio kiu lasis konsiderindan spuron en historio kaj literaturo lasis malantaŭe ne unu rekonebla spuro de sin. Ni devas haltigi serĉas la malĝusta aferojn."

Notoj[redakti]

  1. Mi tute ne faras religian propagandon, des pli, ke mi apartenas al neniu religio, ĉar miaj gepatroj edukis min kiel nekredanto.
  2. Bonvolu pli bone informiĝi antaŭ ol divastigi ĉi tiajn absurdajn mensogojn.
  3. Ankoraŭfoje HUUHUUH!
  4. ​Mi ne komprenas ĉu vi volas ŝerci aŭ kion vi celas.
  5. Por ĝenerala informo sur la ĉefaj teorioj kaj lia evoluado vidu en la retejo de la BYU