Lepsiko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
220px-Guerre 14-18-Humour-L'ingordo, trop dur-1915.JPG
Frauleinpre.jpg


TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

"Kontraŭstari per ĉiuj fortoj"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolaĉo

"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"

~ Meduzo pri Lepsiko

"Gratias pro le referentia a mi labor"

~ Interlingvaisto

"Me repetas to quon me audas"

~ idisto

Lepsiko, germane ˈLaɪptsɪç, estas franca versio de La psiko, t. e., iu rilate al psikologio.

Pornografiaĵo en Lepsika placo

Geografio[redakti]

Leipziger-eckzahn.jpg

Leipzig estas rubo en Gertnanujo (Saksujo) kun 700.000 loĝantoj. Sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kun branda biblioteko. Kompreneble ne temas pri ŝerca mistifikajo, ĉiupece elkovita en niaj molaj cerboj, sed pri aŭtentika, oficiala fakto.

Ligva noto[redakti]

Lepsiko estas pli bona esperantigo ol Leipziko. "Leipzigo" estas neebla esperantigo. Pronincu ĝin laŭte! Pli konforme al la sonoj estus Lejpciĥo. Intertempe, esperante la reagojn de aliuloj, mi removas la paĝon al sub Leipzig.

Kiel mi scius kiel oni prononcas laŭte la nomo de tiu urbo germane? En mia lingvo mi diras Leipzigue aŭ Lípsia, se oni esperantigu la nomo laŭ indiĝena formo, Bagkoko havus 60 silaboj! Do ni devus fari tion INTERNACIE, tiu estas, laŭ skribo + O.

Kompreneble, "Lepsiko" estas formata de pseŭdosufikso "-iko" (scienco), sekve, signifas "scienco pri lepso". Alie, "lepso" estas franca vorto "pso" kun la artikolo "le" (la), do, "le pso" estu esperantigita "lapso". Bonalingve la nomo de la urbo estu "Lapsscienco".

Lingvoj[redakti]

Karpoforofila lingvo estis projekto de Internacia planlingvo kreita en 1734 en Leipzig de nekonata germana filozofo kiu uzis la kaŝnomo Carpophorophilus. Eble, tiu estis la unua projekto de planlingvo strikte sense. Ĝia fundamento estas deprenita de la latina lingvo, sed ĉio estas tiel ordigita, ke, foriginte ĉiujn malfacilaĵojn, oni respektas konstantan analogion sen iu ajn escepto.

La projekton mem nomiĝis scripturae oecumenicae consilium (konsilo pri universala skribmaniero) montrante la konon de tiutempe florantaj pasigrafioj. Tamen temas ne pri nura pasigrafio, sed pri kompleta lingvo, ne tute aposteriore latinida, ĉar ekzemple la deklinacio okazas helpe de prepozicioj ha, he, ho, pluralo de substantivo finiĝas je -im - do en la gramatiko observeblas certagrada aprioreco.

Tiu lingvo havas malgrandan alfabeton kiu ne havas la literojn c, j, p, q, t, v, w, x, y kaj z, do havas 16 literojn. Ĝi estas bazita sur la latina lingvo, sed inkluzivas elementojn de aliaj lingvoj. Ekzemple, la sufikso de pluralo devenas el la hebrea lingvo: -im. Tiel la vorto por "domo" estas domus (Latine domus), kaj la pluralo estas domusim.


Verboj estas tute regulaj. La prezento finiĝas per -o. La imperfekto, per -abam (kiel la latina). La imperativo finiĝas per -ade (laŭ la latina -ate). La pasinta participo finiĝas per -adus (laŭ la Latina -atum). Aliaj sufiksoj estas uzitaj por derivi nomojn de verboj:

orno = adorni (verbo);
ornanda = adorno (substantivo);
ornadus = adornita (participo);
ornalis = adorna (adjektivo);
ornalanda = ornamentado (ada substantivo).


Patro nia: O baderus noderus, ki du esso in seluma, fakdade sankadus ha nominanda duus; adfenade ha rennanda duus; ha folanda duus fiasade felud in seluma, sik koke in derra. Ho banisa noderus diessalis dade du nobis in hik diessa; ed remiddade du nobis ho debandaim noderus, felud nos remiddo hi debansaim noderus; ed non indukade du nobis in dendassande; sed liberade nobis a malanda.

Novilatin[redakti]

NovilatinNovlatiin estas nomo de internacia planlingvo proponita en 1895 kaj 1907 en Leipzig de l' germano Ernst Beermann kaj oni ne konfuzu ĝin kun alia projekton ankaŭ prezentita al Delegacio por la alpreno de Lingvo Internacia de André Blondel. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur klasika latina lingvo kun aldono de bezona moderna vortprovizo el latinidaj lingvoj.

Ekzempleto: Oh tempores, oh mores! I senat sensa lie, i konsulo vidi lie; tamne isto vivi!

Traduko: "Ho tempoj, ho moroj! La senato scias tion, la konsulo vidas tion, kvankam li vivas!"

Esperanto-movado[redakti]

Trafoliumante la historion de la esperanto-movado en Leipzig montriĝas, ke multaj eblecoj ion fari por Esperanto dependis de la agantaj personoj kaj la rilatoj inter si. Tiuj estas ne nur doganistoj, diversnivelaj partiestroj kaj entreprenaj ĉefoj unuflanke, sed ankaŭ la esperantistoj kaj ilia konduto aliflanke. Leipzig estis de la sesdekaj jaroj ĝis la fino de GDR ĉiam la urbo, kie oni ne esperis pri mirakloj, sed faris ilin.

Krome necesas konsideri la situacion de GDR, kies ekzisto entute estis sur diplomata scenejo tiam obstine neglektita de FRG. GDR ŝtrebis al internacia aprobo kaj al membreco en la Unuiĝintaj Nacioj, kontribuoj por atingi tiun celon estis de ĉiuj flankoj bonvenaj, ne nur de la sportistoj, sed ankaŭ de la esperantistoj.

118083.jpg

Librejoj[redakti]

Ferdinand Hirt und Sohn, Leipzig, estas unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, fondiĝis en 1832. Ekde 1919 eldonas ankaŭ E-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de Bernhard Kötz fondis E-fakon, kiu dum la lasta jardeko fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj. Eldonis inter aliaj la historioverkojn de Privat, Originalan verkaron de Zamenhof, Enciklopedian Vortaron de Wŭster, kaj aliajn librojn, entute ĉirkaŭ 50 diversajn volumojn, kies vendoprezo dum la aperdato atingis 250,- svfr.

Deutsche Esperanto Buchhandlung estas fondita en 1908 kaj funkcias de tiu tempo en Leipzig, vendante E-librojn.

Mortpuno[redakti]

En la jaro 1621 sinjorino Fritŝe ĉe Lepsiko en Saksujo estis mortpuŝita de bovino, kiam ŝi troviĝis en benita stato, do, kiam ŝi estis graveda. La edzo turnis sin al la jura fakultato de la universitato en Lepsiko, kiu trovis la bovinon kulpa. La bovino estis ekzekutita.

Kuriozaĵo (aŭ ne)[redakti]

Ĉu vi scias, ke en 1914 estis konstruita Esperanto-domo en la Lepzika librofoiro ?

Arkitekturo[redakti]

Kiam la japanoj konstruis la hotelon "Merkuro" en Lepsiko, troviĝis reciproke konstruejo de popolpropra unuiĝo de konstrufirmaoj. Ĉiumatene ĉe la komenco de la laboro kliniĝis la japanoj al la orientgermanaj konstrulaboristoj. La ĉefestron tio en la kuro de kelkaj tagoj malagrabliĝas tiom, ke li sendas subestron al la japanoj, por ke tiu demandu ilin pro la kaŭzoj de tiu stranga kliniĝado. Tiu revenas kun la respondo, ke la japanoj per tio petas pri pardono, ke ili ne partoprenas je la pigrumo de la orientgermanaj laboristoj.

Historio[redakti]

La 12-an de januaro 1807 ŝarĝoŝipo kun 17.390 kilogramoj da kanabo eksplodis meze de la urbo Lepsiko.

Famaj loĝantoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]