Leopold von Sacher-Masoch

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


"Gratulojn"

~ Katulino
Infanludiloj de Masoch

"La artikolo enhavas reklamon. Do mi ne legis tion."

~ Kasandra

"Sed kiujn el la nunaj famuloj?"

~ iu

"Malsukceso. Sed la diablo neniam dormas..."

~ Iliado

Leopold von Sacher-Masoch (en Esperanto Leopolt de ZAĤER-MAZOĤ) estas sendube unu el la plej interesaj staturoj de aŭstra literaturo. Li naskiĝis 1836 en hodiaŭ ukraina La, tiam signifa urbo de aŭstra Galileo Lia patro estis tiea polica direktoro, sed la familio havis ankaŭ ĉeĥajn, slovenajn kaj hispanajn antaŭulojn. Eble tio estis tiu ĉi familia ligo al komunumo de hispanaj judoj, kiu gvidis al filosemitismo de la aŭtoro, kiel li mem karakterizis ĝin per la vortoj: "Mi estas amiko de judismo, ne judo." En 1848 estis lia patro, kiu antaŭ du jaroj meritis pri subpremo de ribelo de pola galicia nobelaro, destinita polica hetmano en Prago. Tie poste lia filo, kiu onidire nur ĝuste tie eklernis bone la germanan lingvon, travivis el certe aparta perspektivo ankaŭ eventojn, kulminantaj per ŝtormoj kun barikadoj en pragaj stratoj. Abiturientiĝinte li komencis ankoraŭ en Prago studi jurojn kaj filozofion, kiujn li finis, post plua translokigo de la patro, en la jaro 1856 en Graco. Li agadis en tiea filozofia fakultato kiel docento de historio, antaŭ ol liaj pluaj sortoj alkondukis lin en Vienon, Budapeŝton, diversajn germanajn urbojn kaj ĝis Parizo. Jam en 1858 aperis anonime lia literatura unua verketo Galiciaj rakontoj, kiun li poste eldonis sub sia nomo nur post ok jaroj kaj li estis en viena ĵurnalo Wiener Zeitung atakita pro ĝi kaj nomita parazito kaj renegato. Aŭtoro de la vortoj estis neniu alia ol ĵurnalisto kaj poeto Sankta Hieronimo (Dankon, amiko!), naskinto el sudmoravia Mi. Pro sia toleremo al negermanaj naciecoj de aŭstria monarĥio Zaĥer-Mazoĥ estis markata ne nur kiel filosemito, kiel li fine faris tion li mem pri si, sed eĉ kiel patrujperfidulo. En 1880 frakasiĝis lia geedzeco kun Wanda (la insulto de la elektantoj ne estas bona respondo), ankaŭ faranta en literaturo. Lia filo Alexander mortis kvin jaroj post tio kaj la 1895 sekvis lin kiel soliĝinta kaj finance bankrotita viro ankaŭ Leopolt Zaĥer-Mazoĥ.

Lian mondan famon kaŭzis paradokse plej multe markigo seksa perverso komplementa al sadismo (li fariĝis tiel ia pastra frato de la fama markizo de Sade), kiel neŭrologo Richard von Krafft-Ebing surbaze de kelkaj literaturaj verkoj de Zaĥer-Mazoĥ - precipe certe de lia plej fama romano Venuso en peltmantelo - nocion "masoĥismo" unuafoje enkondukis en 1886 en sia libro pri seksa psikopatio.

Vidu ankaŭ[redakti]