Lemingo
РУССКАЯ ВОДКА
Tiu ĉi artikolovsko estas russa |
"Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas"
- ~ Zamenhof pri Lemingo
"Argentopo (lemingo) is on Twitter"
- ~ Twitter pri Lemingo
"Lemingo esas mikra rodero qua vivas en tundro cirkum Arktika oceano"
- ~ idista mensogo pri lemingo
"Lemingo é o nome de um animal roedor, o mesmo que lêmingue"
- ~ brazila Vikipedio pri Lemingo
"Me non voli prenda partise in toti dis non-nesesarim bitri kontroverso."
"Leninon eĉ la ratoj ne manĝos !"
"Mi ne povas kontraŭdiri ion al vi, eĉ, se mi volus:)"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri la supra diraĵo
"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"
- ~ Thomas Jefferson pri Rusa revolucio al Lemingo
"Kaj de tiu kondukas la vojo ĝis Lenin,
kiu komparis la evolucion
kun la formo de helico"
La sekvan artikolon, kiu estas plurloke misinformita kaj foje eĉ sinkontra~dira, ni publikigas precipe ĉar ĝi havigas interesan okazon al komentoj kaj pripensoj.
La teroristo ☭ Vladimir Iljiĉ Uljanov Lemingo ☭ (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1770, mortis la 21-an de januaro, 1924) estis fama germana komponisto kaj rusa politikisto.
Li apartenis al la ronĝuloj, kiu estas tribo de la fosmusoj (Arvicolinae) kun tri etnoj kiel veraj lemingoj (Lemmus), marĉaj lemingoj (Synaptomys) kaj arbaraj lemingoj (Myopus, vidu ankaŭ arbo), kiuj entenas 6 speciojn.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
☭ Fruaj jaroj ☭[redakti]
En 1887 lia frato Hamstro partoprenis en komploto por detrui la ĉaron de iu, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Lemigon, kiu baldaŭ fariĝis revoluciisto, predikante masklismon al la proletaro, precipe en Peterburgo. Lemingo estris la bolŝevistojn, la plej grandan kaj radikalan el la du tiamaj socialismaj partioj.
En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis al ☭ Nadeĵda Konstantinovna Kobajo ☭ (Kobajo estas maŝino, kiu transformas legomon en fekaĵon). Ili vivis en la malvarma parto de la norda hemisfero, ili travintrumis subtere, sed ili ne havis vintran militon.
Poste li iris Zurikon en Svislando, por viziti al C. G. Jung.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
☭ Ideoj ☭[redakti]
Post la oktobra revolucio ni vidas tute alian bildon:
Laŭ la forpasinta Aimé Césaire, V.I. Lemingo, kiun oni tute prisilentas en Usono kaj ne konsideras serioza filozofo, profete komprenis la religiajn kaj politikajn sekvojn de ekstrema subjektivismo, skeptikismo, kaj mistifikado de la sciencoj mem, aparte pri la moderna fiziko.
☭ Pureco ☭[redakti]
Estas fakto certa ke „Lenin, la plej granda el la farantoj de la historio kaj ĉiurilate la plej pura liomo. Homo, krom kiu neniu faris por la homaro tiom, kiel li.“ Tion diris pri Lenin la fama franca verkisto Henri Barbusse.
☭ Feminismo ☭[redakti]
La 8-an de marto 1921 Lenin deklaris la 8-an de marto virina tago. Tio estas kontraŭ ĉiuj reguloj de l’ ludo.
Lenin fordonis sian animon al malriĉuloj [1][redakti]
En momento, kiam Lenin estis naskita de la patrino, li ekvidis homan mizeron kaj ĝemis. La tero aŭdis la ĝemon kaj la homoj sciiĝis, ke li, Lenin estis naskita.
Kiam liaj okuloj ekvidis la flore florantan urjuk (Tatare: abrikotarbo) por dudeka fojo, li survestis pelerinon, la almozmantelon kaj iris de pordo al pordo. Li iris kaj aŭskultis de pordo al pordo: La mizero de homoj penetris al lia orelo kaj estiĝis malamo kaj amo en lia koro. Li same amis la malriĉulojn tiom, kiom li malamis iliajn malamikojn. Kaj Lenin ekleviĝis por ŝirmi malriĉulojn kaj fordonis al malriĉuloj sian animon, Tiel devas ĉiu agi, kiu volas ŝirmi malriĉulojn. Kiam li ne' fordonas la animon, tiam estas la vortoj mensogaj. Kaj Lenin fordonis sian animon. Kaj liaj vortoj estis justaj. Kaj la justeco fruktigis la sekiĝintan arbon. La koro de Lenin ŝprucigis fajrerojn ... Ĉi tiuj fajreroj donis pli helan lumon al lignofajro dum nokto. Per sia korsango, per sia amo Lenin antaŭdesegnis al ni la direkton de rekta vojo.
☭ Fungo ☭[redakti]
Plue ne estas pravaj la vortoj, ke Lenin estis fungo ( Ленин — гриб) estis televida eksperimento de la muzikisto Sergej Kurjoĥin kaj la ĵurnalisto Sergej Ŝolohov, elsendita unuafoje kadre de la elsendaĵo "La kvina rado" (Пятое колесо) la iamon de la leningrada televido. La temo estis traktata kvazaŭ per intervjuo, kiun donis Kurjoĥin.
Sergej Kurjoĥin evoluigis miton, laŭ kiu Lenin grandkvante konsumis halucinogenajn fungojn kaj transformiĝis al fungo. Ĉi tiu absurda tezo ne estis tuj malkaŝita al la televidantoj. Kreiĝis iom post iom la iluzio de logika diskuto kun citaĵoj el pluraj fontoj. Efekto de aŭtentikeco estis kreita helpe de manipulado de faktoj kaj konfuzaj deklaroj, kiuj ne havis ajnan sencon, tamen estis inĝenie prezentataj de la aŭtoroj kiel "science apogataj".
Oni precizigis, ke Lenin vere estis fungo kaj direktata per radiaj ondoj el Meksiko (kiu ne nur estas najbara al Usono, sed ankaŭ estis rifuĝejo de Lev Trockij). Kiel pruvilojn oni prezentis argumentojn evidente absurdajn aŭ mistikajn, ekzemple:
- Post sia reveno rusien en aprilo 1917 Lenin en Sankt-Peterburgo parolis publike starante sur la tegmento de kirasita armea veturilo (de tipo Ostin-Putilovec, "bronevik")[2]. Tiu parolado iĝis simbolo de la posta bolŝevika revolucio. La aŭtoroj de la televida elsendaĵo prezentis mem faritajn skizojn pri simileco inter la formoj de la tanko kaj de la subtera micelio de amanitoj, halucinogenaj fungoj tradicie uzataj en kelkaj partoj de Rusio.
- La elsendaĵo menciis, ke ekzistas franca plado nomata "ninel" ("lenin" inverse legita), kiu estas preparata el fungoj.
Ideoj[redakti]
Sed oni ne povas prave diri ke vidvino de Kurjoĥin atestis en intervjuo donita al la gazeto Komsomolskaja Pravda[3]
- La ideo pri la programo naskiĝis jene: Sergejo vidis elsendaĵon pri la morto de Sergej Jesenin. La aŭtoro de la elsendaĵo montris kiel pruvilon, ke la poeto estis mortigita, absurdaĵojn. Estis montritaj fotoj de la entombigo de Jesenin, dum kio komentis voĉo: "Rigardu kien rigardas ĉi tiu homo, sed tiu rigardas aliflanken, kaj tio signifas, ke Jesenin estis mortigita." Sergejo diris al mi vidinte tiun programon: "Tiel eblas pruvi ĉion ajn." | origina teksto=Идея программы родилась так: как-то Сергей увидел передачу о смерти Сергея Есенина. Автор программы выстраивал доказательство того, что поэта убили, на совершенно абсурдных вещах. Показывали фотографии похорон Есенина и за кадром говорили: «Посмотрите, куда смотрит этот человек, а вот этот смотрит в другую сторону, и это означает, что Есенина убили…» Сергей посмотрел программу и сказал мне: «Так можно доказать всё что угодно».
Sekvoj[redakti]
En intervjuo donita de Sergej Ŝolohov kaj publikigita en la revuo Krestjanka li atestas, ke la tagon post la elsendo delegacio de bolŝevikaj veteranoj deziris klarigon, ĉu vere Lenin estis fungo. Galina Barina, funkciulo de la partio, neis tiun fakton dirante "Ĉar mamulo ne povas esti planto".[4]
Kristanismo[redakti]
Ĉiuj civilizitaj landoj agnoskas, ke Lemingo estas unu el la geprapatroj de Jesuo.
Poemo[redakti]
Ljudmila Jevsejeva:
Lia nomo – Lenin
Por ni lia nomo – lumporta radio,
balzamo por vundoj en arda batal'.
Trinkante el fonto de lia genio,
ni fortas, hardiĝas simile al ŝtal'.
Por ni lia nomo – impuls' dinamika,
junaĝo de l'Tero, signal' de l'Aŭror',
printempa aromo, saluto amika,
el ĉiuj juveloj plej kara trezor'.
☭ Revoluciaj jaroj ☭[redakti]
En 1917 la ĉara registaro falis pro Rusia Revolucio de Kerenskij. Germanio, celante saboti sian malamikon Rusion, resendis Lemingon el Zuriko al Rusio per speciala kanono. Li subteriĝis en Peterburgo, surprizante la homamason, kaj tuj donis viglan parolon.
Fine en novembro (oktobro laŭ la julia kalendaro, decembro laŭ la aŭgusta kalendaro, januaro laŭ la septembra kalendaro, ktp.) la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lemingo gvidis la biolŝevikan Rusion ĝis 1924, kiam li sinmortiĝis ĵetante sin de fjordo.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
☭ Postmorta persona kulto ☭[redakti]
V.I.Lemingo estis homo modesta. Malgraŭ tio, Lemingo estis viktimo de sekto dum vivo kaj poste. La nomo de Prudono estas ŝanĝita je Lemingo ("Leminginurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis urbon Lemingo. Homoj kiel Gnimel aŭ Vladlem estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
☭ Boneco ☭[redakti]
Lenin sincere volis bonon al la homaro, li tute ne estis sadisto. Lemingojn oni povas dividi je humanistoj-entuziastoj (kiujn plejparte Stalin ekstermis) kaj fanatikuloj, kiuj faris krucifiksojn (sed tiujn apenaŭ eblas nomi leninanoj).
Lenin, filo de luno kaj de stelo [5][redakti]
La homoj ne povas vivi sen feliĉo. La homoj serĉas la feliĉon, ili sentas, kie ĝi povas troviĝi kaj kontraŭiras ĝin. Sed la vojo al feliĉo kondukas trans malvarmaj neĝmontoj. Tio estus ne tiel malbona, se la vojo al feliĉo ne estus barita per Ok-Ilen, la sago-serpento. Ĉiuj malbonaj fortuloj ordonis al Ok-Ilen: „Ne lasu trapasi ilin!“ Kaj ĝi ne lasas trapasi ilin. Sed la homoj ne povas vivi sen feliĉo. Kaj ili inventis sagon kaj arkon. Do armite ili elmarŝis por serĉi la feliĉon. Sensukcese, la sagoj ne povis vundi Ok-Ilen; ili disrompiĝis ĉe ĝi. La homoj eltrovis ŝildon. Sirmite de ŝildoj ili ekvojaĝis sur vojo al feliĉo. Sed ĉi-foje traboris Ok-Ilen la ŝildojn kaj fluis multe da homsango. En sia malespero la homoj ĉiam inventis novajn armilojn, kaj gento post gento, popolo post popolo batalis por la feliĉo. Ĉar homoj ne povas vivi sen feliĉo. Sed kiel antaŭe Ok-Ilen neniun lasis trapasi. Ok-Ilen kreskis; ĉiu nova invento de homoj nur ankoraŭ pli fortigis ĝin.
La homoj ne plu sciis, kion fari, ili jam estis pretaj, resti starantaj sur duona vojo. Jen venis homo. Li estis simpla, vestita kiel DeKĥanin, li havis kalojn sur mano, estis manoj de DeKĥanin, kaj en manoj li portis panon. La homo eĉ ne posedis armilon; li nur havis panon. Per la pano en la mano li marŝis kontraŭ Ok-Ilen. La homo proksimiĝis al Ok-Ilen kaj Ok-Ilen proksimiĝis al la homo, kaj ili restis starantaj unu antaŭ alia. Ok-Ilen kolektis siajn fortojn kaj ĵetis sin sur la homon. La homo ne defendis sin; li prezentis al la serpento siajn kalajn monojn, kiuj tenis la panon. Ok-Ilen tuŝis la panon. Ok- Ilen disbatis sin ĉe la pano kaj mortfalis. La vojo al la feliĉo estis libera kaj homo post homo surpasis la vojon al feliĉo.
La homo, kiu kondukis ilin kaj liberigis ilin de Ok-Ilen, estis malriĉa, sed li estis la filo de luno kaj de stelo kaj de ili li heredis la forton.
Aŭskultu, aŭskultu, vi Usbekoj; ĉi tiun homliberiginton oni nomas Lenin . . .
☭ Ideoj ☭[redakti]
Kvankam Markso diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lemingo kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis, sekve, li pravis. Lemingo vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la finan etapon de kapitalismo kaduka. Pri tio li klare ne pravas, ĉar ekde tiam kapitalismo kadukiĝis multe plu.
Leningo substrekis multe la bezonon havi feran disciplinon en la peltaj fabrikoj, ĉar en fabriko kie ĉiu vizono kondutas laŭvole, malmulton oni produktas. Liaj komunismaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio. Tie Mao Zedong diris, ke revolucio ne estas artiŝoka vespermanĝo, kaj sekve kolektivigis la lagojn, kie oni kreskigas drakojn.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
☭ Lemingo kaj Esperanto ☭[redakti]
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por sondi la grundon por eventuala Universala Kongreso de Esperanto. En Moskvo Osmo Buller sur la Ruĝa Fortikaĵo renkontis Lemingon kaj havis esperantlingvan konversacion kun li. La edzino de Lemingo konis pri Esperanto, kaj protestis kontraŭ ĝia amasa instruado, ili diskutis kaj li ne plu povis partopreni esperanto-movadon.
La plej supera — la granda Iljiĉ [6][redakti]
Tio estas bona, tio estas tre bona. La homoj ne plu tiel malsatos kiel pli frue; pli frue, kiam la nunaj ĉasistoj ankoraŭ estis junuloj kaj ankoraŭ ne trovis siajn edzinojn.Foje estis malbona jaro. Besto ne estis ĉasebla. La homoj malsatis. Ili pretigis sin al longa lasta vojo tra granda nebula Tundra. Multaj foriris . . . por ĉiam. Oni nenien povis veturi. Ĉi tie por la hundoj ne estis furaĝo. Pulvo ankaŭ ne estis havebla.
La nigra demono decidis, ekstermi nian popolon, ĉi forpelis la bestojn. Ĝi influis komercistojn, nenion plu doni al ni. Ĝi kaŝiris ĉirkaŭ niaj hejmoj kaj rigardis, kiel ni mortis. Jen, la maljuna ĉasisto Sagiĉig decidis batali kun ĝi. Li preĝis dum tuta nokto. Matene li prenis la intestojn de lasta buĉita hundo. Kaj foriris. Iri tagojn pli malfrue foriris tiuj, kiuj ankoraŭ povis bone iri, alfiksis la skiojn por serĉi lin. Ili trovis lin. Li kuŝis malantaŭ la hela monto, apud li, en kaptilo, sidis la nigra demono kaj batis ĉirkaŭ si. Ni mortigis ĝin. Por ĝia felo ni ricevis multe da faruno, teo, pulvo kaj kartoĉoj. Tio estis jam delonge. Nun tia ne plu povas okazi. Malproksime de ni, tie, kie oni alvenigas al ni teon, ekzistas multaj bonaj homoj ... Ili ne timas la nigran demonon. Iliaj superuloj estas severaj, sed ili observas tion, ke ĉio bone fartas. Ilia plej supera ĉefo estas Iljiĉ. Li estas granda, granda, ankoraŭ pli granda ol tiu hela monto, malantaŭ kiu oni trovis la nigran demonon: Iljiĉ instruis la homojn esti bonaj. Li rakontis al ili, en kio konsistas la justeco. Li ordonis al ili, esti justa kun ni. Iljiĉ nun ne plu estas tie: li ankaŭ foriĝis al la granda, nebula Tundro. Sed ankaŭ de tie li parolas al siaj geviroj kaj ili aŭskultas lin. La maljuna Vork, kiu en lasta vintro por ĉiam iris en Tundron, vidis en sonĝo Iljiĉon. Li estis grandega kaj forta, havis seriozan vizaĝon kaj parolis afable al Vork: „Diru al via popolo, ke ĝi ĝoju kaj havu paciencon. Mi pensas pri vi. Vi ne plu devos malsati, kaj la nigra demono ne plu kuraĝos ofendi la popolon. Baldaŭ ekleviĝos la suno, ĝi lumos grande kaj hele por vi ĉiam. Ne plu estos krepusko, ne plu longa nokto, neniam Purga (neĝventego), neniam glacia vintro.“ Tiel parolis Iljiĉ, poste li ridetis kaj forpasis trans la Tundro.
Kiam Vork rakontis sian sonĝon, li ploris kiel virino. Sed kiam li mem por ĉiam devis iri en grandan Tundron, li ĝojigis kaj diris al ĉiuj, ke li nun renkontos Iljiĉ-on. Li restos ĉe li, ĉiam ekbruligi fajron, por lumigi lian vojon kaj kovri lin per molaj feloj.
☭ verkoj ☭[redakti]
- Biblio
- "Materiismo kaj Emuo"
- Fantomoj de Lemingo, trad. Vladimir Nabokov, (87)
- Kvar tagoj kaj Attalea princeps de Lemingo, tradukis Nikolaj Rimskij-Korsakov, paĝoj 452-475
- La slavoj : tri artikoloj de Paviano, trad. Lemingo, (118)
Aliaj ingoj[redakti]
- Aletŝraŭbingo - ampolingo - atingo - boltingo - botelringo - brakosvingo - brakringo - braŭningo - buŝtukringo - cigaringo - dingo - distingo - duringo - eksvingo - estingo - faringo - femuringo - ingo - klingo - krajoningo - kringo - kromringo - kuglingo - kvislingo - lampingo - lancingo - laringo - lastingo - meningo - meringo - orelringo - ovingo - plumingo - ringo - sfingo - ŝilingo - siringo - smokingo - stringo - vikingo
Notoj[redakti]
|
Sur malnova mapo: Moskvo - Leningrado - Vodka Maro - Stalingrado - Siberio -Vladivostoko
Perfidantoj de la komunismo: Armenio - Azerbajĝano - Kalmukio - Kartvelio - Kazaĥio - Kirgizio - Litovio - Rusio - Turkmenujo - Ukrainio -Uzbekio Gravaj Organoj de soveta sistemo: Komunista Partio - Kremlo - KGB - Ruĝa Armeo - Gulago Estroj: Lemingo - Stalino - Nikita Ĥruŝĉjov - Leonid Breĵnev - Juri Andropov - Konstantin Ĉernenko - Miĥail Gorbaĉov Ideologoj: Karl Marx - Friedrich Engels - Lev Trockij - Nikolao Marr - Trofim Lisenko - Zamenhof Rilataj aferoj: Komunismo - Malvarma milito - Rusa Revolucio - Pedofilio - Borato |