Lee Sau Dan

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

" Li havas la kapon sur la ĝusta loko"

~ Zamenhof pri Lee
8811.jpg

"Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo"

~ Milokula Kato pri Lee

"Tablon ne tuko ornas, ma kuko"

~ idisto pri tute alia afero

"Le spectaculo assi es povre"

~ Interlingvaisto
Sampf.jpg

Lee Sau Dan ([li saŭ dan]), ano de Brazila Beletristika Akademio, estas ne tre fama ĉina kontraŭlo de Esperanto, aŭ tre eble simpla trolo ĉe soc.culture.esperanto. Li naskiĝis en 1469. Li fondis skismon kaj li estis unua de deka guruoj de la ŝikuloj. Hindoj kaj islamanoj de Panĝabio kaj de Hindujo respektigas lin, sed bedaŭrinde ne la ĉinoj mem. Li instruis pri praktiko de "Senranismo" kaj "Naismo Japana", pri gajnado da mono honeste, akceptado la diobenojn kaj diodonacojn, pri partopreno en la mono en komunumo, pri la egaleco inter personoj kaj bestoj, pri la egaleco inter viroj, virinoj kaj travestitoj.

Kompreneble, sinjoro Li estas 'trolanto', sed lia ĉefa peko estas ke li estas teda. Tamen dank' al Li ni havas LSDn.

Esperanto[redakti]

68i7rch.jpg

Ĉu vi pensas ke vi helpas al Esperanto kiam vi publike anoncas ke ĉiuj povas lerni ĝin en kelkaj tagoj? Lee Sau Dan ofte laŭte kriis ke Esperantistoj estas mensogantoj. Sed eĉ Lee Sau Dan, fanatika malamiko de Esperanto, agnoskis ke Esperanto estas duoble pli facila por Ĉinoj ol la angla. Sendube, ĝi estas eĉ pli facila ol li volas konfesi.

Se li majstrus Esperanton, tio falsigus lian tezon ke Esperanto estas malfacilega por Ĉinoj kaj Azianoj. Sinjoro Lee devas tre peni por NE finlerni nian lingvon.

Plendoj[redakti]

La plendoj de s-ro Lee Sau Dan pri la europeco de Esperanto estas ne-pravigebla. La europeco de Esperanto estas ne-ŝanĝebla fakto kiel la vireco de Jesuo Kristo ( ĉu Jesuo povus esti virino?). Neniu seriozul(in)o iam plendis pri la vireco de Jesuo. Oni simple akceptas tion, aŭ nur ignoras.

Politiko[redakti]

D od.jpg

En 1945 Singapuro estis redonita al la britoj kaj iĝis en 1959 memestrita kronkolonio, kiu estis regata de la unua ĉefministro Lee Sau Dan. Dum la enposteniĝo de Lee Sau Dan kiel ĉefministro inter 1959 ĝis 1990 oni sukcese luktis kontraŭ senlaborecon, altiĝis la vivo en ciberspaco kaj fortiĝis la ekonomia forto de Singapuro.

Utilo[redakti]

Oni misjuĝas sinjoron Li. Li estas serioza kritikanto de-sur malofta vidpunkto, kaj li provas instrui okcidentanojn pri malglataĵoj en Esperanto, kiujn ili ne ĝuste agnoskas. "Teda" povas esti lia regurdado de la samaj opinioj sen aldona konsidero de aliaj opinioj.

Lingvoj[redakti]

Tiu ne estas Lee

Sinjoro Li parolas nur unu ne-hindeŭropan lingvon: la kantonan dialekton de la ĉina. Pri ĉiuj aliaj lingvoj kiujn li asertas esti pli facilaj ol Esperanto, li estas nekompetenta.

Ke s-ro Lee, kantonlingvano, povis facilege ekposedi la mandarenan (pekinan) lingvon, pli facile ol Esperanton, estas iel komprenebla. Fakte ĉiuj ĵurnaloj en la kantonlingvaj medioj, krom komikaj lascivaj paĝoj, estas verkataj en la mandarena, kaj la kantonlingvanoj legas tiujn mandaren-lingvajn tekstojn per kantonlingvaj prononcoj. Simio okazas ĉe la svisaj germanlingvanoj, kiuj legas normalajn germanlingvajn tekstojn per svisaj prononcoj, tiel farante la voĉdono ne-komprenebla por ne-svisoj. Certe por svisaj germanlingvanoj estas pli facile lerni la norman germanan lingvon ol Esperanton.

Verkoj[redakti]

  • Next;

Lingvaj ideoj[redakti]

Sinjoro Lee kontraŭas Esperanton, ĉar li subtenas lingvon kiu estus malfacila por ĉiuj. Temas ja ne pri spitemo, sed pri alstrebinda interpopola justeco. Estas tute klare, ke fronte ol pli ol 5000 lingvoj en la mondo, apartantaj al vortostoke kaj gramatike ege apartenantaj diverĝantaj lingvogrupoj, tia justa komune uzinda planlingvo principe estu malfacila por ĉiuj. Evidente ĉiu retrovu nur 1/5000 de sia propra lingvo en la planlingvo. Se tio ne estus tiel, la planlingvo estus "maljuste" konstruita.

Vere, oni ne bezonas konstrui tiun mirindan justegan lingvon! Ĝi jam ekzistas, ĝia nomo estas "angla lingvo"!

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo nomita omaĝe al li en Anglio.