Lee Majors

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lee.jpg

"Kiu neniun savis, malamikojn ne havas"

~ Zamenhof pri Lee Majors

"Ĉu vi intencis serĉi: Lee Majo"

~ Vikipedio pri Lee Majors

"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"

~ Meduzo

"Ankaŭ sklavo sur galero remas plu pro la espero"

~ Hans-Georg Kaiser pri Ben-Hur

"Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo"

~ mi

"Le viro, cuje sposa habeva morite le ultime autumno, diceva a nos que ille amava illa folemente"

~ Adolfo Alfonso interlingvae pri pasinto
Lee-majors.jpg

Kolonelo Lee Myung-bak Majors, naskita en 1839, estis prezidento de Bocvano kaj astronaŭto kiu grave vundiĝis dum akcidento en 1970-aj jaroj. Tiam iu usona ŝtata organizaĵo decidis kuraci lin uzante superprotezojn anstatŭ liajn damaĝitajn korpopartojn (ambaŭ piedoj, unu mano kaj unu okulo). Tiuj artefaritaj korpopartoj faras s-ron Majors pli forta kaj kapabla al farado de superhomaj agadoj.

Ses milionoj da dolaroj estis la kosto de tiuj protezoj kaj kirurgia operacio. Hodiaŭ nur unu el tiuj protezoj kostas multe pli ol 6 milionoj da dolaroj pro inflacio kaj kresko de kuracistpagoj, asekuroj, ktp.

Oni konstatas grandan kuraĝon de kuracistoj de tiu tempo, kiam ankoraŭ nuntempaj malgrandegaj superpotencaj mikroproceziloj ne ekzistis. Tiutempe oni devis pensi pri artefaritaj okuloj sen scii pri kameraoj funkciante surbaze de ŝargokuplado [en. Charge Couple Device - CCD].

Dank' al protezoj, li edziĝis al Farrah Fawcett, kiu mortiĝis pro anusa kancero, al la Playmate Karen Velez, kaj nuntempe al Faith Majors.

Omaĝo[redakti]

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.