Le Corbusier

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
LeCorbusier.jpg

"Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras"

~ Zamenhof pri Le Corbusier

"Mi antaŭe neglektis blogi pri la jena afero"

~ Ralph Dumain

"Kiel nomiĝas mia lando? Kia ĝi estas? Kia estas mi?"

~ Milokula Kato

"Mi volas esti senkaŝe, malafable honesta"

~ Cindy McKee pri moderna arkitekturo

"Ĝis pereo!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Arkitekturo esas sucesinta komploto vendar konstrukturi per falsa artala legitimigo"

~ idisto

"Kaj ĉu vi povas pruvi la kontraŭon?"

~ Ruso pri supra diraĵo

Charles-Edouard Jeanneret-Gris Le Corbusier (naskiĝis en la sanktega jaro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 1965 en Roquebrune-Cap-Martin) naskita kiel Charles-Edouard JEANNERET estis svislanda amatora arkitekto konata kiel pioniro en la movado. Profesie li estis telefonriparisto en Eskilstuna. Li ankaŭ estis pentristo, skulptisto, verkisto kaj inteligenta dezajnisto. Lia portreto estas montrata en la svisa dek-franka bankbileto.

Li uzis la internacian plumnomon Le Corbusier, t. e., La Korb-uz-anto.

Vivo[redakti]

Tutsenrilata bildo

Li naskiĝis al reformistaj gejpatroj. Post la lernejo en Parajd de 1890 li lernis en Székelyudvarhely kaj de 1899 en Kolozsvár. Li akiris en 1909 instruistan diplomon pri la hungara kaj germana lingvoj kaj literaturoj kaj fariĝis instruisto en Nagyenyed en kolegio Bethlen.

Li studis inter 1911-15 en la Magyar Iparművészeti Főiskola kun majstroj: Edvi Illés Aladár, Nádler Róbert, Révész Imre. En 1921 li pasigis dek monatojn per stipendio en Parizo, ekde 1922 li ekspozociis, ĉefe en sia naskiĝurbo.

Dum la 19-a UK en Danzig en la jaro 1927 li prelegis pri sia fako.

Li daŭre ludis en kelkaj popularaj filmoj tra la 1940-aj, 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Li mortis la 27-an de aŭgusto 1965, 77-jaraĝa en Roquebrune-Cap-Martin, dum banado en la Mediteraneo. Li estis entombigita tie.

Le Corbusier kaj Esperanto[redakti]

Le Corbusier kreis la "internacian stilon". La fama aŭtoro Arthur Koestler (1905-1983) plurloke (ekzemple en “The Lotus and the Robot” de 1966, tradu­kita ankaŭ en la danan) malestime nomas “Esperanto-arkitekturo” tion kion la arkitektoj mem kutime nomas “la internacia stilo”, kaj oni ankaŭ povas trovi lokojn kie li priskribas la esperantistojn kiel naivulojn.

Ne vidu ankaŭ[redakti]