LeBron James
"Vivis puninde, mortis ridinde"
- ~ Zamenhof pri James
"Pli bone regi en infero ol servi en paradizo."
- ~ LeBron pri sia reveno al Klevlando
"Mi malkonsentas."
- ~ Masoĥisto pri la supra diraĵo
"kiu estas la plej facila eblas lerni kaj almenaŭ emo al ajna kolekto de nacioj aŭ kulturoj (kun en motivo), ĝi havas sencon."
- ~ Roboto pri ĉi tiu artikolo
"Bone. Sed kio estas via nomo?"
"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."
- ~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo
"potlhqu'be'."
- ~ Klingono pri LeBron James
Fia aktivulo Reĝo Miĥaelo Jordano Jakomo Junio Bruto la Bruna (barbarlingve LeBron James) estas usona olimpika korbopilkisto kaj imperiestro de Klevlando.
Vivo[redakti]
Li naskiĝis en Akrono kaj diplomiĝis de sia mezlernejo en 2003, en la sama jaro kiam diplomiĝis Carmelo Anthony, Chris Bosh, Dwayne Wade kaj aliaj gravaj personoj. La Klevlando Cavaliers elektis lin per sia unuavica elektorajto en tiujara NBA-Draft.
Post sia emeritiĝo, Michael Jordan adoptis Lebronon kiel sian posteulon. Tamen la enviema Dwayne Wade kredis, ke li estis la laŭrajta heredulo, ĉar li iam estis tre aktiva generalo en la infana ŝatantaro de Jordan.
Dum pluraj jaroj Klevlando ĉiujare preskaŭ venkis en la NBA Finludoj, sed ne venkis. LeBron do decidis movi sin al Miamio por starigi la Unuan Triopon kun Wade kaj Chris Bosh. Klevlandanoj tre ofendiĝis pro la moviĝo de LeBron, ĉar laŭ ili, tio estis ega malrespekto de ilia netolerinda urbaĉo. Post unu aŭ du jaroj, la cetero de usono denove forgesis ke Klevlando ekzistas. Sed post kelkaj jaroj, venkinte Miamion, LeBron revenis Klevlanden kontraŭ multaj protestoj kaj fame transiris la Cuyahoga, dirante ke "La korbopilko jam estas ĵetita." Klevlando bonvenigis James kaj tuj forgesis la malrespekton.
Senmoraleco[redakti]
Antaŭ ol forlasi Klevlandon, LeBron postulis, ke lia teamo maldungigi la teamestron Mikelanĝelon por ke li restu. Post la maldungigo, LeBron ankoraŭ decidis foriri. Verŝajne temis pri ia rankoro.
Farigxinte esperantisto mi komprenis ke NAMBLA estas mallonge menciita en unu epizodo de 2006 de la programo de la usona MTV Celebrity Deathmach. Nick Diamond komentas "Ni havas pli leterojn de fanoj, ol LeBron James en iu kongreso de NAMBLA!", al kio Johnny Gomez respondas "Kaj tio estas ja multaj leteroj, Nick".
Encikliko[redakti]
Pri LeBron James papo verkis enciklikon.
Premioj kaj omaĝoj[redakti]
LeBron James gajnis la Nobelpremion pri medicino.
Estas plaĝo en Rio de Janeiro nomita omaĝe al li.