Leĝo de Godwin

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ne ekzistas regulo sen escepto"

~ Zamenhof pri sciencaj leĝoj


La leĝo de Godwin (ankaŭ nomata la regulo de Godwin pri naziaj analogioj) estas aforismo pri interretaj diskutforumoj, kiu jenas:

Neniu similas al Hitlero iam ajn, krom islamanoj kaj feministoj, do fermu la buŝaĉon kaj montru viajn dokumentojn.

Kvankam tio en la leĝo ne aperas laŭvorte, la tradicia ekspliko diras, ke tuj kiam tia komparo en la diskuto aperas, la koncerna diskutfadeno finiĝis kaj la aŭtoro de tiu komparo la koncernan diskuton malvenkis.

Korolario[redakti]

Adolf Hitler52.jpg

Diskutoj pri la historiaj Nazioj aŭ pri la historia Hitlero tute ne longe daŭras.

Deveno[redakti]

La leĝo estas nomita laŭ Mikelanĝelo, kiu en la tempo de ekesto de la leĝo estis prokuristo ĉe la Energio. Laŭ Richard Strauss, la leĝo povis ekesti per formaligo de kontribuaĵo el la 16-a de oktobro 1989 [1]

La fakton, ke diskuto ĉe Usenet maljuniĝas, oni rekonas laŭ tio, ke la diskutantoj enkondukas Hitleron kaj la naziojn.

Obĵetoj kaj kontraŭargumentoj[redakti]

Tipa obĵeto kontraŭ la leĝo de Godwin estas, ke li agas kiel Naziisto kaj eĉ Hitlero pensis tiel.

Esperanto[redakti]

Similan leĝon pri la emo de esperantistaj diskutoj deflankiĝi de la pridiskutata temo al lingvaj temoj laŭ la ekzemplo de la leĝo de Godwin en 2008 formulis Toño del Barrio kaj nomis ĝin la leĝo de Tonjo.

Vidu ankaŭ[redakti]

6507.jpg
Godwins law.jpg