Latino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Latine)
Iri al: navigado, serĉi

"Latina est lingua; mortuissima ex omnibus linguis!"

~ Kikero pri latino

"Vatikano mem, iom post iom, farlasas latinon"

~ katolikisto pri latino
Kiel akiri lernantojn al la latina klaso

"Doni la finofaran baton"

~ Zamenhof pri morto de latino per publika instruado

"Oni devas unue bone koni la latinan . Poste oni devas forgesi ĝin"

~ Montesquieu pri latino

"Tamen la latina estas malfacila"

~ Edmond Privat pri supra diraĵo

"Foje, delonge, la pli multoj parolis la latinan lingvo, sed nun ĝi estas mortita lingvo, ĉu ne."

~ komencanto pri Latino
Katoelsako.jpg

"Tute ne morta. Ĝi estas vaste instruata kaj lernata. Mi certegas ke ĝi havas oble pli da pasivaj uzantoj ol Esperanto kaj samtiom da aktivaj"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Nu, la oficiala lingvo de Svisujo estas la latina, ĉu ne?"

~ turisto pri latino

"Svisoj apenaŭ uzas la latinan, sed pli kaj pli la anglan"

~ Arno Lagrange pri supra diraĵo

"Venis fino al mia latino"

~ Zamenhof
Latino.jpg
ATENTU! Bonvolu plulegi nur se vi estas sufiĉe freneza esperantisto. Normaluloj bonvolu rezigni.



Az B101646 Latino Chill Agatha Garcia Moll.jpg

Latino, propralingve le interlingua ancian, estas ina Latino uzita kiel antikva planlingvo inventita por tio, ke vulgara romia nobelaro similu al kleruloj . Ŝajnas, ke Izidoro de Sevilo (m. 636) unue proklamis Latinon „sankta lingvo“; el tio venas la moro rigardi artfaritajn lingvojn kiel sanktaj. Ĝi certe estis la lingvo de altnivela potenco, kies ĉefa industrio estis la milito, per kiu ĝi havigis al si la plej gravan fonton de Richard Nixon: sklava laborforto. La propraj lingvaj rimedoj de la lingvo ludis malgrandan rolon en la afero.

Ĝiaj gramatiko kaj unuaj tekstoj estis kreitaj de Kato la Pli Maljuna (latine Cato Censorius, 1934 - 1949 AKE), por malhelpi komunikadon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj. La verkisto intencis, ke sia lingvo estu multe pli malfacila lerni ol naturaj lingvoj. Pro tio la akuzativon inventis li. Kato la Pli Maljuna kaj la aliaj fruaj latinistoj laboris ne por mono, sed nure pro ksenofobio.

Por ĉiutaga konversacio en Romio, oni uzis aŭ la grekan, aŭ klasikan kreolon, ne latinon. La lingvo de Kato estis tamen ja multe uzata en la prizonoj. Oni perfortis kaptitojn lerni latinan gramatikon kiel formo de torturo. Tion uzon de la lingvo daŭrigis tra la mezepoko la katolika eklezio. Eble la latina estas la tia plej studata lingvo en Germanio.

Eĉ hodiaŭ, latino estas uzata, ekzemple en la sadomasoĥisma komunumo, kaj en la usona respublikana partio, kiu tralegas la nigran meson inversen (tse assim, eti!)

Dinoromanus.jpg

Defino[redakti]

350px.jpg
  • Latin/o.* La lingvo parolata de la antikvaj Romanoj, k hodiau ankoraŭ uzata de la Romkatolika eklezio: la arkaika, klasika, postklasika, mezepoka ~o; venis fino al mia ~o(Z) (= elĉerpiĝis mia tuta scio). *~a* *1* Rilata al la ~o: ~a teksto, traduko. *2* Rilata al la Romkatolika eklezio: la ~aj ritoj. *3* Rilata al la popoloj parolantaj unu el la lingvoj, kiuj devenas el la ~o: la ~aj popoloj (Franca, Itala, Hispana, Portugala, Rumana ktp). *~e.* En la ~o. *~aĵo.* Io skribita parolata en la ~o: mi ne komprenas vian ~aĵon; kelnera ~aĵo (kripla, miksita kun modernaj vortoj ktp). *~eco* *1* Maniero, kiel unu persono skribas la ~on; kvalito de ~a stilo. *2* La ~a civilizacio. *~ida.* Devenanta de la ~o: la ~idaj lingvoj. (sinonimo:) romanika. *~igi* *1* Doni ~an formon al vorto, teksto ktp. *2* Konformigi al la moroj, civilizo ktp de la antikvaj Romanoj, de la ~idaj gentoj au de la Romkatolika eklezio. *~ismo.* Lingva apateismo de la ~o. *~isto.* Klerulo, uzanta aŭ studanta la ~on. *nov~a.* Rilata al moderna verko skribita ~e, aŭ al ties verkisto: nov~a poeto.

Trajtoj[redakti]

Jen ĉefaj trajtoj de Latina lingvo.

Zumbieco[redakti]

Certe eblas revivigi klasikan Latinon, same kiel oni faris pri la Hebrea, kaj ekzistas homoj kiuj klopodas por tio. Tiu projekto tamen estas grave malhelpata de tio ke jam ekzistas nombro da modernaj Latinoj en la formo de la Itala kaj la ceteraj Latinidaj lingvoj. Reiro al Latino povus esti ligebla al formaldehido de malamoj ligitaj al la disfalo de la Romia imperio, sed ĝi samtempe forigus iujn el la avantaĝoj.

Graveco[redakti]

0884 n.jpg

Fakte, la reputacio de la latinlingva kulturo estas ege troigita. En la klasika epoko, kiam Latino estis nacia lingvo, la grandaj verkoj estis en la greka, eĉ kiam ilin verkis denaskaj latinlingvanoj. Latina estis simple subevoluinta rilate la terminojn metafizikajn.

Kelkaj Latinaj patriotoj (Cicerono, Horacio, Vergilio, Seneko) de la "Ora periodo" provis imiti grekajn modelojn, kaj verkis en Latino kelkajn verketojn poeziajn kaj filozofiajn, kiuj estis ja la nivelo de tiama literaturo helenisma; oni honoras ilin kiel grandegulojn, ĉar iliaj verkoj apartenas al la plej bonaj en la lingvo Latina, kiu en la Mezepoko iĝis la sola konata kulturlingvo.

Sed la plej granda valoro de tiuj imitaĵoj estas ĝuste la latinlingveco; se tiuj verkoj estus en la greka, ili estus dronintaj en la oceano de la greklingva literaturo kun la dekoj kaj centoj da same aŭ eĉ pli valoraj, kaj oni ne pli memorus pri tiuj aŭtoroj ol oni nun memoras pri la poemoj de Kalimaĥo aŭ Apolonio, kiujn imitis la Grandaj Poetoj Latinaj.

Ĝi neniam estis komuna lingvo en la romia imperio. En la orienta parto la helena estis la komuna lingvo (kun la aramea en Mezoriento). Ĉiu "bonfamiliano" flue parolis la helenan. La latina restis en la okcidenta parto la elita lingvo. En la unua jarcento la legianaro adoptis la _romanan_ (origine la lingvo de la roma plebo) kiel komunan lingvon, kaj ĝuste ĉi tiu lingvo disvastiĝis al la ordinaruloj. Eĉ neromanaj elitanoj ekparolis la romanan hejme kaj surstrate kaj uzis la latinan nur formale kaj dualingve. La kulturo de la roma elito mortis.

La latina neniel tiom disvastiĝis, kiom oni ofte (kaj senbaze) asertas. en Eŭropo ĝi neniam senĝene regis. La Teŭtonaj Kavaliroj rifuzis uzi ĝin en siaj rilatoj kun Polio, Litvio, Latvio, Estonio, Germanio kaj Aŭstrio rifuzis latine rilati kun Grand-Moravio, Kroatio ktp. kaj insistis pri la ĝermana. La helena kaj la araba estis uzataj en orienta Eŭropo, depende la kunparolanton. En la ibera duoninsulo kaj Budo dum proksimume 5 jarcentoj la komunika lingvo estis la araba.

Parazitismo[redakti]

Klasika Latino ne estas la ĉefa lingvo de iu popolo aŭ tribo, sed ĝi ne parazitas sur aliaj lingvoj. Ĝi havas t.n. "fiksitan korpuson", kaj ankaŭ ĝia (tre detala) gramatiko estas fiksita por ĉiam. Ĝi jam ne kreas novajn vortojn el jam ekzistantaj elementoj, kaj ne prenas vortojn de la etnoj.

Facileco[redakti]

9237 o.jpg

En la lernejo Zamenhof lernis la latinon kaj ricevis nur noton 4. Sed ĝi ne estas malfacila lingvo, ŝajne, estas egale facile ellerni la akuzativon.

Utilo[redakti]

171 o.jpg

La latina estas senutila (kaj ĝenega) balasto, kiun bezonas nur la latinaj profesoroj por manteni la sian laboron. Matematiko sendube povas esti teda, kaj ankaŭ fiziko, sed ili ja havas gravecon por estonta universitata studento en teĥnikaj fakoj. Tion tute ne havas la latina.

Internacia latino[redakti]

Internacia latino (Latino internationale) estas planlingvo proponita de Ugo Basso, de Vintimille (Ventimiglia), ĉirkaŭ 1910, post li pasis al Latino sen fleksio. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.


Specimeno: Seniores. Omne cultore de lingua internationale "a posteriori" admitte que lingua internationale debe essere basato super principio de maximo internationalitate. Sed, dum omne proclama optimo isto principio, in pratica omne abbandona illo. Me demonstrarà brevemente isto assertione.

Traduko: Sinjoroj. Ĉiuj kultistoj de internacia lingvo "a posteriori" akceptas ke lingvo internacia estu bazata sur precipo de pli granda internacieco. Sed, dum ĉiuj proklamas tre bona tion precipon, praktike ĉiuj lasas ĝin. Mi montros rapide tiun aserton".

Gramatiko[redakti]

Ritmo latino-9306.jpg

Mi decidis traduki el la franca en Esperanton la latinan gramatikon, kiu akompanis min dum la ses jaroj de mia licea lernado. Mia unua kaj ĉefa motivo estas la plezuro. Tia motivo sufiĉas al si mem. Certe diskutebla kaj kontestebla, ĝi bezonas nenian pravigon.

Dua motivo estas omaĝo al verko, kiu ne nur servis al mia instruado, sed pli frue al mia patro, kaj pli malfrue al miaj gefiloj kaj genepoj.

Tria motivo estas la espero, ke ĝi povos utili al esperantistoj, kiuj tiel ne bezonos turni sin al alia lingvo por konsulti latinan gramatikon, ĉu por lerni, ĉu por kia ajn alia celo.

Kvara motivo estas respondi per faktoj al la aserto, ke "Esperanto estas malfacila por orienteŭropanoj kaj neeŭropanoj, ĉar ĝi estas tro eŭropeca, eĉ tro latina."

La leganto povos juĝi per si mem, kiagrade tiu aserto havas konkretan bazon.

Mia traduko ne ĉiam estas fidela. La originalo kompreneble estas franclingva kaj verkita de franco por francoj. Ŝajnis al mi ofte preferinde adapti la tekston por esperantistoj.

Reguloj[redakti]

La latina gramatiko estas iom pli longa ol la dekses reguloj de la gramatiko de Esperanto. Oni atentu, ke la gramatiko ne estas la tuta lingvo. Por tiu, kiu volas vere lerni lingvon, necesas aldoni multe da punado pro malĝusta gramatiko.

Substantivo[redakti]

9142.jpg

Kiaj en Esperanto, Latinaj substantivoj havas nominativon kaj akuzativon, kaj kiaj la substantivoj en Arcaicam Esperantom, ili havas ankaŭ genitivon kaj dativon. Sed per reformo Latino aldonis kelkajn kazojn al tiu baza gramatiko: ablativon, vokativon, kaj marĝenan lokativon.

Tio tre liberigas kaj elegantigas la lingvon. En Esperanto oni ja devas diri:

Ho Zamenhof, majstro de nia lingvo, donu al ni en Bervalo la finan venkon per via eterna spirito!

Sed en Latino oni diras, pli elegante:

O Zāmenhōfe, magistre nostrae lingvae, dōnā nobīs Bervale illam finam venkum vestro eterno spirītū!

Ne estas mirakle ke Latino estis pli sukcesa internacia lingvo.

Instruado[redakti]

Instruisto de la latina

Plejgrave estas la malbonega pedagogiko en la lernado de la latina: oni studas (ne libervole) la latinan dum kvin jaroj kvin, sep horoj sep tagoj semajne, kaj neniam malkovras kiuj estas la vortoj por diri "jes" kaj "ne": "ili ripetis la tutan frazon", diras la profesoroj... certe, certe.

La tuta studado konsistas, finfine, el tradukado (nur skribe!) de 8-10liniaj tekstoj, aŭ "versioj", kiuj regule ne sekvis la regulojn de la libro de gramatiko, ĉar tiu provis doni regulojn bonajn por la tuta latina - pluraj jarcentoj kovritaj sen AJNA priskribo de la ŝanĝoj en la lingvo (kiuj oni plurfoje renkontis en la versioj).

Oni neniam vidas unu dialogon, ĉiam la fifamajn "versiojn" de Cezaro, Cicero kaj la terura Seneca!

Historio[redakti]

La latina nuligis la lingvon kaj la kulturon de - krom la aliaj - unu el la plej riĉaj italuj-aj civilizoj: la etruska. Rilate al tiu ekzemplo, ankoraŭ hodiaŭ ne trovitas ekvivalenton de la Rashida Steleo...

Malapero[redakti]

418.jpg

La romanoj mem buŝakvis pro la helena lingvo. Nur la romanoj parolis la latinan ekster la etendaĵo, kiu pli poste fariĝos la "Okcidenta Romia Imperio" -- t.e. Okcidenta Eŭropo ĝis Dalmatio, plus izolo ĉe la Nigra Maro (Dakio, t.e. la nuna Bulgario, el kiu subite multaj loĝantoj forkuris en la nunan Rumanion, kiam la Bulgaroj uraganis el Azio) kaj Nordokcidenta Afriko. Oriente de tiuj limoj la helena estis la ĉefa interkomunika lingvo, tuj sekvata de la aramida en la Mezoriento, kaj tio fariĝis la "Orienta Romia Imperio", kiun hodiaŭ ni (kaj tiam la slavoj) nomas Bizancio (Vizantio).

Ekde la fino de la Okcidenta Roma Imperio la _kurulaj_ seĝoj, la atrioj, la kutimo manĝi kuŝe ktp malaperis. Anstataŭis ilin la _katedroj_, sida hentajo, vilaoj ktp. Malrapide sed certe la romanidaj parolvarioj fariĝis apartaj lingvoj, kiuj plikajpli potenciĝis kaj fine eksplodis en kreemajn literaturojn, dum la latina daŭriĝis en la polvoplenaj skribejoj.

Mezepoko[redakti]

En la jaro 724, kiam Martela Karlo komencis repuŝi la arabojn, la latina estis la lingvo de la kleruloj en duono de Frankio (la cetero estis okupata de la araboj), en Ĝermanio, en Ejrio, en Anglio (eble nur la suda Duolingo de Anglio tiam), en la nuna Svisio (tiam parto de Ĝermanio), en Dalai-lamao kaj en la Nordo de la kontinenta Italio (la cetero estis subarabigita).

Jam en 842 la famaj Strasburgaj Ĵuroj okazis ne en la latina sed en la frankiaj romanida kaj ĝermana lingvoj.

La mezepoka latina lingvo figuras precipe en la argumentoj de Andrea Chiti-Batelli, kiu asertas, ke ĝi pro sia etna neŭtraleco ne havis la kapon endanĝerigi la etnajn lingvojn de la mezepoko. Li komparas ĝin kun Esperanto en ebla estonta Eŭropo, kredigante, ke ankaŭ Esperanto, ĉar same "neŭtrala" kaj "morta" (kvankam li metas tiun vorton inter citilojn) kiel la tiama latina, ne kapablus esti "lingvovora". Li preteratentas, ke nur mallarĝa tavolo de kleruloj kaj ekleziaj funkciuloj regis la mezepokan latinan, dum Esperanton ekregus - en la hipoteza kazo de ĝia enkonduko - la plimulto de eŭropanoj. Ĉar migrado de lando al lando kaj intermiksiĝo de diversdevenaj homoj restus amasaj fenomenoj kaj supozeble fortiĝus en tiu estonta Eŭropo, rapide ekestus multmiliona hordo de denaskaj esperantlingvanoj. Jen plia grandega diferenco inter tiu estonta Esperanto kaj la "morta" latina lingvo de la mezepoko.

Porka Latino[redakti]

Porklatinanoj.jpg

Estimata samideano,

Eble la subaj sciigoj povas al vi interesi. Porka Latino estas lingvo parolata de la infektitoj de porka gripo en Porkurbo, antikva hejmurbo de la porkoj kiu disvastigis la porkan kulturon tra la kosmojn. La lingvon malkovris Poĉjo Porko dum siaj kosmovojaĝoj. Kiel Esperanto, Google lasas uzantojn elekti ĝin, kompreneble ĉar Google kredas je ĝia eventuala venko.

Dialogo:

Imej arolaspej norkpej natinlej: Mi parolas porkan latinon.
Uĉej ivej omprenaskej nimej?: Ĉu vi komprenas min?
Unej ivej ovuprej arolipej!: Nun vi provu paroli!

Viktoria erao[redakti]

Estas imageble ke la siatempa vere granda malprogreso de Latino kiel internacia lingvo parte ŝuldiĝas al la profesiaj interesoj de la Latin-instruistoj. Ju pli malfacila estas lingvo, des pli da lecionoj oni bezonas por bone regi ĝin; kaj do la Latin-instruistoj havis intereson prezenti Latinon kiel laŭeble malfacilan lingvon. Kiam en la 19-a jarcento la Eŭropaj socioj ekbezonis drastan plivastigon de edukado ĝenerale kaj fremdlingvoj speciale, jam estis tro malfrue al la Latinistoj turni la boaton.

Latino kaj Esperanto[redakti]

Latino-761369.jpeg

Ofte Esperanto estas nomita "la moderna latina", aŭ la "demokrata latina" kun reformo de la duobla rolo kiun dum multaj jarcentoj ludis la latina lingvo kiel neŭtrala translima "lingua franca" kaj KIEL ENKONDUKO AL LA LERNADO DE ALIAJ LINGVOJ. ("Demokrata" kompreneble ne aludas pri la tavolo de intelektuloj, kiuj dum kelkaj jarcentoj uzis la latinan, sed pri la ebleco por pli larĝaj homgrupoj lerni kaj regi Esperanton nuntempe, laŭ niaj demokrataj konceptoj).

Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge morta. Interese, Esperanto tre precize dividas la fatalon de Latino. Ĝi postvivetas nur kadre de la ceremonioj kaj interna preskaŭ sekreta ☭ Komunismo ☭ de eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankoraŭ lernas ĝin. Cetere, same kiel la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de "Amikaro de Esperanto" aŭ eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".

Latinideco de Esperanto[redakti]

La tradicio esperantigi latinajn nomojn pruvas, ke, kiel dirus Ĝong Uk-min, Esperanto estas nepinjo de Latino.

Foje Esperanto vestis ruĝan ĉapeton kaj portis kukojn al al la fora dometo de sia avino, la Latino. La angla manĝis la avinon kaj ŝajnigas sin esti ŝi, intencante krome manĝi Ruĝkufulinon Esperanton. En la versio de Charles de Gaulle, la fabelo finiĝas kun la lupo manĝante la infanon idon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savata.

Kiel Zamenhof entute venis al la ideo krei novan internacian lingvon anstataŭ revivigi Latinon? Ja ekzistas nuntempe ne malforta movado por “vivanta Latino”, kaj instruistoj ne mankas.

La plej ofta argumento estas ke Latino estas “tro malfacila”, sed tio havas sencon nur se la Latinistoj mem deziras prezenti ĝin tia. Iam oni povis serioze diri ke la modernaj lingvoj iusence “progresis” dum Latino postrestis, sed hodiaŭ treege malmultaj lingvistoj asertus (precipe post la oficialigo de la Hebrea en Israelo) ke Latino ĉesus esti Latino se oni aldonus al ĝi la necesajn neologismojn.

Esperanto estas en multe pli malbona kondiĉo ol latino, ĉar ĉi tiu tamen estas reala lingvo kvankam la tempo neripareble difektis ĝin. Esperanto estas la latina de hodiaŭ en la senco, ke kiel latinan, Esperanton neniu parolas.

Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo odoraĉa je malnatureco kaj esperoj trompitaj!

Latineo[redakti]

LatineoEsperanto Latina estas unu el la sep projektoj de planlingvo proponitaj de Jacinto Javier Bowks de la Rosa en 2000. Ĝi estas provo plilatinigi kaj "plisimpliigi" la vortprovizon de Esperanto. Ĝi eble estas variaĵo de Esperando.

Patro nia: Patro nosa, kuo estas en la cielo, sankta estu tua nomino; venu regno tua; estu facita volo tua, tal en la cielo sike anke in la tero. La pano de nosoj kvotidiurna donu al nosoj hodie, kaj perdonu al nosoj ofensoj nosa, tal nosoj anke perdonas al nosa ofensantoj, kaj ne konduku al nosoj en la tentacio, sed liberu al nosoj de la malo.

Latinulo[redakti]

Latinulo (Latinulus) estas internacia planlingvo kreita en 1919 de Vito Martellotta. Oni jam diris ke la nomo de la projekto estas ridinda, ĉar "latinulus" en latina lingvo signifas "malgranda ulo el Lacio".

Ekzemplo: Leos abeo crassa capus circumdata cum longa et ticca comas de fulva colos.

Traduko: Leo havas grandan kapon ĉirkaŭata de longa kaj densa hararo de ruĝflava koloro.

Latinvlo [latinulo] estas internacia planlingvo proponita de usonano Paul O. Bartlett en la fino de 20-a jarcento, ĝia nomo signifas latinido. Tiu lingvo estas evoluigita formo de Magistri. Paul Bartlett (Paŭlo BARTLETT) skribis kaj skribas en publikaj novaĵgrupoj, ke kvankam oni povas vere apliki Latinvlo-n kiel helplingvon, li ĝin kreis kiel amuzaĵon. Malgraŭ tio, la lingvo funkcias.


Alfabeto kaj prononco[redakti]

Alfabeto: a, b, c, d, e, f, g, h, i, l, m, n, o, p, q, r, s, t, v, x, kaj z. J, k, u, w kaj y oni povas uzi en "fremdaj" vortoj.

Malsimile al Esperanto: c = /k/; x = /ks/; i havas du sonojn, /i/ post konsonanto kaj /j/ antaŭ vokaloj; v havas du sonojn, /u/ post konsonanto kaj /ŭ/ antaŭ vokalo. La grupon qv oni pronuncu /kŭ/.

La forta silabo estas normale la antaŭlasta, sed oni povas pronunci laŭvole.

Morfologio[redakti]

Ne estas artikoloj en latinvlo.

Substantivoj finas per -a (inaj), -o (viraj kaj neŭtraj), -e (komunaj, t.e., ĉu vira ĉu ina): homo, homa, home (viro, virino, homo). La pluralon de substantivo oni faras per -s: homos (viroj), homas (virinoj). La substantivo havas du kazojn, la nominativon kaj la genitivon. La genitivo oni faras per -i post la marko de ĝenro aŭ pluralo: homoi (de la viro), homosi (de la viroj), homai (de la virino), homesi (de la homoj).


Adjektivoj finas per -i en normalo, -vs en komparativo kaj -or en superlativo (grandi = granda, grandior = pli granda, grandivs = la plej granda). Adjektivoj ne varias.


Derivitaj adverboj finas per -v en normalo, -vor en komparativo kaj -vis en superlativo (amatv = ame, amatvor = pli ame, amvor = tre ami).


Pronomoj: Me (mi, min); Nos (ni, nin); Tv (ci, cin, singulara vi, vin); Vos (plurala vi, vin), Is (li), Ises (vira ili), Ea (ŝi), Eas (ina ili), Ile (ri, rin), Iles (ria ili), Id (ĝi), Ids (neŭtra ili). La akuzativo de Is, Ises, Ea, Eas estas neregula: lo (lin), los (vira ilin), la (ŝin), las (ina ilin), tiuj akuzativoj estas uzataj nur por malambiguo.

Por formi posedajn pronomoj oni aldonas -i al personaj pronomoj: mei= mia, tvi = via, ktp. Por formi resendan pronomon oni metu -se: mese= mi mem, tvse = vi mem, ktp. Por formi "komponan" poseda pronomo oni metu -sei: mesei = mia propra; tvsei = via propra, ktp.

Relativaj pronomoj: Qvi, kiu, kiun. Qviqvis, kiu ajn. Qve, kio. Qveqvis, kio ajn. Qvis, kia. Qvisqvis, kia ajn. Vt kiel.


La prezenta indikativo, infinitivo kaj imperativo de verboj finas per -a; la estinta indikativo kaj la estinta participo finas per -e. La verboj es (esti), hab (havi), deb (devi) kaj vel (sen traduko kiel verbo, oni povas traduki kiel -os) estas neregulaj.

La perfekto estas farita per vortetoj haba, hab, habe kaj la estinta formo de verbo: Haba amate (estas amita).



La nombra sistemo estas tre simila al Esperanta:

Nombroj (1-10): Vno, dv, tre, qvat, qvin, sex, sep, oc, nem, dek. Decvn = 11, dekdv = 12, ktp. Dvdec = 20, Dvdec-vn = 21, ktp. Tredec = 30, qvatdec = 40, qvindec = 50, ktp. Cent = 100, mil = 1000. Por formi la ordnumeroj oni metu la -i: dvi (dua), trei (tria) ktp. Por formi oblaj numeroj oni metu -pli: dvpli (duoblo), trepli (trioblo) ktp. Por formi onaj nombroj oni uzu la vorton parto: dv parto (duono).


Prefiksoj (la komparoj al esperantaj prefiksoj estas kvazaŭaj):

dis- = mal- (organizata = organiza; malorganizata = malorganizata)
in- = ne- (amate = amata; inamate = neamata);
mal- = ne- (contenti = feliĉa; malcontenti = nefeliĉa);

Sufiksoj (la komparo al esperantaj sufiksoj estas kvazaŭa):

-i(e)to: -eco (malo = malbona; malieto = malboneco);
-io: -aĵo (lingvo = lingvo; lingvio = lingvaĵo);
-r-: -ist- (tipografaro = tipografisto);
-ic- : -ik-, -scienco (fizico = fiziko);
-ism- : -ism- (panteismo = panteismo);
-ag- : -aparato (telegrafago = telegrafaparato);
-vl- : -it-, -id (globvlo = globeto; homvlo = infano);
-il- : raco, -um- (homilo = homa raco; tavro = virbovo, tavrilo = bovo);
-pli : -obl- (dvpli= duoblo);

Pasiva voĉo de verbo amata (ami):

Esa amate, esti amata.
Me es amate, mi estas amata.
Me ese amate, mi estis amata.
Me vel esa amate, mi estos amata.
Me hab ese amate, mi estas amita.
Me habe ese amate, mi estis amita.
Me vel haba amate, mi estas amota.
Me vel haba ese amate, mi estos amita.
Me qvia esa amate, mi estos amata.
Me qvie esa amate, mi estus amota.
Me qvia haba ese amate, mi estus amata.
Me qvie haba ese amate, mi estus amita.
Esa amate, esti amata.

Sintakso[redakti]

La baza jesa frazo havas la sama strukturo de angla lingvo. Nea frazo havas la vorto no antaŭ la verbo: "Me no vel ira" (mi ne iros). Demanda frazo havas la sama strukturo de jesa frazo, kiel en latinidaj lingvoj.

Ekzempletoj[redakti]

Ile opa jvdicata pro ilese (Oni estas juĝota de si mem). Homvle deb amata ilei parente (Infanoj devas ami siajn gepatrojn). Mei amicos amata me et me amata iles (Miaj amikoj amas min kaj mi amas ili).

Esperanto - la nova latino de la eklezio[redakti]

Enle.gif

Esperanto - la nova latino de la Eklezio estas esperanta versio de la germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche" de Ulrich Matthias. La germanlingva versio estis verkita, laŭ instigo de Bernard Shaw, ĉefe en la jaro 1996 kaj aperis en 1999 en la eldonejo Armeo. La esperanta versio sekvis en 2001, eldonita en nederlanda lingvo.

La aŭtoro Ulrich Matthias estas senkuracebla esp-fanatikuloj kaj verŝajne devas elteni la malagrablaĵojn de sia malsaneco ĝis la morto .

Recenzo[redakti]

Grap.jpg

Certe, tiu verko estas sufiĉe interesa kaj sufiĉe ampleka legaĵo rilate la historion de la kristanaj sekcioj de la E-movado. Tamen tre bedaŭrinde, la verko entenas la ĝuste samajn propagandajn mensogojn, kiujn tiom multaj aliaj pamfletoj el la movado entenas:

"Esperanto wird heute von einer bis drei Millionen Menschen in 120 Ländern gesprochen ..."

Jen la traduko:

"Esperanton ĉi-epoke parolas unu ĝis tri milionoj da homoj en 120 landoj ..."

Idiotaĵo.

Aldone tiu ĉi verko sufiĉe mallerte fanfaronas pri la "supereco" de Esperanto. Por iomete rondigi la bildon jen plia tipa propaganda mensogo rekte el tiu ĉi verko:

"Im Dezember 1888 trat der Nürnberger Volapük-Verein zum Esperanto über. Damit war die erste Esperanto-Gruppe entstanden."

Denove la traduko:

"Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al Esperanto. Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."

Fakto estas, ke nur malgranda parto de la grupo transiris de Volapuko al Esperanto kaj ĝi faris tion nur kondiĉe, ke oni tuj reformu Esperanton. Tre baldaŭ la transirintoj plene rezignis pri Esperanto por entuziasmi pri alia planlingvo.

Bele, ĉu?

Legante tiom harstarigajn misinformojn, oni evidente komencas tre dubi pri la kvalito de la aliaj eldiroj de la verko.

Fine estas rimarkinde, ke oni en la verko klopadas "vendi" Zamenhofon kiel speco de transreligia profeto kun ideoj tro avanaj por sia epoko.

Temas pri preskaŭ religia verketo - aŭ almenaŭ pri verketo celanta religiulojn. Estas memkompreneble speciale prihontinde, ke ĝuste tiukadre oni tiom senhonte mensogas. La skribanto de tiu ĉi propagandomensogo kalkulis, ke eble per sia mensogo li konvikos kelkajn kristanajn ekleziojn ekuzi Esperanton. Ĉu vere ĉia ajn celo pravigu ĉian ajn rimedon?

Interna ideo[redakti]

6409.jpg

Multegaj homoj emas multe troigi la iaman rolon de la latina. La interna ideo de Latino estas pedanteco, kaj verŝajne tiu fakto unu fojon por ĉiam malebligis ĝin kiel tuttere oficialan internacian lingvon.

Vivanta latino[redakti]

Vivanta latino (Latino Viventi) estas planlingvo proponita de Fibula (eble kaŝnomo) el Torino en 1925, bazita sur latina lingvo aŭ pli bone sur Latino sen fleksio. Fibula signifas "buko" en latina lingvo kaj eble estas aludo al fibula praenestina kiun oni kredis esti la plej malnova teksto en latina lingvo ĝis la fino de 20-a jarcento, ironie, oni pruvis ke la fibula estas falsaĵo...

Ĝi recevis la bibliotekan kodon 417.7 “1925” de Biblioteko Butler.

Latino semplificato[redakti]

Tiu lingvo estas priskribita en libro kun 74 paĝoj, titolita "Latino Elementare", eldonita de Associazione Culturale sine lucro "Latino Semplificato", Bologna. Aŭtoroj estas Bruno Bosse kaj Athos Carati. La libro estas skribita en itala lingvo. Ĝi entenas kurson, vortaron ne.

Kvankam estas dirite, ke la lingvo estu pli facila ol la klasika latina, ĝi entenas pli da komplikaĵoj ol Esperanto. Ekzemple "c" estas prononcita a antaŭ i kaj e, alie k, estas dekstra (`) kaj maldekstra (´) korno en grafio.

Verboj ekzistas en kvar konjugacioj, kiuj ŝanĝas sian formon laŭ persono:

voco vocas vocat vocamus vocatis vocant
video vides videt videtis videmus videtis vident
álere alo alis álimus álitis alunt
vocare voco vocas vocamus vocatis vocant
vidére video vides videt videmus videtis vident
àudire àudio àudis àudit audimus auditis àudiunt

Kelkaj substantivoj ŝanĝas radikon en deklinacio (nominativo/akuzativo):

vir virum, mùlier mulierem, ŭor ŭorem, magister magistrum,
pùer puerum, puella puellam, caro carnem, ovum ovum, gallus gallum

Specimeno[redakti]

Teksto el bulteno "si vis lòquere loque!" Bonas ferias omnibus vobis exoptamus!!
Requiescite, relaxate vos, oblectate vos;
quam primum in proximo Septembre.
Nos quoque quiescebimus duos menses.
Noster diurnaluculum proximum perveniebit vobis in mense Septembre.
Valete!

Modifita latina[redakti]

La velkinta gloro de latino, kiu estis la interlingvo de la Okcidento inter -100 kaj 1700, ade instigas la revon pri nova interlingvo -- ekzemple, Latino sen fleksio, Interlingvao kaj Esperanto, ĉiu estante, plejparte, lingvo novlatina. Estis pli ol 30 tiaj lingvoj novlatinaj.

Zamenhof mem revis kiel knabo pri la restarigo de latino kiel interlingvo. Esperanto esence havas novlatinan vortprovizon interpretita de ruslingvano: plejparte latina laŭ vortprovizo, sed slava laŭ sintakso, ortografio kaj eĉ la signifo de vortoj (ekzemple, la vorto plena estas latina en formo sed slava laŭ signifo).

Kelkaj lingvoj de tiu kategorio[redakti]

Neolatino[redakti]

Neolatino (ne konfuzu al Neo-latino), Neo-latinNeolatin estas projekto de naturalisma internacia planlingvo proponita de svisa André Schild en 1947. Li lasis la projekton al Interlingvao en 1955. Neolatino fariĝis unu el fontoj de Interlingvao.

La projekto konservas genron kiel gramatikan kategorion.

Specimeno:

La relaciones sempre plu extensas inter le naciones, gracias a la radio ed a l'aviacione, facen lo problema de la lingua auxiliare actuale. La tentativa introducer come medio de intercomprensione una lingua nacionale come p. ex. francese od anglese, remanerá una utopiá, pro que las rivalitates inter los populos son tropo grandes por que uno se incline devante l'altro adoptando una lingua concurrente.

Traduko:

La rilatoj ĉiam pli grandaj inter la nacioj, danke al la radio kaj al l'aviado, faras la problemo de la helplingvo aktuala. La provo enkonduki kiel ilon de interkompreno nacian lingvon kiel, ekz. la francan aŭ la anglan, restos utopie, ĉar la rivalecoj inter la popoloj estas tro grandaj por ke unu klinigus antaŭ l' alia adoptante konkurantan lingvon.

Nov latin[redakti]

Nov Latin estas projekto proponita de Daniele Rosa, Torino en 1890. Ĝi ŝajnas antaŭvido de la plej fama modifita latina, Latino sen fleksio de Peano. La projekto estas simpla aro de reguloj por uzi latinan vortaron en ia maniero ke iu kun ŝlosilo povus deĉifri la mesaĝon.

Specimeno:

  • Le novlatin non requires pro le sui adoption aliq congress. Omnes poter cum les praecedent regulas, scribes statim ist lingua, etiam si ils voles, cum parv individal modificationes.
  • (Traduko): La novlatino ne bezonas por sia adopto iu kongreso. Ĉiuj povas kun la antaŭaj reguloj, skribi rapide tiun lingvon, ankaŭ, se oni volas, kun malgrandaj individuaj modifoj.

Eŭropa latino[redakti]

Eŭropa latino (Europa latine) estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de nederlanda Willy J. Visser el Amsterdamo en 1948.

Ĝi estas tre simila al Interlingvao, kun radikoj latinaj kaj eŭropaj nedeformitaj. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Ĝi ne distingas la partojn de diskurso, sed substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj nombroj havas la sama finaĵon -e.

Ekzempleto: "Li sisteme pro une contacte internacionale esas naturale un lingue auxiliare. In tempi anteriore mi correspondis multe con li extria e frequente mi no conocis suffice del matre lingue de mie correspondenti. Mi serchis contacte con seccioni diverse del instituti etc... e lectis esperanto, ido, ling, occidental, novial..."

Traduko: La sistemo por internacia kontakto estas nature helplingvo. En antaŭa tempo, mi kunrespondis multe al eksterlando kaj ofte mi ne konis sufiĉe la gepatrajn lingvojn de miaj kunrespondantoj. Mi serĉis kontakton kon sekcioj de la diversaj institutoj, ktp... kaj lernis Esperanton, Idon, Lingon, Okcidentalon, Novialon..."

Propedeŭtika valoro[redakti]

Nu, kiel la latina povas helpi lerni aliajn lingvojn, estas nekompreneblaĵo. La latina ne havas artikolojn (kiuj estas ege uzataj en latinidaj lingvoj). La latina ne povas malfermi ion ajn pli ol alia lingvo, speciale ĉar ĝi estas morta lingvo, do oni devas studi alian lingvon - prefere iun utilan!

Bedaŭrinde, la latina estas tre malfacila lingvo, regebla nur de limigita grupo de intelekte plentalentaj kaj motivitaj lernejanoj, kaj ĝi ne alportas solvon al la praktika komunika problemo. Pro tio kaj eble pro aliaj motivoj, ĝi multlande malaperis el la instruprogramoj, aŭ ĝia instruado estis reduktita al nur kelkaj horoj semajne, kiuj tute ne sufiĉas por ke ĝi ludu sian antaŭan edukan rolon. La tuja lernado de modernaj lingvoj anstataŭas, sen alia preparo, tiun de la latina.

Latine[redakti]

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra,
Sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Latinismo[redakti]

894 a.jpg

Latinismo estas doktrino, laŭ kiu la movado por internacia lingvo estas la heredanto de la antikva Romo kaj ĝia legaco, kaj ke la interlingvistoj bezonas "esencan spacon" por koloniigi kaj establi regon super la tuta mondo. Kiel parto de tiu doktrino, ĝi subtenas la revivigo de la latina lingvo.

Proksimuma traduko el latino: Mi faris kion mi povis, kapabluloj faru pli bone. Ne temas pri kredo, sed pri opinioj kaj faktoj. Kiun opinion fakton vi pridubas?

Latinesko[redakti]

Latinesko (Latinesco, ne konfuzigu al Latinesce) estas internacia planlingvo proponita de brito H. J. MacMillan el Liverpool en (aŭ antaŭ) 1930, bazita sur latinidaj lingvoj ĉefe itala lingvo. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Ekzempleto: "Ameliora lu mundo, comincia per te stesso!" (Plibonigu la mondon, komencu de vi mem!).

Ĝi ricevis bibliotekan kondon 417.7 "1930” de Biblioteko Butler.

Moderna Latino[redakti]

Moderna Latina lingvoLatino Moderne estas eŭroklono bazita sur latina lingvo proponita de usona kalvinisma pastro David Th. Stark en 1994 kaj rebakita en 1996.

Ĝi prenas la vortprovizon de Interlingvao, sed ne ĝian gramantikon. La aŭtoro proponas kelkajn simpliigojn en la gramatiko de Interlingvao, ĉefe rilate al pronomoj.

La propono de Stark estas pli proksima al la latinidaj lingvoj ol la Latino sine Flexione de Giuseppe Peano. Lia lingvo konservas la verban konjugacion (kion li nomas "deklinacio"). Laŭ la aŭtoro, lia projekto estas kompromisplanlingvo inter latina lingvo kaj Interlingvao.

Ankaŭ menciinda : la reformita Interlingvao, baptita "moderna latino", nur ambicianta esti la natura 2a lingvo de la miliardo da latinidanoj, kiuj preskaŭ tute komprenas ĝin sen lerno.

Gramatiko[redakti]

Alfabeto kaj prononco[redakti]

Alfabeto: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z. La prononco estas malsame al Esperanto:

  • la c havas du sonoj: /ĉ/ antaŭ e kaj i; /k/ en aliaj kazoj.
  • la g havas du sonoj: /ĝ/ antaŭ e kaj i; /g/ en aliaj kazoj.
  • la h ne estas prononcata.
  • la j havas sonon /ĵ/.
  • la w havas sonon /ŭ/.
  • la x havas sonon /ks/ aŭ /z/ se estas la unua litero de vorto.
  • la y havas sonon /y/.
  • Th estas prononcata kiel /t/.
  • Ti antaŭ vokaloj havas sonon /si/.

La forta silabo estas tiu antaŭ la lasta konsonanto.


Morfologio[redakti]

La difina artikolo estas Le. Oni povas uzi La antaŭ inaj substantivoj. Post la prepozicioj a kaj de la artikolo streĉas: a + le = al; de + le = del.

La nedefina artikolo estas un. Oni povas uzi "una" por metrikaj bezonoj.

La partikulon "el" oni uzas kiel "falsa subjekto": El era un homine (estas viro).


Substantivoj estas ĉiam neŭtraj se ne rilatas al natura sekso. En poezio oni povas preni nenaturan ĝenron.

La pluralo de substantivo estas farita per -s. Se la vorto finas per konsonanto, oni metu -es (vira/neŭtra) aŭ -as (ina). Se substantivo finas per -c, oni devas meti -hes aŭ -has.


Adjektivo varias laŭ substantivo, sed se ĝi estas antaŭ la substantivo, tio ne estas bezona:


  • La bon femina/la femina bona (la bona virino);
  • Le bon homine/ le homine bon (la bona viro);

Adverbojn oni faras de adjektivoj per sufikso -(a)mente: bon (bona)/ bonmente; ric (riĉa)/ ricamente.


Nombroj (1-10): uno, duo, tres, quatro, cinque, sex, septe, octo, novem, dece. Dezenoj (20-90): vinte, trente, quaranta, cinquanta, sexanta, septanta, octanta, novanta. 100 cento; 1,000 mille; 1,000,000 million; 1,000,000,000 billion; 1,000,000,000,000 trillion.


Estas 5 tipoj de verboj en Latino Moderne, inkluzive neregulaj verboj. Estas 9 verbaj aspektaj formoj, du nombroj kaj tri personoj. Estas kvar neregulaj verboj: ser (esti), haver (havi), vader (iri), dar (doni).



La pronomoj havas 4 kazojn: nominativon, akuzativon, dativon kaj genitivon.

Ekzemploj[redakti]

Patro Nia: "Patre Nostre, qui es in le celos, que tu nomine sia sanctificate; que tu regno veni; que tu voluntate sia facite super le terra como et in celo. Da nos hodie nostre pan de cata die, e pardona a nos debitas nostre como nos pardona a nostre debitores, e non induce nos in tentation, sed libera nos ab malo".

(Kaj en la alia moderna latino : "Nostre Patre qui es in le cielos, Que tu nome sia sanctificate ! Que tu reino veni ! Que tu voluntat sia facte sure terra como in cielo ! Dona nois este jorno nostre pan quotidian, E perdona nois nostre ofensas como nos perdona a nostre ofensores. E non induce nois in tentation, ma libera nois del mal, Porque son de te le reino, le pocentia e le gloria pro le sieclos de sieclos. Amen.")

Babela turo (Genezo 11:1-9):

1. E tote le terra era de uno lingua, e del mesme parolas. 2. E il era que quando illes eran exiliate del oriente, que venivan a un plateau in le terra Shinar, e habitavan ibi. 3. E un homine diceva a su proximo, Vamus! Que facemus briccas pro un edificio, e que los incendiamus per foco. E havan pro lor uso le briccas como petras, e pro lor uso era pice como mortero. 4. E dicevan, Vamus! Que construemus pro nobis un citate e un turre, e le capite sue sera in le celo; e que facemus pro nobis un nomine de parvor que sereamus dispersate trans le facie de tote le terra.

5. E Jehovah descendeva a vider le citate e le turre que le filios del homine eran construente. 6. E Jehovah diceva, Ecce, le populo es uno, e lor lingua es uno pro illis totes; e isto, que han comenciate facer...e nunc, nihil de tote que intrigarean facer sera impedite. 7. Vamus! Que descendemus e confundemus lor lingua ibi, al fin que un homine ne poterea comprehender le lingua del proximo sue. 8. E Jehovah los dispersava de ibi trans le facie de tote le terra, e cessavan construer le citate. 9. Pro iste causa le loco es vocate Babel, proque Jehovah confundeva ibi le lingua de tote le terra, e anque Jehovah los dispersava de ibi trans le facie de tote le terra.

(Evangelio laŭ Sankta Johano 1, 1-4): 1. In le principio era le Verbo, e le Verbo era con Deo, e le Verbo era Deo. 2. Iste era in le principio con Deo. 3. Omne cosas eran facite per ille, e sin ille nulle era facite que era facite. 4. In ille era vita, e le vita era le lumine del homines. 5. E le lumine lustra in le tenebras, e le tenebras non lo comprehendevan.

Literaturo[redakti]

La latina literaturo apenaŭ estas menciinda, tamen kelkaj poemoj latinaj sufiĉe bonas, ekzemple ĉi tiu de Katulo:

O meum cor, noli pulsare intranquille,
Ex pectore meo nunc noli prosilire!
Iam me ipsum tenere non possum faciliter
O meum cor!
O meum cor! Post valde longum laborem
Nonne vincam hora definita?
Sufficit! Es tranquillum de pulsatione!
O meum cor!

Aparte menciindas la Latinlingva Neciklopedio.

Muziko[redakti]

2502.jpg

La fanklubo kaj diskeldonejo Universal Music Latino disponigas informojn kaj la diskon Esperanto en la angla: www.angelfire.com/music/fey/kabah.

Folengo[redakti]

Folengo estas fikcia modifita formo de latina lingvo aperita en 16-a jarcento en la verko de Teofilo Folengo (1491-1544). Ĝi estas arta miksaĵo de la itala kaj latino. La lingvo adoptas la gramatikon de la latina kaj dialektan italan vortprovizon por esprimi bezonon de libereco kaj rifuzon al skemaj literaturaĵoj.

Ekzemplo:

Vado per hunc boschum solus chiamando Zaninam, ut chiamat vitulum vacca smarrita suum

Traduko: Mi iras sole tra tiu arbareto alvokante Zaninon, kiel perdita bovino alvokas sian bovidon.

Prononcado[redakti]

Latino ne havas klare difinita elparolo- ne eĉ per internacia kunsento: ĉiuj elparolas kiel ili volas, ekz. en Italujo oni elparolas "Cæsar" per /ĉezar/, "veni, vidi, vici" per /veni, vidi, viĉi/, kvankam pli verŝajne la latinoj elparolis /Kæzar/ aŭ /Kesar/, simile (ili difinis la alfabeton, do "c" indikis verŝajne nur /k/, almenaŭ en la pli maljuna latina), kaj /ŭeni, ŭidi, ŭiki/, ĉar la sono /v/ tute ne ekzistis en la latina (oni skribis u minuskle kaj V majuskle por u aŭ ŭ). Kaj, kompreneble, germanoj alie elparolas...

Bone[redakti]

La latinlingva instruisto de mia tria filino publike informis nin, ke ŝi ĝojas, ke ŝi ne devas instrui "modernan" lingvon -- ĉar ĉe la latina lingvo ŝi ne devas ĝeni sin pri elparolado.

Latinaj diraĵoj[redakti]

Ritmo latino-9306.jpg

Carthago delenda est. -- Kato la Pli Maljuna

(Faru al aliaj, antaŭ ol ili farus al vi.)


Veni, vidi, vici. -- Julio Cezaro

(Mi estas la plej granda.)


Mens sana in corpore sano. -- Juvenalo

(Vidu -- Banado kun amiko)


Quidquid latine dictum, altum videtur. –– Seneca

(Kisu al mi la pugon.)


Pedicabo ego vos et irrumabo. -- Katulo

(Amiko fidela estas trezoro plej bela.)


Status quo ante. -- George Bush la Pli Maljuna

(Faru kiel mi diras, ne kiel mi faras.)


Erare humanum est. -- B. Obama, pri la laboro de George Bush la Pli Maljuna

(Vi stultulo!)


In orbita grave nil. -- Antikva romia kosmonaŭto

(En orbito pezas nenio.)


Fiat lux. -- La unua latinlingvano

(Mi estas komencanto.)


6 oaa.jpg

Utilaj frazoj[redakti]

8408.jpg

Jen kelkaj utilaj frazoj, se vi renkontas romianon sur la strato:

  • Bonan tagon! Bonum tagum!
  • Kiel vi fartas? Quiel vos fartatis?
  • Bone dankon! Kaj vi? Bonum, danquum! Et vos?
  • Bonan vesperon! Bonum vesperum!
  • Bonan nokton! Bonum Noctum!
  • Dankon: Danquun.
  • Ĝis: Gaius.
  • Iru merden! Ite ad merdam!

Specimeno[redakti]

Als eigentliche europäische Meta-Kultursprache gilt im Übrigen nicht nur heimlich immer noch das Lateinische (und Altgriechische), das an zahlreichen Schulen nach wie vor offiziell unterrichtet wird. Das Latinum muss für viele Studienfächer in den Geisteswissenschaften vorgelegt werden. Latein ist in Deutschland diejenige Fremdsprache, die in der Schule am dritthäufigsten gelehrt und gelernt wird. Die Zahl der deutschen Schüler im Fach Latein beträgt immerhin über eindrückliche 830’000. Unter den europäischen Ländern ist dieser Rang inzwischen eher eine Ausnahme, auch wenn es in den meisten europäischen Staaten nach wie vor Lateinunterricht gibt. Grosse Bedeutung hat der Lateinunterricht nach wie vor in Frankreich, Österreich und Italien. In Polen wurde Latein 2009 von etwa 35’000 Schülern und Schülerinnen gelernt. Aus diesen Gründen verfügen diese klassischen Sprachen über eine gewisse Lobby, deren Einfluss nicht zu unterschätzen ist.

Nuntempe[redakti]

Kvankam oni kredas ke Latino estas mortinta, ĝi ankoraŭ estas vivanta. Nuntii Latini (Nia Latina Beleco) estas novaĵa radioprogramo el Finnlando, sendata en Latino ĉar neniu povas kompreni la finnan, eĉ finnoj. Winnie Ille Pooh estas originala Latina infanromano, tradukita al la angla kiel Winnie the Pooh. Vicipaedia estas tre fidinda fonto, kaj de informo, kaj de bona Latina stilo.

Tio, kion oni nomas "morta lingvo" ĝenerale estas difinita stato de vivanta lingvo. Latino ne mortis sed plu evoluis. Ĝi plu vivas en itala, hispana, rumana, franca ktp lingvoj, sed ankaŭ en angla, germana, skandinavaj, slavaj, indonezia, japana ktp lingvoj kaj Esperanto.

La Vikipedio havas pedantan artikolon pri Latino.