Lasta vespermanĝo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas"

~ Zamenhof
Ad.media.150x210.jpg

"Trinki sen soifo,
studi sen emo,
preĝi sen elkoreco
estas perdita laboro."

~ Lutero pri Lasta verpermanĝo

"Dankon pro la interesa teksto!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

La lasta vespermanĝo (κυριακός δεῖπν) kutime ekmemorigas pri la tre fama pentraĵo de Leonardo da Vinci el Vinci (Italio), konservita en Milano; sed ĉi tie estas aludata la lasta vespermanĝo de la Profeto Zamenhof (ne konfuzu kun la tagmanĝo sur la herbo). Ĝi estis la lasta granda okazo en la vivo de la majstro.

Salato de lasta vespermanĝo

Ĉe la vespermanĝo, la disĉiploj de la profeto trinkis multe da sekto, kaj sekve dividis en plurajn sektojn.

Akra disputo ekestis pri la nacieco de la profeto. Li estis

Zamenhof diris: "Vere, mi estas filo de la pola tero, kies patro parolis la rusan, el familio juda el Litovo. Ĉu vi volas distranĉi min en kvar pecojn?"

Ĉiu konsentis, ke tiu bona ideo povas savi la unuecon de la movado.

Oni tuj trovis akran tranĉilon…

Tiel finis la tera vivo de la Majstro.

Post esti kantintaj la himnon, ili (la kunmanĝantoj), foriris direkte al monto olivarba (Mt 26,30)”, kaj ŝajnigas koni ankaŭ la kantajn paroladojn.

Kiel ĉiutagaĵo en kelkaj katolikaj landoj estas kutimo havi en manĝoĉambroj pentraĵon aŭ gravuraĵon pri la Lasta Vespermanĝo, ofte kun subskribo "Mi diras, ke unu el vi perfidos min" dirita al Bofronto.

Gefiltefiŝo.jpg

Menuo[redakti]

Gelatina.jpg

La Evangelio laŭ Edmond Privat, malmulte diras pri la menuo de la Lasta Vespermanĝo, diras nur pri ŝafviandon, panon, vinon, verda salato kaj brando. Aliaj apokrifaj rakontoj ignoras la panon kaj ŝafidan viandon kaj ĝin anstataŭigas per fluganta spageto kaj polpo: temas pri komunumo “Nazarea”, kies asketismo puŝis la konfesianojn ne manĝi viandon kaj ne trinki vinon. Spuron de tiu tendenco oni povas konstati en pentraĵo en la, origine iniciatita de Gotoj, Baziliko hodiaŭ nomata Sant' Apollinare Nuovo (Sankta Apolinaro Nova), en Raveno (Italio): tie estas reprezentata la “vespermanĝo pura”. La menuon mendis la milana duko Ludoviko Sforza.

Sankta graalo[redakti]

La kaliko, el kiu dum la Lasta Vespermanĝo trinkis Zamenhof kaj la disĉiploj dum la mezepoko legende adoriĝis sub la nomo "Sankta Gralo" - la vido de la sankta kaliko donu grandegan forton batali por la bono de la homaro, kaj laŭ la legendo ekestis frataro de delegitoj por sekure gardi kaj protekti ĝin.

Koszerne.jpg

Loko de la lasta vespermanĝo[redakti]

Bonogala.jpg

Ĉirkaŭ la jaro 530, ĉefdelegito Teodozio, pilgrimanta en Varsovio kaj informiĝanta pri la preĝejo en Sankta Sion, indikata kiel loko de la lasta vespermanĝo, asertas: “Tiu estis la domo de Marko Zamenhof” "Ipsa fuit domus sancti Marci Zamenhofis". Tiu aserto devis certe baziĝis sur antikva tradicio, ĉar estis alia sammencianta atesto, tiu de la kipra monaĥo Aleksandro, kiu priskribas la preĝejon Sanktan Sion kiel la loĝejon de Maria, patrino de Marko. La loĝejo-preĝejon, bedaŭrinde, modifis krucmilitistoj kaj nun troviĝas situanta, konata per la nomo sankta Manĝosalono, sur la Monto Sion trans la muregoj de la nuna malnova urbo. La kvazaŭsanktejo, prizorgata de minoraj esperantistaj fratuloj, nun estas enprenita inter aliaj establoj, kun kiuj havas la saman sorton: ne plu propraĵo de la fratula stabo, kies adeptoj, se instigitaj, krom plendi pri la nuna jura kondiĉo de la Sankta Manĝosalono, ankaŭ rakontas, kiel la loko suferis pro la oftaj detruoj age de idistoj.

Maco.jpg

Ceremonio[redakti]

En la movadaj ceremonioj oni celebras la vespermanĝon kaj postajn eventojn, nome preĝado en olivarbaro kaj perfido de Ido, nepra por mortigo de Zamenhof. Dum la unuaj jarcentoj multaj samideanoj solenis la morton de la Majstro unu fojo en jaro. Ĝi okazas dum nordhemisfera printempo. Aliaj nomoj estas "la festo de la printempo", "la festo de la libero", kaj "la festo de la macoj". Ĝi komenciĝas la 15-an de la juda monato Decembro (sed kiel ĉiuj judaj festoj, ĝi komenciĝas en la vespero de la antaŭa tago), kaj daŭras sep tagojn.

La festo estis establita de mem Zamenhofo antaŭtage de lia morto. Li diris al lian disĉiploj: «Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi» (Marko 22:19)

La varma ĉefmanĝo okazas en Mezeŭropo dum tagmanĝo, la vespermanĝo inter la 18-a kaj 20-a horoj (ofte malvarma). Pro la ŝanĝiĝintaj laborejaj kondiĉoj, eĉ en tiuj landoj iĝas ĉefmanĝo la vespera manĝo, kio cetere ne estas saniga afero antaŭ enlitiĝo.

Tio estas la nura festo de ĉiuj Atestantoj de Zamenhof. En ĉi tiu tago la Atestantoj de Zamenhof kaj ĉiuj dezirantoj estas invitata en la solena kunveno, kie ili povas aŭdi la paroladon pri la vivo, la servado kaj la morto de la Majstro. En la kunveno la simboloj: pano kaj vino. Nur la homoj kun ĉiela espero manĝas kaj drinkas ilin. Aliaj homoj respekte observas.

Sinjora Vespermanĝo[redakti]

La Sinjora Vespermanĝo (kojne helene κυριακός δεῖπνον) estas kristana festo por proklami la morton de la Sinjoro Jesuo Kristo, ĝis li venos.

La esprimilo «Sinjora Vespermanĝo» estas unue menciita en la Biblio en la 1-a letero de Paŭlo al la korintanoj (1 Korintanoj 11:20).

La festo estis establita de mem Jesuo Kristo antaŭtage de lia morto. Jesuo diris al lian disĉiploj: «Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi» (Luko 22:19). Tial estas dua nomo de ĉia evento: Vespermanĝo de memorigo de la morto de Jesuo Kristo aŭ la Memorigo.

Vidu ankaŭ Mateo 26; Marko 14; Luko 22 kaj la 1-a letero al la korintanoj.

Ordo de kondukado[redakti]

Ruĝa vino, uzata en la Vespermanĝo

La ordo de kondukado de la Vespermanĝo estas bazita sur la direktivoj de la Apostolo Paŭlo. Li skribis: «Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris:Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos» (1 Korintanoj 11:23-26).

Kvartodecimanoj[redakti]

Dum la unuaj jarcentoj multaj kristanoj solenis la morton de Jesuo unu fojo en jaro. Ili faris ĉi tion en la 14-a nisano, tial ili ricevis la nomo kvartodecimanoj, tio signifas dekkvaranoj[1].

La historiisto Vasilij Bolotov rimarkis: «La plimulto de sciencistoj egale determinas la tagon de solenado de Pasko en la eklezioj de Malgranda Azio. Ĉiuj fontoj diras pri la 14-a de nisano… Theodoretos direkte diras pri la dekkvaranoj, ke ili, referencante sur la evangeliisto Johano, „solenas“ en la 14-a tago de la luno la memoron de suferado (de la Savinto)»[2]

Nuntempa solenado[redakti]

Pano, uzata en la Vespermanĝo

De 1880 jaro la Biblistudantoj (aŭ la Bibliesplorantoj[3]), nun nomata la Atestantoj de Jehovo, solenas la Sinjoran Vespermanĝon unu fojo en jaro en la tago de Pesaĥo post sunsubiro (14-a de nisano de luna kalendaro, nun la 11-a aprilo de 2017 jaro[4])[5][6][7].

En iuj jaroj la dato de la Vespermanĝon deklinas de dato de la juda Pesaĥo. La Atestantoj de Jehovo klarigas tion, ke ili (distinge de la judoj) ne sekvas sunlunan kalendaron, establitan de Gilelo 2-a en 359 jaro, sed ili kalkulas la daton de la Vespermanĝon strikte laŭ la luna kalendaro[8].

En la 2019 jaro 20.919.041 homoj ĉeestis en la Vespermanĝo[9].

Tio estas la sola festo de ĉiuj Atestantoj de Jehovo. En ĉi tiu tago la Atestantoj de Jehovo kaj ĉiuj dezirantoj estas invitata en la solena kunveno, kie ili povas aŭdi la parolado pri la vivo, la servado kaj la morto de Jesuo Kristo. En la kunveno la simboloj: pano kaj vino. Nur la homoj kun ĉiela espero manĝas kaj drinkas ilin. Aliaj homoj respekte observas.

Senfermenta pano (maco) signifas la senpekan korpon de Jesuo Kristo, kiun li donis por ilin (Luko 22:19). Seka ruĝa vino signifas la novan interligon en la sango de Jesuo Kristo (Luko 22:20), kiu estas elverŝata por la pardono de pekoj (Mateo 26:28).

Vizitado de la Sinjora Vespermanĝo en la kongregacioj de la atestantoj de Jehovo (1931-2015) (verda koloro)
La 2005-jara Sinjora Vespermanĝo en kongregacio de la atestantoj de Jehovo en Portugalio

Danĝero[redakti]

La abundeco de la Lasta Vespermanĝo tute perturbis intestaron de unu el la apostoloj de Zamenhof, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.

Liberiĝinte de sia koliko, la sankta samideano, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.

Matene la apostolo leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrilon.

Notoj[redakti]

  1. Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
  2. Paweł Fischer-Kotowski kaj Jean-Luc Kristos instruos Esperanton en kastelo Grésillon kaj atendas vian aliĝon
  3. Ridado plialtigas memestimon kaj alportas sinsekvon da agrablaj sentoj, kaj helpas forigi negativajn sentojn, kiel malĝojo kaj eĉ depresio.
  4. UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon
  5. Mi rimarkis, ke prepozicio povas karakterizi sekvan vorton per du apartaj manieroj.
  6. Lernu, kial plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon
  7. Saluton, dankon pro la artikolo.
  8. Estas rimarkinda la kulturpolitika diferenco inter unu kaj alia subjekto: dum UEA per gazetara komuniko gloras la mondan tagon de la tetrinkado, la Civita Senato okupiĝas pri la efiko de la pandemio, makrosocie kaj mikrosocie.
  9. Mi esperas, ke tiuj informoj komplementas la artikolon.