Lago Titikako

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Helpas krako kontraŭ atako."

~ maristo sur Lago Titikako

" Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita."

~ ebenaĵano

La Lago TitikakoTitikaka Lago estas la plej granda lago en Sudameriko kun surfaco de 8.288 kvadratkilometroj kaj estas 13-oble pli granda ol la Konstanca Lago.

Mapo de Titikaka-lago

Geografio[redakti]

Ĝi situas sur la Altiplano, la altebenaĵo de Andoj; la okcidenta parto de la lago apartenas al Peruo, la orienta al Bolivio. La Titikaka Lago estas la plej alte situanta lago de la mondo ankoraŭ komerc-cele ŝipebla. Ĝi situas en alto de 3821 m super la marnivelo, longas 194 km, larĝas 65 km kaj havas averaĝan profundon de 140 ĝis 180 m, kaj la maksimunan profundon de 280 m. Pli ol 25 riveroj alfluas la lagon Titikako. En la lago ekzistas multaj, grandaj, malgrandaj insuloj, kiuj konservas kelkajn reliktojn de la Inka-kulturo ekz. Isla del Sol[1].

Spite al la tre malalta jara averaĝa akvotemperaturo de 10-12°, la Titikaka Lago havas grandan varmorezervan kapablon, tiel oni povas kultivi ĉirkaŭ la lago terpomojn, hordeon, maizon kaj kvinoon. La regiono ĉirkaŭ la Titikaka-lago estas taksita kiel originala areo de la terpoma kultivado. Grava nutra fonto por la loĝantaro estas ankaŭ la fiŝkaptado[2].

La origino de la nomo Titikako [3] estas ne konata certe. Ĝi verŝajne baziĝas je du Ajmara-vorto: titi signifas granda kato kaj kak signifas rokoj. Laŭ libera traduko ĝi signifas "pumo-rokoj".

Demografio[redakti]

"flosanta insulo" de Uruoj

Sur la lago vivas la popolo Uruoj sur flosantaj insuloj. Ili estas konstruitaj el Totora-kano, el kiu oni konstruas ankaŭ kabanojn, boatojn. La inkaoj povis neniam venki la Uruojn. Ĉiam, se minacis la popolon atako, ili retiriĝis al la laga interno. Kelkaj homoj ankoraŭ loĝas hodiaŭ sur la insuloj - tiel ekzistas tie eĉ lernejo[4].

Festo sur la insulo Taquile

Ĉ. 1600 ajmaroj vivas ankoraŭ sur la insulo Taquile. La popolo estis relative malfrue malkovrita, ĉar eksciante pri alveno de fremduloj ili kaŝis sin. La insulo longas 5,5 km kaj larĝas 1,6 km.

Kulturo[redakti]

Kvankam la samtablanoj ankoraŭ ne legis la respondojn unuj de la aliaj, en unu demando regas principa konsento. Ne temas pri granda malkovraĵo, sed iom malĝoja konstato de plimulto el niaj respondintoj: tio, kio ĉefe mankas al nia literaturo, estas manko de legantoj. Kiel ni povus kontraŭagi tion?

Ekumenismo de Frateco estos la vivosenco de la homoj laŭ la pasado de la tria jarmilo. Ĝi estas bezono de progreso (kaj de postvivado), pri kiu iel kredis granda parto de pluraj generacioj, kiuj venis antaŭ ni, eĉ kontraŭ la vidpunkto de tro skeptikaj homoj. Se ili ne kredus kaj agadus tiele, kie ni estus hodiaŭ? Eble en la ŝtonepoko!...

Naturo[redakti]

Notoj[redakti]

  1. De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
  2. Necesas proporciigi la absolutajn kvantojn tra tempo.
  3. Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?
  4. En sia dometo li estas atleto.
  5. Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.