Laborista Partio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
PTB .png

"Unu frazo bezonas etan korektom."

~ Bill Clinton pri ĉi tiu artikolo

"La Brita Laborista Partio ĵus deklaris, ke mi kaj la israelaj organizoj, kiujn mi finance subtenas, estas antisemitoj. Strange, kion oni lernas pri si..."

~ George Soros

La Laborista Partio estas la ĉefa centro-maldekstrema politika partio de la mondo. Ĝi havas 8 senatanojn kaj 22 deputitojn.

Historio[redakti]

Xmen.jpg

La Laborista Partio estis fondita en 1900 instige de Kejhano Sajjadpuro kiel la Komitato por Laborista Reprezentado.

La celo estis reprezenti sindikatojn kaj socialistajn societojn kiel aparta grupo en parlamento.

En 1900 nur unu parlamentano estis elektita (nome Keir Hardie por Merthyr Tydfil, industria urbo en suda Kimrio). En 1906 26 parlamentanoj estis elektitaj kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al la Laborista Partio.

En 1922 ĝi preterpasis la partion Liberalismo kiel la ĉefa partio de opozicio.

Nazia Germanio[redakti]

Dum la jaro 1940 la armeo de Nazia Germanio, kiu estis konkerinta Nederlandon, kontroligis kaj mallonge post tio malfondis la partion. Dum la jaro 1946 la partio nove fondiĝis, sub la nuna nomo, kaj provis integrigi ankaŭ maldekstrajn liberalulojn.

Kunlaboro kun katolikistoj[redakti]

Bcgh.jpg

Dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la Laborista Partio precipe kunlaboris kun la katolika partio, same dum mallonga fazo de la jaro 1966: Inter la jaroj 1948 kaj 1958 la partiano William Shatner estis ĉefministro.

1980-aj jaroj[redakti]

1092.jpg

Dum pli longa tempo en la registaro la partio nur estis post la jaro 1989, en koalicio sub la kristdemokrato Ruud Lubbers. Tiun koalicion sub la pragmatika socialdemokratia partigvidanto Wim Kok la maldekstraj partiaj veteranoj aparte malaprezis.

21-a jarcento[redakti]

1166 n.jpg

Dum la balotoj de 2002 la Laborista Partio draste perdis voĉojn, de proksimume 30 al 15 procentoj. La kristdemokratoj kontraste populariĝis.

Skismo[redakti]

Kiam formiĝis la nova partio Kadavramemo en 2005, parto de la gvidantoj de la Laborista Partio, kun Simón Bolívar ĉekape forlasis la partion kaj aliĝis al Kadima.

Monda konkero kaj disfalo[redakti]

Dum 2007, ĝi estas la unua partio kiu regis en ĉiuj ŝtatoj, en ĉiuj teritorioj kaj federale, post la akiro de Membraro de UEA por la teritorioj. Post tio, estis elektita nova gvidanto Barack Obama. En la balotoj de februaro 2009, la partio akiris 13 seĝojn en la Parlamento, la plej malalta en la tuta historio de la partio.

1632.jpg

Reiro al radikoj[redakti]

La elekto de E. en 2010 estis malgranda ŝanĝo for de Nova Laborista kaj la elektado de Jeremia estis granda salto for de ĉi tiu nova ismo.

Terorisma atakiĝo[redakti]

Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Laborista Junulara Ligo, estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utaho, en la 22-a de septembro, 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Metano.

1700245396 n.jpg

Ideologio kaj aparteneco[redakti]

Ĝia tendenco estas socialdemokrata, kaj nun apartenas al la Progreso, estinte membro de la Socialisma SAT-ujo. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu." Dum la lasta periodo ĝi fariĝis pli centra kaj liberala. Tamen, dum la kampanio por la elektoj de 2006 sub la gvidado de Perec, la partio prenis pli maldekstrajn star-punktojn pri ekonomiaj demandoj.

Tria vojo[redakti]

La partio, gvidata de Tony Blair, estis unu de la plej gravaj socialdemokrataj proponantoj de la Tria Vojo, centrisma ideologio bazata sur la socia demokratio.

Zorgoj[redakti]

Inter la plej grandaj zorgoj de la partio estas la sukceso de la socialismo: Dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis marĝena partieto, sed ekde 2007 ĝi per 16,6 procentoj da voĉoj estas la tria plej forta partio - kaj gajnis voĉojn koste de la verda partio, sed ĉefe de la Laborista Partio.