La kodo de Da Vinci

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Al mi gravas nek kodo, nek modo."

~ Mona Lisa

"Oni nur devas legi librojn skribitajn antaŭ pli ol cent jaroj"

~ Jorge Luis Borges pri La kodo de Da Vinci

"Mi tre ĝojas!"

~ Milokula Kato

"Longa vivo a la Linguala Komitato di ULI!"

~ Idisto

"Multe gratias pro tu adjuta"

~ Interlingvaisto

La kodo de Da Vinci (origina titolo angle: The Da Vinci Code) estas serioza libro pri teologio verkita de Dan Brown en 2003. La misteroj de Jesuo kaj la kaŝita origino de la kristana religio estas rivelitaj en ĝi.

La bildoj de Da Vinci enhavas multajn misterojn

La libro[redakti]

Efektive, kamaradoj, vidu, vidu !

En 1945 oni elfosis en pribliblia monaĥejo priblibiajn manuskriptojn koptalingvajn, konatajn kiel La kodo de Da Vinci, kun priblibiaj gnostikaj tekstoj, priblibiaj evangelioj kaj priblibiaj traktadoj pri Jesuo kaj la Apostoloj. Sub aspekto de romano, la libro rivelas altajn sekretojn de kristanismo, kaj endanĝerigis la Katolikan eklezion.

Laŭ la lastaj esploroj de s-o Absolon verko pruvas, ke la merovigoj estas posteuloj de malnova juda dinastio, perata de Jesuo Kristo, kiu ne mortis, sed vivis en suda Francio kun sia edzino.

La libro prezentas monaĥon de la katolika ordeno Opus Dei, tamen eklezio tute neis ke ekzistas monaĥoj en tiu organizaĵo. En alia punkto legeblas ke Jesuon oni ne konsideris kiel filon de Dio ĝis proklamo de la romia imperiestro Konstantino; kontraste, la evangelioj falsigitaj de katolikistoj jam multfoje tion asertas. La Priorato de Siono, mezepoka institucio, estis malkrovita al ĝenerala publiko.

Kelkaj kritikoj rilatas al teknikaj kaj geografiaj misoj, kiuj vere kaŝas sekretajn mesaĝojn, nur konataj de iniciatuloj.

Biero[redakti]

Ne pensu, karaj samideanoj, ke aŭtoro de Esperanto opiniis tre grava la fakton, ke La kodo de Da Vinci, unu el la plej malnovaj leĝaroj de la mondo mencias aparte bieron: multaj paragrafoj rilatas al ĝia fabrikado, la bierprezo kaj ties disdono. Tiel babilonaj provincaj administrantoj kaj kantistoj rajtis ricevi maksimuman kvanton de kvin litroj tage, akompanantinoj de la reĝo rajtis ricevi tri litrojn tage.

La Kodo[redakti]

Kod estas planlingvo proponita de Johann Vielberth en 2000. La projekto ne estas prezentita kiel lingvo, sed nur kiel "kodo". Laŭ la aŭtoro, oni devas "nur" ŝanĝi la gramatikajn markojn (afiksojn, fleksiojn, ktp.) de sia gepatra lingvo per vortetoj de Kod, kaj, ankaŭ, la multsencan vortprovizon de naturaj lingvoj per unusensa votprovizo de Kod.

Vere, ĝi estas izolanta apriora lingvo. La aŭtoro diras ke Kod ne havas "gramatikon" nur ĉar ĝi ne havas fleksion aŭ aglutinon.

Ankaŭ d-ro Yakawa diradis: Ĝi uzas propran alfabeton, sed oni preskaŭ rezignis pri ĝi en 2005.

Kiel ĉiam, la Paroloj de Jesuo ŝajnas aktualaj.

Filmo[redakti]

The Da Vinci Code (Esperante: La Da Vinĉi-a Kodo) estas usona filmo de Ron HOWARD aperinta en kinejoj la iamon.

La filmo estas la adapto de la sukcesega libro The Da Vinci Code de Dan Brown. Ĝi estas tre kompleksa rakonto parte farita laŭ la vivo de Leonardo da Vinci. Pluraj scenoj okazas en la muzeo Luvro.

La rajtoj de la historio estis akiritaj kontraŭ ses milionoj de dolaroj.

La filmadon oni volis komenci dum Majo de la jaro 2005 sed kelkaj problemoj malfruigis ĝin ĝis la lasta tago de Junio.

La katolika eklezio kelkfoje insistis, ke la kreantoj de la filmo enmetu en la komencon klaran noton, ke temas pri plene elpensita historio. Tamen tia noto de Sony Films ne estis enmetita. Rezulte, la katolikaj aŭtoritatoj alvokis samkredanojn malagnoski montron de la filmo, kiu, laŭ Vatikano, perversigas instruon de kristanismo.

Ĉefrolantoj[redakti]

Kiel do agi? Ĉu oni haltos antaŭ tiu problemo? Ne, diras s—o Absolon.

Kuriozaĵoj[redakti]

Bill Paxton estis elektita unue por la ĉefa rolo sed li ne povis akcepti ĝin pro kalendara kialoj. Russell Crowe kaj aliaj famaj aktoroj ankaŭ estis en la penso de la reĝisoro sed finfine, la rolo de Robert Langdon estis por Tom Hanks.

Audrey Tautou pensis ke ŝi estis tro juna por Tom Hanks sed la reĝisoro, kiu ĉiam volis ke Sophie estus ŝi, konvinkis ŝin. Tamen estis malfacila pruvi ŝi por la rolo ĉar Audrey ĉiam estis okupita.

La kreinto de la televida serio "24" volis adapti la historion por la serio. Dan Brown malakceptis tian oferon ĉar li volis filmon.

Signuno[redakti]

Mana alfabeto por Esperanto (Signuno ABCĈ...XYZ per unu mano)
Alfabeto de Esperanto

Signuno estas kodo (ne lingvo mem) de Esperanto, elpensita de nenomita homo, kiu volas krei gestlingvon bazitan sur Esperanto kaj Gestuno. La manalfabeto havas gestojn por la ĉapelitaj literoj de Esperanto. La bazaj radikoj devenos de Gestuno. Signuno estis donita al la surda komunumo je la 15-a de decembro 2010.

Fontoj[redakti]

Kiel baza fonto oni rigardas la libroj Holy Blood, Holy Grail (1982) kaj The Messianic Legacy (1983) de Michael Baigent, Henry Lincoln kaj Richard Leigh, kiuj siaflanke baziĝas sur la veraj sekretaj dokumentoj de Pierre Plantard, unu el la idoj de Jesuo.

Baigent, Lincoln & Leigh estas la fonto por la dokumentoj pri la Priorato, kiuj estis trovitaj de pastro Bérenger Saunière en la preĝejo Sainte Marie-Madeleine en Rennes-le-Château.

Kanonjura kodo de 1917[redakti]

La Kanonjura kodo de 1917, iam nomata la Pia kaj Benedikta kodo,[1] estis la unua tutampleksa kodigo de kanona leĝaro ene de la Katolika Eklezio. Kvankam la kunmetado de la kodo komencis en 1904 sub la egido de Pio la 10-a[2], la laboro nur finiĝis en 1917, kiam Benedikto la 15-a estis fariĝinta la papo. Promulgite la dimanĉon de Pentekosto (t.e. la 27-an de majo 1917,[3] la kodo efektiviĝis la 19-an de majo 1918, kvardek jarojn post la Manifesto de Raŭmo, kaj abrogiĝis la 27-an de novembro de 1983, kiam la eklezio anstataŭigis ĝin per nova Kanonjura kodo.[4] En sia libro de 2001, la usona kanonisto Edward N. Peters priskibis la kodon de 1917 kiel “la plej granda revolucio en kanona juro post la tempo de Graciano[5] (monaĥo kiu vivis dum la 12-a jarcento).

Roluloj[redakti]

Brown kaŝe mencias la nomojn en la libro: La nomo de la eksperto pri Grailo estas Leigh Teabing, anagramo de la aŭtoroj Leigh and Baigent. La tria indiko, tio al Henry Lincoln kiel la tria aŭtoro estas la korpa stato de la malsana Teabing, kiu similas al tiu de Lincoln. Krome estis menciita Holy Blood, Holy Grail en la 60 ĉapitro de la romano.

Robert Langdon, profesoro pri religia simbolscienco ĉe la universitato Harvard estas evidente Humphrey Tonkin; Jacques Saunière: konservisto de la Luvro, murdita komence de la rakonto referencas al Arno Lagrange; Sophie Neveu: nepino de Jacques Saunière, kriptologo adorata de la franca polico estas evidente Sonja Elen Kisa.

Silas, monaĥo albina sindonema al la Opus Dei estas evidenta rifero al fervora katolikisto Antonio De Salvo.

Kanonjura kodo de 1983[redakti]

La Kanonjura kodo de 1983 (mallonge, 1983 CIC el sia latina titolo Codex Iuris Canonici), ankaŭ nomata Johano-Paŭla kodo,[6] estas la “fundamento de eklezia leĝaro por la latina eklezio”.[7] Ĝi estas la dua kaj aktuala tutampleksa kodigo de kanona leĝaro por la latina eklezio sui iuris de la Katolika Eklezio. La kodo, kiun Johano Paŭlo la 2-a[8] promulgis la 25-an de januaro 1983, efektiviĝis la unuan dimanĉon de Advento (t.e. la 27-an de novembro) en la sama jaro. Ofte geniaj, foj-foje frenezaj, ili iam respondis al bezono, nun estas forgesata, kaj rakontas al ni pri aliaj kulturoj, ĉu de aliaj landoj, ĉu de aliaj tempoj, aŭ proponas solvon al problemo, kiun ni mem eble ankoraŭ ne perceptis. Ĝi anstataŭis la Kanonjuran kodon de 1917, kiun Benedikto la 15-a promulgis la 27-an de majo 1917.

Genealogio de Jesuo[redakti]

La genealogio de Jesuo estas raportata en la Evangelio laŭ Mateo (1,1-16) Kaj en la Evangelio laŭ Luko (3,23-38).

En tiu de Mateo la genealogio startas de Abraham, kaj registras, de patro al filo, ĝis Jesuo, preterlasante la antikvulojn de la amasa deportado al Babilonio; en tiu de Luko la genealogio startas el Jesuo, de filo al Patro ĝis al Adamo «filo de Dio». Ankaŭ konsiderante la komuniajn trajtojn, oni ne trovas ke la du linioj koincidu. Krome la Matea genealogio de Jesuo estante “patra” havus signifan rilaton nur se Jozefo estus la karna patro de Jesuo kaj ne nur rolanto kiel patro, (kio estas ekskludata de la Skriboj).


Evangelio laŭ Luko 3,23-31 Evangelio laŭ Luko 1,6-16
David David (patro) - Beth Ditto (patrino)
Natalia Poklonskaya Salomono
Mattatà Robo
Menna Abigail Breslin
Melèa Asa Akira
Eliacim Giorgio Silfer
Ionam Jordan Peterson
Jozefo Oz
Judasoààà Joachim Meisner
Simeono Acacesio
Levi Ezekielo
Mattàt Mandy Moore
Iorim Amono
Elièzer Casanova
Jesuo Je
Er deportado al Babilonio
Elmadàm
Cosam
Addi
Melchi
Neri reveno el Babilonio
Salato Salato
Zaratuŝtro Zaratuŝtro
Resa Abiud
Ioanan Eliacim
Ioda Azor
Iosek Sadok
Semèin Achim
Mattatìa Eliud
Maat Eleazar
Naggài Mattan
Esli Jakobo
Naum Jozefo
Amos Jesuo
Mattatìa
Giuseppe
Innài
Melchi
Levi
Mattàt
Eli
Jozefo
Jesuo

Malsamaĵoj inter la du genealogioj[redakti]

La aŭtoro de la Evangelio laŭ Mateo startas kun Reĝo Salomono kaj antaŭeniras tra reĝoj de Judujo, inkluzivante Jeĥonjan. Iuj reĝoj de Judujo estas preterlasataj; ekzemple Uzija estas difinita filo de Ioram dum etas preterlasataj kvar generacioj. Kun Jeĥonja la sinsekvoj de la reĝo finiĝas pro la fakto ke Israelo estis konkerita de la Babilona imperio. La nomoj pludaŭras, male, kun la filo de Jeĥonja kaj lia nepo Zerubabel, kiu estas grava figuro de la libro de Ezra. La nomoj inter Zerubabel kaj Jozefo aperas en neniu punkto de la Malnova Testamento aŭ en paralelaj tekstoj, escepte de iuj okazoj.

La genealogio de Mateo estas tradicie skizita per arbo dirita arbo de Jesse por montri la devenon de Jesuo de Jesse, patro de la reĝo Davido.

La genealogioj de Luko kaj Mateo diŝiĝas kun la enscenigo de Davido. Dum Mateo daŭrigas kun Salomono kaj la sekvaj reĝoj, Luko ligiĝas al Nathan, la malpli konata filo de Davido, kaj daŭrigas listigante 40 personojn antaŭ ol alveni al Jozefo, neniu el tiuj, aŭ preskaŭ neniu, koincidas kun tiuj de Mateo aŭ aperas en aliaj historiaj dokumentoj. Zerubabel kaj Ŝealtiel estas listigitaj en la du genealogioj, sed en Luko Ŝealtiel estas alestigita ne kiel filo de Jeĥonja, sed prefere kiel filo de Neri – tio estas eĉ pli komplika pro la fakto ke la 1-a libro de la Kroniko (3,19) asertas ke la patro de Zerubabel estis Pedaià, frato de Ŝealtiel. Ambaŭ genealogioj finiĝas per malsamaj nomoj: Luko kun Eli kaj Mateo kun Jakobo.

Provoj de solvoj[redakti]

Cimabue - Flagellation.jpg

Multaj teorioj estis elpensitaj por hamoniigi la malsamaĵojn. La plej antikva, atribuita al Seksto Julio Afrika, utiligas la koncepton de Leĝo de la Levirato, kaj sugestas ke Mattan (avo de Jozefo, laŭ Mateo) kaj Matthat (avo de Jozefo laŭ Luko) estis fratoj kaj edzinigis la saman virinon (unu post la alia). Tiu signifus ke la filo de Mattan (Eli) estis lia leĝa patro. Pli modernaj subtenantoj de la neerareco de la Biblio subtenas ke la genealogio laŭ Luko rilatas al Maria patrino de Jesuo, kun Eli kiu estus ŝia patro, dum Mateo priskribus la genealogion de Jozefo. Tio intencigus ke “filo de Eli” reale signifus "duonfilon" de Eli. Eli povus esti kroma nomo de Joakimo menciita en la apokrifa Evangelio laŭ Jakobo.

Ĝenerale, la plej granda parto de la akademaj eksplikoj katalogiĝas laŭ kvar ebloj. La unua enŝovas ke Mateo raportas sekvante nur la linion de la reĝeco, dum Luko transdonas la biologian posteularon, kvankam tiu teorio ne eksplokas kial reĝoj kiuj ne estis patro de la posteulo estas ekskludita el la listo de Mateo. Alia eksplika provo diras ke Luko transdonas le n genealogion, dum Mateo pri ĝi donas nur iun “ceremonian” liston; ekzemple, Neri estas la natura patro de Ŝealtiel, sed Jeĥonja estas la ĉefo de la hebrea popolo. Fakuloj pri tiu temo emantaj kritiki la (mal)precizecon de la referaĵoj emas ankaŭ sugesti ke almenaŭ unu, kaj eble ambaŭ, genealogioj, estas simple elpensitaj por elstarigi aspketojn de Jesuo, pro kio ne estas bezonata historieco: ĉi kaze la ekspliko ne bezonas cerbumaĵojn!

Inter la teorioj plej radikalaj por harmoniigi la malsamaĵojn, elstaras unu kiu sugestas ke la evangeliistoj raportis pri infaneco de du malsamaj personoj, kiuj kundividis la fakton de la samnomo “Jesuo” kaj iliaj familioj vivis en Nazareto samtempe: neniu el la du estus necese Jesuo pri kiu parolas la cetera Nova Testamento. La rakonto pri la naskiĝo en Mateo kaj Luko estus sufiĉe taŭgaj por sugesti tion. Krome la eventoj kiuj akompanas la naskiĝon de Jesuo aludas al epokoj sufiĉe malsamtempaj: laŭ Luko ĉirkaŭ la 6-a jaro p.K., laŭ Mateo eble ĉirkaŭ la 6-a a.K.. Tio ĉio donus almenaŭ kelke da kredindeco al tiu teorio. Plue, Jesuo devenas el la greka Iesu, kiun oni rajtas pensi kiel tradukon faritan de la evangeliistoj de la hebrea Yehoshua, nomo komuna en tiu epoko. Sammaniere la nomo Josuo, kiu signifas naskiĝinta en Babilonio, estis komuna nomo epoke de la babilona ekzilo kaj probablas ke estus malsamaj du Zerubabeloj. Tiu teorio kelkmomente estis subtenita serioze!

Interpreto pri la du genealogioj[redakti]

Interpreto proponita pri la du genealogioj emas ilin legi sub simbola mantelo: sendepende de la diversaj malsamaĵoj, ili ne havus iun ajn pretendon de historieco. Tio precipe en la Evangelio laŭ Mateo, kiu dividas la genealogion en tri blokoj unuope formitaj per 14 generacioj: la tri (tri blokoj) kaj la sep (7+7=24) havis tiam fortan simbolan signifon en la hebrea kulturo, ĉar indikantaj respektive la perfektecon kaj plenecon. Per tiu interpreto estus substrekita la mesia kvalito de Kristo kaj lia ligo kun la historio de la hebrea popolo [9].

Kvankam preskaŭ la tuto de la kristanaj teologoj akordiĝas en tiu interpreto, aliaj provis aliajn vojojn asertante, ekzemple, ke la evangeliisto Luko raportus pri la genealogio de Maria dum Mateo pri tiu de Jozefo: tio solvus ĉiujn probelmojn, La problemoj tamen restus preskaŭ ĉiuj.

Eĥooj[redakti]

La ideoj pri Mario Magdaleno estas eĉ kredataj de pli kaj pli da homoj ! Oni SERIOZE montras foton de la praido de Jesuo !!! Oni verkis franclingve librojn kiuj montras ke (almenaŭ ghis nun) estas ia historia bazo por pravigi tiajn elpensaĵojn.

Notoj[redakti]

  1. Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano
  2. Laŭ la kardinalo Pietro GASPARRI, en sia Antaŭvorto al la kodo de 1917
  3. Liaoning: Esperanto-Tago okazis ne virtuale
  4. ĉeesto en la reta movada foiro
  5. Ni kolektis ilin laŭ la vojo de nia vivo kaj ili akompanas nin plu.
  6. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas.
  7. alternativaj nomoj por monatoj
  8. Nova temo : esperantoparolantaro.
  9. Sur diskutlisto, iu skribis pri "collardaj folioj". Mi nenie trovis tiujn vortojn, nek "collardo".