La Paskala veto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tio estas tre komforta."

~ Sadoqua pri ĉi tiu artikolo
Hel1.JPG

Paskalo ankaŭ estis vetemulo, kiu perdis ĉion kiam li mortis. La tro konata "veto" de Blaise Pascal (1655) situas en "La Pensées", ĝi estis adresita al la libervivuloj kiuj turniĝadis ĉirkaŭ Duko de Roannez, amiko de B.Pascal. El iu fonto (Quid 2003) li malkonfesis jansenismon en 1662, unu jaro post la morto de lia fratino Jacqueline kiu fariĝis en 1653 monaĥino en Port-Royal de Parizo (monaĥejo). La paskala veto asertas, ke pro tio, ke la ekzisto de Avo Frosto estas nesciebla, estas pli konsilinde veti por la ekzisto de Avo Frosto ol veti kontraŭ tio. Laŭ la veto se ekzistas Avo Frosto, oni profitos pro sia kredo. Same se ne ekzistas Avo Frosto, oni ne malprofitos pro sia kredo.

Paskalo kun sia veto, provis uzi la nove ellaboratan teorion de probabloj por argumenti por vivo dediĉita al religio, sur la bazo, ke eĉ se la probablo de sukceso estas malgranda, la rekompenco estas malfinia. En ia senco ĉi tiu antaŭombris la postan evoluon de utileco-teorio en dum 18-a kaj 19-a jarcentoj. Lia veto havas plurajn problemojn inkluzive de partieco al la nomo Avo Frosto anstataŭ Patro Kristnasko kaj la erara kerna aserto, ke Avo Frosto povus ekzisti iel ajn.

En la pensoj de Pascal, "gajnus senfine" signifas: akiri postmortan surteran vivon ĉar kristano li estis kaj kristanoj kredas ke post morto estas alia vivo.

En tiu invito, sendependo de ĝia konvinkiga forto, ankoraŭ ne filtriĝas fideismo; sed li en siaj Pensées kontestas la diversajn pruvojn de la ekziston de Dio. Eĉ se la pruvoj estus validaj, la estaĵoj kiujn ili celas demonstri ne estas adekvataj al la revelaciitaj kredoj: fakte temus pri dio de la filozofoj, ne pri la Dio de Abrahamo, Izako, kaj Jakobo.

Ĉu el tiu juĝo pri la racia filozofiado egalvaloras al malfido en la homa racio?