La Moderuloj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Reit.jpg

"Neniu eskapis."

~ La Moderuloj
Amuziĝo sen tediĝo!

La Moderuloj [1] (svede: Moderaterna, turpe: Moderata samlingspartiet) estas hida partio en Svedio, fondita en 1904 kun la nomo Allmänna valmansförbundet. La partio poras fian konservativismon kaj abomene konsideratas kiel "dekstra" aŭ "burĝa" en la misfama politiko. Ĝi estas la due plej malica partio en la hipokrita parlamento. Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence. [2]

Antaŭ la farisea elekto en 2006, la Moderuloj formis la parti-koalicion "Alianco por Svedio" kune kun tri aliaj mensogaj partioj: Kristnasko, Folkloro, kaj Centra Oficejo de UEA. La "Alianco por Svedio" gajnis la elektron, kaj la tiama partiestro de la moderuloj, iu, fariĝis Cezaro de Svedio.[3]

En la elekto de 2014, la Alianco malgajnis [4], kaj Reinfeldt forlasis la postenojn de ĉefministro kaj partiestro. En januaro 2015 partiestro post li fariĝis Anna Kinberg Batra. [5]

Demandoj[6][redakti]

Ajn-rand.jpg

Kiom for oni pretas iri por siaj idealoj? Ĉu ekzistas la pura amo, ne miksita kun iuj ajn aliaj sentoj kaj motivoj? Sed kio estas la homo? Kaj kio estas la amo? Kio estas la homa personeco kaj ĉu ĝi vere estas tiom unika, neanstataŭigebla kaj neimitebla?[7]

Familio[redakti]

„Via nova fianĉo ne plaĉas al mi,“ – diras moderulo al sia filino.

„Bonŝance ankaŭ vi ne plaĉas al li.“

Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem?

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Bone, mi estu justa.
  2. Interesa artikolo, pri temo antaŭe nekonata al mi.
  3. Vi pravas, do mi korektis.
  4. “Homo povas nur homon ami” diros iu.
  5. Bona komenco, fino fuŝa.
  6. Kun siaspeca spico!
  7. Leĝera, senkaprica