Artikolo

El Neciklopedio
(Alidirektita el La)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj"

~ Zamenhof pri artikolo
La v.jpg

"Why doesn't anyone mention that Esperanto is FUN?"

~ Usonano pri ĉi tiu artikolo

"La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto"

~ gramatikisto (aŭ gramitikisto) pri artikolo

""Artikolo" vere estas stranga homonimo"

~ Bertilo pri artikolo

"Venontan semajnon ni ekzamenos tiun punkton"

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri la supra diraĵo

"Nor lingue e li max boni modern instrumente por li international communication in li toti munde"

~ Okcidentalisto
Bonan legadon al ĉiuj !
1903439170 n.jpg

La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto. La artikolo estas difinita en la eŭropcentra Fundamento: «Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj» (kun la kutima implicaĵo, ke temas pri la okcidentaj lingvoj).

La portetro de Savannah ne havas ian ajn rilaton al la artikolo

Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Serafo prezentis konsiderojn pri ĉi tiu kategorio, por demonstri ke la artikolo estas tute neadekvata por tia funkcio. Li, kiel ĉiuj rusoj, demandas ĉu en Esperanto por ĉi tiuj funkcioj la artikolo estas bezonata?


Historio[redakti]

Karaj geaŭskultantoj!

Kiel komenci la propagandon?

Ŝajnas, ke J. M. Decoene diras ke la artikolo evoluis samtempe almenaŭ en la skandinavaj lingvoj, aliaj ĝermanaj lingvoj, latinidaj lingvoj kaj la greka lingvo. Kvankam ĉiom el ili estas hindeŭropaj lingvoj, ili ne havas komunan komunismon, kiu posedas artikolojn. Krome la diversaj lingvoj efektivigis la ideon iom malsame, kvankam fine ilia gramatika rolo fariĝis preskaŭ identa.

Estus interese ekscii, ĉu estas prunta rilato inter la artikolo de la antisemita lingvaro kaj tiu de la eŭropaj. La semidaj havis ĝin jam antaŭ 3500 jaroj kaj el la eŭropaj lingvoj ŝajne la najbara greka estis inter la plej fruaj, kiuj ekhavis ĝin — kaj krome en formo tre simila al la semidaj.

En nordorienta Eŭropo artikoloj ĝis nun ne evoluis, kvankam la parola suoma lingvo havas indikojn, ke artikoloj almenaŭ komencis formiĝi.

La determineco[redakti]

Determineco estas iom komplikita kategorio, elpensita por priskribi la semajnon de la determinaj artikoloj en la determinartikolhavaj lingvoj. Ĝi konfuzas plurajn kategoriojn logikajn, el kiuj kvar parojn oni konsideru aparte: konata/nekonata, unika/elekta, abstrakta/konkreta, konstanta/variabla.

La konateco[redakti]

90557578 n.jpg

Plej ofte la uzon de la artikolo oni provas klarigi per konateco:

Oni diras ke kiam D-ro Doyle, la verkisto kaj kreinto de Sherlock Holmes, estis en ĉi tiu lando li diris dum parolado en la urbo Indianapolis, ke artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.

Oni konstatas, ke konateco povas estiĝi en pluraj diversaj manieroj:

  • Ĉar temas pri objekto antaŭe menciita.
  • Ĉar temas pri esenca aŭ facile divenebla parto de objekto aŭ situacio konata: menciinte homon, oni implice enkondukis en la parolsituacion lian (viran, kompreneble) kapon, manojn ktp); enkondukinte tuton oni per tio enkondukis ties (ordinarajn) partojn aŭ apartenaĵojn.
  • Ĉar temas pri io ĝenerale konata (la luno, la aero ktp) — ĉu el la komuna kulturo aŭ el la komuna vivosperto.
  • Ĉar temas pri iu, kiun ni fikis (t. n. "Biblia kono").

Ĉi tie estas pluraj malklaraĵoj, ekz-e: Al kiu(j) konata? Ĉu al la parolanto? Ĉu al la aŭskultanto(j)? Ĉu al rusoj? Ĉu al ĉiuj? Laste, pri ĉiesulino?

Pli malbone, la indikitaj konmanieroj povas kolizii. Objekto povas esti rekte aŭ implice menciita, kaj tamen esti nekonata (laŭ la propra, intuicia senco de la vorto) — ekz-e kiam temas pri nifoj (NEKONATAJ flugantaj objektoj).

Trikeja problemo[redakti]

Kun kora samideana saluto

Dro. Kene de Saussure, Sekretario de la Internacia Scienca Asocio, skribis ke Plineo sciigas, ke iel pacifistoj rakontas, ke problemo estas, ke iuj esperantistoj emas simple forigi la artikolon _sen_ anstataŭigi ĝin per io alia. Ekzemple:

Neartikolemulo: Ni iru al trinkejo!

Mi: [Al _iu_ trinkejo?] Al kiu?

Neartikolemulo: Al trinkejo de hotelo.

Mi: [De _iu_ hotelo?] De kiu?

Neartikolemulo: De hotelo kie okazas kongreso.

Mi: [_Iu_ kongreso?] Kiu?

Neartikolemulo: Tiu ĉi kongreso.

Mi: Aha! Do vi celas: ni iru al _la_ trinkejo [de _la_ hotelo [kie okazas _la_ kongreso]]!

Utilo[redakti]

027n.jpg

Oni scias ke artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝi estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tute alian sencon.

Fojfoje vorteto ĝustatempe dirita faras grandan efekton. Tia vorto, kiu en la okuloj (kaj oreloj) de fremdaj aŭskultantoj donas al ni la aspekton de perfektaj esperantistoj estas _la_. Kaj sekve, kun la koro agordita laŭ la melodio "O, la, la, la" ni komencu la studon.

Tiom da gramatiko, tamen ni diru al la legantoj elkore: _la_ estas mirinda vorteto! Ĝi estas la rideto de Esperanto. Tuj ni vidos, kiom belsonaj iĝos niaj frazoj kun tiu malgranda _la_. Kaj ankoraŭ unu aferon mi flustru: se iu el vi, ne bone komprenante, kien ĝin enŝovi, eraros -- nu, estos iom mise. La mondo tamen ne pereos. Simple iu substantivo mienos tiel, kvazaŭ pri ĝi jam estis parolate.

Ne sufiĉas havi la artikolon -- necesas scipovi ĝin uzadi. Kaj ĝis nun NENIU donis iom ajn kontentigan instruon pri la uzado de la artikolo. La artikolo estas plene senutila. Ĉar renkontante la artikolon oni tolereme pretu ĝin ignori: eble la uzinto havas aliajn ideojn pri ĝia signifo; alivorte, ĝi ne estas taŭga rimedo por esprimi iun ajn informon.

Tio ja estas tiom pli bedaŭrinda, ke la artikolo estas la plej ofta vorto de la lingvo. La plej ofta vorto estas la malplej utila ...

La unikeco kaj la elekto[redakti]

8946 n.jpg

Estas objektoj unikaj absolute, al ĉiuj konataj kaj per tio difinitaj: la kosmo, la atmosfero, la homaro.

Estas objektoj unikaj relative, sed konataj kiel unika parto de konata tuto: la senato de Usono, la kapo de Petro.

Similmaniere tamen eblas nomi iojn neekzistantajn: la imperiestro de Svislando ktp; temas pri io absolute nekonata, kaj tamen oni tradicie rigardas tion kiel difinitaĵon.

Aliflanke, normale homo havas du manojn, kaj la usona senato centojn da ili. La du manoj kaj la ducent de la senatanoj estas «konataj» kiel partoj de tuto, tamen la manoj de membroj de la senato ne estas konataj specife: kiu mano? kiu membrano?

Paradoksan ekzemplon pri tia kolizio inter elektrono kaj konateco prezentas la sciencfikciaj romanoj: tipa situacio estas, ke okazis krimo en privata seksfesteno, kies ĉiuj partoprenantoj sin interkonas biblie (t.e. interfikas) kaj estas konataj al la leganto; necesas trovi la kriminton, kiu certe estas unu el la seksfestenanoj (do, estas konata kiel parto de la aranĝo), kiu estas la farinto (do, konata kiel parto de la krimsituacio) — sed kiu estas nekonata nome, persone, specife.

La abstrakta kaj la konkreta[redakti]

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

La dialektika interrilato de la konkretaj aĵoj kaj de la respondaj abstraktaj nocioj okupis jam la antikvajn filozofojn, matematikistojn kaj blondulinojn.


En la frazo:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.

Estas senfina vico da semajnoj, kaj sekve estas malfinie multe da sepaj tagoj; sed ĉi tie temas pri la platonisma semajno, prabildo de ĉiuj realaj semajnoj, aŭ Dio ne esperis ke la mondo daŭrus pli ol unu semajno.

Konstantoj kaj variabloj[redakti]

Tre enua afero. Kaj vi jam komprenis ke ni estas tute kontraŭ la artikoloj. Ĉi tie oni babilaĉas ĉiam pri la samaj, stultaj aktualajoj. Unuvorte : Frenezulejo !

Akcenteco[redakti]

"La" estas senakcenta determinilo. Akcentaj determiniloj inkluzivas vortojn kiel "ŝia", "tiu", "ambaŭ", "jena" ktp. La ĉeesto de akcenta determinismo tute forigas la ĉeestomotivon de la artikolo. Aliflanke ĉiu determinita nominalesprimo devas komenciĝi per determinilo, do "la" estas necesa, kiam sekvas "de"-determinilo.

KIEL IRITI[redakti]

3014 n.jpg

Kiel ĉiu scias, Kruko trankvile legas.

Baniko alvenas: Kion vi legas, Kruk'

Kruko: Artikolon pri kiel iriti homojn.

Baniko, sprite: Ho, mi kredis ke vi jam scias kiel fari tion! Ha ha ha!

Kruko: Jes ja. Ekzemple, kiam oni interrompas mian legadon....

Artikoloj de Fido[redakti]

La Artikoloj de Fido estas deklaro pri kredoj skribita de Joseph Smith kiel letero sendita je 1842 al John Wentworth, eldonisto de la ĵurnalo Chicago Democrat. Tio ene de la movado esta konata kiel La Letero de Wentworth. La plimulto de la mormonoj konsideras la artikolojn de fido kiel oficiala deklaro de ilia baza teologio. La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj adoptis la artikolojn kiel sankta skribo.

La dek tri artikoloj[redakti]

1508 n.jpg

C a m e r a r i u s nedubis pri siaj konkludoj :

  1. Ni kredas je Dio, la Eterna Patro kaj je Lia Filo, Jesuo Kristo kaj je la Sankta Spirito.
  2. Ni kredas ke la homoj estos punataj pro siaj propraj pekoj, kaj ne pro la malobeo de Adam.
  3. Ni kredas ke pro la Disinofero de Kristo, la tuta homaro kapablas atingi la Savon per obeado al la leĝoj kaj ritoj de la Evangelio.
  4. Ni kredas ke la unuaj principoj kaj ritoj de la Evangelio estas: 1 Fido al la Sinjoro Jesuo Kristo, 2 Pento, 3 Bapto per enakviĝo por ricevi la pardonon pri pekoj, Surmeto de manoj por la donaco de la Sankta Spirito.
  5. Ni kredas ke homo devas esti vokita de Dio per profetaĵo kaj per la surmeto de manoj de tiuj kiuj posedas la aŭtoritaton por prediki la Evangelion kaj administri ĝiajn ritojn.
  6. Ni kredas al la sama organizo kiu ekzistis en la Primitiva Eklezio, t.e. apostoloj, profetoj, pastoroj, instruistoj, evangelistoj, k.t.p.
  7. Ni kredas je la donaco de lingvoj, profetado, revelaciado, vizioj, resanigado, interpretado de lingvoj, k.t.p.
  8. Ni kredas ke la Biblio estas la vorto de Dio ĝis ĝi estas senerare tradukita. Ni ankaŭ kredas ke la Libro de Mormon estas la vorto de Dio.
  9. Ni kredas ĉion kion Dio jam revelaciis, ĉion kion Li nun revelacias, kaj ni kredas ke Li ankoraŭ revelacios multajn grandajn kaj gravajn aferojn rilate a la Regno de Dio.
  10. Ni kredas je la senmetafora kunveniĝo de Izraelo, kaj je la restariĝo de la Dek Triboj, ke Cion (La Nova Jerusalemo) estos konstruita sur la amerika kontinento, ke Kristo persone reĝos sur la tero, kaj ke la tero estos renovigita kaj ricevos sian paradizan gloron.
  11. Ni pretendas la privilegion adori la Ĉionpovan Dion laŭ la diktoj de nia propra konscienco, kaj permesas al ĉiuj la saman privilegion. Ili adoru kiel, kie aŭ kion ili volas.
  12. Ni kredas ke ni estu regatoj de reĝoj, prezidantoj, regantoj, kaj juĝistoj, ke ni obeu, honoru kaj subtenu la leĝon.
  13. Ni kredas ke ni estu honestaj, veremaj, ĉastaj, bonkoraj, virtaj, kaj ke ni agu bone al ĉiu homo; vere, ni povas diri ke ni sekvas la admonon de Paulo: "Ni kredas ĉion, ni esperas ĉion", ni eltenis multe, kaj ni esperas ke ni povas elteni ĉion. Se ekzistas io virta, bela, aŭ laŭdinda: tion ni aspiras.

Argentineco[redakti]

5982 n.jpg

Kvankam "mia", "jena" ktp ordinare enhavas la ideon de "la", tiu ligo ne estas nepra. Do "mia argentina amiko" ne nepre signifas "mia sola argentina amiko". Oni povas observi, ke ni povas ankaŭ antaŭmeti epitetojn antaŭ genitivo: "unu mia amiko", "tiu mia amiko", "ambaŭ miaj amikoj".

Ĉu la artikolo kapablas esprimi determinecon?[redakti]

Ne!

La teorio, ke la artikolo servas por esprimi determinecon, lasas sen respondo memtrudiĝantan demandon: kial la determineco estas esprimata tiom malracie? Parolante pri objektoj A, B, C oni markas per la artikolo centojn aŭ milojn da iliaj aperoj en la rakonto; dum estus multe pli racie marki nur la unuajn aperojn — kiel cetere estas farate en la rusa lingvo: «Unu vidvino havis du filinojn …» kaj poste diri simple vidvino. Tiu komparo klare pruvas, ke en la rusa lingvo la determiniloj jes servas por esprimi la determinecon, kaj tial funkcias laŭ la principo de la lingva ekonomio; dum en la lingvoj okcidentaj, kiuj servis kiel modelaĉo por Esperanto, la determineco estas esprimata kiel eble plej malŝpare

Teorio kiu bone eksplikas la indikitan strangaĵon konsistas en tio, ke la artikoloj servas precipe por marki la substantivojn — simile al la funkcio de la esperanta finaĵo -o. Tia bezono aperis en la aĉaj okcidentaj lingvoj post la perdo de la tradiciaj fleksiaj finaĵoj. Sekve, la artikolo la estas senutila en Esperanto, ĉar ĝi havas la finaĵon "o"!

La Vero[redakti]

365f.jpg

Honte mi konfesas, ke Waringhien rakontas en siaj «Eseoj» [vol. 1, p. 77]:

Permesu al mi citi malmulte konatan anekdoton, kiu montros al vi, kian gravegan rolon ludis la subkonscio de Zamenhof en la kreado de Esperanto. Tiun anekdoton konservis al ni Marie Curie, al kiu Zamenhof mem ĝin rakontis. En tiu tempo li estis ankoraŭ juna gimnaziano, sed jam okupiĝis pri artefarita lingvo. Unu el la demandoj, kiuj lin turmentadis, estis la artikolo: ĉar multaj lingvoj ĝin ne posedas, li dubis pri la bezono de tiu vorteto: eble, ĝi ne estas necesa? Kaj jen kiel li decidiĝis. Unu nokton, li sonĝis, ke li estas en kamparo kun kelkaj homoj, kaj tiuj parolis pri iu grava malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimo, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardadis kaj observis la arbaron; subite, unu el ili ekkriis: «Jen la tri ruĝaj knabinoj!» kaj — la dormanto vekiĝis, jam tute certa, ke la artikolo estas utila kaj necesa, ĉar la krio havis tute alian valoron, ol kian havus «Jen tri ruĝaj knabinoj!»

Kiom ajn malnecesa, la artikolo tamen estas lingva fakto. Oni ne povas realisme esperi je triumfo de la racio, sed oni povas strebi al minimuma salajro de la malraciaĵo. Precipe oni revenu al la Zamenhofa tradicio de la posedaj pronomoj kaj de la da-dependaĵo kiel determine neŭtralaj lingvaĵoj kiuj inhibicias la artikolon (sed lasas uzeblaj la sencohavajn determinilojn).

La artikolo ne estas sola tia vantaĵo. Oni ofte riproĉis al Zamenhof la 6 kromajn ĉapelitajn literojn, kies enkonduko estas plene konforma al la sistemo de la lingvo; sed neniam (aŭ preskaŭ neniam) oni al li riproĉis la 28 malnecesajn majusklojn, kiujn evidente la lingvo ne postulas (kaj kiuj kontraŭas la deklaritan principon «unu sono -- unu litero»). La artikolo estis politike necesa en la mondo kiu vidis en tiu lambastono dandan akcesoraĵon. Kiel diris Pierre Pastedechouan.

Vidu ankaŭ[redakti]

Por .jpg