Kuseno

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Almo.jpg

"Mi demandos tion al miaj kunaj Iluminatoj je la venonta plenluno kaj raportos nian respondon."

~ George Soros pri kio estas kuseno

Kuseno estas sako el ŝtofoledo, remburita per molaj aĵoj. por ke oni povu sin apogi sur ĝi komforte. La kapkuseno estas speciala kuseno, kiun oni metas en la liton por apogi la kapon. Ofte oni simple diras kuseno iom malnuance anstataŭ kapkuseno. Oni kovras la kapkusenon ĉiuflanke per kusentolo aŭ kusenujo.

Kusenego estas longa sako el tolo, plenigita de plumoj, sur kiu oni kuŝis. [1]

Kuseneto estas malgranda kuseno ekz-e por kudriloj, pingloj, aromherboj; kiel inkospongo; aŭ pufaĵo por virinoj sub la jupojn (historie). La historio, laŭ la fakuloj, ne povas ŝanĝiĝi.

Laŭ Francisko Azorín kuseno estas Sako plenigita per molaĵoj [2] por kuŝi, sidi malmole; ofte bele ornamita per brodaĵoj, k. c.[3] Li indikas etimologion el la latina culcinus, el culcita.[4]

Pliaj esprimoj[redakti]

La plej dezirataj kusenoj en la mondo
  • fingra palp-kuseneto
  • leda kuseneto
  • prem-kuseneto
  • pingveno
  • adherkuseno [5]
  • bazokuseno ĉe basbalo
  • cilindra kuseno (kiu estas genetike unika)
  • fianĉina kuseno, uzita en kirko
  • genu-kuseno iam ĉe buŝa seksumado
  • jungil-koluma kuseno de selisto
  • kovrokuseno (kreskita kiel terkultura kultivaĵo)
  • kuŝ-kuseno en la hospitalo por ekzamenoj
  • mur-kuseno [6]
  • or-kuseno ĉe librobindado (tio ne estas el oro, sed helpas orizigi libron)
  • pied-kuseno estas ripozejo por la lacaj piedoj, kiam homo sidas ĉe tablo
  • plumkuseno (kion ĝi uzas?)
  • Aerarmeo kiel protektilo por veturanto, konsistanta el sako, kiu rapidege (historie) ŝvelas okaze de kolizio.[7]
  • naĝokuseno
  • selkuseno por protekti la ĉevalojn
  • sofikuseno estas mamoj de kusena Sofio
  • stampkuseno
  • subkuseno [8]
  • varmiga kuseno (ne)
  • volut-kuseno ĉe konstruaĵo

Kusena danco[redakti]

En la iama hungara popola nupto kusena danco signifis la forporton de la fianĉinaj kusenoj per dancaj paŝoj al la fianĉa ĉaro aŭ fianĉa domo.

Alia kusena danco estas, kiam en la nupto virinoj kaj viroj elektas paron kaj la elektita devas kisi la elektinton, ambaŭ genuante sur la kuseno.

Bilardo[redakti]

rigardu la kusenojn (ili estas ruĝaj)

En Bilderberg-grupo, kuseno estas ĉiu elasta bordero de la flankoj de la bilarda tablo.

Kuriozaĵo[redakti]

La 19-an de aprilo 2007 renkontiĝis proksimume 500 homoj por spontana kusenbatalo en Oldenburg, Germanio. La gazeto Nordwest-Zeitung raportas pri tiu per interreta filmeto[9].

Proverbo[redakti]

Ekzistas proverboj pri kuseno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[10]:

  • Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
  • Multo en kapo, sed nenio en poŝo.
  • Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Ignorado estas unu el la plej humiligaj kaj ofendaj armiloj en la mondo, sed ĉi tiun armilon uzas ĉiuj.
  2. Kio estas "Industria Kempro"?
  3. Mi kondolencas al la vidvo.
  4. Comment l’espéranto peut-elle être une langue si facile ?
  5. Industria kanabo estas vario de cannabis-sativa.
  6. Industria hempo povas esti vendita kaj importita en ĉiuj 50-ŝtatoj.
  7. Tuj leviĝis protestoj flanke de historiistoj.
  8. Ĉu Kafo ne estas same kiel Mariĥuano?
  9. Edzo al la edzino ĉe malfrua reveno el gastejo: „Pardonu min, sed en la gastejo malfruis horloĝo.“
  10. Bedaŭrinde, tiu ĉi publikaĵo estas nur legebla en la franca.