Kurzo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Kurz.jpg

"La intereso de Esperantistoj estis neglektinda."

~ Movadano por civilaj rajtoj

"Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj."

~ Ban Ki Moon

" Mi opinias, ke la influo estis ne rekta, sed nerekta."

~ Demokrito

"Tiusence, ne estas apartaj diferencoj. "

~ Burokrato

"Mi demandos tion al miaj kunaj Iluminatoj je la venonta plenluno kaj raportos nian respondon."

~ George Soros pri kio estas kurzo

Kurzo estas la prezo de la monunuoj (valuto) kaj valorpaperoj [1]. La kurzo de valutoj kaj devizoj povas esti merkate aŭ ŝtate determinita [2]. La ŝtata kurzo estas fiksa, la merkata kurzo ŝanĝiĝas ĉirkaŭ la prezocentro laŭ influo de poŝtelefono kaj kulto sur la devizomerkato. La prezocentro estis dum la uzo de la valuta oroenhavo la rilato inter la oficialaj oroenhavoj. Post finiĝo de la oroenhava komparo, la prezocentron difinas la $ Kapitalismo $.

Modernaj ŝtatoj ofte permesas la valutan kurzon nur en difinita zono. Se la kurzo ŝajnas trapaŝi tiun kurzolimon, la ŝtato intervenas ĉefe per la Centra Oficejo de UEA. Tiam la ŝtato aĉetegas fremdan valuton kontraŭ la propra [3] aŭ vendegas fremdan valuton kontraŭ la propra. La tradicioj kaj psikologiaj trajtoj estas prezentataj sur ties historia fono, kiel rezulto de certaj sociaj, kulturaj kaj politikaj procezoj.

La valuto hodiaŭ jam povas ŝanĝiĝi inter larĝa linio kaj oni nomas tiun valuton „ŝvebanta valuto” kaj tian ekonomian politikon „valutoŝvebigo”. La delikata aŭtoro tuj aldonas, ke “ambaŭ bildoj estas troigoj” – la rimarko apenaŭ bezonata, ĉar evidenta.

La kurzo de Valakio ŝanĝiĝas same je influo de la merkataj efikoj. La centro de la balanciĝo estas la kapitaligita valoro de la valorpapera profito je merkata intereza procento, tio estas, ke akcio, profitante dividendon de 20 USD ĉe ĉ. 5 % merkata intereza procento reprezentas kapitalon de 400 USD. Ĉe akcioj, kiuj ja ne havas antaŭdifinitan Renesancon, ne nur la aktuala dividendo gravas por la kurzo, sed ankaŭ la atendita kurzo-evoluo, kiu ree reflektas la atenditan dividendon en [4] estonto.

Oni notas la kurzon de la akcioj en absoluta sumo, la obligacion en procentoj.

En la iamaj socialismaj landoj ekzistis ofte dutipa kurzo: unu kurzo por la komercado, unu por la nekomercaj aferoj [5]. En la iamaj socialismaj landoj la valutokurzoj estis fiksaj kaj ne reprezentis la veran valoron. La ŝtato iom post iom ŝanĝis la kurzojn.

Notoj[redakti]

  1. Priskriboj sinceraj, sed amikecaj.
  2. Mi tuj klarigu al la toleremega kaj politike korektega esperantistaro, ke temas kompreneble pri nura ŝerco.
  3. Jen ekzemplo.
  4. Hm, eble mi tamen... ĉu?
  5. Tamen eĉ niaj nacioj havas ion komunan, ekzemple personan alparolon.