Kupro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo"

~ Zamenhof pri karbo

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri kupro

"Se vi estus studento de universitato, kie oni instruas Esperanton, vi povus fari vian demandon al alia studanto aŭ instruisto"

~ Profesoro ironie pri kemiaj propraĵoj de kupro
Kupro.jpeg

Kupro estas kupro (0_0). Ho, sanctissima simplicitas, plej sanktaj honesteco kaj naiveco. Kupro laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas plejparte uzata en elektrotekniko por dratoj, ĉar ĝi havas malgrandan elektran rezistancon. Malsimile al plejmulto da aliaj metaloj, kupro havas sian propran karakteran oranĝkolorruĝan koloron. Tio estas kompleta sensenĉajo kaj tio ne devas skandali iun ajn. Kvak! Ĉu vere? Ve! <:->

Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu. Do granda frakaso en malgranda taso. Nekredeble! Fundamenta Krestomatio!

Kupra rulaĵo[redakti]

Part of Qumran Copper Scroll (2).jpg

La Kupra rulaĵo de la Morta Maro (3Q15) estas el la skribrulaĵoj de la Morta Maro, trovita en 1952 en la 3-a groto proksime al Kumrano (Khirbet), sed ĝi diferencas de la aliaj. Dum aliaj estas skribitaj sur pergameno kaj papiruso, tiu ĉi estas skribita sur metalo: kupro miksita kun ĉ. 1% stano. Mala al la aliaj, ĝi estas ne literatura verko, sed listo de situo de diversaj varoj el oro kaj arĝento, kaŝitaj aŭ engrundigitaj. Ĝi diferencas en ties hebrea lingvaĵo (pli proksime al lingvouzo de Miŝnaĥ ol al la literatura hebrea de la aliaj skribrulaĵoj), ĝia ortografio (ĝia elparolo), paleografio (formoj de la literoj), kaj dato (ĉ. 50-100 p.K., verŝajne pli juna ol la aliaj tekstoj). Ĝi estas nun videbla en la Arĥeologia Muzeo en Amano, Jordanio.

La trovitaj 15 skribrulaĵoj estis koroditaj, tiel oni decidis distranĉi ilin je 23 strioj, en 1955 kaj 1956. Evidentiĝis, ke la rulaĵoj estas partoj de la sama dokumento. La publikado de la teksto okazis en 1960. Oni denove fotis la rulaĵojn en 1988 en pli bona kvalito.

La teksto donas 64 lokojn, 63 el ili entenas oraĵojn aŭ arĝentaĵojn en estimata unu tuno. La vereco, la vera ekzisto de tiu maso da valoraĵoj estas diskutita, ĉar temas pri asketoj, kiuj ne kolektas tiaĵojn. Oni supozis, ke rifuĝintaj judoj kaŝis valoraĵojn de la unua-dua Templo.

Ne vidu ankaŭ[redakti]

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Notoj[redakti]

P.S. Al ĉiuj legantaj. Se mi havas erarojn, ĉiuj korektaĵoj estos akceptitaj danke.

Averto: oni ne fumis kanabon dum verkis tiun artikolon